Vitelsbaĥoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) →Reĝo de Hungario: Reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio |
e roboto aldono de: uk:Віттельсбахи |
||
Linio 113: | Linio 113: | ||
[[sk:Wittelsbachovci]] |
[[sk:Wittelsbachovci]] |
||
[[sv:Huset Wittelsbach]] |
[[sv:Huset Wittelsbach]] |
||
[[uk:Віттельсбахи]] |
|||
[[zh:维特尔斯巴赫王朝]] |
[[zh:维特尔斯巴赫王朝]] |
Kiel registrite je 14:51, 17 maj. 2009
La Vitelsbaĥoj (germane: Wittelsbacher) estas unu el la plej aĝaj nobelaj dinastioj de Germanio. Jam en la jaro 1000 dokumento mencias la grafon Otto la 1-a de Scheyern, latine Otto comes de Skyrum, kiun oni konsideras pra-patron de la Vitelsbaĥoj. El la vitelsbaĥa dinastio venis dum pluraj jarcentoj la regantoj de Bavario kaj de Palatinato.
Al la Vitelsbaĥoj apartenis, interalie:
Regantoj de la Sankta Romia Imperio
Reĝoj kaj/aŭ Imperiestroj:
- 1314–1347: Ludoviko la 4-a, nomata Ludoviko la Bavaro
- 1400–1410: Rupreĥto la 1-a
- 1742–1745: Karolo la 7-a, aŭ Karolo Albreĥto
Reĝo de Hungario
- 1305-1307: Otto la 3-a (Bavario), (1290-1312 duko de Duklando Malsupra Bavario), estis 1305-1307 kiel "Béla la 5-a" reĝo de Hungario.
Reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio
- 1440-1448: Kristoforo la 3-a (Danio, Norvegio kaj Svedio), naskita kiel Christoph von Pfalz-Neumarkt
Princoj-elektistoj de Kolonjo
1583 - 1761
Regantoj de Palatinato
Grafoj de Palatinato
1294 - 1356
Princoj-elektistoj de Palatinato
ĝis 1623, kaj denove ekde 1648.
- 1610-1623 Frederiko la 5-a, estis ankaŭ reĝo Frederiko la 1-a de Ĉeĥio. Perdas la princo-elektistecon.
- 1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ĝin al la Palatinato. Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.
Regantoj de Bavario
Dukoj de Bavario
ĝis 1623
Princoj-elektistoj de Bavario
1623 - 1777
La 25-an de februaro 1623 duko Maksimiliano la 1-a de Bavario ricevis la princo-elektistecon de Palatinato. (Komence nur persone, ekde 1628 eĉ herede.)
- 1623-1651 Maksimiliano la 1-a, estis ekde 1597 duko Maksimiliano
- 1651–1679 Ferdinando Maria, regis la unuajn jarojn sub regenteco de sia patrino Maria Anna de Aŭstrio (1610-1665).
- 1679–1726 Maksimiliano la 2-a Emanuelo, ankaŭ duko de Luksemburgio
- 1726–1745 Karolo Albreĥto, 1741-1743 ankaŭ reĝo de Bohemio, ekde 1742 Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio), imperiestro
- 1745–1777 Maksimiliano la 3-a Jozefo
Princoj-elektistoj de Palatinato-Bavario
1777 - 1806
- 1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". (vidu ankaŭ: Milito de bavara sukcedo)
- 1777-1799 Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
- 1799-1806 Maksimiliano la 4-a, ekde 1806 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo
Reĝoj kaj princoj-regantoj de Bavario
1806 - 1918
- 1806-1825 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo, estis antaŭe princo-elektisto Maksimiliano la 4-a de Bavario. (Ne konfuzu kun princo-elektisto Maksimiliano la 1-a, 1623-1651.)
- 1825-1848 reĝo Ludoviko la 1-a
- 1848-1864 reĝo Maksimiliano la 2-a
- 1864-1886 reĝo Ludoviko la 2-a, la "fabela reĝo"
- 1886-1916 oficiale: reĝo Otto (mense malsana)
- 1886-1912 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Luitpold
- 1912-1913 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Ludoviko, ekde 1913 ankaŭ oficiale kiel reĝo
- 1913-1918 reĝo Ludoviko la 3-a
Reĝoj de Svedio
1654 – 1720
- 1654–1660 Karolo la 10-a Gustavo
- 1660–1697 Karolo la 11-a
- 1697–1718 Karolo la 12-a
- 1718–1720 Ulrika Eleonora
Reĝo de Grekio
1832 - 1862