Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sibazyun (diskuto | kontribuoj)
e ekstera ligo al CED ĝisdatigita
Linio 12: Linio 12:


==Ekstera ligo==
==Ekstera ligo==
* [http://esperantic.org/ced/index.htm CED]
* [http://dok.esperantic.org/ced/cedtemp-eo.htm CED]


[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]

Kiel registrite je 10:03, 23 maj. 2009

La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antaŭenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron ĉe internaciaj organizaĵoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ĝenerala publiko.

La ĉefa motoro de CED en ĝia unua jardudeko estis Ivo Lapenna; de post 1974, la plej ŝlosilan rolon ludas Humphrey R. Tonkin. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝas nomoj kiel William Auld, Detlev Blanke, Marjorie Boulton, W. Collinson, Probal Dasgupta, Isaj Dratwer, Mark Fettes, Rudolf Haferkorn, Ulrich Lins, François Lo Jacomo, G. F. Makkink, Paul Neergaard, Claude Piron, Juan Regulo Perez, R. Rokicki, Victor Sadler, Klaus Schubert, Gaston Waringhien, R. Wood. Per diversaj agadoj CED daŭre rolas centre en la intelekta vivo de la Esperanto-komunumo.

Dum la tempoj de Lapenna la mallongigo CED ricevis en junularaj rondoj la ŝercan longigon 'Centro por Erotiko kaj Diboĉado'.

Atentu

Vidu ankaŭ

Interlingvistikaj instancoj.

Ekstera ligo