Władysław Stanisław Reymont: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Muro Bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: an:Władysław Reymont
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 34: Linio 34:


[[an:Władysław Reymont]]
[[an:Władysław Reymont]]
[[ar:فلاديسلاف ريمونت]]
[[ar:فواديسواف ريمونت]]
[[az:Vladislav Reymont]]
[[az:Vladislav Reymont]]
[[bg:Владислав Реймонт]]
[[bg:Владислав Реймонт]]

Kiel registrite je 13:03, 12 apr. 2009

Monumenteto de Reymont en Lodzo

Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝis la 7-an de majo, 1867, mortis la 5-an de decembro, 1925) estis pola verkisto.

Naskiĝinte en Kobiele Welkie, la filo de orgenisto elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie li plene dediĉis sin al la verkado.

Pro sia eposo Chlopi, kiu ilustre priskribis la vivon en pola vilaĝo, li en 1924 gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Władysław Stanisław Reymont mortis en Varsovio.

Listo de verkoj

  • Fermenty (romano, 1897)
  • Ziemia obiecana (romano, 1899)
  • Chlopi (romaneposo, 4 vol., 1902-1909)
  • Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)

En Esperanto aperis

Ave patria, morituri te salutant... / El pola lingvo trad. Leono Zamenhof. Eld. de Jan Günther. - Warszawa: Günther, 1909. - 32 p.

La lasta / El la pola lingvo trad. Kazimierz Bein. - Paris : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.

El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El pola lingvo trad. L. Zetel. - Warszawa: Günther, 1910. - 32 p.

En la profundaĵoj ; En fumejo de l' opio ; La lasta. - En: La lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj. - Beijing: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159

La lasta : rakonto / El la pola lingvo trad. K. Bein (Kabe). - 2. eld. - Warszawa: Pola Esperanto Asocio, 1965. - 15 p.