Viena kongreso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BOTarate (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fa:کنگره وین
NobelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:مؤتمر فيينا
Linio 16: Linio 16:
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|de}}


[[ar:مؤتمر فيينا]]
[[be:Венскі кангрэс, 1814-1815]]
[[be:Венскі кангрэс, 1814-1815]]
[[bg:Виенски конгрес]]
[[bg:Виенски конгрес]]

Kiel registrite je 15:39, 30 mar. 2009

Kunsido de la Viena Kongreso

La Viena Kongreso estas politika internacia kongreso, kiu okazis tuj post la falo de la Napoleona imperio. La Eŭropaj potencoj kuniĝis en Vieno, ekde la 8-a de oktobro 1814, por refari la regnostrukturon de Eŭropo kaj de ĝiaj kolonioj. La ĉefaj partoprenantoj de l' kongreso estis Clemens Wenzel princo de Metternich, reprezentanto de Aŭstrio, Caro Aleksandro la 1-a (Rusio), Princo Hardenberg de Prusio; Lord Castelereagh, pro Britio (poste anstataŭigita de Duko de Wellington) kaj, reprezentante Francion, Charles-Maurice de Talleyrand princo de Benevent, krom ambasadoroj de ĉiuj 47 tiamaj Eŭropaj ŝtatoj.

Eĉ antaŭ la kongreso, la venkintaj potencoj subskribis gravajn traktatojn, kiel la du traktatoj de Parizo truditaj al Ludoviko la 18-a de Francio kaj la prikoloniaj traktatoj inter Britio kaj Nederlando. Dum la Viena Kongreso oni proponis, inter aliaj, la principon de legitimeco, elpensitan de Talleyrand kaj apogatan de la britoj kaj de la aŭstroj. Laŭ tio, ĉiu lando revenu al limoj antaŭaj al 1789. La serĉo de ekvilibro inter la potencoj orientis la decidojn kaj ĉi tio favoris Francion.

Malgraŭ la akcepto de la principon de legitimeco, la mapo de Eŭropo kaj kolonioj tre ŝanĝiĝis. Britio garantiis sian supremacion en maroj per aldono de strategiaj punktoj en Mediteraneo, en marvojo al Hindio kaj insuloj de Antiloj. Belgio, antaŭe ligita al Francio, estis aneksita al Nederlando por eviti francan agadon kontraŭ Anglio per la haveno Antverpeno. Rusio gajnis parton de Pollando, Finnlandon kaj Basarabion. Prusio prenis grandan parton de lando apud Rejno. Aŭstrio okupis Lombardion kaj Venecion. Italio daŭre restis dividita kaj Norvegio kaj Svedio kuniĝis. Turkio daŭris en la posedado de Grekio kaj de la balkana regiono.

La kongreso estis fakte preskaŭ interrompita de la fuĝo de Napoleono el la insulo Elba en februaro 1815. Li sendis mesaĝon al kongreso akceptante la novajn landlimojn, kaj la "fina" akto estis subskribita en en la 8-a de junio 1815. Antaŭ ĝia fino oni kreis la Sanktan Aliancon, pakton de helpo inter la monarkioj por, momente, kontraŭbatali Napoleonon. Post lia venkiĝo fare de Wellington en Batalo de Waterloo en la 18-a de junio, la kongreso rekomenciĝis. Okazis diskutoj pri la maniero trakti Francion, kiun Prusio volonte dismembrigus, sed fakte ĝi nur devis cedi kelke da teritorioj, pagi militmonkompenson kaj redoni la tuton de la belartaĵoj ŝtelitaj ekde la Revoluciaj militoj. Tamen koncerne la reston de Eŭropo nenio ŝanĝiĝis.

Post la kongreso, Aŭstrio rolis grave en centra Eŭropo dum kelka tempo, en la prezido de la Germana Konfederacio, kiu anstataŭis la mortan Sanktan Romian Imperion. Komencis la epoko de la Eŭropa Koncerto.

Ŝablono:LigoLeginda