Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 604: Linio 604:
::::Dankon, Winston, pro la komento! Jes, mi tute samopinias kun vi. Via propono estas pli klara ol mia. Ĝi postulos iom pli da laboro, ĉar la kategorioj de la tipo "Verkoj de ..." ankoraŭ ne ekzistas, sed pli bone tiel, ol fari malbonan laboron. Mi nur iomete hezitas pri la prepozicio. Ĉu "Verkoj de la ..." au "Verkoj el la itala literaturo"? --[[eo:Vikipediisto:PaulP|PaulP]] - [[Vikipediista_diskuto:PaulP|Disk.]] 13:01, 24. Apr 2009 (UTC)
::::Dankon, Winston, pro la komento! Jes, mi tute samopinias kun vi. Via propono estas pli klara ol mia. Ĝi postulos iom pli da laboro, ĉar la kategorioj de la tipo "Verkoj de ..." ankoraŭ ne ekzistas, sed pli bone tiel, ol fari malbonan laboron. Mi nur iomete hezitas pri la prepozicio. Ĉu "Verkoj de la ..." au "Verkoj el la itala literaturo"? --[[eo:Vikipediisto:PaulP|PaulP]] - [[Vikipediista_diskuto:PaulP|Disk.]] 13:01, 24. Apr 2009 (UTC)
:::::Saluton, Paŭlo kaj Winston. La kategoriaj titoloj laŭ la skemo "Verkoj el Xa literaturo", do kun adjektivaj formoj de la lingvoj estas pli facile aranĝeblaj pro nia ŝablonaro. Sed tiam la parametro "lingvo" (nur en {{ŝ|Informkesto Esperanto-libro/provejo}}) devus esti uzata kun la lingva kodo (eo, de, en, ru ktp.), ĉar tiun povas adjektivigi la ŝablono {{ŝ|Lingv}} pro sia parametro a. Ĉu mi jam kodigu la provejan version tiel ke ĝi aranĝas la menciitan kategorian specon? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:22, 24. Apr 2009 (UTC)
:::::Saluton, Paŭlo kaj Winston. La kategoriaj titoloj laŭ la skemo "Verkoj el Xa literaturo", do kun adjektivaj formoj de la lingvoj estas pli facile aranĝeblaj pro nia ŝablonaro. Sed tiam la parametro "lingvo" (nur en {{ŝ|Informkesto Esperanto-libro/provejo}}) devus esti uzata kun la lingva kodo (eo, de, en, ru ktp.), ĉar tiun povas adjektivigi la ŝablono {{ŝ|Lingv}} pro sia parametro a. Ĉu mi jam kodigu la provejan version tiel ke ĝi aranĝas la menciitan kategorian specon? Kore --[[Vikipediisto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 15:22, 24. Apr 2009 (UTC)
::::::Jes, volonte, Tlustulimu. Estus tre bone! --[[Speciala:Kontribuoj/62.166.193.211|62.166.193.211]] 16:11, 24. Apr 2009 (UTC)

Kiel registrite je 16:11, 24 apr. 2009


Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 352 727 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ŝablono:DiskutejoAliLingve


Alinomado "X (gubernio)" al "Gubernio X"

Kara Kerio alinomas artikolojn pri japanaj gubernioj.(Ekz. Aiĉi (gubernio) -> Gubernio Aiĉi). Ĝinune, 3 artikoloj estas jam alinomitaj.

Mi opinias ke ni devas decidi ununuran formaton de titolo ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj, por eviti evitendajn redakto-konfliktojn.

Aliaj formatoj:

  • [[Aiĉi Gubernio]]
  • [[Gubernio de Aiĉi]]

(Parenteze: Bv. konsideru "gubernio"n kiel sinonimo de "prefektujo", se vi komparu vortuzon de aliaj lingvoj) Sincere - Ryoho 15:08, 20. Mar 2009 (UTC).

Mi konsentas kun Ryoho. Ni restu ĉe la nuna nomo-formato, t.e. ekz. "Aiĉi (gubernio)". La unua frazo de la artikolo estu "La gubernio Aiĉi ..." aŭ "Aiĉi estas gubernio ...". Bea 15:30, 20. Mar 2009 (UTC)

Mi pensas, ke la regulo en Vikipedio:Titoloj de artikoloj estas klara. La titolo estu AiĉiAiĉi (gubernio) (se ekzistas pluraj Aiĉi-oj), sed ne Gubernio Aiĉi. --- Disk. 15:39, 20. Mar 2009 (UTC)
Dankon karaj!
Mi preferas frazon "La gubernio Aiĉi(愛知県 [aiĉi-ken]) ... ". "Aiĉi(愛知 [aiĉi]) estas gubernio ..." ŝajnas iom stranga por japanoj, Aiĉi(愛知) mem ne klare signifas la gubernion en japana lingvo(mi ne scias en aliaj lingvoj kion "Aiĉi" mem signifas. Ĉu Aiĉi rekte signifas la gubernion 愛知県 en via lingvo?).
Mi proponas aldoni regulon ĉe Vikipedio:Titoloj de artikoloj kiel...

== Japanio ==
=== Loknomoj ===
Pri gubernioj, uzu la formaton [[{gubernio-nomo} (gubernio)]] sen -ken, -fu, or -to. Escepto: uzu Hokajdo kiel esperantigita nomo.

(ref. en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles)#Place_names) Sincere - Ryoho 17:15, 20. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun la principo de via propono, sed laŭ mi estus pli bone, se la japanaj vikipediistoj inter ni tradukus la kompletan en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles), se ili konsentas pri ĝia enhavo, kaj ne nur la parteton pri loknomoj. --- Disk. 17:30, 20. Mar 2009 (UTC)
Dankon PaulP.
Estas bona, via ideo!
Mi komencos tradukon de en:Wikipedia:Manual_of_Style_(Japan-related_articles) por nia vikipedio.( mi supozas ke traduko kostas kelkajn semajnojn aŭ monatojn ) Amike - Ryoho 17:49, 20. Mar 2009 (UTC).

Kemiaj elementoj

Saluton, gekaraj. Mi ĵus rimarkis, ke la informkesto Ŝablono:Informkesto kemia elemento ankoraŭ nur estas uzata en Kalio. Tial mi proponas, ke ni uzu ĝin por ĉiuj kemiaj elementoj post adaptado. Kiel modeloj taŭgas ja kelkaj alilingvaj informkestoj, kiel ekzemple la germana kaj la sorabaj versioj. Mankas ankoraŭ informoj pri la elementaj izotopoj kaj la veneneco ktp. Alternativa ebleco estus traduki la suprasoraban ŝablonon hsb:Předłoha:Infokašćik chemiski element resp. ĝian germanan "praulon" de:Vorlage:Infobox Chemisches Element. Kore --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)

Saluton Tlustulimu, mi antaŭ longe rimarkis, ke paĝoj pri la kemiaj elementoj estas en terura stato. Ili konsistas plejparte el sekcioj Vidu ankaŭ jenon kaj Eksteraj ligiloj, kie estas nur ligiloj al aliaj paĝoj, aŭ aliaj flikaĵoj. Tio estas hontinda afero por Esperanta vikipedio. Vi povas ankaŭ rigardi, el kio konsistas ŝablono pri hidrogeno. Kerio 19:06, 20. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi iam jam vidis la maltaŭgan ŝablonaron en hidrogeno, sed tiam ne emis ripari ĝin, ĉar la nuna informkesto ne plaĉis jam tiam al mi. Krome mi jam komencis la proponitan tradukadon en Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo. Kore --Tlustulimu 19:44, 20. Mar 2009 (UTC)
Mi defundamente rearanĝis ŝablonon {{Informkesto kemia elemento}} kaj kreis plurajn novajn kunlaborantajn ŝablonojn. Aspekton kaj rezulton vidu en fero. Kerio 13:55, 28. Mar 2009 (UTC)
Kiel teknike vi faris ke en Ŝablono:Perioda tabelo la mem-ligilo al kemia elemento videblas blanke? Maksim 18:20, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Kial vi ne uzis la Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo kiel bazo por via ŝanĝo? Alikaze mi povus ŝpari al mi tiajn kreaĵojn. - Se vi remetus la antaŭan version de Ŝablono:Perioda tabelo, ankaŭ funkcius la blanka fono. Kore --Tlustulimu 14:32, 29. Mar 2009 (UTC)

Uzado de antaŭa versio

  • Kontraŭ Kontraŭ: , ĉar mankas tro da informoj. --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)
  • Kontraŭ Kontraŭ: Kerio 19:06, 20. Mar 2009 (UTC)

Tradukado de la germana resp. soraba ŝablonoj

Atentigo: La rezulto de ambaŭ tradukoj estus la sama, ĉar la sorabaj versioj baziĝas sur la germana. --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)

  • Por Por: --Tlustulimu 18:11, 20. Mar 2009 (UTC)
  • Por Por: Maksim 18:20, 29. Mar 2009 (UTC)

Landoj

Mi proponas tralabori ĉiujn landojn, ĉar la nun aspekto pri paĝoj estas ridinda, faktoj jam malveras. Ni bezonas unuecan ŝablonon, kontrolitajn (aktualaigitajn faktojn) vidu ekz.: Namibio.

Se iu faras kompreneblan ŝablonon (aŭ ĉu ekzistas?), mi ie listigas la landojn kaj atendas kunlaborantojn pro trarigardo de ĉiuj. Ni havu unuecan ŝablonon por landoj. Narvalo 20:10, 21. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Narvalo. Por prilandaj artikoloj ekzistas la ŝablono {{Landtabelo}}. Sed mi proponas por atingi ununecon je la ŝablonaj titoloj laŭ la nomskemo por informkestoj, ke ni alinomu ĝin al Ŝablono:Informkesto lando, kiu momente estas ĝia alidirektilo. Kore --Tlustulimu 22:32, 21. Mar 2009 (UTC)

Ludovica

Saluton. Mi daŭre plendas kontraŭ artikolo enmetita de vikipediisto Ludovica, tiufoje nome Jamnia. Mi denove plibonigis ties malvikipediecon: kategorio multobligita, manko de ligiloj, manko de ligoj al aliaj lingvoj kaj ĉefe manko de strukturo. Ekzemple simpla serĉado de tiu titolo en la angla Vikipedio montras ke ekzistas la urbo de tiu nomo kaj la koncilio kiu supozeble okazis tie. En la artikolo de Ludovica ambaŭ aferoj fuŝe miksiĝas: ŝajne temos pri la urbo, sed poste nur pri la koncilio. Se li ne scipovas la anglan, povas kompari kun la itala, sed ankaŭ tion ne faras. Malpli bone estas ke li tute prifajfas pri avertoj, pri esperanta vikipedio kaj pri la aliaj. Li ne komprenas kio estas Vikipedio kaj laborigos tiujn kiuj volos ordigi liajn fuŝaĵojn. Pro tio mi oficiale proponas ties baradon ĝis kiam li akceptos helpon.--kani 19:01, 22. Mar 2009 (UTC)

Mi tre malŝatas bari novulojn, sed aliflanke ankaŭ mi rimarkis, ke la plimulto de liaj artikoloj estas apenaŭ kompreneblaj kaj sekve ne saveblaj. Mi ankoraŭfoje skribos al li, kaj petos lin unue legi kaj apliki la paĝojn "Kiel redakti paĝon" kaj "Kiel verki bonan artikolon". --- Disk. 22:02, 22. Mar 2009 (UTC)
Mi entute vidas neniun utilon forbari homojn, kiuj honeste volas aldoni ion al vikipedio. Anstataŭ ol forbari la homon aŭ forigi la paĝon mi proponas, ke ni metu tiajn paĝojn al iu konstruejo. Se ekzemple Jamnia estas tiom for de niaj atendoj pri vikipediaj artikoloj, ke ni ne deziras uzi nian tempon por ripari la paĝon - kial ne alinomi ĝin al Konstruejo:Jamnia. Tiam la artikolo estos ekster la publika parto de vikipedio, praktike nenio ligos tien. Vizitanto klare scias, ke temas pri verkata artikolo. Ludovica kaj ĉiuj aliaj havos la eblecon pluredakti la materialon dum senfina tempoperiodo, sen ke tio ĝenus la nivelon de vikipedio. Poste oni refoje povos alinomi. La afero funkcios same kiel metiejo, kiu rajtas aspekti malpli perfekte ol la vendosalono. Ĉu praktikebla solvo por tiuj daŭraj dubaj kazoj kaj kelkaj kontribuantoj, kiuj konsumas nian diskutotempon? --Lu 11:33, 23. Mar 2009 (UTC)
La ideo estas interesa por plupensado. Sed en kiu senco Konstruejo:Jamnia estos pli kaŝita de la publiko ol Jamnia? En la serĉotrabo dekstre ĝi ne aperos, sed se oni alklakas la butonon "Serĉi" oni ja trovos ĝin, ĉu ne? Mi pensis pri io alia simila. En la nuna situacio korektoj, kiuj ne estas reviziitaj, ne estas videblaj por robotoj kaj por ne-ensalutintaj personoj. Sed novaj artikoloj ne bezonas tiun revizion. Ili do ĉiam estas videblaj de ĉiu. Ĉu iel oni povas igi kompletajn artikolojn nereviziitaj tiel ke nur ni, la vikipediistoj vidas ilin, kaj ne la publiko? --- Disk. 20:38, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi kreis Konstruejo:Jamnia kun la enhavo de Jamnia por testi la ideon (post tio ni povos forigi denove). Tiu artikolo estas kaŝita ekzemple en la senco, ke ligiloj al Jamnia refoje estas ruĝaj (se oni alinomas de Jamnia al Konstruejo:Jamnia). Jes, kun iom da peno oni trovos la artikolon per la serĉilo - sed ja uzanto klare legas, ke temas pri Konstruejo, do ne jam oficiala artikolo. (Cetere al mi egalas, ĉu ni nomos tion Konstruejo aŭ Verkejo aŭ alimaniere.)--Lu 22:52, 23. Mar 2009 (UTC)
Kiam mi proponis baron temis nur pri klopodo rekte kontakti la aŭtoron kaj "devigi" lin pli vikipedie labori. Li jam donis pruvon, ke li estas iom regula kontribuanto kaj kompreneble ankaŭ mi ne volas forbari lin, ne "perfortete". Pri la testejo mi ne komprenas kiel tio povas helpi, sed tio ne gravas ĉar mi ne estas lerte "komprenanto". Krome estas la afero, ke li daŭre enmetos pliajn similajn artikolojn (kaj enmetis).--kani 23:27, 23. Mar 2009 (UTC)
Ankoraŭ plu cerbumante: el la vidpunkto de la verkinto, ĉu la fakto, ke oni movas ĉiujn liajn artikolojn al Konstruejo, estas malpli ofenda ol forbarado? Mi ne scias. Estus bele se iom pli da vikipediistoj donus sian opinion ĉi tie. --- Disk. 09:13, 24. Mar 2009 (UTC)
Kaj plia penso. Imagu, ke mi iel atingas la ruĝan ligilon Jamnia kaj mi pensas "ha, estus interese verki ion pri tio por Vikipedio, mi ja estas jamniologo ...", do mi ekverkas, sed mi ne scias, ke jam ekzistas iu ĝermo en Konstruejo:Jamnia kiun mi povus uzi por plia polurado ... --- Disk. 09:24, 24. Mar 2009 (UTC)
Mi mem preferus, ke oni diras, ke miaj artikoloj bezonas fundan poluradon, ol ke oni forbarus min. Pri la problemo rilate al la dua artikolo Jamnia provizore (kun la ekzistantaj rimedoj) mi havas nur la ideon transporti la kompletan enhavon de la originala artikolo al Konstruejo:Jamnia. Kio signifus, ke la uzanto kiel solan diferencon de normala artikolo vidus tiun "Konstruejo:"-nomon. Sekve pli bona ideo ol mia origina verŝajne estus havi iun pli drastan ŝablonon ol la ĝermo-rimarkon. Ion kiel la kadro tute supre sur ekzemple en:Wikipedia:Cleanup_Taskforce, kun la informo: "Tiu ĉi paĝo ankoraŭ devas esti redaktata aŭ formatigata por konformi kun la kvalitaj normoj de vikipedio." Ĉu tiaspecaj kadroj ĉe ni ekzistas aŭ ĉu nur estas la preskaŭ pretervidebla ĝermo-ŝablono, kiel sur Internacia Flughaveno Narita? Oni unue legas ĉion - nur poste oni vidas, ke temas pri ĝermo. --Lu 14:03, 25. Mar 2009 (UTC)
Jes, la ŝablono {{germo}} tute ne taŭgas tie ĉi. Mi uzus ĉi-okaze la ŝablonon {{polurinda}}, sed laŭ mi mankas eĉ pli forta ŝablono, kiu igas la artikolon ne videbla por ne-vikipediistoj (same kiel ne-reviziitaj korektoj nun estas nevideblaj por eksteruloj).--62.166.193.211 (estis PaulP) 15:42, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi ĉi-supre, senkonscie anonime, atentigis pri la ekzisto de la ŝablono {{polurinda}}. Oni povas kombini la uzon de tiu ŝablono, kun forkomentado de la plej draste polurindaj partoj. Tiel la publiko ne vidos ilin, sed vikipediisto, kiu malfermas la folion "Redakti" tuj rimarkos, ke ekzistas materialo eventuale uzebla post polurado. --- Disk. 09:13, 27. Mar 2009 (UTC)
Tiu kombino multe plaĉas al mi. Laŭ mi tio permesas realigi ĉiujn intencojn: La teksto plu ekzistas, la publiko ne vidas ĝin, la publiko scias pri la provizoreco de la (neforkomentita) teksto, la traktado (ŝablono + forkomenti) ne konsumas tro multan tempon, la aŭtoro supozeble povos (aŭ simple devos) vivi kun tio, sed li aŭ ŝi povos senti sin nur duone ofendita. Jen la aktuala kolekto de polurindaj paĝoj, sufiĉe longa cetere por longe okupi bonvolemulojn... Cetere mia paĝo Konstruejo:Jamnia povas nun foriĝi. --Lu 13:23, 27. Mar 2009 (UTC)
✔ Farite --- Disk. 13:29, 27. Mar 2009 (UTC)

Tadeusz Kościuszko: Misfunkcianta ŝablono

Ŝajnas, ke io en la ŝablono soldato misfukncias. La tuta artikolo Tadeusz Kościuszko aperas en la ŝablono, kio ja ne bone aspektas, kaj la afero ŝajnas esti teknika problemo. Tio precipe estas ĝena, ĉar temas pri aparten leginda artikolo. Ĉu iu scpecialisto povas okupiĝi pri la afero kaj solvi? Dankon. DidiWeidmann 21:45, 22. Mar 2009 (UTC)

Strange... Mi vane klopodis bone funkciigi la ŝablonon : estas ŝajne neniu diferenco inter tiu artikolo kaj aliaj artikoloj, en kiuj la ŝablono taŭge aperas. Eble aliaj povos solvi la problemon. Thomas Guibal 06:24, 23. Mar 2009 (UTC)
Saluton. Mi ĵus iom ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto soldato}}, kiu enhavis HTML-sintakson fuŝe aranĝitan. Nun la artikolo Tadeusz Kościuszko denove bone aspektas. Kore --Tlustulimu 11:18, 23. Mar 2009 (UTC)

Diskuto pri forbarado. Atenti la paĝojn pri forbarado

Ni havas iom detalan proceduron pri forigado de paĝoj, dum pri forbarado ekzistas neniuj reguloj (mi pretas kunmeti tion). Se mi bone komprenis, simple iumomente administranto povas decidi, ke li aŭ ŝi deziras forbari iun kontribuinton dum iu periodo - kaj tuj fari tion. Sufiĉas kelkaj klarigaj vortoj en la Forbarprotokolo. Ne devas okazi iu ajn diskuto - kaj fakte laŭ mia scio ofte okazas neniu ajn diskuto. Almenaŭ dufoje mi legis, ke unu administranto forbaris iun uzanton kaj alia administranto klare esprimis sian malaprobon. Tio laŭ mi estas nekontentiga stato. Mi tial proponas por diskuto, ke estonte administranto ne rajtu forbari uzanton sen antaŭa diskuto kaj aprobo de almenaŭ dua administranto (krom en kazoj de urĝeco); prefere por tio ekzistu komuna publika diskutpaĝo kiel ĉe forigo de paĝoj. En la du kazoj, kiujn mi vidis, estis fakte neniu bezono de urĝo - temis pri speco de puno por uzanto; en unu kazo temis pri skriba komento de uzanto, en la alia pri troa enmetado en vikipedion.

Mi cetere konstatis, ke eblas aldoni nek la forbarprotokolon nek la liston de forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj al la propra atentaro. Ĉu eblas tion ŝanĝi? --Lu 11:15, 23. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Lu. Bedaŭrinde ne eblas aldoni specialajn paĝojn al la propra atentaro. Krome ja mankas por tio la koncerna supra "rajdanto". Tamen aperas kelkaj tiaj paĝoj en mia listo, kiel ekz. Speciala:Loglibro/rights kaj Speciala:Loglibro/move. Mi supozas, ke tio aŭtomate okazas, sen povi elekti aŭ (mal)ŝalti tion. Kore --Tlustulimu 11:24, 23. Mar 2009 (UTC)
(+) Sed vi povas ja simple aranĝi propran monobook̇.js-paĝeton. Mi uzas uzeblajn funkciojn addlilink kaj addtoolboxlinks en mia Vikipediisto:Tlustulimu/monobook.js, kiu aldonas pliajn menuerojn maldekstre ĉe "navigado". Vi ja povas transpreni la kodon kaj adapti. Se vi ankoraŭ havas demandon pri detaloj, bonvolu ne heziti demandi min. Kore --Tlustulimu 11:30, 23. Mar 2009 (UTC)
Lu, kiu estis la forbarito, kaj kiu estis la administranto? -- Yekrats 11:38, 23. Mar 2009 (UTC)
La lasta kazo estis la forbaro de Roberto en la 17-a de februaro fare de Narvalo. Kontraŭargumentis (poste) Didi Weidmann ĉe Narvalo. La rezulton de la unutage forbarado vi povas vidi sur la paĝo de kontribuoj de Roberto: 500 kontribuoj (certe ne nur ĝenaj) inter la 5-a de decembro kaj la 17-a de februaro, neniu poste. Mi memoras, ke iam Alaŭdo forbaris al Lupiro dum du semajnoj kaj Marcos dubis pri la adekvateco de la decido; eble antaŭ jaroj.--Lu 11:57, 23. Mar 2009 (UTC)
Eble Roberto komence vere riĉigis vikipedion, sed li lastfoje aldonis amase neenciklopediaĵojn, kiuj ne mankas/mankos. Mi senrezulte atentigis lin.Narvalo 17:49, 23. Mar 2009 (UTC)
Ĉu okazis publika voĉdonado, ĉu la aldonoj de Roberto estas neenciklopediaĵo? Se ne, temas ĉefe pri via privata opinio. Aŭ kie vi publike diskutis la temon antaŭ la forbaro de li?
Vi atentigis al Roberto per "Saluton Roberto! Bonvolu forigi ĉiujn viajn neenciklopediajn aldonaĵojn kaj ne plu aldoni tiaĵojn." je 12:07, 17. Feb 2009 (UTC) (sur lia diskutpaĝo). Kaj eĉ ne du horojn poste, je 14:04, 17. Feb 2009 vi forbaris lin (laŭ la Forbarprotokolo). Jen modelo por administrantoj, ĉu? --Lu 20:04, 23. Mar 2009 (UTC)
Vi kulpigas min laŭ duoninformoj, ĉar vi ne sekvis tiutempe la eventojn ĉiutage. Mi forigis liajn aldonaĵojn kaj dumtempe atentigis lin en aldonaj tekstoj. Antaŭevento estis, ke li aldonis persone ĉiun vikipediiston el Pasporta Servo al la koncernitaj urboj. Poste - post ofendiĝo pro atentigoj - li jam aldonis la senvostajn, sensencajn frazojn, kiujn vi povas vidi inter liaj lastaj aldonoj. La mallongtempa forbarado estis sekvo de longa proceso. Vi pravas, ke ne okazis longtempa tribunala proceso pri la afero. http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2009_4#Roboto_petata.2FInformoj_pri_UEA-delegitoj_kaj_reprezentantoj_de_pasporta_servo LEGU] ]Narvalo 20:17, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi ne atente sekvis la kazon tiam, sed laŭ mi klaras, ke fojfoje mankas tempo por multon diskuti. Hodiaŭ estis forbarita persono, kiu kreis plurajn fuŝojn ĉiuminute. Tiam necesas tuj interveni. --- Disk. 20:10, 23. Mar 2009 (UTC)
Kara Paul, jam tute supre mi skribis (krom en kazoj de urĝeco). Ĉu vi legis tion? Eble vi deziris esprimi konsenton kun mia rimarko, ĉu?--Lu 22:38, 23. Mar 2009 (UTC)
Efektive Lu, mi forgesis pri tiu supra frazo. La malavantaĝo de tiaj ĉi diskutoj, kiuj treniĝas dum tagoj, estas ke oni forgesas la komencon. Do efektive, ni ŝajne grandlinie samopinias.--- Disk. 09:15, 24. Mar 2009 (UTC)
Kara Narvalo, mi refoje rigardis sur lian diskutpaĝon. Tie troviĝas nur tiu unu informo de vi, du horojn antaŭ ol vi forbaris lin. Antaŭ tio nek vi nek iu alia ion ajn skribis pri la temo sur lian diskutpaĝon. Tiu nomiĝas tiel, ĉar tie oni diskutas kun la koncernito. Kion vi diskutas en la diskutejo kun iuj aliaj homoj, tion simple multaj verkantoj ne rimarkas. Post la diskuto ŝajne neniu entreprenis komuniki la rezulton al Roberto. (Kaj cetere la diskuto komenciĝis per peto de roboto - kaj ne ekzemple per demando, kiel komuniki kun Roberto...)
Krome eĉ via averto al li ne entenis la informon, ke vi forbaros lin, se li daŭrigos. Mi opinias, ke necesas komuniki kun la koncerna homo antaŭ eventuala forbaro. Mi cetere ne diras, ke vi kontraŭregule agis. Mi simple diras, ke mankas klaraj reguloj kaj antaŭ ol formuli ilin mi ŝatas legi la opiniojn de aliaj.--Lu 22:38, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi fakte nur povas konfirimi, kion skribis Lu, krom tio mi ankaŭ materie ne konsentis, ke entute la aldonoj de Roberto ne estis enciklopediaj informoj. Diskutenda estas nur la formala aspekto de tiuj aldonoj (estintus pli bone krei aldonan linion en la komunumŝablono, kiu aperas, kiam estas tie delegito kaj/aŭ gastiganto eĉ aldonante ties nomon). - Diskuto pri la temo tute ne okazis (almenaŭ ne en la por tia diskuta antaŭviditaj lokoj). Narvalo metis unu solan admonon kaj nur momenton poste (sen ke Roberto eĉ havis eblecon respondi aŭ ripari siajn "misagojn") Roberto estis forbarita. Tian agmanieron oni nomas en demokrata societo arbitreco. Cetere ankaŭ arbitreco estis, ke la nefinita diskuto estis ŝovita jam al la arkivo. DidiWeidmann 14:56, 25. Mar 2009 (UTC)
Alia kazo en la sama konteksto estis la diskuto pri Vikipediisto SteinthorsDidiWeidmann 15:35, 25. Mar 2009 (UTC)
Por precizigo jen citaĵo el la teksto pri Vikipedio:Vandalismo: "Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon."DidiWeidmann 16:12, 25. Mar 2009 (UTC)

Regularo pri forbaro

Konkludo el la supra diskuto: Necesas klara regularo pri forbaro por eviti arbitrecon. Necesas diferencigo inter urĝeco (tuja forbaro estas neceso por haltigi vandalon) kaj inter malurĝeco (la forbaro estas speco da puno). En ambaŭ kazoj estas grava, ke ĉiu kazo de forbaro aperu sur iu paĝo simila al la diskutpaĝo por forigo. Tiam ni difinu nepre la kriterioj. Kriterioj por urĝeco estas, se iu persono forviŝas paĝojn aŭ enmetas insultojn, kontraŭleĝajn tekstojn aŭ sisteme vundas kopirajtojn kaj tiel jure endanĝerigas vikipedion aŭ aldonas amase spamon, komercajn eksterajn ligilojn aŭ tekstojn en alia lingvo ol Esperanto en la nomspaco (ekzemple la angla, germana, portugala aŭ hispana). Ĉiuj aliaj kazoj ne estas urĝaj, ĉar ne temas pri akuta danĝero por la vikipedio. En tiu momento la forbaro povas okazi nur post publika admono en la ĝenerala diskutejo aŭ sur la proponita paĝo rilate forbaroj. La koncerna persono devas esti informita tempe (do almenaŭ 3 tagojn anticipe) pri la forbarpeto sur sia propra diskutpaĝo kaj havi la eblecon esprimi sin! Gravas ankaŭ klare meti kriteriojn por forbaro: Nome ili estu

ofendoj (insultoj, kalumniado - senemocia, objektiva kaj korekta raportado pri pruvitaj faktoj ne estas ofendo - ofendo tamen estas eldiroj kiel "idioto", "stultulo", "frenezulo" ktp. ktp.) kontraŭ aliaj vikipediistoj aŭ triaj personoj,
vandalismo: Tio estas detruo de ekzistantaj artikoloj, enmeto de spamo, intenca kaj sistema aldono de falsaj asertoj, disvastigo de subjektivaj politikaj kaj religiaj konceptoj (kiam ne temas pri objektiva enciklopedia informo),
spamo: Tio estas sistema aldono de eksteraj ligiloj por komercaj celoj. (Ne temas pri spamo, kiam en artikolo pri entrepreno aperas la ligilo al la retejo de la koncerna entrepreno.)
verkado de artikoloj en la nomspaco en aliaj lingvoj ol Esperanto. Tio estas evidente ne tolerebla. Ekzistis kazo, ke homoj simple kopiis la anglajn artikolojn el angla vikipedio. Tia ago sisteme farita memkompreneble falas sub vandalismo.
sistema malobeo al decidoj de la vikipediista komunumo malgraŭ admono.
malobeo de kopirajtoj (tio estas grava, ĉar malobeo de kopirajtoj en ekstrema kazo povas havi jure negativajn konsekvencojn por vikipedio ligitaj al kostoj!

Ne estas kialo por forbaro la kreado de malperfektaj tekstoj fare de komencantoj, same ne la kreado de artikoloj, kiuj eventuale ne plenumigas minimumajn kondiĉojn por ĝermoj. Precipe ne, se temas pri komencantoj aŭ novuloj. Aŭ la aldono de malkorektaj informoj, se tiu aldono okazas en la sincera kredo, ke la informo aldonita estas korekta. Same ne la aldono de informoj sen fontoj estas kialo por forbaro. Tio estas kialo por forigo de la aldonita informo, se la aldonanto aŭ alia persono ne povas kredige aserti la korektecon de la informo.

[Estas tute evidenta, ke laŭ tiuj-ĉi kriterioj nek Steinthors nek Roberto povis esti forbaritaj!!!] DidiWeidmann 15:35, 25. Mar 2009 (UTC)

Cetere necesus ankaŭ "puntarifo" - do kvazaŭ klarigo por kia ago iu estu kiom longe forbarita. Jen principo: La tarifo por sistema vandalismo (malica detruo de vikipediaj artikoloj) estu eterna forbaro, same por gravaj rasismaj, naziismaj kaj naciismaj insultoj (kazo de la insultoj kontraŭ Obama antaŭ nelonge). Por la ceteraj agoj, la tarifo estu en rilato kun la graveco de la ago de inter kelkaj horoj, ĝis semajnoj, monatoj aŭ eĉ jaroj. Certe ripeta "krimo" estu kialo por pli forta puno. En malgravaj kazoj povas ankaŭ sufiĉi simpla admono. DidiWeidmann 15:42, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi principe aprobas la ĉi-supran proponon. Sed io mankas ankoraŭ. Se persono ene de unu horo miskorektas dekojn da artikoloj (ekzemplo ĉi-sube sub "Ajo") tiam laŭ mi forbarado dum kelkaj horoj estas akceptebla. --- Disk. 16:18, 25. Mar 2009 (UTC)
Ĉu homo dum la forbarado havas la eblecon komuniki ion al iu alia aŭ publike? Kiel ekzemple tiu defendu sin kaj sian agon? (Sed principe jes, necesas eventuale rapide reagi.)--Lu 22:45, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi aldonas, ke amasa arbitra aldono de subĝermetaj artikolaĉoj meritas mallongtempan forbaradon kaj same amasa arbitra aldono de neenciklopediaj tekstoj, spamoj ks.. Tio necesas por atentigi kaj veki la koncernulon. Kiu decidas do pri artikoleco de similaj arbitraj artikoloj kiel Universalaj Lingvoj en Svislando/Listo de lokoj kaj nomoj menciitaj. Ĉu tio estas nur aldonaĵo al iu libro aŭ vera artikolo kiu aperus en enciklopedio? Narvalo 17:21, 25. Mar 2009 (UTC)
Didi skribis "la forbaro povas okazi nur post publika admono en la ĝenerala diskutejo". Laŭ mi la bazo devas esti, ke oni admonas la koncernulon sur ties diskutpaĝo.
Ĉu artikoloj estas "subĝermetaj artikolaĉoj" aŭ neenciklopediaj, pri tio laŭ mi nepre okazu klara voĉdono ĉi tie; en unu el la lastaj kazoj estis nur neformala opiniesprimo de kelkaj homoj - el tiaĵo oni ne tuj vidas, ke temas pri la unuaj paŝoj por farbari iun, se tiu ne respektas la decidon.
Sur la persona diskutpaĝo oni devas informi la koncerniton pri la rezulto de la voĉdono. Kun la informo, ke malrespekto de la voĉdono eventuale signifos forbaradon.--Lu 22:45, 25. Mar 2009 (UTC)
La supra diskuto ŝajne endormiĝis. Kiel nun pluiri? Mi bedaŭras, ke nur 3 "junuloj" partoprenis en la diskuto, dum la vikipediistaj korifeoj silentis. Ĉu silento signifas akcepto? --- Disk. 17:48, 29. Mar 2009 (UTC)
Principe silento facile fariĝas konsento - sed ĉi-kaze ni tamen procedu formale. Laŭ mi ni metu la proponojn (aŭ fakte resumon de diskutoj) de Didi kun la proponitaj kelkaj ŝanĝoj al speciala paĝo, tie ankoraŭ iom diskutu kaj fine formale voĉdonigu kun atentigo almenaŭ ĉi tie. (Ĉe kio mi demandas min, ĉu ekzistas regularo pri ŝanĝo de la regularo kaj formala akcepto de tio...). Cetere dankon pro la enkategoriigo kiel junuloj :) --Lu 19:53, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la neceso de klaraj forbarreguloj, kaj la reguloj de Didi certe estas bone bazo. Ni eble distingu inter la ebleco de rapida forbaro (ekzemple okaze de tute sensenca vandalismo) kaj la neceso de antaŭaverto (en la plej multaj aliaj okazoj).
Ne nepre necesas baloto por enkonduki novan regulon. Laŭ Vikipedio:Baloto baloto necesas nur se ne eblas alimaniere trovi konsenton. Do se neniu kontraŭas ĉi tie kun la principoj de la proponata forbar-regularo, ĝi povas iĝi oficiala regularo. Marcos 13:43, 31. Mar 2009 (UTC)

Mi kontraŭas tiutipan regulo-akceptigon. Aliflanke, kio estis la interkonsento, laŭ vi? Ĉu ni vere povas paroli pri tio? Narvalo 19:43, 31. Mar 2009 (UTC)

Mi vidas kompromison :-) Unue ni kreu klaran tekston, laŭ la subkomprenebla instigo de Narvalo. Due ni ĉiuj esprimu nian konsenton kun tio, laŭ la propono de Marcos. Se ĉiu skribe esprimis konsenton, mi pretas rezigni nomi tion "baloto". --Lu 07:54, 2. Apr 2009 (UTC)

Sufiksaĉo 'Ajo'

Antaŭ kelkaj horoj sennoma Vikipediisto:193.181.63.129 kreis multajn sensencajn alidirektilojn el landonomoj kun la neekzistanta sufikso 'ajo' al la korektaj paĝoj. Li eĉ malpurigis kelkajn artikolojn (ekz. Eŭropa Unio) per aldono de ligiloj al Italajo, Francajo ktp. Vidu ĉi tie la liston de kreaĵoj, kiuj laŭ mi senpense forigindas fare de bonvolema administranto. --WinstonSmith 14:14, 23. Mar 2009 (UTC)

Saluton, WinstonSmith. Mi jam atentigis la ulon, sed li ne reagis kaj plu kreis alidirektilojn. Nun li estas blokita por tri tagoj kaj ni povas forigi la stultaĵon. Vidu ankaŭ Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ajo. Kore --Tlustulimu 14:37, 23. Mar 2009 (UTC)
(+) Krome mi demandis lin sur lia diskutopaĝo pri fontoj. Sed mi pensas, ke tiuj ne ekzistas aŭ ne estas taŭgaj. Kore --Tlustulimu 14:41, 23. Mar 2009 (UTC)

Frejo aŭ Freyr

Kiu paĝo estas bone titolita, ĉu FrejoFreyr? Ambaŭ havas la tute saman tekston kaj bildon. Malĝustan bonvolu iu forigi. Kerio 14:42, 24. Mar 2009 (UTC)

Iu nespertulo kopiis la enhavon, anstataŭ alinomi la artikolon. Mi atentigos lin. Kore --Tlustulimu 14:55, 24. Mar 2009 (UTC)
Mi anstataŭis la paĝon Freyr per alidirektilo al Frejo kaj aldonis tie en krampo post Frejo (ankaŭ Freyr). Ambaŭ variantoj ja ekzistas. Estintus do same prava la inversa procedo. La artikolo cetere meritus ampleksigon ... DidiWeidmann 15:47, 25. Mar 2009 (UTC)

Translatewiki.net update

  • Currently 99.87% of the MediaWiki messages and 90.94% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 09:07, 25. Mar 2009 (UTC)
  • Currently 99.96% of the MediaWiki messages and 88.96% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 10:35, 12. Apr 2009 (UTC)

Reŝanĝo de Bosnoj al Bosniakoj

Ĉar neniu refutis aŭ komentis la lastajn argumentojn mi proponas reŝanĝon de la titolo al "Bosniakoj". Dankon, Punktor 16:55, 25. Mar 2009 (UTC)

Mi fakte preferus, ke Vikipediistoj el Bosnio havu la lastan vorton, sed ŝajne, almenaŭ laŭ Kategorio:Vikipediistoj laŭ landoj, tiuj ne ekzistas. Ĉu neniu inter ni konas lingve spertan bosnian esperantiston? --- Disk. 17:11, 25. Mar 2009 (UTC)
En la Jarlibro 2008 mi trovis en la Delegita Reto kelkajn Esperantistojn el Bosnio-Hercegovino sur p. 108-109. Ĉu iu vikipediisto bonvolemula interrilatas kun iu el ili ? Dankon, Punktor 17:54, 25. Mar 2009 (UTC)
Kial 'bosniako' ? La etnonomo estas 'bosnoj', la landnomo 'Bosnio'. Kial enkonduki tiun neesperantan sufikson 'ak' ? AL @ 18:37, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi petas afable legadon de la tuta diskutado: Ekz. la landnomo devenas de la rivero Bosna sed ne de popolo kaj "ak" ne estas sufikso sed parto de la popolnomo, kiu estas originale "Bošnjak, pl: Bošnjaci"; ktp., ktp, ktp. Dankon - Punktor 18:52, 25. Mar 2009 (UTC)
Temas pri la esprimado en Esperanto de du diversaj aferoj, Arno, vidu fr:Bosniens kaj fr:Bosniaques. Oni ne povas esprimi ambaŭ per bosnoj.--- Disk. 18:56, 25. Mar 2009 (UTC)
fr:Bosniens ni jam tute logike esprimas per bosnianoj. Ne necesas tri terminoj ĉi-kaze. Marcos 19:36, 26. Mar 2009 (UTC)
La esprimo "bosnianoj" ja estas bona traduko de fr:Bosniens, sed tio ĉi ne signifas ke "bosno" estas bona traduko de fr:Bosniaques. Se iu legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio (bosniakoj, bosniaj kroatoj, bosniaj serboj), ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france), ktp. Do mi opinias, ke la jam ekzistanta nomo "bosniakoj" (laŭ la originala esprimo eĉ en la koncerna konstitucio) estu preferita.
Cetere ni ne forgesu la aliajn argumentojn: 1. La landnomo devenas de la rivero Bosna, ne de ia popolo. 2. Ekzistas internaciaj esprimoj, ekz. "Bosniaques" 3. La uzado de "bosnoj" por "bosniakoj" estas nur ĉiutagaĵo malpreciza, ĝi estas uzata sinonime kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj. Punktor 19:48, 26. Mar 2009 (UTC) PS Opinioj de bosnianoj mem vere estus tre helpemaj.

Etimologio de radiko ne estas sufiĉa argumento por ties signifo en Esperanto. Ĉiuj etno- kaj lando-nomoj havas iun etimologian signifon, kiun ni preteratentas en nuna uzo. La ekzisto de vortoj "bosniens" kaj "bosniaques" en la franca ne multe helpas. Kvankam la vikipedia artikolo asertas ke unu signifas loĝantoj de Bosnio kaj la alia anoj de iu etno bosniaka (laŭ via propono), la afero ne estas tiom klara. Ambaŭ vortoj estas nur du apartaj adjektivaj derivaĵoj el la landonomo Bosnio uzitaj en diversaj tempoj kaj cirkonstancoj (iam antaŭ longe la vorto "bosnien" estis pli ofte uzata dum iom post iom oni ekuzadis pli ofte la vorton "bosniaque", tamen ne estas tiel klara signifodiferenco inter ambaŭ formoj). La vorto "bosniak" ja estas derivita de bosni' kun aldono de sufikso ekzistanta en iuj lingvoj sed ne en Esperanto. Esperanto ne povas akcepti enkondukon de ĉiuj sufiksoj de ĉiuj lingvoj de la mondo por krei novajn vortojn. Oni ne enkonduku en Esperanton vortojn por komplezi al aparta popolo sed respektu la lingvosistemon. Mi opinias ke sufiĉas uzi la vortojn 'bosno' kaj 'bosniano' (simile al ruso kaj rusiano) por distingi inter anoj de la bosna etno kaj loĝantoj de Bosnio el ajnaj etnoj. Vidu bosna en la bertilejo. AL @ 20:10, 28. Mar 2009 (UTC)

Mi nun legis la komencon de via diskuto kaj tute konsentas kun Marcos pri nomsistemo en Esperanto bosno = homo el bosna etno, Bosnio / Bosnujo = lando, Bosnujano = loĝanto de Bosnujo ne nepre el bosna etno. Ke multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton. Kial ne enkonduki bosnieno, bosnienso, bosnero, bosniako, bosnano, ktp por paŭsi ĉiujn formojn renkontitajn en la diversaj lingvoj ? Tio similas la konfuzon enkondukitan de belorusa registaro kiu provas trudi landonomon malkongruan en fremdajn lingvojn (anstataŭ Biélorussie, ni devus diri Belarus en la franca). Ne kaj ne ! ĉiu lingvo havas siajn regulojn kiuj ne estu ŝanĝitaj por komplezi al iu aŭ alia homgrupo pro ideologiaj kialoj. AL @ 20:26, 28. Mar 2009 (UTC)
1."ak" ne estas sufikso, sed parto de "bosniakoj" laŭ la original nomo "Bošnjak, pl: Bošnjaci". Bonvolu akcepti, ke la oficiala nomo - ankaŭ laŭ la konstitucio - estas "Bošnjak"; ĉu Vi vere kredas, ke "bosno" estus bona traduko por unu el tri popolgrupoj, kiuj ĉiuj vivas dum jarcentoj en tiu regiono ? Sudslavoj koloniigis tiun regionon (7-a jarcento) kaj post otomana konkero (16-a jarcento) formiĝis slava etno kun apartaj lingvo kaj kulturo sub otomana influo. Ni ankaŭ ne povas aserti, ke tiu ĉi etno estas la ĉefa (bv. vidi popolnombrado 1991). ZAMENHOFE: "la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj"

2. "multaj lingvoj (la angla, la franca, la germana, ktp) havas konfuzan sistemon por nomi tiujn apartajn realaĵojn...": ne estas konfuza sed tre klara; bonvolu vidi la koncernajn artikolojn vikipediajn, kaj ankaŭ la germanlingva pri la sinonima uzado de "Bosnier" ("bosnoj") kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj en la ĉiutaga lingvo.
3. "...ne estas argumento por enkonduki tiun konfuzon en Esperanton": neniu enkondukis tion, sed simple temas pri realaĵo ([1], [2]).
4."lingvo havas siajn regulojn": jes, certe kaj la landnomo devenas ne de popolo sed de la rivero Bosna ([3], [4]).
5. Pardonu, sed mi vere ne vidas ideologiajn kialojn, mi nur kredas, ke la nomo "bosnoj" estigos konfuzojn (mi fajfas pri iaj ŝovinismoj, temas nur pri enciklopedia ĝusteco; alie mi ne estus Esperantisto).
6. Mi opinias, ke homoj el Bosnio havu la lastan vorton en tiu ĉi diskutado.
Punktor 09:22, 29. Mar 2009 (UTC)

1. "ak" ja estas ia sufikso konstruita laŭ iuj etnaj lingvoj por nomi etnon laŭ iu lando/geografiaĵo (rivero laŭ via sciigo). En la diversaj lingvoj de la mondo ekzistas tre diversaj sufiksoj por krei ekzemple loĝantnomon laŭ landnomo, regiononomo (-ensis -ikos -aticus -ique -iaque -ien -ian -er ktp). Bosniak' bosner bosnien kaj bosnian estas nur ekzemploj de etnolingvaj derivaĵoj el radiko /bosn/ kiu iam nomis riveron nun elvokas iun geografian areon (Bosnio/Bosnujo kaj Hercegovino). Ke en bosna (serbokroata, ĉu ne? ) lingvo la oficiale uzata vortformo estas /bosnjak/ neniel pravigas ke ni enkonduku tiun derivformon por nomi etnon de difinita lando.
2. Mi ne kontrolis koncerne aliajn lingvojn, sed mi povas aserti ke koncerne la francan ekzistas tre kontraŭdiraj difinoj pri la vortoj "bosnien" kaj "bosniaque". Nur en la franclingva vikipedio mi legis tiun aplomban aserton ke unu vorto havas precizan signifon kaj la alia iun alian : en miaj diversaj vortaroj mi ne retrovis tian memfidon. Plej ofte ambaŭ vortoj estas prezentitaj kiel sinonimoj. Fakte mi nur antaŭ nelonge malkovris la vorton "bosnien" kiu aperas en priskribo de historiaj eventoj en la 19-a jarcento kaj antaŭe. En la 20-a jarcento la franca ekuzadis la vorton "bosniaque" pli ofte sen ke tio havas semantikan signifon. Pli temas pri modo.
3. ekuzadi ne antaŭe uzitan vorton ja estas enkonduko, eĉ se vi persone ne estas la unua kiu tion faras. Eĉ se pluraj homoj kopiante unu la alian faras la saman eraron, ĝi plu estas eraro, malkongrua kun la reguloj de la lingvo kaj kun la antaŭe akceptitaj difinoj de la vortoj.
4. Ĉiuj etnonomoj kaj landnomoj havas etimologion. Tamen kio gravas estas kiel la vorto estas difinita en Esperanto. Bedaŭrinde PIV ne mencias la vorton bosn/o sed nur Bosni/o (= Balkania regiono, parto de la regno Bosnio-hercegovino (Sarajevo)). Aliflanke Bertilo mencias bosn'o kaj Bosn'uj'o.
5. la vortoj bosn'o, Bosni'o, Bosn'uj'o, bosni'an'o, bosn'uj'an'o ŝajnas al mi tute klaraj kaj sufiĉaj kaj estas nenia bezono enkonduki bosniak'o, bosnjak'o, bosniaĉ'o, bosniask'o, bosner'o, bosnien'o, bosniens'o, bosniatik'o ktp.
6. kion ajn opinius klera bosno (bone konanta la Esperantajn regulojn) tio ne ŝanĝu la Esperantan vortfaradon. AL @ 13:38, 29. Mar 2009 (UTC)
La vorto 'bosniako' ne ŝajnas al mi pli pravigebla ol la vortoj francezo, dojĉo, ingliŝo, italiano, espanjolo, rusko, madjaragulo, suomalaino, nederlandso, dansko, svensko, portugŭeŝo, eleniko, gaeligo, ktp. AL @ 14:02, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ne trovis artikolojn de Le monde diplomatique pri "dojĉoj", sed pri "bosniakoj". Punktor 16:23, 29. Mar 2009 (UTC)
1. Dankon pro la klarigo
2./3. Ĉu ni vere povas konstati kio estas la unua esprimo Esperanta por "Bošnjak" - ĉu "bosno", ĉu "bosniako" ? Mi timas, ni ne povas. Ni ankaŭ scias, ke la nomado de la popolgrupoj/enloĝantoj en Bosnio ĉiam estis problemo (laŭ la diverslingvaj vikipedioj).
4. Bedaŭrinde mi ne havas PIV; sed mi legis, ke ĝi enhavas la esprimon “Muzulmano” kun majuskla "M" por esprimi, ke temas pri propra gento en Bosnio (tiu ĉi maniero estiĝis en iama Jugoslavio (bv. vidi [5]). Ŝajne Bertilo ne sciis tiun, do li skribis: "Mi ne komprenas, kial tiu dua signifo de “muzulmano” havas komencan majusklon.") Sed preskaŭ nenie mi trovis en la interreto la nomon “Muzulmano” - do esprimo historia.
Bv. pripensi (vd. la historion de Bosnio) ke en tiu ĉi lando vivas tri etnoj. Ne ekzistas "ĉefa popolo" lau la Zamenhofa sistemo, do ni ne povas uzi la nomon "bosnoj" nur por la "Bošnjaci". Pri kiu etno Vi parolas dirante "sviso" ? Estas tute la sama.
6. Mi forte opinias, ke tiu ĉi argumento estas erara: >>Ĉar la nomo de la lando estas "Bosnio" DEVAS ekzisti popolo kun la nomo "bosnoj"<< (Vidu denove "svisoj"). Mi estas kontraŭ ia ŝanĝo de la Fundamento sen aprobo de AdE. Sed tute ne temas pri ŝanĝo de la Esperanta vortfarado, nur pri ĝia ĝusta aplikado. Dankon pro Via pacienco, Punktor 14:42, 29. Mar 2009 (UTC)

Estimataj Arno kaj Marcos, konstatinte ke tiu ĉi diskutado rabas tro multe da tempo, mi volonte finus miajn kontribuojn. Vi kaj Marcos havas Viajn opiniojn, mi la mian. Ne sencas fari baloton. Eble post kelkaj da jaroj AdE/PIV faros decidon. Kiu pravos ? Certe Vi, kiel Esperantistoj multe pli spertaj kaj kleraj ol mi, sed: Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. Se Vi konsentas ni ja povas veti pri botelo da bona ĉampano  ;) Kaj ĝis la vet-plenumo la artikol-nomo estas "bosnoj", sed "bosniakoj" estu en la unua frazo. Ĉu konsentite ? Punktor 15:09, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi ĝenerale ne emas veti pri io ajn, do ankaŭ ne pri botelo da ŝaŭmvino. Ĉiuokaze, mi ne bone komprenas, kio decidus la veton. Ĉu decido de AdE? Sed mi ja konsentas, ke ni intertempe povas resti ĉe la artikoltitolo "bosno". Marcos 23:50, 4. Apr 2009 (UTC)
AdE-decido (klarigo) pro ia ajn motivo, ekz. en la maniero de "Oficiala informo de la Akademio de Esperanto, n-ro 15". Intertempa solvo: Artikoltitolo "bosno", sed kun mencio de "bosniako" en la unua frazo (kiel la nuna stato, do sen forpelo de "bosniako" + alidirekta paĝo). Mi proponas enmeton de tiu ĉi diskutado en la rilatan paĝon, ĉu konsentite ? Dankon, Punktor 09:48, 5. Apr 2009 (UTC)
Mi nun kopiis ĉi tiun diskuton kaj tiun sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj al Diskuto:Bosnoj. Marcos 13:21, 5. Apr 2009 (UTC)
Koran dankon pro Via laboro. Punktor 13:25, 5. Apr 2009 (UTC)

Kuraclokoj 2

Ĉu estas iu, kiu scias, kiu estas la diferenco inter "kuracklimata kuracloko" kaj "aerkuracloko"? Ili troviĝas en Kuracloko, kiel indaj artikoloj aŭ ruĝaj ligiloj. Se neniu scias, unun mi simple forigos.--Crosstor 16:48, 28. Mar 2009 (UTC)

Nur en la germanlingva vikipedio mi trovis artikolojn pri unue "aerkuracloko" kaj due "kuracklimata kuracloko". Ambaŭ kuraclokoj estas oficialaj agnostikendaj. Por ricevi la kvalitogradon "kuracklimata kuracloko" la kuracejo devas havi "doziebloj de la klimataj stimulatoroj" - la "aerkuracloko" ne bezonas tion. Sed tiuj ĉi difinoj estas laŭ maniero en Germanio - eble en alia ŝato la titolado estas tute alia. Mi ne scias ĉu sencas fari diferencon, sed "klimato" ne nur estas "aero"... Punktor 18:37, 28. Mar 2009 (UTC)

Vikipediisto:Forigita

Kiel eblas, ke ĉi tie eblas forigi paĝojn de vikipediistoj? Temas pri Vikipediisto:KuartasEo kaj Vikipediisto:Kuartaseo. Plie, tiuj ĉi paĝoj estis skribitaj eĉ ne en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Kerio 11:00, 29. Mar 2009 (UTC)

Ĉar la paĝoj estis malplenaj, kaj ĉar la aŭtoro mem petis forigi ilin. Ŝajne la kaŭzo de via demando ne estas, ke vi zorgas pri tiu ĉi Vikipediisto, sed ke mi ĵus antaŭ duona horo rifuzis viŝi centon da ŝablonoj, kiujn vi taksas senutilaj. Mi skribis al vi, ke vi komentu vian peton en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj, por ke ĉiu povu juĝi, ĉu via peto estas trafa aŭ ne. Sed vi skribis, ke vi rifuzas sekvi la kutiman proceduron. --- Disk. 11:13, 29. Mar 2009 (UTC)
Estis pluraj vikipediistaj paĝoj, kies aŭtoro malplenigis ilin kaj petis forigon, sed la komunumo rifuzis forigi ilin, ĉar la nomspaco kun vikipediisto oni ne forigas. Kiu estas Vikipediisto:Kuartaseo aŭ Vikipediisto:KuartasEo mi ne scias, sed tio neniel pardonas vin. Vi ne devis forigi ilin. Vi misuzis siajn rajtojn. Mi petis de vi forigi maplenajn senbezonaĵojn, kiuj estis en Kategorio:Forigendaj artikoloj. Aliaj vikipediistoj forigas tiajn senbezonajn forigendaĵojn aŭtomate. Sed nun mi demandis en Diskutejo, kiel eblas forigi paĝon el la nomspaco Vikipediisto. Ne sufiĉas respondo de novulo, ke petis tion aŭtoro mem! Kerio 14:10, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi tute ne vidas misuzon de rajtoj ĉi-kaze. Se Vikipediisto petas ke lia Vikipediista paĝo estu forigata, ne necesas diskuto pri tio, do ne estas "misuzo de rajtoj" se administranto plenumas tiun peton.
La ŝablonoj, kies forigon petis Kerio, intertempe estis forigitaj de Yekrats. Laŭ mi estus preferinde antaŭanonci tion ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj, sed ĉar temis pri artikoloj tute klare forigendaj, mi ne volas aparte kritiki Yekrats; lia laboro ja estis utila por la Vikipedio. Same mi tamen ankaŭ kontraŭas kritikon al PaulP nur pro tio, ke li ne volis forigi ion sen ke estis diskuto ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj; la agado de PaulP estis tute en ordo.
La sola, kies agadon ĉi-kaze mi pretus iom kritiki do estus Kerio, pro tio ke li tuj komencis publike kritiki PaulP nur pro tio, ke tiu ne emis tiumaniere plenumi lian peton. Marcos 14:01, 31. Mar 2009 (UTC)
Mi estas tre surprizita, kiel Marcos povvas tiel paroli. Li skribas ion alian ol kia estas praktiko en Vikipedio. Mi trovis en ĝi ekzemple, ke Vikipediisto:Petr Tomasovsky petis forigon de sia vikipediista paĝo. Eĉ okazis diskuto pri tio. Li eĉ havis forigŝablonon metita en sia paĝo. Eble li uzis malĝustan manieron de forigo de sia paĝo, sed, eĉ li havis kian ajn motivon, li deziris tion. Kaj oni ne forigis tian paĝon. Nun Marcos diras, ke "Se Vikipediisto petas ke lia Vikipediista paĝo estu forigata, ne necesas diskuto pri tio". Do kion mi pensu. Aŭ oni (administrantoj) elektas, kion en tiaj kazoj fari, ĉu forigi aŭ ne forigi? Eble laŭ siaj plaĉoj. Certe mi trovus ankaŭ frazojn, kie oni admonas, ke vikipediistajn paĝojn oni ne povas forigi, sed nun tio ne estas tiom grava por mi. Kion fari en tiaj kazoj? Ekmemoras min unu frazo: la administranto ĉiam defendos la administranton, eĉ se tiu ne pravis. La administranto ĉiam estos senkulpa, kaj se la administranto volas havi laŭ sia plaĉo, la ceteraj administrantoj kompleze konsentos. Kaj neadministranto ĉiam estos kulpa, ĉiam li kondutos malĝentile, eĉ multfoje li ne uzas ofendajn vortojn. Nur administrantoj skribas tiel, ĉar kontraŭ la administranto oni povas ja diri nenion malĝustan, ĉu ne? Mi revenu al la forigo de vikipediista paĝo. Kie do estas Marcos tiaj reguloj, ke iu vikipediisto povas esti forigita kaj alia ne? Kiu decidas pri tio? Ĉu momenta humoro de administranto? Kerio 15:38, 31. Mar 2009 (UTC)
"Administranto ĉiam defendos la administranton"? Mi tute ne konsentas, kun tia senutila akrigo de la tipa vikipedia kunlaborema etoso, aparte pro tia afereto. --WinstonSmith 15:57, 31. Mar 2009 (UTC)
La kazo, kiun Kerio citas, estis tute alimaniera: Thomas Guibal tiutempe proponis la artikolon DOCENKO Dmitrijo por forigo, kaj klarigis la forigoproponon nur per la vorto "Memprezento". Certe tio ne estis tre bona klarigo de la forigpropono. Ĉiuokaze, Petro ial tute malŝatis tiun forigproponon, sed anstataŭ rekte kritiki la forigproponon, li uzis agmanieron, kontraŭ kiu ekzistas regulo en ĉiu Vikipedioj (Vikipedio:Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton): Li proponis la artikolon Petr Tomašovský kaj sian Vikipediistan paĝon Vikipediisto:Petr Tomasovsky por forigo, ankaŭ kun la klarigo "Memprezento". La artikolo Petr Tomašovský tamen tute ne estis foriginda, kaj ja temas pri artikolo, ne pri Vikipediista paĝo. La forigpropono de la Vikipediista paĝo nur estis parto de tiu kontraŭ-regula ĝenado, kaj do estis tiutempe ignorata. Temas do pri tute alia kazo ol ĉe KurtasEo. Marcos 14:36, 2. Apr 2009 (UTC)
Mi dankas al Marcos por liaj klarigoj, sed estas nenecese, ke li skribu ĉi tie aliajn artikolojn, kiuj ne rilatas al tiu ĉi problemo. Mi ne konsentis kun la forigo de vikipediista paĝo. Rilate al tio mi montris alian vikipediistan paĝon, kiu estis simile proponita por la forigo. Mi absolute ne parolis pri vikipediaj paĝoj, nome pri DOCENKO Dmitrijo kaj pri Petr Tomašovský. Mi volis diri, ke se unu artikolo plenumis kondiĉojn por forigi kaj same plenumis kondiĉojn la alia artikolo el la sama vikipedia spaco, la unua povis esti forigita kaj la alia ne, ĉar onidire tiu deziro ĝenas Vikipedion pro ia vidpunkto. El tio rezultas, ke ankaŭ mi ĝenis Vikipedion aŭ aliajn vikipediistojn, se mi deziris, ke ankaŭ aliaj uzu la ŝablonojn, ĉar mi volis tion, kaj tion ili certe ne volis, do alivorte mi ĝenis ilin pri mia vidpunkto pri la uzado de ŝablonoj. Mi bedaŭras, ke mi faris tion, bonvolu akcepti miajn senkulpigojn kaj por ke mi ne plu ĝenu Vikipedion aŭ la aliajn vikipediistojn, mi decidiĝis, ke mi ĉesos kontribui per kompletigado de paĝoj per la diversaj ŝablonoj. Sed en tia kazo Vikipedio perdas la sencon por mi, ĉar legi tiajn ordinarajn paĝojn, kie estas nur ia teksto aŭ diversgrandaj, diversloke metitaj bildoj, mi povas en kia ajn spaco de la interreto. Do ankoraŭ unufoje mi pardonpetas, ke mi iel ĝenis vin aŭ la aliajn vikipediistojn kaj per tiu ĉi diskutero mi adiaŭas Vikipedion. Kerio 18:22, 2. Apr 2009 (UTC)

Senkazaj protektoj

Mi plendas kontraŭ senkazaj protektoj de ŝablonoj Ŝablono:Ŝablona dokumentada komenco kaj Ŝablono:Dok. Mi demandas: Kial ili estis protektitaj kaj kiu kritikis ilin? Ĉu libervola ago de administranto estis tio, ke la ŝablonoj estis protektitaj? Kelkaj administrantoj havas impreson, ke duono de Vikipedio estas ilia! Kerio 16:18, 29. Mar 2009 (UTC)

Kaj nun estis senkaze protektita Ŝablono:Ŝablona dokumentada fino. ĉiujn ŝablonojn povas redakti nur administrantoj! Kia plezuro por ili! Iuj el ili ludas je regantoj de Vikipedio! Kerio 16:21, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Mi protektis la ŝablonojn, por eviti sendiskutajn, arbitrajn ŝanĝojn. Krome la ŝablonoj estas ofte uzataj por la ŝablonaj dokumentadoj kaj ebligas unuecan aspekton. - Se vi havus proponojn pri iuj aldonoj al la koncernataj ŝablonoj, vi ja povas skribi ĉi tien. - Se vi ekzemple celus simple anstataŭigi la kodon per alivikipedia, ĉar ĝi laŭ vi, estus pli plaĉa, vi nun devus diskuti pri tia ŝanĝego. Krome mi pensas, ke la ŝablonoj bone funkcias. Eble ŝanĝeblas detaletoj. Kore --Tlustulimu 16:26, 29. Mar 2009 (UTC)
En aliaj Vikipedioj, ekzemple en la itala, ĉiu ŝablono kiu uzatas en pli ol fiksita nombro da paĝoj estas aŭtomate protektata, kaj redaktebla nur de administrantoj. Do ne temas pri diktatoreco fare de administrantoj, sed pri kutimo kiu ankaŭ ekzistas ekster nia Vikipedio (ĉu utila, ĉu neutila, tio estas tute alispeca diskuto). --WinstonSmith 21:01, 31. Mar 2009 (UTC)

Grandaj ŝanĝoj

Saluton, gekaraj. Hodiaŭ ekis diskuto pri la problemo de grandaj ŝanĝoj en Vikipediista diskuto:Kerio#Ŝablono:Informkesto kemia elemento. Kerio ja rearanĝis ŝablonon, kvankam mi antaŭ kelkaj tagoj aranĝis provejan version de la koncernata ŝablono. Temas pri Ŝablono:Informkesto kemia elemento. Strangas, ke li tute ne eluzis la kodigon el la provejo. Mi pensas, ke tiaj grandaj ŝanĝoj estu (estonte) diskutataj. Sed mi nenion trovis pri tio en nia regularo. Krome --Tlustulimu 17:34, 29. Mar 2009 (UTC)

Tio ŝajnas al mi bona ideo. Sed, kiel difini "grandajn ŝanĝojn"? --- Disk. 17:44, 29. Mar 2009 (UTC)
Ĉe ŝablonoj tio ekzemple estus "(preskaŭ) kompleta rekodigo". Kore --Tlustulimu 17:56, 29. Mar 2009 (UTC)
Mi gratulas al ofenditaj administrantoj, kiu faras el la libera Vikipedio nelibere redakteblan enciklopedion, ili anstataŭ tio faras polican kontrolon super ĝi. Ili volas regi en ĝi! Vi, simplaj redaktantoj, ĉiam devos peti pri io en ĝi! Hontinda! Kaj kial? Ĉar kelkaj el ili ne scias finredakti unu paĝon. Ili ne volas, ke unuopuloj laboros mem. Anstataŭ tio, ke ili ĝojus, ke plua ŝablono estas plibonigita, ili ploras, ke neniu informis ilin pri tio. Trista. Ek al la polica vikipedio. Mi ne plu komentos eventualajn komentojn, ĉar tio estas perdo de tempo. Kerio 18:07, 29. Mar 2009 (UTC)
Kerio, tamen indas kontroli ĉu iu alia jam ekokupiĝis pri la samo. Des pli en ĉi tiu okazo la afero estis farita tute publike. Nun mi propnas uzi tiun varianton kiu estas pli bona la sia esenco. Maksim 18:22, 29. Mar 2009 (UTC)
Maksim, eĉ kiam mi ne volis reagi, mi respondos: en versio de Tlustulimu estis nenia ŝablono redaktata. Mi ne komprenas kial estas ĉirkaŭ tiu ĉi ŝablono tia tumulto. Ĉu tial, ke Tlustulimu komencis ion en ĝi? Sed li ne finis sian laboron! Li simple povis komenci novan version de tiu ĉi ŝablono en la ekzistantan paĝon, sed li komencis sian novan. Ĉu ĉiu devas fari tiel? Alia fakto: Tiama ŝablono ligis sole kaj nur al unu paĝo pri kemia elemento, krom ĝi al kelke da vikipediistaj paĝoj. Fakte okazis nenio per mia ŝanĝo de la tuta teksto, ĉar la menciitan paĝon mi jam korektis - temis pri kalio. Plua afero: kiu aldonos la ŝablonon en paĝojn pri la elementoj? Mi kuraĝas aserti, ke neniu el ili, do nek Tlustulimu, nek Paul. Ĉu iu alia? Ankaŭ nereala ebleco. Neniu aldonas la aliajn ŝablonojn en paĝojn, se temu pri politikistoj (escepto estas nun Steinthors), muzikaj artistoj, verkistoj, soldatoj, aktoroj... Krom raraj kazoj, tio estis mi, kiu aldonis ilin tien. Ĉu vi do pensas, ke Tlustulimu aŭ Paul diligente ŝablonigos kemiajn elementojn? Kristnasko estos pli ofta ol ili faros tion. Ke mi revenu al tiu ŝablono. Li (aŭ iu alia) povis fari la samon kiel mi. Mi ankaŭ povus simple forviŝi la version de Tlustulimu sur lia proveja paĝo kaj tie enmeti la mian. Se ne, mi ne kredas en la libera redaktado de Vikipedio, ĉar oni devos fari, kion administrantoj permesos al oni. Libere eble oni povos fari redaktojn kun valoro 10, 20, 30 Kb, jen iu ŝanĝos tri literojn, iu korektos kategorion kaj simile. Mi volis aldoni kaj aldonis en multajn paĝojn diversajn ŝablonojn, sed nun faru tion iu alia. Povas Tlustulimu kun Paul, se ili estas administrantoj, ili certe havas pli grandan vorton ol neadministranto. Mi ne obeos ilin, ĉar ili ne estas miaj superuloj. Se mi volos redakti ion, mi simple redaktos, eĉ se Tlustulimu aŭ Paul kolerus plej multe. Kerio 14:07, 30. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. La ŝablono redaktata ne enestas, ĉar mi uzis ŝablonan provejon por iom post iom aranĝi novan ŝablonan version. Sed mi timas, ke vi ne komprenas tion. Krome mi diskutis pri ŝablona provejo kaj testejo jam antaŭ semajnoj kun Arno. La ligiloj al tiuj ŝablonaj subpaĝoj estas ja kreata per helpo de {{Dok}}. Krome mi pensas, ke pro la aŭtomate aperantaj ligiloj tuj ĉe la dokumentada komenco ne necesas aparta enmeto de redaktata. Kore --Tlustulimu 17:49, 30. Mar 2009 (UTC)
Mi ne komprenas, kial subite mi estas de Kerio enplektita en la verkado de ŝablonoj. Kerio petis min viŝi centon da ŝablonoj. Mi rifuzis, ĉar mi ne povas mem juĝi, ĉu tiuj ŝablonoj estas uzataj/uzindaj aŭ ne, kaj ĉar la regulo estas, ke forigojn oni petu en la koncerna paĝo, ne rekte al iu administanto. Kerio rifuzis sekvi la normalan proceduron kaj mi do rifuzis viŝi la koncernajn ŝablonojn. Jen ĉio.--- Disk. 14:22, 30. Mar 2009 (UTC)
Paul, mi menciis vian nomon rilate al kompletigado de artikoloj per ŝablonoj pri kemia elemento. Kaj due. Ĉu tiel sperta vikipediisto, kiu fariĝis administranto vi estas, ke vi ne scias, kiel ekscii, ĉu la ŝablono ligas al iu paĝo? Mi petis tiel foje aliajn administrantojn kaj estis nenia problemo kun tio, ĉar temis pri forigendaĵojn. Same mi faris nun petante vin, sed vi ludis je mia superulo. Do estu superulo, sed ne de mi. Mi obeos nek vin nek iun alian en Vikipedio. Vikipedio ne okupigas min kaj mi estas nenies subulo en ĝi. Vi estas la sama redaktanto kiel mi kaj kiel ĉiuj ceteraj. Tion memoru. Kerio 15:56, 30. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Maksim. Dankon pro via opiniesprimo. Mi ja fakte proponis iam novan version, sed ĝi simple estis ignorita. Krome la nuna ŝablono havas problemon ĉe la izotopoj. Kore --Tlustulimu 18:30, 29. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Kerio. Libera redaktado ne signifas, ke oni ignoras la kreaĵojn de aliaj vikipediistoj, eĉ se tiuj ankoraŭ ne estas aŭ aspektas pretaj, kaj laboras tiel kvazaŭ oni estus la sola ĉi tie. Kore --Tlustulimu 19:15, 29. Mar 2009 (UTC)
Tlustulimu, se oni povas defundamente ŝanĝi tekston en normala paĝo kaj krei ĝin tute denove, mi opinias, ke tio eblas ankaŭ kun ĉiu ŝablono. Se novkreinto korektos ĉiujn paĝojn, al kiuj ĝi ligas, ĉio estos en ordo. Mi do ne komprenas vian konduton. Se vi kondutos superule, mi ignoros viajn proponojn, same kiel oni ignoris la mian provon krei novan ŝablonon, kiu konsistis el pluraj ŝablonoj. Tiam mi bezonis helpon, sed tiu ne venis. Kerio 16:10, 30. Mar 2009 (UTC)
Aldono: Kiu kiun ignoras, oni povas vidi en Ba Jin, kies diskuton iu lerte forbalais en forgesejon. Mi ne estas ununura, kiu vidas la paĝon tiel, kiel estas videble sur Dosiero:Dosiero3.jpg. Kerio 16:28, 30. Mar 2009 (UTC)
Mi proponas, ke ni ĉikaze decidu, ĉu ni lasos la tradukaĵon laŭ la ĉeĥa versio: cs:Šablona:Infobox Chemický prvek en Ŝablono:Informkesto kemia elemento aŭ ŝanĝu al la ŝablono el la provejo. Mi ja ne proponis la ŝablonajn provejojn, por ke ni evitu ilian uzadon (per helpo de {{Dok}} kaj aliaj). - Krome certe estus bona ideo, iom post iom krei interkonsentan regularon pri "grandaj ŝanĝoj". Kore --Tlustulimu 19:48, 29. Mar 2009 (UTC)

Mi bedaŭras la manieron kiel tia diskuto disvolviĝas. Estas tre malsana bazo por diskuto listigi akuzojn kaj riproĉojn el kiuj multaj estas senbazaj. Administrantoj ne estas superuloj, sed vikipediistoj kiuj iam proponis sian kandidatecon kaj regule estis akceptitaj pro plenumi iujn difinitajn taskojn kaj respondecojn. Iuj ŝablonoj aperas en tre multaj paĝoj kaj indas protekti ilin por ke malica difekto al ili ne havu sekvojn en centoj aŭ miloj da paĝoj (en nacilingvaj vikipedioj tre multaj tiaj ŝablonoj estas protektitaj - malsaĝe ĉi tie multaj kiuj devus esti protektitaj ne jam estas). Se kontribuanto volas evoluigi protektitan ŝablonon estas diversaj eblecoj :

  • uzi provejon kaj post atingo de kontentiga rezulto proponi sian kreaĵon kiun administranto kompleze enmetos anstataŭ la antaŭa versio.
  • fariĝi administranto (sekvante la regulan vojon : kandidatiĝi, esti aprobita ...)
  • krei paralelan ŝablonon kaj proponi ĝin konkurence de iu jam ekzistanta (tiu vojo estas evitinda ĉar konfliktema kaj malordigas la projekton). Antaŭ kelkaj monatoj estis konflikto pri biografiaj ŝablonoj, kaj kiam mi proponis eliĝi el la konflikto per lojala prezento de alternativoj, la konfliktintoj ne plu interesiĝis pri la temo, kaj tute ne partoprenis en konstrua procezo.

Mi ne jam eniris la lastajn diskutojn pri kemiaj elementoj; nur mi rekomendas ĝentile interdiskuti, ke ĉiu konsciu ke li/ŝi partoprenas en komuna projekto al kiu li/ŝi portas brikon por progresigi ĝin, kaj ne okazas progreso se iu partoprenanto nur sendiskute detruas alies kontribuon. Pacon ! ĝentilecon, komprenemon - la aliaj kontribuantoj ne estas malamikoj eĉ se ili havas alian vidpunkton - tia estu la viki-etiketo. AL @ 20:19, 30. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun Tlustulimu ke en nia regularo estu iu instigo al antaŭproponado okaze de grandaj ŝanĝoj ĉe ŝablonoj.
Mi bedaŭras, ke ankaŭ en ĉi tiu diskuto Kerio komencis uzi malĝentilan diskutostilon. Tia diskutmaniero ne helpas al nia kunlabora projekto. Marcos 14:15, 31. Mar 2009 (UTC)
Mi uzis tian stilon, ĉar administrantoj atakas min. Mi faris nenion kontraŭvikipedian. Kun mi ankaŭ neniu foje kunlaboris, kiam mi laboris kun tiu ĉi ŝablono, kies malnova versio estas ĉi tie. Mi asertas, ke la kemian ŝablonon en la provejo preparus iu alia neadministranta vikipediisto, kiu dum longa tempo ne okupiĝus per ĝi, kaj mi poste rearanĝus normalan ŝablonan paĝon, tiu ĉi diskuto ne okazus. Oni prenus tion kiel normalan vikipedian redaktadon. Sed bedaŭrinde por mi, la provejon preparis administranto Tlustulimu, kiu ofendiĝis, ke iu alia rearanĝis la ŝablonon. Kaj la administrantojn ni ne devas ja ofendigi. Se li ofendiĝis, mi profunden demetas mian ĉapelon sendante al li mian profundan riverencon lasante por li la tutan ŝablonan spacon kun Informkesto kemia elemento. Se mi povas feliĉigi lin, mi eĉ donas tiun ĉi ŝablonon al li, li povas fari kun tiu spaco multajn ŝanĝojn. Jam nun mi ĝojas, kiel aspektos kemiaj elementoj. Certe tio devos esti beleco. Kerio 15:54, 31. Mar 2009 (UTC)

Kategorioj

Ekzistas ĉi-momente tri regularoj/helpiloj pri kategorioj: Helpo:Kategorioj, Vikipedio:Kategorio kaj Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Ĉiuj tri traktas la saman temon, kaj la du unuaj estas grandparte identaj. La du unuaj plej ofte ligiĝas al la sama alilingva regularo (ekzemple ambaŭ al en:Wikipedia:Categorisation). Se neniu kontraŭas, mi provos kunmeti ilin en unu artikolo. --PaulP - Disk. 07:56, 1. Apr 2009 (UTC)

Saluton, PaulP. Mi ne kontraŭas vian ŝanĝon. Kore --Tlustulimu 10:38, 1. Apr 2009 (UTC)
Imprese simila enhavo. Mi bonvenigas, se vi kunigas. Supozeble vi lasos alidirektilon. --Lu 20:56, 1. Apr 2009 (UTC)

Bone. Mi kunigis Helpo:Kategorioj kaj Vikipedio:Kategorio al unu Vikipedio:Kategorioj kaj krome aldonis la tradukon el la angla Vikipedio de kelkaj partoj pri la funkciado de kategorioj, kiuj ŝajnis al mi interesaj. Alidirektiloj el la malnovaj paĝoj estis kreitaj. La paĝon Vikipedio:Nomoj de kategorioj mi tamen ne kunigis kun Vikipedio:Kategorioj, ĉar mi rimarkis, ke ankaŭ en aliaj vikipedioj oni ne faras, kaj tia ago donus problemojn pri la ligiloj al aliaj lingvoj. --PaulP - Disk. 09:26, 2. Apr 2009 (UTC)

Saluton, PaulP. Dankon pro via kunigo. Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj en Vikipedio:Kategorio al sorabaj versioj. Do mi ankoraŭ devos traduki nian artikolon aŭ alilingvan version. Kore --Tlustulimu 10:29, 2. Apr 2009 (UTC)

"Aŭdio"

Mi subite rimarkis la ekziston de la kategorio Kategorio:Aŭdio en artikoloj. Nu, la vorto "aŭdio" ne ekzistas en Esperanto. Oni parolas pri "sondosiero" aŭ "sonaĵo". Se neniu venos kun konvinkaj argumentoj, mi movos tion al Kategorio:Artikoloj kun sondosieroj, analoge al la multaj kategorioj "Artikoloj kun ..." kiuj jam ekzistas. --PaulP - Disk. 10:53, 3. Apr 2009 (UTC)

Mi konsentas. "Sondosieroj" -- Yekrats 11:06, 3. Apr 2009 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas. Kore --Tlustulimu 14:17, 3. Apr 2009 (UTC)
Bone. Kaj la inventinto de la vorto ŝajnas esti Petr Tomasovsky. Sendube ankaŭ tiu ne protestos ... Mi korektos do. --PaulP - Disk. 14:32, 3. Apr 2009 (UTC)

Inventis tiun vorton mi, ne Petr Tomasovsky. Vidu en mia popularmuzika terminaro. Bertilow 09:22, 10. Apr 2009 (UTC)

Regularoj

De tempo al tempo mi hazarde en iu malnova diskuto trovas, ke la vikipediistoj interkonsentis pri difinitaj uzoj. Ekzemple pri la uzo de Francio anstataŭ Francujo aŭ de (ŝtat)prezidanto anstataŭ prezidento. Sed ĉu ie tiuj decidoj estas kunigitaj por ke novuloj povu facile trovi ilin? --Pv 03:43, 4. Apr 2009 (UTC)

La regularoj troviĝas en Vikipedio:Regularo, sed ŝajne kelkaj mankas tie. Antaŭ nelonge estis denove longa diskuto pri la uzo de io/ujo, kaj oni diris "ni restu ĉe faritaj decidoj". Sed kie eblas trovi tiujn decidojn? Se oni devas fosi en arkivoj por trovi ilin, ŝajnas al mi logike ke novuloj, kaj eĉ spertuloj, ne aplikas la decidojn. --PaulP - Disk. 09:34, 4. Apr 2009 (UTC)
Post iom da fosado en arkivoj mi trovis la paĝon Vikipedio:Lingva_angulo, kiu i.a. mencias la decidon uzi la vorton "prezidanto". Se efektive tiu ĉi paĝo resumas faritajn decidojn, ĉu ĝu do ne aperu en Vikipedio:Regularo por ke ĉiu povu facile retrovi ĝin? --PaulP - Disk. 09:56, 4. Apr 2009 (UTC)
Mi supozas, ke kiel kutime silento signifas konsento, ĉu ne? Ĉar laŭ mia kompreno la enhavo de Vikipedio:Lingva_angulo spegulas faritajn decidojn, mi aldonos ligilon al ĝi al la superrigardo-paĝo Vikipedio:Regularo. --PaulP - Disk. 16:00, 5. Apr 2009 (UTC)
En ordo. Marcos 12:43, 8. Apr 2009 (UTC)
Ŝajnas al mi ke pri -io/-ujo neniam estis farita decido, sed ka la uzo de -io simple sendiskute iĝis kutime jam en la tre frua tempo de la Vikipedio. Nur multe poste okazis la unuaj diskutoj pri tio. Do diri "ni restu ĉe faritaj decidoj" estas tute misgvida. Ĉiuokaze, neniu diris tion en la de vi citita diskuto, kaj ĝi ankaŭ tute ne taŭgas kiel resumo de la diskuto, ĉe kiu fine ne estis iu konsento. Marcos 11:35, 4. Apr 2009 (UTC)

ak:Wikipedia:Community Portal

Bildolicenco

Saluton, gekaraj. Mi alŝutis ĉi tie kelkajn bildojn, kiuj pro mia aŭtoreco ankaŭ troviĝas ekster la vikipedio. Ĉu mi tial devas meti informan frazon kun ligilo al la koncerna paĝo? Se jes, ĉu mi eble uzu por tio ŝablonon, por akiri unuecan aspekton de tia informujo. Krome la bildoj jam iom pli longe troviĝas sur la ekstervikipedia paĝaro. Kore --Tlustulimu 14:26, 6. Apr 2009 (UTC)

Se vi estas la aŭtoro, vi rajtas publikigi viajn bildojn kaj sur iu alia retpaĝo, kaj per libera licenso en la Vikipedio, sen ke vi devas mencii pri la alia publikigo en unu el la du lokoj. Marcos 12:48, 8. Apr 2009 (UTC)

Vandalismo

Mi petas agadon kontraŭ vandalismo: Speciala:Kontribuoj/67.111.196.248 - Dankon, Punktor 14:53, 7. Apr 2009 (UTC)

Ludovica havas lingvan problemeton

Provante redakti artikolon pri "Fizikismo" mi ekdubis pri la ekzakteco de la vorto ĉar en aliaj lingvoj la sama nocio troviĝas sub la voĉoj "Fisicalismo, Physicalism kaj Psysicalisme" (ilate, angle kaj france), mi min demandis ĉu sufiĉas "Fizikismo" aŭ utilus nova voto "fizikalismo". Dankon.


Hazarde min trafis ankaŭ la plendojn pri la Ludovicaa artikolo Jamnia. Rimarkeblaj kaj plivikipediiceblaj de korektoj de Kani kvankam iuj el ili ekscesas. Li plendas pro fuŝaĵo pri la situigo de ŭrbo aŭ loko Jamnia; sed la artikolisto intencis komprenigi al sia leganto kie situis la loko: ĉu tio ne estas gainita senambigue? Se estonta vikipediisto volas aldoni aliajn informojn, ke li faru... kun mia beno!

Kani ankoraŭ plendas kaj ŝanĝas plurloke hebreismo/en judismo/n. Ne gravas, sed mi, kompilinto, min metis en la vestojn de tiamaj kristanoj kiuj perceptis unumaniere kaj unusente la tutan hebrean familion: judismo estas distingo pli kultureca ĉar post la Jamnia koncilio (aŭ decidejo) Judoj aŭ Hebreoj havis la saman vizaĝon por kristanoj. Tiel mi komentus ankaŭ la ŝanĝon de juda en hebrean kaj inverse.

Ankoraŭ Kani ŝanĝis "mediteranea maro"n al "Mediteranea Maro". Se estas vikia regulo mi faros!

Plue Kani plendas pro la manko de ligoj internaj kaj eksteraj. Mi iam aldonos eĉ multajn ĉerpante el malnetobloko de miaj leciaroj. Jam en la lastaj artikoloj mi komncis tion fari.

Prave, fine, Kani pliampleksigis kategorion al judismo. Venu la tempo en kiu mi ne trafos la vikipediistan paciencon. Dume mi sincere dankas tiujn kiuj aladziĝas tra Ludovicaj artikoloj. Ludovica ĉ. 7 apr 2009

Kani estas estimata kunlaboranto, kiu sindoneme dediĉis multan tempon al la polurado kaj korektado de viaj artikoloj. Anstataŭ kritiki lin publike kaj tiel akre, vi devus miaopinie atenteme kaj malfiere ekzameni liajn korektojn, el kiuj vi multege lernus pri la redaktado de konformaj vikipediaj artikoloj (tiel ankaŭ mi lernis komence de mia vikipedia "kariero"). Paciencon havas ne vi sed la multaj vikipediistoj, kiujn vi senĉese laborigas pro via malatento de niaj plej bazaj reguloj, malgraŭ pluraj afablaj avertoj. Eble la legado de la - tre facila - paĝo Helpo:Kiel redakti paĝon estus bona komenco... Thomas Guibal 07:05, 8. Apr 2009 (UTC)

Militleĝo kaj militjuro

Ekzistas du paĝoj pri militjuro kaj militleĝo. Ili kondukas al samnomaj intervikiaj paĝoj. Kio estas ĝusta en Eo? Mi scias, ke povas ekzisti ambaŭ versioj, sed kia estas ĝusta rilate al intervikioj? Kerio 19:38, 7. Apr 2009 (UTC)

Wikimania 2009: Scholarships

English: Wikimania 2009, this year's global event devoted to Wikimedia projects around the globe, is now accepting applications for scholarships to the conference. This year's conference will be handled from August 26-28 in Buenos Aires, Argentina. The scholarship can be used to help offset the costs of travel and registration. For more information, check the official information page. Please remember that the Call for Participation is still open, please submit your papers! Without submissions, Wikimania would not be nearly as fun! Rjd0060 00:50, 9. Apr 2009 (UTC)

Esperanto: Wikimania 2009, la ĉi-jara tutmonda evento dediĉita al projektoj de Wikimedia ĉirkaŭ la mondo, nun akceptas kandidatiĝojn por stipendioj al la konferenco. La ĉi-jara konferenco okazos de la 26-a ĝis la 28-a de Aŭgusto en Bonaero, Argentino. La stipendio povas esti uzata por kovri la kostojn de vojaĝo kaj aliĝo. Por pliaj informoj, legu la oficialan informpaĝon. Bonvolu noti ke la Alvoko al Partopreno ankoraŭ validas, do bonvolu sendi viajn kontribuojn! Sen kontribuoj, Wikimania apenaŭ estus ĝojiga. Traduko de Marcos 09:19, 9. Apr 2009 (UTC)

Bildetoj ĉe Vikipedio:Informkestoj

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis pliajn ses kapliniajn fonbildetojn al Vikipedio:Informkestoj. Unu jam enestis kiel propono, sed ne funkciis kiel fona bildeto. Mi "riparis" tion. Se vi trovas taŭgan tian bildeton, vi ja povas proponi sur la tiea diskutopaĝo. Nur gravas, ke la bildeto havu altecon de 45 pikseloj, travideblan fonon kaj png-formaton kaj troviĝu en la komunejo. Jam uzataj bildetoj listiĝas en la komuneja kategorio commons:Category:Infobox pictograms. Kore --Tlustulimu 14:37, 9. Apr 2009 (UTC)

Tlustulimu, dankon pro via laboro! -- Yekrats 13:36, 14. Apr 2009 (UTC)

Alŝutado

Mi tute konfuziĝis spite tion, ke 2 amikoj helpis min. Se estas facila laboro, mi volus alŝuti centojn da memfaritaj fotoj. Komence de alŝutado mi legis: „Gravan informon pri…” sed tie ne estas ligilo. Pli sube legeblas: la unua paŝo …, kion mi faris kelkfoje, sed bedaŭrinde malbone. Mia celo estas tio, ke simile al mia foto (Tempesto super Akonkagvo) en artikolo Tibor Sekelj estu miaj fotoj laŭrajte en la koncernataj lokoj. Mi atingas la ŝablonon, sed mi ne scias, kion fari. Kion mi faru antaŭ ol „alŝuti dosieron…”? Nun parte estas preta: Dosiero:Sensorteco.JPG. Lasekvan paŝon mi ne scias kie daŭrigi. --Crosstor 07:51, 11. Apr 2009 (UTC)

Mi provas klarigi.
  1. Iru al "Alŝuti dosieron"
  2. Elektu la alŝutendan dosieron ĉe "Fonta dosiernomo".
  3. Klaku en la redaktan kesteton ("Resumo") kaj enmetu tien la alŝutpaĝe montritan enhavon de la ŝablono "Informo por dosiero"
  4. Plenigu la menciitajn parametrojn.
  5. Donu al la dosiero konvenan titolon ĉe "Celdosiernomo".
  6. Alŝutu la dosieron per klako sur la butonon kun la teksto "Alŝuti dosieron".
Mi esperas, ke tio helpos al vi. Kore --Tlustulimu 08:38, 11. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Crosstor. Mi ĵus vidis, ke vi realŝutis la bildon Dosiero:Sensorteco.JPG senbezone. Sed ĉiu bilda paĝo post la alŝutado povas esti redaktata kiel aliaj artikoloj por enmeti aŭ ŝanĝi la licencajn informojn. Nun estas via vico fari tiel. - Ĉu eble la helpinformoj pri bildoalŝutado kaj licencado devas esti plibonigataj? Kore --Tlustulimu 18:53, 12. Apr 2009 (UTC)
(+) Mi eble iom supraĵe klarigis. La supraj punktoj 1-6 validas nur, se oni alŝutas bildon. Se oni volas ŝanĝi la licencajn informojn, la paĝo estu redaktata kiel normala artikolo. Uzeblaj licencaj ŝablonoj troviĝas en la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Kore --Tlustulimu 19:00, 12. Apr 2009 (UTC)

Belgaj municipoj

Mi tre bedaŭras, ke la belgaj municipoj havos nekompletan informkestan ŝablonon sen bildoj, kiuj ja troviĝas en la paĝoj. La dosieroj estas metitaj maldekstre ekster la ŝablono, do la teksto kreas strangan mallarĝan strion meze de la paĝoj. Vidu ekz. Juprelle. Mi kelkfoje korektis ilin, sed tuj en la sekvantaj momentoj miaj redaktoj estis nuligitaj. (Esneux kaj Esneux) Kerio 16:49, 12. Apr 2009 (UTC)

Mi jam persone skribis al vikipediisto Kerio, ke ne havas sencon diskuti aŭ disputi pri gustoj. Kion Kerio trovas bele, ekzemple Bièvre, mi trovas malbele. Tiuj fotoj sub la kadro aspektas al mi kiel malbela apendico, kaj mi multe preferas la formon de Anhée ekzemple. Sed, kiel dirite, ne havas sencon diskuti pri tio. Mi petas ĉiujn korekti do nur enhavajn erarojn kaj ne perdi tempon movante fotojn al alia loko. --PaulP - Disk. 13:17, 14. Apr 2009 (UTC)
Kiel ne havas sencon diskuti? Vi pravas, ĉar tio estas nediskutebla afero. Paul iel "forgesis" skribi, kion li faris: Jen lia diskutero pri tio: Mi ne komprenas al via konduto rilate al la nuligado de pli belaj versioj en belgaj urboj. Kerio 15:40, 12. Apr 2009 (UTC)

Nu, laŭ via respondo mi eksciis, ke tio estas granda problemo por vi. Kerio 15:45, 12. Apr 2009 (UTC)
En miloj da informkestaj ŝablonoj la dosiero estas interne, ne ekstere. Kerio 15:48, 12. Apr 2009 (UTC)
Vi skribis: Pri gustoj oni ne disputu, diris jam la malnovaj romianoj. En centoj da belgaj urboj la foto estas maldekstre kaj la ŝablono dekstre. Ĉu vi intencas ĉiujn movi, ĉar vi trovas tion pli bela? --PaulP - Disk. 15:42, 12. Apr 2009 (UTC)
Ĉu vi povus montri do al mi en Oudenaarde, kie estas bildo maldekstre? Mi estas certa, ke vi ne skribis veron pri centoj da belgaj urboj, kie foto estas maldekstre. Vi aldonas informkestajn ŝablonojn en la paĝojn kaj en tiaj ŝablonoj estas ĈIAM foto dekstre, do en la ŝablono. Kerio 12:42, 13. Apr 2009 (UTC)

La ŝablonoj havas iajn regulojn, kiuj estas konservendaj. Paul intence ne skribis veron mistifikante pri la stato de la belgaj municipoj. Li aldonas tien ŝablonojn Informkesto urbo kaj intence li ne metas en ilin bildojn, kiujn li metas maldekstren. Ĉu normala? Li ie en sia peto pri administrantiĝo skribis, ke li estas redakcia sekretario. Se li alportus al mi tiajn versiojn por presi, mi lasus lin reverki ilin. Li intence detruas unuecan aspekton de Vikipedio, almenaŭ rilate al ŝablonoj. Kerio 14:18, 14. Apr 2009 (UTC)
Aldono: Vikipediisto:PaulP estas eble ununura vikipediisto, kiu ne komprenis signifon de la informkestaj ŝablonoj kaj eble la ŝablonoj ĝenerale. Kerio 14:23, 14. Apr 2009 (UTC)
Dankon pro la nova serio da insultoj, Kerio. Sed ŝajne mi ne estas la unusola, kiu ne komprenas la signifon de la informkestaj ŝablonoj. Ankaŭ Vikipediisto:Thomas Guibal terure pekis, kiam en Calais li metis la foton maldekstre, kaj ne dekstre en la informkeston, kiel vi postulas. Sed fino. Mi ne respondos pluajn atakojn viajn. --PaulP - Disk. 14:50, 14. Apr 2009 (UTC)
Tio estas parte viaj vortoj, kiujn mi kopiis el via kaj mia diskutaj paĝoj. Se vi nomas ilin insultoj, poste vi insultis min. Pensu kion ajn, sed mi ne agnoskos vin bona vikipediisto kaj des pli bona administranto, ĝis kiam vi ne konvinkos min pri tio, ke vi ion scias en Vikipedio. Nun vi perfekte eksciis forigi. Oni ne bone aŭdas kritikon kontraŭ si, ĉu? Se farus tiel mi, kiel faras vi, pluraj venus por kritiki min, sed se faras tion vi - administranto, kiun oni estimas, ankaŭ viaj neperfektaj redaktoj estos en ordo. Kerio 14:57, 14. Apr 2009 (UTC)

Filtrilo kontraŭ spamo

Mi kreis artikolon pri la nazia koncentrejo "Koncentrejo Ravensbrück". Sed kiam mi volis konservi ĝin, la sistemo rifuzis tion kun jena rimarko:

"Filtrilo kontraŭ spamo La paĝo kiun vi trovis konservi estis blokita per la spam-filtrilo. Ĉi tia eraro estas kaŭzata pro ekstera ligilo al malpermesata retejo. La jena teksto ekagigis la spam-filtrilon: ...deathcamps.org Reiri al Koncentrejo Ravensbrück."

Por ke eĉ tiu ĉi komento konserveblu, mi fortranĉis la kompletan retadreson de tiu "deathcamps.org", antaŭ kiu estas la 3w.

Mia demando: kiaj eksteral ligiloj estas "malpermesataj" kaj kiaj ne?

Vilhelmo 12:06, 14. Apr 2009 (UTC)

Ĉi tiu retejo estas en la nigralisto kontraŭigante spamon trans Wikimedia-retejaro. Verŝajne, tiu retadreso estis multfoje uzita por spamo kaj tial blokita. -- Yekrats 12:35, 14. Apr 2009 (UTC)

Retmesaĝo post ŝanĝo de atentata artikolo

Ĉu eblas aktivigi la funkcion, uzeblan en multaj aliaj Vikipedioj, nome eblon aktivigi sendadon de retmesaĝoj post ŝanĝo de iu el la atentataj artikoloj? Precipe en projektoj ne tre viglaj la funkcio taŭgegas, ĉar disponigas pli bonan kontrolon de la enhavo. --Petrus Adamus 06:43, 18. Apr 2009 (UTC)

Ankaŭ mi iam sentis la bezonon. Mi pensas, ke tio povas esti aparte utila, por tiuj, kiuj ne ĉiutage ensalutas, kaj do ne rigardas sian paĝon "mia atentaro" regule.--PaulP - Disk. 08:37, 18. Apr 2009 (UTC)
Kaj kiu povas la funkcion aktivigi? --Petrus Adamus 10:13, 19. Apr 2009 (UTC)
Mi supozas, ke nur burokratoj aŭ eĉ pli altaj funkciuloj. Mi sugestas, ke vi rekte demandu Arnon, ĉar li eble ne ĉiam legas ĉiujn diskutojn. --PaulP - Disk. 11:04, 19. Apr 2009 (UTC)

Ĉu veturilo aŭ vehiklo?

Mi volus scii opiniojn de aliaj, kion ni uzu kiel nomojn de kategorioj (Kategorio:Batalvehikloj), ĉu veturilo, ligita al en:Mode of transport, (kio povas esti ĉia ilo por veturi) aŭ vehiklo laŭ en:vehicle. Kerio 18:23, 18. Apr 2009 (UTC)

Permesi al mi demandon: Ĉu la difino "Vehiklo...estas...veturilo, ĉaro. Sed laŭ PIV ĝi estas uzata en Esperanto sole en transportitaj signifoj." estas ankoraŭ aktuala ? Se jes, mi estus por "batalveturiloj". Cetere "vehiklo" enhavas ian figuran signifon por mi. Ankaŭ mi pensas, ke ekz. "aviadilo" ne estas "veturilo" sed "trafikilo"/"transportilo" - do estas eraro en artikolo Veturilo. Aŭ, estimata Kerio, iomete mi ja timas, ke Vi celas alian aferon per Via rajta demando ? Punktor 18:55, 18. Apr 2009 (UTC)
Por veturiloj oni nepre diru "veturilo" ne "vehiklo". Do la kategorio nepre estu "batalveturiloj".
La PIV-aj signifoj de "vehiklo" metafore rilatas al la vorto "veturilo", sed ĉiuj klare malsamas de "veturilo". En la Tekstaro de Esperanto, la radiko "vehikl-" estas uzata nur rilate al lingvoj, do kun signifo "helilo", "perilo", "ilo". Al mi la vorto fakte ŝajnas tute nebezonata en Esperanto. Mi do konsentas kun la rekomendoj de la Listo de simplaj samsignifaj vortoj (listo estrata de Akademiano Renato Corsetti, al kiu kontribuas pluraj aliaj Akademianoj kaj aliaj spertaj Esperantistoj), ke oni tute ne uzu "vehiklo", sed laŭbezone uzu "perilo", "veturilo", "portilo", "infektportanto"," helpilo" aŭ "ilo". Sed eĉ se oni ne konsentas kun tiu rekomendo el tiu listo, oni almenaŭ limigu sin al la PIV-aj signifoj de la vorto, kaj ne uzu ĝin anstataŭ "veturilo". Marcos 22:46, 18. Apr 2009 (UTC)
Ŝajnas al mi tute ne bone enkategoriigi ekz. triciklon kaj kamionon kaj ekz. tankon en la saman kategorion veturiloj. Mi komprenas, ke ambaŭ tiuj ĉi veturiloj servas por iel movi sin el loko A al loko B, sed tamen estas inter ili ia diferenco. La sufikso -ilo kreas laŭ mia opinio ĝeneralajn amasojn de iloj, al kiuj ili ligiĝas. Ekzemple skribilo estas ĉia ilo por skribi, do krajono, globetkrajono, plumo, sed iasence tio povas esti ankaŭ peco de briko, kiu por mallonga tempo servas kiel skribilo, skribilo povas esti ankaŭ peco de nigra karbo, fulgigita aŭ iom bruligita ligno eltirita el fajro, skribilo povas esti branĉo aŭ eĉ fingro povas esti skribilo, se iu skribas per ĝi en sablo, peco de drato ktp. Certe vi konsentos, ke ĉiujn tiajn ilojn por skribi estus nebone enkategoriigi en kategorion skribiloj. Ni revenu al vehikloj kontraŭ veturiloj. Certe vi vidis tabuleton LONG VEHICLE sur longaj specialaj aŭtomobiloj. Tradukinte tion al LONGA VETURILO oni povus diri, ke la longa veturilo estas ĉia longa veturilo. Sed ĉu limuzino povas havi tian tabuleton, ĉar ĝi estas pli longa ol aliaj "normalaj" aŭtomobiloj? Tia meto de la tabuleto LONG VEHICLE sur la limuzino vekigus rideton. Mi do pensas, ke por ne vekigi rideton inter neesperantistoj pro la Esperanta uzado de veturilo, mi preferas uzi vehiklon por tiaj veturiloj, kiel estas tankoj, kamionoj, ŝarĝaŭtomobiloj, aliaj specialaj aŭtomobiloj. Veturiloj estu nur bicikloj, tricikloj kaj simile, almenaŭ en Vikipedio. Kerio 05:45, 19. Apr 2009 (UTC)
mi opinias ke Vikipedio uzu normalan hodiauan Esperanton kaj ke ĝi ne servu por lingvaj eksperimentoj. Kiel iu alia supre diris, "vehiklo" signifas "perilo" aŭ io simila sed neniam "veturilo". --Pv 07:45, 19. Apr 2009 (UTC)
Bonvolu traduki la vorton veturilo en naciajn lingvojn. Ĉeĥe tio estus jezdítko.
Kerio, estas tute bone, ke vi petas en la diskutejo la opinion de aliaj, sed ĉi-okaze tio ne necesus. La regularo de Vikipedio ja estas tre klara ĉi-okaze. Oni uzu nur vortojn, kiujn oni povas trovi en fidindaj fontoj, kiel PIV. Almenaŭ mia ekzemplero de PIV ne konas la vorton "vehiklo" en tiu senco. Mi petas vin do ĉie, kie vi jam uzis la vorton, ŝanĝi ĝin. --PaulP - Disk. 09:16, 19. Apr 2009 (UTC)
Paul, en PIV 2005 ĝi estas. Kerio 09:28, 19. Apr 2009 (UTC)
En PIV 2005 ĝi ne estas, Kerio. PIV 2005 diras: "Vehiklo 1 (kemio) Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton. 2 (biologio, medicino) Portanto (en senco 2: portanto de unu aŭ pluraj kaŝitaj heredaj dispozicioj). 3 (figurasence) Ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado." Kie sub "vehiklo" PIV 2005 do parolas pri kamionoj, kirasaŭtoj ktp??? --PaulP - Disk. 11:02, 19. Apr 2009 (UTC)
Aldono. Estas interese, ke oni ne konus vehiklon en Eo en signifo transportilo, sed anglaparolanto ĉiam serĉos vehicle. Kerio 09:32, 19. Apr 2009 (UTC)
Nu bone, Paul, mi estas cedanta al la forgesemo de la aŭtoroj de PIV, kiuj forgesis alskribi vehiklon en senco de transportilo kaj mi aplaŭdas al ĉiuj, kiuj ne scias esprimi sin en Eo rilate al transportaj rimedoj kaj uzas infanan vorton veturilo por ĉiu tia transporta rimedo. Se ni ne scios precizan nomon de iu trasportilo, simple ni uzu veturilon, tio estas komprenebla. Ne gravas, kiel ĝi nomiĝas en la barata, angla, germana, franca, simple tio estos veturilo. Kial nomi krajonon krajono, se tio estas simpla skribilo, ĉu ne? Kial nomi aŭtobuson aŭtobuso, se tio estas simpla veturilo, ĉu ne? Kaj rilate al vehikloj en paĝoj, ne timu, mi iom post iom reskribos ilin. Kerio 14:43, 19. Apr 2009 (UTC)
Mi jam nun ĝojas, kiam oni parolos nur per iloj: Li pentris per pentrilo tiun veturilon kaj per skribilo li skribis tien ion. Hazarde vidis lin per vidilo iu, li ĉesis kaj per portilo li forportis ĉion. El tiaj frazoj oni absolute ekscios nenion. Kerio 14:53, 19. Apr 2009 (UTC)
Kerio, vi ŝajne tute ne komprenas la funkcimanieron de Esperanta vortfarado. Jam tio, kion vi skribis pri la vorto "skribilo", estas fuŝa: Briko hazarde uzata por skribi ne estas skribilo. Simile, ne ĉiu aro de arboj estas arbaro, kaj ne ĉiu loko, kie oni lernas, estas lernejo. La vortoj "arbaro" kaj "lernejo" ne estas infanecaj, sed tute normalaj ekzemploj de la tre bone elpensita sistemo de Esperanta vortfarado. Simile estas ĉe "veturilo". Per similaj argumentoj, kiel vi prezentis por "vehiklo" en la senco de "veturilo" (aŭ tre simila senco) oni povus argumenti por vortoj kiel "skulo" anstataŭ "lernejo" kaj "selvo" anstataŭ "arbaro". Sed tiukaze oni prefere lasu Esperanton en paco kaj transiru al Interlingvao. Esperanto tamen jam pruvis, ke ĝia vortfarado estas bona sistemo por sin-esprimado, tute ne infaneca. Marcos 10:41, 20. Apr 2009 (UTC)
Kerio, en:Mode of transport verŝajne ligu ian artikolon kiel reĝimo de veturado. La anglalingva artikolo mencias ke reĝimo de veturado inkluzivas la veturilon, pelsistemon, la vojon veturigatan (trotuaro, ŝoseo, reloj, ktp) kaj aliaj ecoj. La ligo de la anglalingva artikolo al eo:veturilo estas malĝusta. -- Yekrats 14:10, 20. Apr 2009 (UTC)
Marcos, mi absolute ne konsentas kun vi rilate al skribilo. Tio estas ja ĉia ilo, per kiu oni skribas, se hazarde uzita nur por mallonga tempo aŭ senĉese. Do ankaŭ peco de briko, per kiu iu hazarde skribas estas skribilo. Malfacile masonisto skribos per globkrajono, se li devos ion skribi sur polvokovrita planko. Li prefere prenos peceton da briko. En filmo La kvina elemento oni skribis per peceto de ia branĉo aŭ kio estis tio, en sablo. Kaj kio estis tio? Nu, skribilo! La sama tio estas kun aliaj ekzemploj, kiujn mi skribis supre. Tio neniel ŝanĝas fakton, ke vi ne ŝatas, ke iu ne konsentas kun vi pri viaj opinioj. Kaj veturilo? Ĉu aŭtomobilo ne estas veturilo? Certe jes. Nu poste sufiĉas diri, ke ne alveturis aŭto, sed simple - jen, alveturis veturilo. (Oni eble hazarde volis diri markon de tiu aŭto, sed ne povinte rememori ĝin, oni diris veturilo.) La infanan paroladon mi menciis tial, ke ne havas (dum) sencon klarigi al malgranda infano, ke tiu veturilo nomiĝas aŭtobuso, kia estas diferenco inter trolebuso kaj omnibuso, simple sufiĉas diri, ke ni vojaĝos per veturilo. Tial ŝajnas al mi la uzado de tiuj "ilvortoj" kiel infana. Sed bedaŭrinde, iu ne skribis vehiklon en PIV-on en senco io, kio veturas, tial ni devas uzi por ĉio veturilon kiel infanoj. Resumo: ĉio kio skribas aŭ per kio oni povas skribi (aŭ dumtempe aŭ daŭre), estas skribilo, ĉio kio veturas aŭ per kio oni povas veturi, estas veturilo kaj vi faros nenion kun tio, tio plaĉu al vi aŭ ne. Kerio 14:18, 20. Apr 2009 (UTC)
Povas esti, ke Kerio ne konsentas kun Marcos. Sed Marcos ja plene pravas kaj mi tute konsentas kun li. Ni uzu en Vikipedio Esperanton tiel, kiel uzas ĝin la bonaj aŭtoroj. --PaulP - Disk. 15:02, 20. Apr 2009 (UTC)

Pli detala informo pri redaktoj

Saluton, gekaraj. Dum tujmesaĝila konvesarcio kun Brazilo mi ĵus eksciis pri interesa servila paĝo, kiu informas pri la nombro de redaktoj de vikipediisto. Mi jam sukcesis traduki ĝin en la suprasoraban. Temas pri la jeno: http://toolserver.org/~soxred93/count/index.php?name=$1&lang=eo&wiki=wikipedia. Ĉu mi aldonu ĝin kiel trian alternativon al MediaWiki:Sp-contributions-footer? Kore --Tlustulimu 13:24, 21. Apr 2009 (UTC)

Ĝi efektive estas pli bela ol la du aliaj, kaj ŝajne donas ankaŭ iom pli da informoj. Jes, bona ideo! --PaulP - Disk. 13:35, 21. Apr 2009 (UTC)
Sed mi preferus aldoni ĝin kiel trian. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 13:43, 21. Apr 2009 (UTC)
Jes, certe. Mi pensas, ke neniu protestos pro pli da informoj utilaj! --PaulP - Disk. 14:03, 21. Apr 2009 (UTC)
Bone. Mi ĵus aldonis la ligilon kaj provis ĝian funkcion. Se iomete daŭras post alklako, tio nur signifas, ke la servilo esta iom plenŝtopita. Kore --Tlustulimu 14:16, 21. Apr 2009 (UTC)

Realinomado de Vikipediisto:PaulP

Mi protestas kontraŭ realinomado farita de Vikipediisto:PaulP, kiu unue alinomis Listo de umikinoj de James Bond al Listo de litkunulinoj de James Bond. Rigaridinte al umikino mi konstatis, ke umikino estas alidirektita al koramiko (koramikino). Mi do nove alinomis la paĝon al Listo de koramikinoj de James Bond, sed tio ne plaĉis al PaulP, kiu denove realinomis la paĝon al sia versio. Vikipedio ne estas lia propra projekto, en kiu li ne permesus libere redakti aliajn. Ĉiam devas esti laŭ lia opinio. Kaj bedaŭrinde tio ne estas lia unua realinomado. Ĉu mi batalu kontraŭ li rilate al alinomado? De kie li venis al vorto litkunulino? En la diskuta paĝo de la listo estas nenie menciite, ke umikino estas litkunulino, do tion elpensis li kaj ne permesas al aliaj krei novan titolon. Kerio 15:48, 21. Apr 2009 (UTC)

Pri mia propono oni diskutis, kaj mi atendis aliajn sugestojn, kiuj ne venis. Kerio alinomis tute proprainiciate al "koramikinoj" sen diskuto kun la aliaj. Kiu do agas, kvazaŭ Vikipedio estas sia propra projekto, Kerio aŭ mi? --PaulP - Disk. 15:59, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi ne plu diskutos kun vi. Vi havis nenian kaŭzon por realinomado de via versio. Alinomu ankoraŭ umikinon kaj koramikon al litkunulinon. Kerio 16:08, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi diros ion, por ke Vi ambaŭ povu bati min: Mi estus por "Listo de rolulinoj en James Bond filmoj" Punktor 16:15, 21. Apr 2009 (UTC)
Punktor, via propono estas interesa. Sed mi ne scias, kion pensas la aliaj. Kore --Tlustulimu 16:38, 21. Apr 2009 (UTC)
Tre bona sugesto. Dankon! --PaulP - Disk. 17:13, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi ankaŭ preferus "rolulinoj". Multaj rolulinoj en la listo neniam estis "umikinoj". -- Yekrats 17:01, 21. Apr 2009 (UTC)
Mi proponas, ke ĉiu metu sian poron malsupren. Kaj tiam ni vidos, kiu varianto havos la plej grandan subtenon. Kore --Tlustulimu 17:05, 21. Apr 2009 (UTC)
Rimarko: Rolulinoj de James Bond ne estas preciza titolo. Fakte temas pri rolulinoj en filma serio de James Bond. Ĉu James Bond havis rolulinojn?Narvalo 18:40, 21. Apr 2009 (UTC)
Prefere rigardu kiel elturniĝis ali-lingvanoj - kvankam longa la svahila estas la plej eksplicita kaj tradukiĝas pli-malpli jene: listo de virinoj partneroj en filmoj de James Bond - partneroj ŝajnas al mi bona vorto --Dominik 19:17, 21. Apr 2009 (UTC)
Jes, eĉ pli bone ol "roluliloj". Tiel ni ankaŭ solvas la pravan rimarkon de Narvalo ĉi-supre.--PaulP - Disk. 19:23, 21. Apr 2009 (UTC)
Se temas pri partneroj (viraj, virinaj, seksumaj, negocaj, dancaj,...), estu "partneroj". Se temas pri ĉiaj rolulinoj, estu "rolulinoj" – kaj, pretere, ne en "James Bond filmoj" (kion mi ne komprenas), sed en "James-Bond-filmoj" aŭ "filmoj pri James Bond", aŭ io simila. – Aisano 19:26, 21. Apr 2009 (UTC)

Rolulinoj

  • Por Por: --Tlustulimu 17:05, 21. Apr 2009 (UTC)
  • Por Por: --Punktor 17:32, 21. Apr 2009 (UTC)
  • Por Por: -- Aisano 17:54, 21. Apr 2009 (UTC)
  • Por Por: -- Yekrats 18:34, 21. Apr 2009 (UTC)
  • Por Por: ----Crosstor 07:07, 22. Apr 2009 (UTC) Aldonoj: mi ne konas la filmon, sed laŭ mi umikino estas nebula um-esprimo, litkunulino estas perfekta, tamen verŝajne nur imitado okazis, tial evitinda, koramikino kaj partnero estas bonaj, tamen rolulino esprimas tion, ke estas nur filmo.
ho, ĉu nur filmo? Kiu scias... Inter geaktoroj, roluloj en filmoj ofte fariĝas litkunuloj en la vivo --Dominik 10:11, 22. Apr 2009 (UTC)
Dio mia, kia malĉasta mondo...mi feliĉas, ke nia Vikipedio staras por la Bono, Vero kaj Belo. ;) Punktor 10:22, 22. Apr 2009 (UTC)

Umikinoj

Litkunulinoj

Koramikinoj

Partneroj

  • Por Por: --Dominik 19:17, 21. Apr 2009 (UTC)
  • Por Por: --PaulP - Disk. 17:13, 21. Apr 2009 (UTC)

Mankas artikoloj el nova "Listo de havendaj artikoloj"

Saluton. Vi eble scias, ke la Listo de havendaj artikoloj estas movanta celo. Nu, la celo moviĝis denove, kaj ni ne plu havas 100% kovraĵo de ĉiuj temoj en la listo. Do, jen la nuna listo de bezonataj artikoloj:

  1. en:Chinese Philosophy (eo: Ĉina filozofio)
  2. en:Indian Philosophy (eo: Hinda filozofio)
  3. en:Islamic philosophy (eo: Islama filozofio)
  4. en:Chanakya (eo: Ĉanakjo? (ĉ 350-283 a.K., antikva hinda ŝtatestro kaj militestro)
  5. en:al-Ghazali (eo: Al-Ghazali? Algazalo? (1058-1111; persa filozofo)
  6. en:Energy (society) (kia stranga artikolo! La havenda artikolo originale estis energio, sed ĝi fuŝege migris!)
  7. en:Pottery (~ eo: Ceramikarto, kiu alidirektas al ceramiko, do ĝi ne montras inter nia poentaro.)
  8. en:Latin American Music Latin-Amerika muzikolatinmuziko (laŭ Bertilo)
  9. en:Sinan (eo: Sinan 1489-1588 osmanida arkitekto)
  10. en:Gupta Empire Gupta Imperio
  11. en:Abbasid Caliphate (eo:Kaliflando de Abasidoj)

Mi grastekstigis la ses artikolojn kiuj mi opinias estas la plej gravaj. (La tri filozofio-artikoloj eble malaperis de la listo laŭ nuna diskuto.) Se iu ajn volas krei artikolojn pri ĉi tiuj temoj, mi estus tre dankema! -- Yekrats 17:10, 22. Apr 2009 (UTC)

Esperantlingva literaturo

Karaj, eble vi jam rimarkis, ke ekzistas iom da ĥaoso pri la enkategoriigo de esperantlingva literaturo. Iuj verkoj estas en Esperantlingva literaturo, iuj en Esperanto-libroj, aliaj en Esperanto-eldonaĵoj, kelkaj sub Bibliografio de Esperanto, ankoraŭ aliaj simple sub Libroj ... Alia grupo estas en Romanoj sed en neniu el la aliaj menciitaj kategorioj. Ĉiu iuj inter vi volas kun mi ellabori iun logikan strukturon? --PaulP - Disk. 10:47, 23. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Kiun kategorion vi preferus reteni el la multaj? - Krome ni uzu la okazon rearanĝi la koncernan informkeston {{Informkesto Esperanto-libro}} tiel, ke ĝi ricevu la kodon el la proveja versio, nome {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}}. Poste ni povos realinomigi ĝin al informkesto por ĉiuj libroj kaj anstataŭigi la tiam superfluan {{Informkesto Libro neesperanta}} laŭ la dokumentada diskuto. La aŭtomata enkategoriigo kun la provejo kodo dependas de nova parametro lingvo. Do la du apartaj ŝablonoj ne estas necesaj.
Mi proponas la jenan agadon:
Kies robotilo povas fari tion? Ĉu estas aliaj proponoj? Kore --Tlustulimu 11:09, 23. Apr 2009 (UTC)
Mi proponas, ke la ĉefa kategorio estu Esperantlingva literaturo. Tion ankaŭ mencias la artikolo Vikipedio:Kategorioj. La kategoriojn, kiuj estas kvazaŭ sinonimoj de Esperantlingva literaturo mi preferus iom post iom nuligi. Kompreneble povas esti pliaj utilaj kategorioj. Iu esperantlingva verko povas krome aparteni al Irana literaturo, al Infana literaturo, ktp. (Kiu interesiĝas pri miaj pripensoj ĉi-rilate povas vidi Vikipediisto:PaulP#Literaturo) --PaulP - Disk. 11:37, 23. Apr 2009 (UTC)
Pri la ŝablono mi proponas la jenon (konsciante, ke unu stultulo povas peti pli ol cent programistoj povas plenumi ;-)
Nepre estas bonega ideo, ke la ŝablono aŭtomate enkategoriigu la artikolojn laŭ siaj parametroj. Rilate al la kategoriarbo sugestita de PaulP, mi preferus, ke la verkoj enestu tiajn kategoriojn, kiaj ekzemple "Verkoj de itala literaturo" (kiu siavice estu subkategorio de "Itala literaturo"). Alikaze, la kategorio "Itala literaturo" iĝus miksaĵo de artikoloj pri italaj verkoj, pri italaj verkistoj, pri fakuloj pri itala literaturo, pri periodoj de itala literaturo, pri gravaj eldonejoj en la historio de itala literaturo, kaj tiel senfine plu. --WinstonSmith 12:33, 24. Apr 2009 (UTC)
Dankon, Winston, pro la komento! Jes, mi tute samopinias kun vi. Via propono estas pli klara ol mia. Ĝi postulos iom pli da laboro, ĉar la kategorioj de la tipo "Verkoj de ..." ankoraŭ ne ekzistas, sed pli bone tiel, ol fari malbonan laboron. Mi nur iomete hezitas pri la prepozicio. Ĉu "Verkoj de la ..." au "Verkoj el la itala literaturo"? --PaulP - Disk. 13:01, 24. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo kaj Winston. La kategoriaj titoloj laŭ la skemo "Verkoj el Xa literaturo", do kun adjektivaj formoj de la lingvoj estas pli facile aranĝeblaj pro nia ŝablonaro. Sed tiam la parametro "lingvo" (nur en {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}}) devus esti uzata kun la lingva kodo (eo, de, en, ru ktp.), ĉar tiun povas adjektivigi la ŝablono {{Lingv}} pro sia parametro a. Ĉu mi jam kodigu la provejan version tiel ke ĝi aranĝas la menciitan kategorian specon? Kore --Tlustulimu 15:22, 24. Apr 2009 (UTC)
Jes, volonte, Tlustulimu. Estus tre bone! --62.166.193.211 16:11, 24. Apr 2009 (UTC)