Fandopunkto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e korektis kelkajn vortojn
e korektis kelkajn vortojn
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:21, 24 jan. 2005

Fandopunkto nomiĝas la temperaturo, ĉe kiu materialo fandiĝas, t.e. ĝi transiras de la solida al la likva agregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kaj premo kaj egalas al frostopunkto.

Kristalaj bazmaterialoj fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar la kristalstrukturo signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial la amorfaj bazmaterialoj kiel ekzemple plastoj havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.

Kelkaj fandopunktoj θ en °C
Materialo θ
Etanolo (C2H5OH) -114
Hidrargo -38,36
Akvo 0
Benzolo 5,5
Naftalino 80
Sulfuro (romba) 113
Sulfuro (monoklina) 119
Kansukero 160
Stano 231
Plumbo 327,4
Aluminio 658
Kuireja salo 801
Arĝento 960,8
Fero 1.535
Plateno 1.773,5