Fuerteventura: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Insula Planaria
e SVG flago
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:es-canarias-fuerteventura.gif|thumb|right|Flago de Fuerteventura]]
[[Dosiero:Flag of Fuerteventura.svg|thumb|Flago de Fuerteventura]]
'''Fuerteventura''' [fŭertebentura] estas la plej proksima [[kanariaj insuloj|kanaria insulo]] al ĉeflanda [[Afriko]], [[Maroko]]. Estas ĉirkaŭ 44.000 loĝantoj (en 2002). La ĉefurbo estas [[Puerto del Rosario]] (14.000 loĝantoj). Post [[Tenerife]], ĝi estas la 2-a plej granda el la Kanarioj. Ĝi havas propran parlamenton (''Cabildo Insular'' [kabildo insular']) ekde [[1912]].
'''Fuerteventura''' [fŭertebentura] estas la plej proksima [[kanariaj insuloj|kanaria insulo]] al ĉeflanda [[Afriko]], [[Maroko]]. Estas ĉirkaŭ 44.000 loĝantoj (en 2002). La ĉefurbo estas [[Puerto del Rosario]] (14.000 loĝantoj). Post [[Tenerife]], ĝi estas la 2-a plej granda el la Kanarioj. Ĝi havas propran parlamenton (''Cabildo Insular'' [kabildo insular']) ekde [[1912]].



Kiel registrite je 21:59, 17 maj. 2009

Flago de Fuerteventura

Fuerteventura [fŭertebentura] estas la plej proksima kanaria insulo al ĉeflanda Afriko, Maroko. Estas ĉirkaŭ 44.000 loĝantoj (en 2002). La ĉefurbo estas Puerto del Rosario (14.000 loĝantoj). Post Tenerife, ĝi estas la 2-a plej granda el la Kanarioj. Ĝi havas propran parlamenton (Cabildo Insular [kabildo insular']) ekde 1912.

Geografio

Fuerteventura estas la plej malnova insulo en Kanarioj, de antaŭ 20 milionoj da jaroj. Ĝi estis formita de vulkana efiko. La lasta vulkana aktivo datas antaŭ 4.000 - 5.000 jaroj.

La plej alta punkto estas monto Jandía [ĥandia] (807 m) en samnoma duoninsulo.

Ĝi havas ses municipojn:

  • Antigua
  • Betancuria
  • La Oliva
  • Pájara
  • Puerto del Rosario
  • Tuineje

Historio

Pro ĝia foreco el Iberio, la diktaturo de Miguel Primo De Rivera uzis ĝin kiel ekzilejon de kontraŭuloj. Filozofo Miguel de Unamuno estis tien veturigita en la 1920-aj jaroj.

Vidu ankaŭ Jean De Béthencourt,

Nunaj aferoj

La insulo ricevas multajn turismantojn ĉefe el Germanio. La vento allogas sportantojn kun ventotabuloj (veltabuloj).

La skulptisto Eduardo Chillida decidis en 1996 bori la monton Tindaya malplena kiel artaĵo. Tio kaŭzis protestojn inter tiuj, por kiuj Tindaya estis simbolo de la insulaj praloĝantoj.

Pro sia proksimo al Afriko (ĉirkaŭ 100 kilometroj), Fuerteventura estas la celo de boatoj, per kiuj kontrabandistoj sendas eksterleĝajn enmigrintojn al eŭropunia Hispanio. La vojaĝo estas tre danĝera, kaj ofte kadavroj de malsukceseguloj atingas la marbordon, sed la alternativa mallonga vojo tra Ĝibraltara markolo estis barita de nova fortika gvatsistemo en ĵusaj jaroj. La loka registaro plendas, ke kaptitaj eksterleĝuloj en improvizitaj malliberejoj tro kostas.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara