Reinach AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17: Linio 17:


==Geografio==
==Geografio==
Reinach etendiĝas en la valo de la rivero [[Wyna]] inter du montetĉenoj de la [[Svisa Mezlando]], nome ''Homberg'' kun alteco de 788 m [[s.m.]] en nordoriento kaj ''Ischlag'' kun alteco de 651 m [[s.m.]] en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj [[Beinwil ĉe la lago]], [[Burg AG|Burg]], [[Menziken]] kaj [[Pfeffikon]] al kompakta [[algomeraĵo]].
Reinach etendiĝas en la valo de la rivero [[Wyna]] inter du montetĉenoj de la [[Svisa Mezlando]], nome ''Homberg'' kun alteco de 788 m [[s.m.]] en nordoriento kaj ''Ischlag'' kun alteco de 651 m [[s.m.]] en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj [[Beinwil ĉe la lago]], [[Burg AG|Burg]], [[Menziken]] kaj [[Pfeffikon]] al kompakta [[aglomeraĵo]].


==Najbaraj komunumoj==
==Najbaraj komunumoj==

Kiel registrite je 17:50, 6 maj. 2009

Reinach
Blazono de Reinach
Rigardo de monto Homberg al Reinach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 15′ 15″ N 8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O / 47.25417; 8.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 15″ N 8° 11′ 0″ O / 47.25417 °N, 8.18333 °O / 47.25417; 8.18333 (mapo)
Areo 9,48 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 5734
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Reinach
vdr

Pri la komunumo

Reinach (en la alemana lingvo Riinech) estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 7875 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Reinach etendiĝas en la valo de la rivero Wyna inter du montetĉenoj de la Svisa Mezlando, nome Homberg kun alteco de 788 m s.m. en nordoriento kaj Ischlag kun alteco de 651 m s.m. en oriento. La komunumon kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj Beinwil ĉe la lago, Burg, Menziken kaj Pfeffikon al kompakta aglomeraĵo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Leimbach AG kaj Zetzwil, en nordoriento al Birrwil, en oriento al Beinwil ĉe la lago, en sudo al Menziken, en sudokcidento al Pfeffikon, kaj en okcidento al Gontenschwil.

Trafiko

Reinach estas servata de la mallarĝŝpura fervojkompanio Wynentalbahn (WSB) de Araŭo al Menziken. La komunumo disponas pri la du haltejoj Reinach-Mitte kaj Reinach-Nord. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio al Beromünster.

Historio

La unua dokumenta mencio de Reinach datas el la jaro 1036 kiel Rinacha.

En mezepoko en Reinach regis la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 la Grafoj de Kiburgo. En la 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj ek de tiam Reinach estis servuto de la urbo Berno. Fine de la 16-a jarcento Reinach ricevis la merkatorajton. En 1798 la sinjoroj de Berno estis dum la Helveta Revolucio kun helpo de francaj trupoj elpelitaj el Reinach, kaj ek de tiam Reinach apartenas al Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Reinach

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Reinach


Ŝablono:Projekto