Franca konstitucio de 1958: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 58: Linio 58:
** La prezidanto povas kunvoki la kongreson de la franca parlamento por fari deklaron (antaŭe la prezidanto ne rajti eniri la asembleon aŭ la senaton).
** La prezidanto povas kunvoki la kongreson de la franca parlamento por fari deklaron (antaŭe la prezidanto ne rajti eniri la asembleon aŭ la senaton).
** la asembleoj mem decidis pri la tagordo (antaŭ la registaro faris)
** la asembleoj mem decidis pri la tagordo (antaŭ la registaro faris)
** civitanoj povas dementi konstitutecon
** civitanoj povas dementi konstituciecon
** agnosko de la regionaj lingvoj : "La regionaj lingvoj apartenas la heredaĵon de Francio"
** agnosko de la regionaj lingvoj : "La regionaj lingvoj apartenas al la heredaĵo de Francio"


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 21:21, 3 apr. 2009

Dosiero:Logo de la République française 300 dpi.png
Emblemo de la Franca Respubliko.

La franca konstitucio de 1958 estas la konstitucio, kiu fondis la Kvinan Francan Respublikon. Ĝi nuntempe regas la institucian funkciadon de Francio per la difino de la ĉefaj instancoj de la reĝimo, ekzemple la Prezidento de la Respubliko, la ĉefministro aŭ la Nacia Asembleo. Tiu konstitucio (jam la dekkvina en la historio de Francio) estis aprobita per nacia referendumo la 28-an de septembro 1958, kaj sekve validiĝis la 4-an de oktobro.

Historio

La konstitucio estis redaktita por eliri el la grava krizo de la Alĝeria Milito de Sendependeco. Ĝi starigas do fortan ekzekutivon: la du ĉefaj redaktantoj, Michel Debré kaj generalo Charles de Gaulle, estis precipe influitaj de la brita modelo (kun forta ĉefministro) kaj de la usona modelo (kun forta prezidento).

Jam antaŭ longe deziris Charles de Gaulle tian politikan sistemon: ekde la 6-a de junio 1946 kaj sia fama parolado de Bayeux, la franca generalo kritikadis la tro parlamentisman Kvaran Respublikon.

Jura signifo

La konstitucio posedas antaŭparolon, kiu referencas al tri aliaj fundamentaj tekstoj: la Deklaracio de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de la 26-a de aŭgusto 1789, la antaŭparolo de la antaŭa franca konstitucio de 1946 (kiu fondis la Kvaran Respublikon kaj enhavas plurajn gravajn socialajn rajtojn) kaj fine la Ĉarto pri Medio (Charte de l'environnement) de 2004. Tiuj tekstoj, kune kun la konstitucio kaj la konstituciaj jurprincipoj trovataj de la Konstitucia Konsilio, formas la "konstitucian blokon" (franclingve bloc de constitutionnalité).

La Konstitucia Konsilio de Francio kontrolas, ke la novaj leĝoj konformu al la konstitucio, ĉar tiu ĉi estas la supra teksto en la franca jurordo.

Strukturo

La konstitucio nuntempe enhavas 103 artikolojn. Ili estas dispartigitaj laŭ 16 titoloj (titres).

  • Antaŭparolo kaj 1-a artikolo
  • Titolo I. - Pri Suvereneco (artikoloj 2 ĝis 4)
  • Titolo II. - La Prezidento de la Respubliko (artikoloj 5 ĝis 19)
  • Titolo III. - La Registaro (artikoloj 20 ĝis 23)
  • Titolo IV. - La Parlamento (artikoloj 24 ĝis 33)
  • Titolo V. - Pri la Rilatoj inter la Registaro kaj la Parlamento (artikoloj 34 ĝis 51)
  • Titolo VI. - Pri la Internaciaj Traktatoj kaj Interkonsentoj (artikoloj 52 ĝis 55)
  • Titolo VII. - La Konstitucia Konsilio (artikoloj 56 ĝis 63)
  • Titolo VIII. - Pri la Justica Aŭtoritato (artikoloj 64 ĝis 66)
  • Titolo IX. - La Alta Justica Kortumo (Haute Cour de justice, artikoloj 67 kaj 68)
  • Titolo X. - Pri la Puna Responso de la Registaranoj (artikoloj 68-1 ĝis 68-3)
  • Titolo XI. - La Ekonomia kaj Sociala Konsilio (Conseil économique et social, artikoloj 69 ĝis 71)
  • Titolo XII. - Pri la Teritoriaj Kolektivoj (artikoloj 72 ĝis 75)
  • Titolo XIII. - Pri la Komunumo (aboliciita en 1995)
  • Titolo XIII. - Provizoraj Dispozicioj rilate al Nov-Kaledonio (artikoloj 76 kaj 77)
  • Titolo XIV. - Pri la Asociaj Interkonsentoj (artikolo 88)
  • Titolo XV. - Pri la Eŭropaj Komunumoj kaj Eŭropa Unio (artikoloj 88-1 ĝis 88-5)
  • Titolo XVI. - Pri la Modifo (artikolo 89)
  • Titolo XVII. - Provizoraj Dispozicioj (aboliciita en 1995)

Kelkaj gravaj dispozicioj

Ĉefaj modifoj

Ekde 1958 la konstitucio estis modifita deknaŭfoje, aŭ de la tuta parlamentanoj kunigitaj kiel "Kongreso" (la deputitoj de la Nacia Asembleo kaj la senatanoj de la Senato), aŭ rekte de la popolo per referendumo.

  • 1962: baloto de la prezidento de la Respubliko per rekta universala voĉdono (ĝis tiam lin balotis la parlamentanoj kaj iuj lokaj balotitoj).
  • 1974: reformo de la Konstitucia Konsilio: al ĝi nun povas alvoki ne nur la prezidento, la ĉefministro kaj la prezidantoj de la du parlamentaj ĉambroj, sed ankaŭ 60 deputitoj aŭ 60 senatanoj.
  • 1992: modifo pro la traktato de Maastricht.
  • 2000: la sepjara mandato de la prezidento fariĝas kvinjara.
  • 2005: nova malcentraliza ŝtupo kaj alpreno de la Ĉarto pri Medio (Francio).
  • 2008: grava modifo de la konstitucio, inter la plej signifaj ŝanĝoj oni povas noti :
    • prezidanta mandatoj estas limigitaj je du
    • ebleco por kvinono de la parlamento subtenita de dekono de la voĉdonantoj (civitanoj) prononi referendumon
    • La prezidanto povas kunvoki la kongreson de la franca parlamento por fari deklaron (antaŭe la prezidanto ne rajti eniri la asembleon aŭ la senaton).
    • la asembleoj mem decidis pri la tagordo (antaŭ la registaro faris)
    • civitanoj povas dementi konstituciecon
    • agnosko de la regionaj lingvoj : "La regionaj lingvoj apartenas al la heredaĵo de Francio"

Eksteraj ligiloj