Palmoleo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chobot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:팜유
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 27: Linio 27:
[[it:Olio di palma]]
[[it:Olio di palma]]
[[ja:パーム油]]
[[ja:パーム油]]
[[ka:პალმის ზეთი]]
[[ko:팜유]]
[[ko:팜유]]
[[nl:Palmolie]]
[[nl:Palmolie]]

Kiel registrite je 16:08, 24 apr. 2009

Palma oleo aŭ palmoleo estas elgajnebla el la fruktokerno kaj grajnoj de oleopalmo (Elaeis guineensis), kiu estas kultivita en la tropikoj. Oni povas ekstrakti el 100 kilogramoj da fruktaro ĝenerale 22 kilogramojn da palma oleo kaj 1,6 kilogramojn da palma grajna oleo. La oleo kiel kokosa oleo apartenas al la laŭraj oleoj, tio estas ĝi enhavas grandan proporcion de saturita laura acido.

La palmo povas produkti 7.250 litrojn da oleo je hektaro.

Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por la produktado de margarinoj, dolĉaĵoj kaj pret-nutraĵoj, lavenzoj kaj kosmetikaĵoj, same kiel por teknikaj grasaĵoj. Palma oleo estas riĉa je olefinoj kaj konvenas por produkto de biodizelo. La oleo el la grajnoj estas uzataj nur por sapo.

La oleo kaj la frukto havas oranĝeruĝan koloron pro ties granda karoten-enteno. Ĉe la plu-prilaboro al nutraĵa oleo blankiĝas la palma oleo por faciligi la konservon, tiu prilaboro formetas el oleo multe de ĝiaj nutraĵoj. En Afriko kaj Brazilo oni uzas por prepari manĝaĵon la neprilaboritan oleon, kiu havas tre agrablan guston, iom simila al olivoleo, sed nefacile konservebla en malvarmaj klimatoj, ĉar ĝi solidigas je 10°C.

La palma oleo apartenas al la malmultaj solidaj plantaj grasoj (fandopunkto inter 26 kaj 28°C), kiuj en la necesa kvanto kultivitaj kaj tiel volonte uzatas por produktoj, ĉe kiuj gravas la solideco. Tiel oni povas rezigni pri arta solidigo.

La oleopalmo apartenas al oleoplantoj, kiuj devenas el Okcident-Afriko kaj estis pli poste sukcese kultivitaj ĉirkaŭ la ekvatoro en la tropikaj regionoj.

Al la plej grandaj palmoleaj produktantaj estas Malajzio (ĉ. 50%) kaj Indonezio (ĉ. 30%). Oni dehakis pro tio precipe en Indonezio multan tropikan pluvarbaron.

Ĉe la oleoprodukto oni estiĝas granda poluakvo, kiu putriĝante eligas metanon al la areo, fortigante la forcejan efikon.