Nov-Gvineo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:
*[[Papuo]]
*[[Papuo]]
*[[Papuo Barato]]
*[[Papuo Barato]]
{{portalo Indonezio}}


[[Kategorio:Indoneziaj insuloj]]
[[Kategorio:Indoneziaj insuloj]]

Kiel registrite je 13:35, 8 maj. 2009

Nov-Gvineo estas granda insulo, tuj norde de Aŭstralio.

Kutime, oni rigardas Nov-Gvineon la due plej granda insulo de la mondo, kaj Aŭstralion la plej malgranda kontinento.

Laŭ sciencaj teorioj, Nov-Gvineo estis geografia parto de la aŭstralia ĉeftero ĝis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, kiam ekestis la markolo de Torres kaj dividis la insulon disde la kontinento.

La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio).

Antaŭe, la nun indonezia parto estis nederlanda kolonio. La nordorienta parto de la insulo estis antaŭe germana kolonio, dum la sudorientan parton regis unue Britio kaj poste Aŭstralio. Post la unua mondmilito, Aŭstralio transprenis la regadon ankaŭ de la germana parto; en 1975, la tuta orienta parto de Nov-Gvineo sendependiĝis.

La okcidenta parto restis nederlanda, kiam sendependiĝis Indonezio en 1949, sed en 1962, post armita konflikto inter Indonezio kaj Nederlando, Nederlando cedis Nov-Gvineon al Indonezio sub premo de la UN kaj Usono.

Vidu ankaŭ