Gödöllő: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Broadbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: da:Gödöllő
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Gödöllő
Linio 22: Linio 22:
[[fr:Gödöllő]]
[[fr:Gödöllő]]
[[hu:Gödöllő]]
[[hu:Gödöllő]]
[[it:Gödöllő]]
[[nl:Gödöllő]]
[[nl:Gödöllő]]
[[nn:Gödöllő]]
[[nn:Gödöllő]]

Kiel registrite je 20:08, 5 apr. 2009

Kastelo de Gödöllő
Akvoturo en Gödöllő

Gödöllő (godolO) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Gödöllő, kies centro estas.

La urbo situas ĉe mildaj deklivoj, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, autoŝoseo M3 preteriras, fine tie finiĝas interloka tramo el Budapeŝto.

La komunumo dum la turka erao senhomiĝis. Poste Antal Grassalkovich (graŝalkoviĉ) faris tie centron de siaj bienoj. Li estis malriĉa, sed talenta advokato, kiu faris karieron. Lia tasko estis redoni la bienojn al la posteuloj post 150 jara turka erao. El tio li profitis kaj iĝis unu el la plej riĉaj hungaroj. Li konstruis imponan kastelon. Baldaŭe imperiestro Franz Jozef kaj sia edzino Elizabeta uzis ĝin. Poste Miĥaelo Horthy ofte ripozis en la kastelo. Dum la socialisma erao la soveta armeo loĝis tie. La kastelo preskaŭ detruiĝis. Nuntempe parto de la konstruaĵo estas renovigita kaj troviĝas en ĝi muzeo, krome oni aranĝas koncertojn.

La komunumo iĝis opidumo en 1763, en 1884 grandvilaĝo, en 1966 urbo. En 1933 okazis Monda Renkontiĝo de skoltoj. Ekde 1950 Agrara Universitato funkcias.