The Endless: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13: Linio 13:


==Death==
==Death==
[[Dosiero:Mortulo (La Sablulo).jpg|thumb|right|200px|Mortulo montrante sian ankon (desegnita de Chris Bachalo) en ''[[Mortulo: La alta kosto de vivado]]''.]]
[[Dosiero:Mortulo (La Sablulo).jpg|thumb|right|200px|Mortulo montrante sian emblemon, la [[anko (simbolo)|anko]] kaj dirante «Ĝi estas la plej grava objekto en la tuta universo» (desegnita de Chris Bachalo en preteralbumo ''[[Mortulo: La alta kosto de vivado]]'')]].
Mortul(in)o, aŭ ''Death'' originallingve, estas virina rolulo kreita de verkisto Neil Gaiman kaj desegnisto Mike Dringenberg kaj Malcolm Jones la 3-a en la 1-a volumo de ''La Sablulo'' ([[The Sandman]]) ''[[Preludoj kaj Nokturnoj]]'' (Preludes and Nocturnes) en 1988. Ŝi aperas kiel malgrava rolulo tra la albumoj de ''La Sablulo'' kaj ĉefrolas en tri preteralbumoj : ''[[Mortulo: La alta kosto de vivado]]'' (Death: The High Cost of Living) aperita en 1993, ''[[Mortulo: La daŭro de via vivo]]'' (Death: The Time of your Life) aperita en 1996, kaj la mangao ''[[Mortulo: Ĉe la pordo de Morto]]'' (Death: At Death's Door) aperita en 2004.
Mortul(in)o, aŭ ''Death'' originallingve, estas virina rolulo kreita de verkisto Neil Gaiman kaj desegnisto Mike Dringenberg kaj Malcolm Jones la 3-a en la 1-a volumo de ''La Sablulo'' ([[The Sandman]]) ''[[Preludoj kaj Nokturnoj]]'' (Preludes and Nocturnes) en 1988. Ŝi aperas kiel malgrava rolulo tra la albumoj de ''La Sablulo'' kaj ĉefrolas en tri preteralbumoj : ''[[Mortulo: La alta kosto de vivado]]'' (Death: The High Cost of Living) aperita en 1993, ''[[Mortulo: La daŭro de via vivo]]'' (Death: The Time of your Life) aperita en 1996, kaj la mangao ''[[Mortulo: Ĉe la pordo de Morto]]'' (Death: At Death's Door) aperita en 2004.



Kiel registrite je 11:50, 30 mar. 2009

Dosiero:The endless.jpg
La Porĉiamuloj (de maldekstre laŭ horloĝa senco : Mortulo, Destinulo, Sonĝulo, Detruulo, Dezirulo, Delirulo, Desperulo).

The Endless (esperantigoj : «La Porĉiamuloj», «La Eternuloj», «La Senfinuloj») estas la sep ĉefroluloj de la komiksa fabelaro de Neil Gaiman The Sandman («La Sablulo»), eldonita en Usono de DC Comics.

La Porĉiamuloj estas estuloj kiu enkorpigas konceptojn de destino, morto, sonĝo, detruo, deziro, despero kaj deliro kaj konsistigas homan konscion. Pli senfinaj kaj influaj ol gedioj kiuj pasas kaj forpasas, la Porĉiamuloj naskiĝis kun nia universo kaj verŝajne pereos kun ĝi. Ĉiu el ili havas difinan individuecon kiu evidentiĝas per iliaj agmaniero kaj eksteraĵo. Kvankam enpersonigante entojn kun superhomaj povoj kaj influoj, la Porĉiamuloj montras tre homajn sentojn kaj kvalitojn, kaj kapablas fari homajn erarojn. Kiam unu el la Porĉiamulo mortas, kiel ĝi okazas kun Sonĝulo en volumo 10 La Bonkorulinoj, nur ĝia personaj trajtoj mortas, sed la personigita formo de ĝia koncepto pluvivas, sub alia formo.

Tiuj estuloj ne estas nepra por la glata funkciado de la universo, kaj ilia utileco restas malklara sed ilia foresto alportus pli da hazardeco kaj ĥaoso. En la albumo 7 Efemeraj vivoj, Detruulo rezignis sian postenon, ne plu dezirante responsi por la detruadaj cikloj en nia mondo, kaj koncentriĝante pri kreivaj aferoj, kiel artoj. La ceteraj Porĉiamuloj reagas eme negative je lia decido: Sonĝulo ne komprenas (kaj tiu nekompreno finfine venigis lian finiĝon), Delirulo estas elrevigita perdi kunulon por ludi kaj Mortulo timas ke tiu decido igos Delirulon samfari. Tute, ili ĉiuj estas skuata de la rezigno de unu el ili, sed pludaŭras la afero.

Ĉar ili nur estas spegululoj de homa konscio, la Porĉiamuloj ne estas senŝanĝaj : ili evoluas kune kun la popolo kiun ili spegulas (tiukaze homaro, sed en rakonto Sonĝo de mil katoj en Volumo 2 La domo de pupoj, oni vidas ke samaj estaĵoj ekzistas por speguli ĉiun vivantaĵon, tiukaze katoj). Kiam Mortulo en volumo 7 Efemeraj vivoj pasas sian tagon surtere en Ĉinio, ŝi alprenas la trajtojn de ĉinulino, kiun sia kunulo kutinas vidi. Same en volumo 6 Fabeloj kaj Pripensadoj, kiam Marko Polo demandas kial Sonĝulo estas tiel pala, tiu ĉi respondas «Tio dependas de la rigardanto»[1]

Destiny

Destinul(iĉ)o, aŭ Destiny originallingve, estas la destinestro, kiu regas la destinejon.

Death

Dosiero:Mortulo (La Sablulo).jpg
Mortulo montrante sian emblemon, la anko kaj dirante «Ĝi estas la plej grava objekto en la tuta universo» (desegnita de Chris Bachalo en preteralbumo Mortulo: La alta kosto de vivado)

.

Mortul(in)o, aŭ Death originallingve, estas virina rolulo kreita de verkisto Neil Gaiman kaj desegnisto Mike Dringenberg kaj Malcolm Jones la 3-a en la 1-a volumo de La Sablulo (The Sandman) Preludoj kaj Nokturnoj (Preludes and Nocturnes) en 1988. Ŝi aperas kiel malgrava rolulo tra la albumoj de La Sablulo kaj ĉefrolas en tri preteralbumoj : Mortulo: La alta kosto de vivado (Death: The High Cost of Living) aperita en 1993, Mortulo: La daŭro de via vivo (Death: The Time of your Life) aperita en 1996, kaj la mangao Mortulo: Ĉe la pordo de Morto (Death: At Death's Door) aperita en 2004.

  • Konduto k aspekto Mortulo estas mortestro kaj difinas per siaj agoj kaj ofico vivon. Ŝi estas la duenaskita Porĉiamulo kaj la plej potenca, estante supozeble la ununura kiu postvivos la finon de tiu ĉi universo. Ŝi estas vivoplena gaja, afabla kaj alloga junulino kies konduto entute kontraŭas la ŝablonon de timiga Mortulo en okcidentaj socioj. Ŝi estas unu el la plej prudenta kaj proza Porĉiamulo, tiel diferenciĝante nete de Delirulo kaj Sonĝulo. Ŝi estas ankaŭ unu el la plej socia el la Porĉiamuloj, ankriĝante en la 1990-a usona vivo, kaj agante kaj vestante kiel mojosa gotikulino. Nigre vestita kaj nigre ŝminkita, ŝia emblemo estas anko kiun ŝi konstante ĉirkaŭkolas aŭ pendas orele. Sub ŝia okulo estas tatuita simbolo simila al horusa okulo.
  • Esprimmaniero La vezikoj kaj enaj tekstoj estas normaj. Ŝia parolmaniero estas neliteratura sed prefere populara aŭ eĉ slanga.
  • Reĝejo Kontraŭe al siaj gefratoj kies reĝejo estas majestaj kasteloj aŭ personigitaj originalejoj, Mortulo loĝas en 1990-a novjorka apartemento, ofte malordigita aŭ fatrasa kaj sen multaj ornamaĵoj, kun orfiŝoj kiel dombestoj.
  • Ofico Mortulo ne fakte estras mortulejon au postmortaj aferoj sed prefere rolas kiel psikopompo. Por transpasigi la ĵusmortintoj al mortejo, ŝi prenas kaj premas iliajn manojn kaj eventuale diskutetas. Ŝia ankaŭ parolas kun ĉiuj tujvivontoj antaŭ iliaj naskiĝoj. Cetere, unu tago per jarcento, ŝi pasas tagon kun vivulo, por konsciiĝi pri la valoro de vivoj, kiujn ŝi finfine forprenos. Mortulo estas tre socia, ankaŭ ĉar ŝi renkontas ĉiujn, kaj do havas grandan sperton pri homaj aferoj.

Dream

Sonĝul(iĉ)o, aŭ Dream originallingve, estas la sonĝestro kaj revestro, kiu regas la sonĝejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico realecon. Sonĝulo estas la cefrolulo de la bildrakontoj The Sandman.

Destruction

Detruul(iĉ)o aŭ Destruction originallingve, estis detruestro, kiu regis detruejon kaj difinis per siaj konduto kaj ofico konstruadon kaj kreivecon, sed li rezignis sian postenon ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj tiel agante forskuas la bonordon kaj devosenton ĉe siaj porĉiamulaj gefratoj.

  • Konduto k aspekto Antaŭ sia oficforlaso, Detruulo estis fortika, ŝultrolarĝa, ega imponulo kies bonumorecon kaj ridetanta vizaĝo egalis akrecon de sia glavo. Lia kapo estis kovrita per ruĝkolora hararo kaj barbo kaj li surhavis tunikon aŭ kirasegon inda je harditaj militistoj. Li estas aparte proksima de sia fratino, Desperulo. Li ankaŭ estas notinda migremulo kaj tiu emo eĉ pliiĝis post lia forlaso. Li pakis siajn malmultajn posedaĵojn en tukpeco nodligita al bastono kiun li surŝultrigis, tondis sian barbon kaj ekvojaĝis inter homoj, partoprenante homajn aferojn kaj profitante la vivon sen zorgi pri sia responseco ĉe la Detruejo.

Desire

Dezirulo aŭ Desire originallingve, estas la dezirestro, kiu regas la dezirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico malestimon kaj malamon.

Despair

Desperul(in)o, aŭ Despair originallingve, estas la desperestro, kiu regas la desperejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico esperon.

Delirium

Dosiero:Delirulo (La Sablulo).jpg
Delirulo (desegnita de Jill Thompson en la 7-a albumo Brief Lives / Efemeraj vivoj) kun sia distingeblegaj vezikoj

Delirul(in)o, aŭ Delirium originallingve, estas la delirestro, kiu regas la delirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico lucidecon.

  • Konduto k ofico Ŝi estas la lastnaskito de la sep Porĉiamuloj kaj elstaras per sia ŝajna naiveco rilate al banalaj aferoj de ĉiutaga vivo kaj konservita knabanimo kaj spontaneeco. Tra ŝiaj senĉesaj pensvagadoj, ŝi foje atingas tre fajnan kaj ĝustan juĝpovon de la situacio, aŭ memanalizadon kiun la aliaj ne posedas[2]. Dank'al tiu frivoleco, ŝi estos grava helpo por la konsciiĝo de troserioza Sonĝulo. Ŝia ofico konsistas el kaprice oferti delirojn aŭ malbodelirojn al tiu ajn kiun ŝi renkontpasas. Malgraŭ ŝia ŝajna sendanĝereco, ŝi povas montriĝi senkompate severa kontraŭ tiuj kiuj ofendis ŝin, eĉ pro bagatelaĵoj. Antaŭ estiĝi Delirulo, ŝi nomiĝis Deliculo (Delight originallingve) kaj aspektis kaj kondutis kiel stereotipo de ĉarma kaj belaspekta junulino, sed post nekonita traŭmato, ŝi aliiĝis al tiu marĝenigita, perversigita versio de si mem.
  • Reĝejo. La reĝejo de Delirulo estas blankfona loko kun ŝvebantaj koloraj objektoj kaj necerta gravito. Scii kie estas supre aŭ malsupre povas esti malfacila. Je la centro de la reĝejo troviĝas sunhorloĝo kiu ne funkcias.
  • Aspekto k sinteno La esteraĵo de Delirulo spegulas sian lunatikan humoron. Aparte ŝia hararanĝo ŝanĝeblas laŭ la bildstria ĉelo. Estas plejofte frapa kontrasto inter la du flankoj : unuflanke haroj estas raztonditaj tute, aludante ribelemaj movadoj kiel punkoj; aliflanke, densa hararo kaskadas ĝistalie, kaj pro sia abundeco kaj okulfrapa viva koloraro, aludas ekstravagantemaj movadoj kiel hipio. Ankaŭ ŝiaj okuloj ne samkoloras kaj ŝanĝemas: la unua verda, la dua blua. Ŝi surhavas diversajn vestojn, kutime senformaj kaj truhavaj kiuj lases ŝin duone nuda kaj aspektigas ŝin kiel vagabondo. Ŝi ankaŭ konstante surhavas ĉirkaŭkolojn (kelkfoje kristana kruco evidente sen kristanaluda intenco) kaj alenaĵojn kiel orel- aŭ nazringojn. Ŝia sinteno estas ofte hazarda kaj sengracia.
  • Parolmaniero (vezikoj) La vezikrandoj estas malnetaj. La ena teksto estas nigrekolora, majusklalitera kaj havas la apartecon vidigi diversmezurajn, diversdikajn kaj diversorientajn literojn, kreante efekton onda kaj delira, plifortigita per buntaj, gradaj, kvazaŭ ĉielarkaj fonkoloroj.

Bildaro

Piednotoj k referencoj

  1. Eltiraĵo el Volumo 6, rakonto Molaj lokoj (Soft Places), plato 21 : You look terrible. White as the man in the moon. Are you always so pale? - That depends on who's watching.
  2. Citaĵo eltirita el paĝo 9, ĉapitro 8, albumo 9 (The Kindly Ones) de The Sandman: I know lots of things. People think I don't but I really do. I know more about us than any of us. That's one of the thing I know (Mi konas multaĵojn. Homoj pensas ke ne, sed tio ja veras! Mi scipovas pli pri ni ol iu ajn el ni. Jen unu el la aferoj kiujn mi scipovas!