Herbejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:15, 27 dec. 2004

Agrikulturo

En agrikulturo herbejo estas falĉejo aŭ paŝtejo, kie kreskas moltigaj herboj (precipe poacoj), manĝeblaj por brutoj.

Sur falĉejo oni falĉas 3- ĝis 5-foje en unu jaro la krekantan herbaron, kolektas kaj deponas ĝin. La sekigitan herbaron, la (fojnon), oni kolektas por la vintraj monatoj.
La herbejo kiel falĉejo estas kelkfoje intensive kultivata: akvumita, sterkita kaj traaerumita per erpilo. Tio malkompaktigas la teron, plibonigas ĝian konsiston kaj tiel (kun la sterko) helpas la fortan kreskon de la herboj. Oni ofte ekstermas herbaĉojn aŭ per semado plimultigas la utilajn, valorajn herbojn.

La herbaro de paŝtejo ne estas falĉata, sed vorata far brutoj, kiuj dume sterkas la paŝtejon.

vidu ankaŭ: Heĝkamparo