Elementa lernejo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:07, 6 sep. 2004
Elementa lernejo aŭ baza lernejo aŭ bazgrada lernejo estas la unua deviga lernejo por 6-jaraj infanoj, kie ili lernas legi, skribi, kalkuli kaj ekscias unuajn informojn pri historio kaj geografio.
En kelkaj landoj oni komprenas sub la nocio "elementa" nur unuajn kvar klasojn (ĝis la 10-a jaro de infano), en aliaj landoj 8 aŭ 9 klasojn (ĝis la 15-a jaro). En la superaj klasoj de la elementa lernejo oni instruas fundamentojn de unuopaj sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, zoologio, botaniko, mineralogio, astronomio.