Dinastio Xia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Hā-tiâu
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=)
Linio 43: Linio 43:
<br clear=all>
<br clear=all>
{{Commons|Xia Dynasty}}
{{Commons|Xia Dynasty}}
{{Commons|Category:Xia Dynasty}}
{{projektoj|commonscat=Xia Dynasty}}


[[Kategorio:Ĉinaj dinastioj|Xia]]
[[Kategorio:Ĉinaj dinastioj|Xia]]

Kiel registrite je 23:00, 5 maj. 2009

La dinastio Xia (ĉine 夏朝) estas la unua dinastio en la ĉina historio. Ĝi ekzistis preskaŭ 500 jarojn kun 17 reĝoj de la 21-a jarcento ĝis la 16-a jarcento antaŭ la Kristo. Ĝia subregita centro ampleksis la sudan parton de la nuna provinco Shanxi kaj la okcidentan parton de la provinco Henan. La fondinto de la dinastio Dayu estas historia heroo kaj famis pro jungado de riveroj kaj trankviligo de la publiko. Laŭ legendo, li estis forte subtenata de diversnaciecaj popolanoj pro sukcesa jungado al tutjara inundokatastrofo de la Flava Rivero. La fondiĝo de la dinastio Xia markis, ke la longedaŭra primitiva socio estis anstataŭigita de privata posedsistemo kaj Ĉinio eniris en la sklavan socion. En la lasta periodo de Xia tago-post-tage akriĝis interklasaj kontraŭdiroj kaj okazis politika haoso en la Kortego. Precipe la lasta reĝo Jie, aroganta kaj malŝparema, senbride diboĉis, neniun zorgon dediĉis al la reformado kaj pri la malfeliĉaj popolanoj. Li buĉis ĉiujn fidelajn korteganojn, kiuj prezentis al li admonon kaj pro tio la princolandoj sinsekve lin perfidis. Utiligante tiun ĉi situacion, Shang, unu el la princolandoj, unue ribele faris atakon kontraŭ reĝo Jie kaj gajnis la finan venkon. Pro tio, reĝo Jie forfuĝis al Nanchao kaj poste mortis kaj tiel pereis la dinastio Xia.

Dosiero:Xia-pokalo.jpg
Bronza pokalo trovita dum la jaro 1963 en la ruino Erlitou.

Pro manko de historiaj notoj pri la dinastio Xia, ĝis nun en la akademia rondo de Ĉinio ankoraŭ estas disputoj pri ĝia ekzisto en la ĉina historio. Sed en la fama historia libro “Historia Kroniko” estas klare notita la ekzisto de la dinastio Xia. Ankaŭ arkeologoj esperas trovi per arkeologiaj rimedoj la materian kaj kulturan ellasitaĵojn pri la dinastio Xia kaj restarigi la historion de la dinastio. En 1959, la arkeologia rondo komencis esplori la ruinaĵojn de Xia kaj tiel malfermis la antaŭ-akton de esplorado de kulturo de la dinastio Xia. Nun pliparto de la erudiciuloj opinias, ke “Erlitou-kulturo”, nomita laŭ la ruino Erlitou en la urbo Yanshi de la provinco Henan, estas ĉefa studobjekto en esplorado de la kulturo de la dinastio Xia. Laŭ determino, tiu ĉi ruino estas en la tempo de ĉirkaŭ la 19-a jarcento antaŭ Kristo kaj ene de la regperiodo de Xia. Kvankam nun oni ankoraŭ ne konfirmis ĝin kiel la rektan bazilon de xia-kulturo, tamen la abundaj arkeologiaj materialoj forte akcelis la esploran laboron. La produktaj instrumentoj, elfositaj en la ruino Erlitou pruvis, ke ŝtonaj instrumentoj estis la ĉefaj kaj ostaj kaj konkulaj estis daŭre uzataj. Ĉio ĉi montris, ke siatempe la popolanoj per tiuj relative primitivaj instrumentoj ebenigis kampon, jungis riverojn kaj entreprenis agrikulturan produktadon, disvolvante siajn saĝon kaj talenton. Kvankan ĝis nun oni ankoraŭ ne trovis pli grandan bronzaĵon en la Erlitou-ruino, tamen, tie estis elterigitaj bronzaj tranĉiloj, boriletoj, adzoj, ĉiziloj, lancoj, trinkvazoj kaj aliaj armiloj kaj ujoj; estis elterigitaj ankaŭ bronzfandejo, kie estis trovitaj iuj pecoj de bronza feĉo kaj fandvazo. Krome, estis elfosita granda nombro da jadaĵoj kaj ornamaĵoj, inkrustitaj per turkisoj kaj ankaŭ frapmuzikiloj kun sufiĉe alta metiarta nivelo.

ovoforma pokalo el la kulturo Longshan, malkovrita dum la jaro 1976 en la ruino Ĉengzi

Laŭ tiuj elfosaĵoj oni povas vidi, ke plue disvolviĝis la metiarta tekniko kaj interna labordivido de la dinastio Xia. En la historiaj dokumentoj estis klare notita la kalendaro de la dinastio Xia, laŭ kiu ni scias, ke tiam oni jam povis certigi monatojn laŭ la pozicio, direktita de la turniĝinta tenilo de la Granda Ursino. Tio estas la plej frua kalendaro de Ĉinio. En la historiaj dokumentoj estas notitaj respektive en la 12 monatoj la stelopozicion, meteo, objektoaspekto kaj farindaj aferoj agrikultura kaj politika. Tio certagrade spegulis la disvolvan nivelon de agrikultura produktado de la dinastio kaj konservis pli valorajn sciencajn sciojn de la antikva Ĉinio.

Inter la 24 historiaj libroj, kiuj preskaŭ enhavas la tutan historion de Ĉinio, ne troviĝas eĉ unu por la Okcidenta Xia-regno ekzistanta 200 jarojn. Eble tio ne estas kulpo de historiistoj. Antaŭ ol ili kolektis historiajn materialojn pri la regno, ĝi pereis en militoj kaj malaperis ankaŭ la regnanoj - dangŝjang-oj.

La Okcidenta Xia-regno postlasis multajn enigmojn al la postaj esploristoj, kiuj tamen ne forlasis serĉadon de ĝi malgraŭ ĝia blanko en historiaj materialoj. Dank' al la ruinoj de konstruaĵoj, la elterigitaj fragmentoj kaj la progresanta esplorado, iom post iom klariĝis Ia aspekto de la regno kaj plimultiĝis rakontoj pri ĝi.

Antaŭ la fondiĝo de la Okcidenta Xia-regno, kiel ĝia ĉefa konsisto la dangŝjang-oj jam longe vivis en la okcidenta parto de Ĉinio. Ili ŝatis migradon kaj ĝenerale loĝis en loko kun akvo kaj herboj. Pro najbareco Dangŝjang-nacio estis profunde influata de la kulturo de Tubo (antikva Tibeto), precipe de budhismo. En la 7-a jarcento, por eviti aneksadon de aliaj nacioj, la Dangŝjang-nacio transloĝiĝis orienten al la nunaj Ninĝia kaj Shaanxi, kun permeso de la imperiestro de la centra ebenaĵo. La imperiestro honore donis la familian nomon Li al la prapatroj de Li Yuanhao. En 1038 Li Yuanhao fondis la Okcidentan Xia-regnon, kiu daŭris dum la regoperiodo de la dinastio Song (960-1279).

La ambicia Li Yuanhao konis budhismajn sutrojn kaj sciis la lingvojn hanan kaj tuban, lertis en pentrado kaj havis kreivecon. Bone edukita, li ŝatis de infaneco literaturon kaj arton. Kiel lingva geniulo li kreis la lingvon de Okcidenta Xia. Ĝiaj ideogramoj estis similaj al la han-aj pro influo de tiuj de la dinastioj Tang kaj Song. Hodiaŭ, kiam oni foliumas klasikaĵojn el ideogramoj de Okcidenta Xia, oni diras: "Je la unua vido ĉiuj ideogramoj estas konataj, tamen fakte neniu estas konata." Per la de li elpensitaj 6 000 ideogramoj Li Yuanhao postlasis malfacilaĵojn al la postaj fakuloj. Tio estos pritraktata sube.

Li Yuanhao fondis la regnon intencante, ke ĝi disvolviĝu kaj neniam pereu. Por ke lia popolo karakteriziĝu per forta nacieco, li donis dekretojn "forrazi la harojn" kaj "ŝanĝi vestojn de Han-nacio". Li unue forrazis al si mem la harojn kaj ordonis al ĉiuj popolanoj tion fari - tiuj, kiuj ne faros tion ene de tri tagoj post ricevo de la dekretoj, estos mortigitaj. Sub lia devigo la dekretoj estis obeataj en la tuta regno. Finfine ĉiuj viroj estis senharaj kun orel-ringoj kaj virinoj kun alta hartubero kaj harpingloj. Krome Li Yuanhao ordonis ŝanĝi la han-an portadon de "ruĝa vesto kaj nigra ĉapo" al sianacia portado de "blanka ĉemizo kun strikta veŝto ekstere, felta ĉapo kun ruĝaj subŝtofo kaj franĝo". Li same severe fiksis la vestojn de ŝtatoficistoj kaj de ordinaraj popolanoj. La reformo de Li Yuanhao pri vestoj metis fundamenton por la posta vesta kulturo de la regno.

Li Yuanhao konsciis, ke vestoj nur en formo unuigis la dangŝjang-ojn; por kunligi ilin en spirito li bezonis ion alian krom budhismo. Jen kial li kreis la ideogramojn de Okcidenta Xia.

Listo de ideogramoj ĉizita en steleon de la ruino Erlitou.

En 1804 en Liangzhou (nun Wuwei) de Gansu, erudiciulo de la dinastio Qing trovis steleon kun ideogramoj de Okcidenta Xia. Tio tamen ne altiris sufiĉe da atento. Cent jarojn poste, en pagodo-tombo en Heicheng, Interna Mongolio, oni elterigis pli ol 8 000 dokumentojn de la Okcidenta Xia-regno, kiuj inkluzivas konfuceanismajn kaj budhismajn klasikaĵojn, vortarojn, literaturaĵojn, leĝajn dokumentojn, medicinajn librojn, almanakojn, diagramojn kaj sorĉaĵojn. La elteriĝo vekis grandan surpriziĝon.

Tamen deĉifri la ideogramojn estis kaprompe. Surbaze de vortaro farita de regnanoj de Okcidenta Xia, fonetika transskribo de antikva hinda kaj tibeta lingvoj pri la lingvo de Okcidenta Xia, la esploristoj strukturis voĉan sistemon de la nomitaj ideogramoj; post multjara esplorado oni klare konis la gramatikon kaj etimologion de la lingvo de Okcidenta Xia. La klasikaĵo kun tibet-lingva fonetika transskribo temas ĉefe pri budhismo, ĉar la dek generacioj da regnestroj adoris budhismon, precipe la tibetan budhismon. La klasikaĵo montras, ke la Okcidenta Xia-regno intime rilatis al Tubo kaj estis influata politike kaj ekonomie de la dinastio Song. Ekz., krom ĝiaj propraj moneroj, en la regno cirkulis ankaŭ moneroj de la dinastio Song.

Grava malkovro

Kvankam la ideogramoj de Okcidenta Xia ne estas tiel maturaj nek vivipovaj kiel tiuj de la ĉina lingvo, tamen ili estas grava atestaĵo de tipografio, unu el la kvar inventoj de Ia antikva Ĉinio.

La ĉina tipografio atingis la kulminon de sia disvolviĝo en la dinastio Song. Influate de tio, la Okcidenta Xia-regno grandnombre presis konfuceanismajn kaj budhismajn klasikaĵojn en sia lingvo kaj la han-a lingvo. Inter la en Rusio konservataj klasikaĵoj en la lingvo de Okcidenta Xia troviĝis kvar specoj da tipografiaj budhismaj sutroj. Ĝis nun ankoraŭ ne troviĝis han-lingva sutro farita en Song- kaj Yuan-dinastioj Song kaj Yuan]], tiuokaze ili fariĝis pli raraj. En 1991 oni trovis 9 volumojn de budhismaj sutroj en la lingvo de Okcidenta Xia en Helan-gu bernio de Ninĝia. Ĉinaj fakuloj konstatis, ke ili estas lignaj tipoj faritaj en Ia posta periodo de Ia Okcidenta Xia-regno. Ili ne nur estas la plej antikvaj lignaj tipoj konservataj en la mondo, sed ankaŭ atestas, ke jam en la dinastio Song oni inventis kaj ekuzis lignajn tipojn.

Eterna ripozejo de regnestroj

La koncizan naskiĝjaron de ligna tipografio ne povis diri al ni Li Yuanhao kaj haj posteuloj. Ili, la 9 generacioj da regnestroj de Okcidenta Xia, kuŝas en la maŭzoleoj ĝis nun ankoraŭ imponaj.

Tiuj maŭzoleoj, en formo de piramido, situas ĉe la piedo de Helan-montaro en la okcidenta antaŭurbo de Yinchuan, ĉefurbo de la Ninĝia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. Oni trovis ilin komence de la 70-aj jaroj. En dezerto kun areo de 50 kvadrataj kilometroj situas 9 maŭzoleoj de regnestroj kaj 200 tomboj de altranguloj. Kiel restaĵo de la regno la tombaro estas bone konservata.

Ĉiu maŭzoleo, rigardanta al sudo, estas kompleta konstruaĵaro. Ĝi, ĉirkaŭita de muroj, konsistas el du partoj ekstera kaj interna. Ĉe ĉiu angulo estas turo; en la antaŭa parto estas du simetriaj terasoj kaj tri kioskoj, en kiuj staras steleoj kun ideogramoj de Okcidenta Xia kaj hanoj, kiuj prikantas la regnestrojn. Antaŭ la centro de la interna parto estas templo por oferado, malantaŭ ĝi estas kvin- aŭ sep-etaĝa stupao.

La konstrua stilo de la maŭzoleoj unuflanke estis influata de tiu de la dinastioj Tang kaj Song, sed aliflanke portas siajn naciajn ecojn. Ekzemple la stupaoj spegulas, ke la regnestroj kredis je budhismo, sed la nombro de kioskoj estas nepara - tio ne sekvas la simetrion de la tradicia ĉina arkitekturo.

Xi-Xia