Zürich Stadelhofen (stacidomo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Gare de Zurich Stadelhofen
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 27: Linio 27:
[[Kategorio:Zuriko]]
[[Kategorio:Zuriko]]


[[ar:محطة سكة حديد ستادلهوفين]]
[[de:Bahnhof Zürich Stadelhofen]]
[[de:Bahnhof Zürich Stadelhofen]]
[[en:Zürich Stadelhofen]]
[[en:Zürich Stadelhofen]]

Kiel registrite je 05:26, 20 apr. 2009

Stacidomo Zuriko-Stadenhofen
Stacidomo Zuriko-Stadenhofen, eniro al subtera pasejo
Stacidomo Zuriko-Stadenhofen, impresa konstruaĵo de Santiago Calatrava

Zuriko-Stadelhofen (germane: Bahnhof Zürich-Stadelhofen) estas stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Zuriko, Svislando. Ĝi estas grava trafiknodo de la urba kaj regiona trajnreto de la Zurika Trafik-Unio.

Situo

La stacidomo Zuriko-Stadelhofen situas en la centro de la urbo ducent metrojn de la Lago de Zuriko kaj de la placo Bellevue. Ĉe la placo de la stacidomo troviĝas pluraj kinejoj kaj la Operejo.

Historio

En la jaro 1894 estis malfermita la fervojlinio ĉe la dekstra bordo de la Lago de Zuriko. Ĝi konektis Rapperswil tra Meilen kun la Ĉefstacidomo Zuriko. De Zuriko-Stadelhofen la fervojlinio kondukis tra tunelo al Zuriko-Letten kaj de tie trans ponto per granda kurbiĝo al la halo de la Ĉefstacidomo. En la jaro 1991 estis konstruita la nova subtera stacidomo sub la Ĉefstacidomo kaj rekta tunelo de tie al Zuriko-Stadelhofen. Samtempe estis konstruita nova tunelo sub la montoĉeno de Pfannenstil al Stettbach kaj malfermita nova trajnlinio al Uster. La malnova tunelo al Letten estis fermita.

Novkonstruo de la stacidomo Zuriko-Stadelhofen

La novkonstruon de la stacidomo Zuriko-Stadelhofen planis la fama arkitekto Santiago Calatrava. La novklasika konstruaĵo de la giĉetdomo estis renovigita kaj kombinita kun la ŝtalbentonkonstruaĵo por la kajtegmentoj kaj la fermeblaj eninrejoj al la subteraj vendejoj.

Trafikligoj ek de Zuriko-Stadelhofen

Per du-spura tunelo la stacidomo Zuriko-Stadelhofen estas ligita kun la Ĉefstacidomo Zuriko. Inter la Ĉefstacidomo kaj Stadelhofen cirkulas entute 8 regionaj trajnlinioj (S3), (S5), (S6), (S7), (S9), (S12), (S15) kaj (S16), kiuj ĉiuj cirkulas en 30- kaj parte en 15-minuta kadenco, el kio rezultas, ke inter la du stacidomoj veturas trajno ĉiujn 3-an minuton. Per tiuj ok trajnlinioj de Stadelhofen eblas atingi praktike la tutan Kantonon Zurikon. De la Stadelhofen-Placo krome cirkulas 4 tramlinioj (linioj 2, 4, 11 kaj 15 de la Zurikaj Trafikentreprenoj) kaj la regiona tramlinio S18 (nome la Forch-Fervojo).

Eksteraj ligiloj

greke Gravaj konstruaĵoj - teksto pri la stacidomo Zuriko-Stadelhofen en la anlga greke Reta horaro de la trajnoj ek de Zuriko-Stadelhofen