Distrikto Orienta Holstinio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: stq:Kring Ostholstein
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Ostholstein
Linio 124: Linio 124:
[[sv:Kreis Ostholstein]]
[[sv:Kreis Ostholstein]]
[[tr:Ostholstein]]
[[tr:Ostholstein]]
[[vi:Ostholstein]]
[[zh:东荷尔斯泰因县]]
[[zh:东荷尔斯泰因县]]

Kiel registrite je 18:07, 20 apr. 2009

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
administra sidejo: Eutin
areo: 1391 km²
enloĝantoj: 206.087 (fine de septembro 2006)
loĝdenso: 148 po km²
aŭtokodo: OH (Ostholstein)
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Orienta Holstinio - germane Kreis Ostholstein - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eutin [prononco "Ojtin"].

La distrikto ampleksas duoninsulon en la Balta Maro, kiu situas inter la Golfo de Kijlo (germane Kieler Bucht) nordokcidente kaj la Golfo de Lubeko (germane Lübecker Bucht sudoriente, kaj fine de la duoninsulo, nordoriente, la insulo Fehmarn, kiu per fervoja digo ligiĝas al la kontinento.

Najbaras la distriktoj Plön kaj Segeberg okcidentee, kaj la eksterdistrikta urbo Lubeko plus la distrikto Stomarn sude.

Ekonomie aparte gravas la turismo, precipe en la feriaj lokoj Fehmarn, Heiligenhafen, Grömitz kaj Timmendorfer Strand borde de la Golfo de Lubeko de la Balta Maro.

Administra divido

La distrikto konsistas el 4 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 18 urboj kaj komunumoj sendependaj de komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 36 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.

Sendependaj urboj kaj komunumoj:


Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra sidejo
  1. Bosau (3.569)
  1. Beschendorf (556)
  2. Damlos (706)
  3. Harmsdorf (736)
  4. Kabelhorst (454)
  5. Lensahn * (4.991)
  6. Manhagen (420)
  7. Riepsdorf (1.021)
  1. Göhl (1.228)
  2. Gremersdorf (1.494)
  3. Heringsdorf (1.098)
  4. Neukirchen (1.171)
  5. Wangels (2.351)
  1. Altenkrempe (1.110)
  2. Kasseedorf (1.573)
  3. Schashagen (2.550)
  4. Schönwalde am Bungsberg * (2.528)
  5. Sierksdorf (1.597)

Reta ligilo

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)