Petro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e ligo
e ligo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:15, 11 apr. 2005

EdE-P

Petro estas esperantlingva lernolibro, laŭ duonrekta kaj duongramatika metodo, eldonita de SAT por esti uzata en laboristaj rondoj.

Historio de la libro

La unua eldono aperis en 1925. Ĝin redaktis Norberto BARTELMES kaj Rikardo LERĤNER, tiam dungitaj oficistoj de SAT en Lepsiko, dum siaj laborpaŭzoj.

La libro ricevis tre grandan sukceson, kaj estis plurfoje reeldonita. Ĝi ankaŭ estis prezentita sub la formo de teatraĵo dum iu kongreso de SAT.

La 5-a eldono (1932) estis komplete reprilaborita de Norberto BARTELMES laŭ konsiloj de kursgvidantoj.

Pro konfisko de pluraj miloj da ekzempleroj en germana presejo, en 1934 aperis antaŭtempe 6-a eldono.

Sepa eldono okazis en 1939, la 8-a kaj lasta okazis en 1956.

Petro ankaŭ estis surscenigita kiel muzikdramon dum kongreso de SAT en 1939.

Pri la enhavo

Kvankam instrulingva celo, ĝi estas kortuŝa anarkiisma verko preskaŭ inĝenua kaj romantika, pri knabo de laborista familio dum granda ekonomia krizo de intermilita periodo en gramatike progresaj lecionoj.

Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumateriaton sufiĉan por plena ellernado. (G. 5. ,E', 1931, p: 167.)

Ekstera ligo