Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Genio kaj frenezo
Linio 52: Linio 52:


=== Genio kaj frenezo ===
=== Genio kaj frenezo ===
Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis [[genio|geniulo]], li volonte uzis ''Louis Lambert'' por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progreson mensan malsaniĝon de kamarado en [[Vendôme]]<small><ref>Robb, p. 16.</ref></small>. La frenezo de Lambert estas bildigita plej vigle, kiam li provas kastri sin, post kio li travivas plurajn jarojn en [[Katatonio|katatonia stato]]<small><ref>Balzac, pp. 240–243.</ref></small>. Tia aliformiĝo estas klare prezentita kiel konsekvenco de lia genio : ĉar lia spritegeco estas kondamnita de instruistoj kaj ne akordigeblas kun la socio de aliaj infanoj, Lambert estas rapide kaj simbole forpelita el la mondo<small><ref>Affron, pp. 115–117.</ref></small>. Li ne estas pli sukcesa en [[Parizo]], kie li vivas malfeliĉe kaj mizere<small><ref>Balzac, p. 207.</ref></small>. Li progrese fariĝas legomo, kaj estas tute apartigita de la fizika mondo.
Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis [[genio|geniulo]], li volonte uzis ''Louis Lambert'' por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progresan mensan malsaniĝon de kamarado en [[Vendôme]]<small><ref>Robb, p. 16.</ref></small>. La frenezo de Lambert estas bildigita plej vigle, kiam li provas kastri sin, post kio li travivas plurajn jarojn en [[Katatonio|katatonia stato]]<small><ref>Balzac, pp. 240–243.</ref></small>. Tia aliformiĝo estas klare prezentita kiel konsekvenco de lia genio : ĉar lia spritegeco estas kondamnita de instruistoj kaj ne akordigeblas kun la socio de aliaj infanoj, Lambert estas rapide kaj simbole forpelita el la mondo<small><ref>Affron, pp. 115–117.</ref></small>. Li ne estas pli sukcesa en [[Parizo]], kie li vivas malfeliĉe kaj mizere<small><ref>Balzac, p. 207.</ref></small>. Li progrese fariĝas legomo, kaj estas tute apartigita de la fizika mondo.


Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en ''Louis Lambert'' despli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "''la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac''"<small><ref>Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.</ref></small>.
Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en ''Louis Lambert'' despli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "''la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac''"<small><ref>Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.</ref></small>.

Kiel registrite je 09:32, 14 apr. 2009

Samkiel sia kreinto Honoré de Balzac, Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de Vendôme, legante multajn librojn kaj suferante pro la punoj plenumitaj de la instruistoj.

Louis Lambert estas romano verkita en 1832 de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac (1799-1850). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (Études philosophiques) de lia ampleksa romanserio La Homa Komedio. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto Vendôme, kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg (1688-1772).

Balzac verkis Louis Lambert somere de 1832, kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la kastelo de Saché. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la realisma stilo, pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia aŭtobiografio.

Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis eseon titolitan Traktato pri Volo, kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera ekzisto, la rolo de anĝeloj, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo.

Kvankam kritikistoj senindulge mallaŭdis la romanon, Balzac daŭre opiniis, ke ĝi proponis valoran vidpunkton pri filozofio, precipe pri metafiziko. Kiam li establis la bazan strukturon de la Homa Komedio, li decidite lokis Louis Lambert en la sekcion Filozofiaj studoj. La verkisto denove pritraktis la samajn temojn en sia posta romano Séraphîta, pri senseksa anĝela kreitulo.

Kunteksto

En 1832, Honoré de Balzac jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de Vendôme (Loir-et-Cher) dum sia oka jaro[1]. Li revenis el tiu lernejo post ses jaroj, malsana kaj malforta. Li sekve estis instruita de guvernistoj kaj privataj lernejoj dum du jaroj kaj duono, antaŭ ol eniri la universitaton Sorbonne en Parizo. Post tri studjaroj kiel jursekretario, li enloĝiĝis en malgrandan subtegmentan ĉambron kaj ekverkis literaturajn tekstojn[2].

Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en 1829 finfine publikigis romanon en sia propra nomo : Les Chouans montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto[3]. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de La Physiologie du mariage (1829), Sarrasine (1830), and La Peau de chagrin (1831)[4].

En 1831, Balzac publikigis novelon titolitan Les Proscrits ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la 14-a jarcento. La verko esploras variajn temojn rilate al metafiziko kaj mistikismo, kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de iluminismo kaj klerismo. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg, kies teorioj jam ĉie senseblas en Les Proscrits[5]. Tiu verketo estis publikigita (kune kun La Peau de chagrin, kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de 1831-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (Romans et contes philosophiques)[6].

Verkado kaj publikigo

Balzac verkis Louis Lambert, dum li estis restadanta en la kastelo de Saché, proksime al Tours.

En majo 1832, Balzac spertis kapvundon, kiam lia ĉareto kraŝis en pariza strato. Kvankam li ne estis grave vundita, li iom poste skribis al amiko pri sia timo, ke "kelkaj eroj en la mekanismo de mia cerbo eble malalĝustiĝis"[7]. Lia kuracisto konsilis al li, ke li iom ripozu kaj ne plu skribu aŭ cerbumu dum iom da tempo. Post kiam li resaniĝis, la verkisto decidis travivi la someron en la kastelo de Saché, ekster la urbo Tours, kune kun familia amiko nomita Jean de Margonne[8].

Dum en Saché, li verkis mallongan romanon titolitan Biografia notico pri Louis Lambert, rilate al malsocietema, genia knabo interesanta pri metafiziko. Samkiel Les Proscrits, Louis Lambert fariĝis por Balzac tre utila ilo por esplori la ideojn, kiuj jam de longe fascinis lin, precipe tiujn de Swedenborg kaj Louis Claude de Saint-Martin. Li esperis, ke la verko "kaŭzus impreson de nekontestebla supereco"[9] kaj fariĝus "glora repliko" al la kritikistoj, kiuj ridindigis lian intereson pri metafiziko[10].

La romano estis unue eldonita kiel parto de la Novaj filozofiaj noveletoj fine de 1832. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "fuŝita misakuŝo", kaj li ekis reverki ĝin[11]. Al tiu teda laboro helpis gramatikisto, kiu akceptis provlegi la verkon kaj onidire trovis "mil erarojn" en la teksto. Kiam li revenis hejmen, la verkisto "ploris pro malespero kaj pro tiu kolerego, kiu posedas vin, kiam vi agnoskas viajn erarojn post tiel peniga laboro"[12].

Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, Intelekta historio de L.L., estis publikigita en unu volumo en 1833. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo Louis Lambert : ĝi estis aldonita, kune kun Les Proscrits kaj la posta romano Séraphîta, al volumo titolita Mistika libro ("Le Livre mystique")[13].

Resumo

La romano komencas per ĝenerala prezento de la ĉefa protagonisto. Louis Lambert, la nura infano de tanisto kaj de ties edzino, naskiĝis en 1797 kaj komencis legi multajn librojn tre fruaĝe. En 1811, li renkontis la faman svisan verkistinon Madame de Staël (1766-1817), kiu miris pri lia inteligenteco kaj pagis lian eniron en la kolegion de Vendôme. Tie li renkontas la rakontanton de la teksto, kolegan lernanton kromnomitan "la Poeto", kiun oni poste povas identigi kiel Balzac mem : ili rapide amikiĝas. La du knaboj, ignoritaj de la aliaj studentoj kaj mallaŭditaj de la instruistoj pro sia manko de atento, pli kaj pli interproksimiĝas pere de longaj diskutoj pri filozofio kaj mistikismo.

Post kiam li finpretigis eseon titolitan Traktato pri Volo, Lambert estas hororigita, kiam instruisto konfiskas ĝin, taksas ĝin "sensencaĵo" kaj - supozas la rakontanto - vendas ĝin al loka butikisto. Iom poste, la rakontanto devas forlasi la lernejon pro grava malsano. En 1815, Louis Lambert diplomitiĝas je la aĝo 18, kaj li sekve vivas en Parizo dum tri jaroj. Post kiam li revenis al la domo de sia onklo en Blois, li renkontas virinon nomitan Pauline de Villenoix kaj pasiege enamiĝas en ŝi. Dum la tago antaŭ la edziĝo, Lambert tamen spertas mensan depresion kaj provas kastri sin.

Taksita "nekuracebla" de kuracistoj, Lambert devas iom ripozi solece. Pauline kondukas lin al la kastelo de sia familio, kie li vivas preskaŭ komate. La rakontanto, kiu dume ne sciis pri tiuj okazaĵoj, neatendite renkontas la onklon de Lambert kaj tiel povas legi serion da leteroj. Tiuj leteroj estis skribitaj de Lambert, kiam li loĝis en Paris kaj Blois : ili daŭre disvolvas lian filozofian pensadon kaj priskribas lian amon por Pauline. La rakontanto finfine vizitas lian malnovan amikon en la kastelo de Villenoix, kie la ruinigita Lambert nur diras : "Anĝeloj estas blankaj"[14]. Pauline tamen provas klarigi al la rakontanto la lastajn filozofiajn pensojn de sia fianĉo, pri kiuj ŝi kapablas memori, kaj kiujn la rakontanto tuj diligente transskribas. Lambert mortas la 25-an de septembro 1824 dum sia 28-a jaro.

Stilo

La kapableco de Louis Lambert senti sin ĉeestantan la batalon de Austerlitz (tie bildigitan de François Gérard) estas iasence simbolo de la realisma stilo de Balzac.

La intrigo kaj okazaĵoj de Louis Lambert fakte estas nur konvena preteksto por ampleksaj diskutoj pri filozofio, metafiziko kaj homaj emocioj. Ĉar la romano ne estis skribita laŭ la realisma stilo, pro kiu famiĝis Balzac, ĝi estis ofte rigardita kiel unu el "la plej difuzaj kaj malplej valoraj el liaj verkoj"[15]. Dum plejmultaj Balzac-aj verkoj plivole emfazas la eksteran mondon, Louis Lambert celas ekzameni la homan pensprocezon kaj klarigi la naturon de homa menso[16]. Multaj kritikistoj tamen mallaŭdis la malordan stilon de la verkisto kaj tian prezenton de liaj maturaj filozofiaj teorioj pere de fikcia adoleskulo[17].

Restas tamen ja kelkaj spuroj de la realismo de Balzac en la libro, precipe en la longa priskribo de la kolegio de Vendôme. La unua parto de la romano estas plena je variaj detaloj pri la lernejo : ĝi ekzemple klarigas, kiel la dormejoj de la lernejanoj estis oftfoje inspektitaj, kaj ĝi ankaŭ priskribas la kompleksan socian regularon rilate al la interŝanĝo de manĝaĵoj dum vespermanĝo[18]. Punoj estas ankaŭ longe detalitaj, inkluzive de tedaj skribpunoj kaj de la doloriga rimeno :

Inter ĉiuj korpaj tormentoj, kiujn ni alfrontis, certe la plej akuta estis tiu trudita de tiu leda instrumento, ĉirkaŭ du-fingrojn larĝa, aplikita sur niajn kompatindajn etajn manojn de la tutaj forto kaj furiozo de la mastrumisto. Por suferi tiun klasikmodan punon, la viktimo surĝenuiĝis meze de la ĉambro. Li devis lasi sian benkon kaj surĝenuiĝi apud la skribotablo de la mastro, sub la kuriozaj kaj ĝenerale senkompataj rigardoj de siaj kamaradoj (...) Kelkaj knaboj kriis kaj iom ploris antaŭ aŭ post la apliko de la rimeno ; aliaj akceptis la suferon stoike kaj kviete (...) nur malmultaj tamen kapablis regi sian esprimon de anticipa angoro.[19]

Estas pliaj signoj de la realismo de Balzac, kiam Lambert priskribas la manieron, kiel li kapablas intime revivi okazaĵojn nur pere de penso. En unu ampleksa paragrafo, li rakontas, ke li iam legis pri la batalo de Austerlitz kaj sentis "ĉiun incidenton". En alia fragmento, li imagas la doloron kaŭzitan de tranĉilo tranĉanta lian haŭton. Kiel rimarkis la Balzac-a biografisto André Maurois, tiuj pensoj prezentas la vidpunkton de la verkisto rilate al la mondo kaj al ties skribitaj priskriboj[20].

Temoj

Aŭtobiografio

Balzac, tie proksimume 25-jara, priskribas Louis Lambert kiel "malforte konstruita, alta je preskaŭ kvin piedoj", kun "maldika, brila, nigra hararo kun amasoj da bukloj"[21]

Biografistoj kaj kritikistoj interkonsentas, ke Louis Lambert fakte estas apenaŭ kaŝita duoblo de la verkisto, kiel evidentigas multaj similaj trajtoj inter ili[22]. Kiel studento en la kolegio de Vendôme, Balzac amikiĝis kun knabo nomita Louis-Lambert Tinant[23]. Samkiel Lambert, la religia fido de Balzac estis iom perturbita okaze de lia unua komunio[24]. Balzac avide legadis dum sia lerneja periodo kaj - samkiel Lambert - estis ofte punita pro miskonduto en la klasejo[25]. La precizaj, multaj detaloj pri la lernejo ankaŭ evidentigas la longan tempon, dum kiu Balzac restis tie : oni ekzemple lernas en la romano, ke la studentoj rajtis vivteni kolombojn kaj kultivi ĝardenetojn. Feriojn la lernejanoj travivis ankaŭ en la dormejoj[26].

La eseo de Lambert pri metafiziko, Traktato pri Volo, estas alia aŭtobiografia aludo. Balzac mem verkis tiun eseon kiel knabo, kaj ĝi - samkiel en la romano - estis konfiskita de kolera instruisto[27]. La genio kaj filozofia erudicio de Lambert rekte spegulas la manieron, laŭ kiu Balzac rigardis sin mem. Kelkaj krikistoj kaj biografistoj same sugestis, ke la frenezo de Lambert eble spegulas (konscie aŭ ne) la propran mensan nestabilecon de la verkisto. Pro la variaj, neliteraturaj ambicioj de Balzac (inkluzive de planita kandidateco al la Parlamento), tiutempaj observantoj jam dubis pri lia mensa sano[28].

La multaj leteroj skribitaj de Lambert kaj prezentitaj en la romano ankaŭ baziĝas sur la vivo de Balzac. Post kiam li finpretigis la unuan version de la verko, Balzac provis ĉarmi la markizinon de Castries per fragmento de amletero el la libro[29]. La leteroj de Lambert al lia onklo pri lia vivo en Parizo inter 1817 kaj 1820 esprimas la proprajn emociojn de Balzac, kiam li vizitis la universitaton Sorbonne dum la sama periodo[30].

Genio kaj frenezo

Ĉar Balzac estis konvinkita, ke li mem estis geniulo, li volonte uzis Louis Lambert por esplori la sociajn malfacilaĵojn spertitajn de geniuloj kaj por priskribi ilian oftan progreson al frenezo. La verkisto estis laŭ kelkaj fontoj multe ŝokita, kiam li spektis la progresan mensan malsaniĝon de kamarado en Vendôme[31]. La frenezo de Lambert estas bildigita plej vigle, kiam li provas kastri sin, post kio li travivas plurajn jarojn en katatonia stato[32]. Tia aliformiĝo estas klare prezentita kiel konsekvenco de lia genio : ĉar lia spritegeco estas kondamnita de instruistoj kaj ne akordigeblas kun la socio de aliaj infanoj, Lambert estas rapide kaj simbole forpelita el la mondo[33]. Li ne estas pli sukcesa en Parizo, kie li vivas malfeliĉe kaj mizere[34]. Li progrese fariĝas legomo, kaj estas tute apartigita de la fizika mondo.

Kiel speguliĝo de Balzac mem, Lambert ankaŭ simbolas la aŭtoron kiel brila verkisto, kiu tamen agnoskas dubojn pri sia propra mensa sano. Kelkaj el la verkoj kaj publikaj deklaroj de Balzac, sed ankaŭ lia akcidento iom antaŭ la verkado de la romano, ja igis plurajn observantojn dubi pri lia sano. La frenezo de la ĉefa protagonisto en Louis Lambert despli konfirmis tiujn dubojn. Kiel rimarkis la biografisto Graham Robb, "la estingo de fajro per petrolo estis tipa de Balzac"[35].

Notoj

  1. Robb, p. 12; Maurois, p. 29.
  2. Robb, pp. 27–53.
  3. Robb, pp. 145-174.
  4. Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.
  5. Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.
  6. Saintsbury, p. xii.
  7. Maurois, p. 195.
  8. Maurois, pp. 195–196; Robb, p. 201.
  9. Maurois, p. 199.
  10. Robb, p. 201.
  11. Maurois, p. 221.
  12. Robb, pp. 235–236.
  13. Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.
  14. Balzac, p. 247.
  15. Oliver, p. 25. Oliver tamen malkonsentas kun tiu opinio.
  16. Oliver, p. 25; Dedinsky, pp. 76–77.
  17. Affron, p. 122; Hunt, p. 52; Maurois, pp. 198–199; Oliver, p. 26. La romano estas laŭ Affron "iluminiga eraro".
  18. Balzac, pp. 154–155; Robb, pp. 13–15.
  19. Balzac, pp. 169–170.
  20. Balzac, p. 150 and 173; Maurois, p. 199.
  21. Balzac, p. 162.
  22. Robb, pp. 201–202; Maurois, p. 199; Affron, pp. 114–120; Oliver, pp. 24–25.
  23. Robb, p. 19.
  24. Bertault, pp. vii and 72.
  25. Oliver, pp. 25–26; Robb, pp. 14–20.
  26. Oliver, p. 24; Balzac, pp. 154–155.
  27. Robb, pp. 20–21; Hunt, p. 49; Oliver, p. 29.
  28. Maurois, p. 199; Robb, pp. 201–207; Affron, pp. 113–124; Oliver, p. 25.
  29. Robb, p. 213.
  30. Bertault, p. 73.
  31. Robb, p. 16.
  32. Balzac, pp. 240–243.
  33. Affron, pp. 115–117.
  34. Balzac, p. 207.
  35. Robb, p. 201; Maurois, p. 195; Affron, pp. 122–123.