Nicolaus Bruhns: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: it:Nicolaus Bruhns
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fr:Nicolaus Bruhns
Linio 200: Linio 200:
[[en:Nicolaus Bruhns]]
[[en:Nicolaus Bruhns]]
[[es:Nicolaus Bruhns]]
[[es:Nicolaus Bruhns]]
[[fr:Nikolaus Bruhns]]
[[fr:Nicolaus Bruhns]]
[[it:Nicolaus Bruhns]]
[[it:Nicolaus Bruhns]]
[[ja:ニコラウス・ブルーンス]]
[[ja:ニコラウス・ブルーンス]]

Kiel registrite je 08:37, 28 maj. 2009

Nicolaus (ankaŭ: Nikolaus) Bruhns (foje: Bruhn, Bruns; * advento 1665 en Schwabstedt; † 29-a de marto 1697 en Husum) estis komponisto de la Nordgermana orgenskolo kaj orgen- kaj violonvirtuozo.

La postlasita verkaro de Bruhns estas nur malmulte ampleksa. Ĝi distingiĝas per multemocia esprimforto, kaj enhavas eksterordinare unikajn pecojn.

Vivo

Bruhns devenis de muzikistofamilio el Ŝlesvig- Holstina. Lia avo Paŭlo estis liutisto kaj muzikmajstro en la kapelo de la duko en Gottorp. La onklo de Nicolaus, Frederiko Nicolaus Bruhns, estis direktisto de la urba muzikensemblo en Hamburgo. Paŭlo, la patro de Nicolaus, - eble lernanto de Franz Tunder – estis orgenisto en Schwabstedt, kie li edziĝis kun la filino de sia antaŭulo.

Lübeck kaj Kopenhago

Nicolaus ricevis sian unuan instruo supozeble de sia patro. Kiel poste skribis Ernst Ludwig Gerber en sia leksikono Lexikon der Tonkünstler, li jam regis junaĝe la orgenludadon kaj produktis „bonajn“ komponaĵojn por klavarinstrumento kaj kantvoĉo. Verŝajne efikis sur lin la muzikaj influoj el Husum, la eble plej riĉa urbo de la Nordfrisa marbordo. La 16-jara Nicolaus montris sufiĉe da talento, por lerni laŭ konsilo de sia patro la ludadon de violono kaj gambovjolo ĉe sia onklo Peter en Lübeck. Pri tiuj ĉi instrumentoj li akiris „tian kapablon, ke ĉiu, kiu nur aŭskultis kaj ekkonis lin, devis admiri kaj ŝati lin“ (Gerber). El ĉiuj violonistoj en Lübeck, kies virtuozecon oni admiris en- kaj eksterlando, Bruhns estis la plej juna reprezentanto. Krome li estis la plej favorata lernanto de Dietrich Buxtehude, ĉe kiu li studis kompozicion kaj pliperfektigis sian orgenludadon. Laŭ muzikleksikono de Johann Mattheson Buxtehude estis la plej grava ekzemplulo de Bruhns.

Post kiam Bruhns kelktempe vagadis en la ĉirkaŭa regiono, li atingis postenon kiel komponisto kaj violonisto ĉe la kortego en Kopenhago, dank‘ al rekomendletero de Buxtehude al la tiea orgenisto de la Nicolajpreĝejo, Johann Lorenz – tiaj vojaĝoj en la nordajn landojn inter muzikistoj el Lübeck oftis. Lia posta bofrato Johann Hermann Hesse, kiu havis rilatojn en Kopenhago, helpis lin enrepreni tiun vojaĝon. Bruhns restis kelkajn jarojn en Kopenhagen; la ekzaktaj cirkonstancoj de liaj restado estas nekonataj. Bruhns ne estis oficista, tamen certus, ke li estis vicorgenisto de Lorenz . Verŝajne li sursceniĝis kiel orgen- kaj violonvirtuozo dum ties famaj vesperkoncertoj samkiel ĉe la reĝa kortego.

Husum

Post la morto de la maljuna orgenisto Friedrich zur Linden de la – nuntempe ne plu ekuzista – urbopreĝejo en Husum januare 1689 la urbokonsilantaro volis proponi la postenon al la jam iel fama Bruhns. Ne sciante, kie tiu restas ĉitempe, oni okupis la orgenon provizore, kaj la urbestraro provis eltrovi, kie estas Bruhns. Tio ĉi okazis hastege – eĉ nokte kuriero estis survoje al Schwabstedt por ricevi ties adreso de la patro aŭ frato. Eble aliaj konkuraj urboj interesiĝis pri la talenta muzikisto. Post provludo en Husum la 29-an de marto en Husum li finfine estis akceptata unuvoce, „char antauwe Tiaspecay Komponajhoy kay Traktadoy de Instrumentoy chiaspecay en tiu chi Urbo neniam estis auwdintay“. Kun sia nomumado kiel orgenisto Bruhns edziĝis kun Anna Dorothea Hesse, la duonfratino de sia onklino.

Tri monatojn poste la urbokonsilantaro de Kiel ofertis al li postenon kiel posteulo de la tiama orgenisto de la Sankta Nikolao-Preĝejo, kio konsekvencigis akran disputon inter ambaŭ urboj. Bruhns, timigita pro intrigo incitita de Kiel „per iuj pretekstoj“, vojaĝis tien la 22-an de julio de la jaro kaj promesis, ene de tri semajnoj ekoficii. Post kiam la urbo Husum sentante sin ofendita promesis al Bruhns kiel ununura orgenisto altigon de la pagata salajro je 100 al 500 taleroj pojare, tiu ĉi plue restis en Husum.
Kun la ŝanĝiĝo de la delegitoj de Husum en la jaro 1691 oni rifuzis al Bruhns kontraŭ la volo de la urbokonsilantaro la eksterordinaran salajraltigon. Li plendis ĉe la duko de Gottorp kaj ankaŭ venkis. En sia letero la duko aludis, ke Bruhns urĝe bezonas la monon.


Krom la 1629 de Gottfried Fritsch restaŭrita orgeno Bruhns disponis ankaŭ pri la voĉĥoro de la preĝejo. Dum du jaroj li kunlaboris kun la loka kantoro Georg Ferber, konata pro sia escepta basvoĉo kaj finfine anstataŭata de Petrus Steinbrecher. La direktadon de la instrumenta ensemblo transprenis la urbomuzikisto Heinrich Pape.

Ĝis sia frua morto en la aĝo de 31 jaroj1 Bruhns plue restis en Husum. La 2-an de aprilo 1697 li estis entombigita, „far‘ de Chiuhomo bedauwrata, ke tiel eminenta Maystro en sia Profesio, ankauw akordighema Viro vivi ne plilonge raytis“.[1] Laŭ la eklezia arkivo de la urbo Bruhns mortis pro ftizo.

Bruhns postlasis kvin gefilojn, kiujn patrece alprenis lia bofrato; lia ununura filo pli malfrue studis teologion. Nicolaus havis fraton, Georg, kiu transprenis lian oficon en Husum. tamen de tiu ĉi nek komponaĵoj nek indikoj pri historia postefiko estas konataj, tiel ke kun Nicolaus ankaŭ finiĝis la historio de la muzikistofamilio Bruhns.


1) Kölsch samkiel kelkaj leksikonoj indikas 32 jaroj, kio tamen kontraŭas la vivodatojn.

Ludotekniko

Bruhns famis vaste trans la urbolimoj de Husum kiel orgen- kaj violonvirtuozo. Kiel raportas Mattheson, foje li ludis samtempe violonon kaj ĉe la orgeno kun la pedalaro la bason. Gerber raportas, ke li dum tiu ankaŭ kantis, tiel ke lia muzikado aŭdiĝis kvazaŭ ludado de pluraj personoj. Eble Bruhns prezentis tiel sian kantaton Mein Herz ist bereit laŭ tiu maniero.

Bruhns onidire regis sur la violono ludoteknikon permesantan al li, ludi persistajn kvarvoĉajn akordojn. En sia monografio pri Johann Sebastian Bach ĉe lia priparolado de la sonatoj kaj partitoj por violono solo Albert Schweitzer mencias Bruhns kiel pruvo por tio, ke en la tempo antaŭ kaj ĝis Bach la plurvoĉa ludado sur la violono eblis kaj kutimis sen la hodiaŭ kutimaj intervaldividado aŭ la arpeĝado.

La postlasita verko ne permesas deduktojn pri la ankaŭ de Gerber raportita lerteco pri gambovjola ludo, tamen troviĝas indikoj pri tio eble en la komponaĵoj de Buxtehude: Ne estas neverŝajna, ke Buxtehude skribis sian kantaton Jubilate Domino por aldo kaj deviga gambovjolo por Bruhns kaj destinis lin por gambovjolisto de la kantato Gen Himmel. Se tio ĝustas, tiam la virtuozaj gambovjolaj moviĝoj pruvas, ke la gambovjolo ne nur estis krominstrumento de Bruhns.[2]

Verkaro

Pro lia frua morto de Bruhns nur kvar kompletaj orgenverkoj kaj 12 sakralaj kantatoj estas postlasitaj, kies aŭtoreco estas sendubaj. Li ankaŭ skribis ĉambromuzikon, kiu tamen estas malaperinta.

Geck karakterizis Bruhns kiel komponisto „kun la pasio de artisto, kiu ne staras super sia verkoj, sed kunfandiĝas en ĝi“. La komponaĵoj de Bruhns altgrade estas dominataj de ilia dezirata efiko, kiu dominas formalajn aspektojn.

Orgenverkoj

En la lernolibro pri flutoludado de Quantz’ Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen Bruhns estas rigardata kiel unu el la plej bonaj verkistoj de orgenverkoj de sia tempo. Tri tokatoj nomataj „preludio“ aŭ „preludio kaj fugo“, samkiel fantazio pri la ĥoralo Nun komm der Heiden Heiland originas kun certeco de Bruhns.

La orgenverkoj montras tipajn karakterizaĵojn de la Nordgermana orgenstilo: kontrasto inter homofoniaj kaj fugataj partoj, arpeĝoj kaj virtuozaj pedalpasaĵoj kun triloj. Frapanta estas la aŭdacaj harmonioj kaj implikitaj ritmoj. Bruhns elĉerpis ĉiujn liberojn de la Stylus phantasticus por krei afektozajn, kelfoje akrajn kaj preskaŭ „moderne“ aperajn komponaĵon. Ĉar la rapidaj pasaĵoj de la preludioj postulas klarajn kaj precizajn ritmojn – parte per duvoĉa pedalludo –, ili faras altajn postulojn al la interpretanto.

„Granda“ preludio en e-minoro aŭdekzemplo (Info), partituro

Tiu ĉi preludio estas sendube la plej arbitreca orgenverko de Bruhns. Ĝi konsistas el du fugoj sendependaj unu de la alia kun respektivaj antaŭ-, inter-, kaj postludoj, en kiuj estas enŝovitaj liberaj partoj. Per sia enorma multspececo ĝi pelas la „fantazian stilon“ al la ekstremo. Apel komparis la pecon – eble apogante sin sur karakterizo de la Stylus Phantasticus en la verko de Mattheson Der vollkommene Capellmeister – kun „magia teatro, en kiu ĉiumomente aperas novaj personoj, moviĝas trans la scenejon kaj remalaperas“.[3]

La libera antaŭludo konsistas el kromateco, kiu estas interplektita kun sonsekvoj ilustritaj en la posta unua fugotemo. La fugo komencas per kromata sonsekvo, kiun sekvas la ĉeftemo akompanata de la komenco de la dua voĉo.
La fugo transiras per libera transkonduko en duan parton en 12/8-takton. Tiun sekvas neatendita arpeĝopasaĵo. En la sekva ostinato alternas klavaro kaj pedalaro. Finfine komencas la dua fugo per sia sinkopa ĉeftemo:
La 24/16-takta fina parto estas de kompleksa konstruo kaj finiĝas per akordo konstruita sur E.

„Eta“ preludio en e-minoro

La „eta“ e-minora preludio ne estas tiel enhavoriĉa kiel la pli granda, sed de same dispecigita konstruo. La antaŭludon, kiu konsistas el rapida pedalsona sekvo kun punkteca akompanado per la klavaro, alligas longa eĥoparto. Tiun sekvas gaje montriĝa fugato. La venontan parton sekvas en alegro kelkaj arpeĝotaktoj, kiuj transkondukas al la fina parto. Akordo finas la pecon.

Preludio en G-maĵoro

Tiu verko formale estas konstruita simile al multaj aliaj Nordgermanaj tokatoj. Ĝi konsistas el antaŭludo, fugo kun reperkuta temo, interludo, fugo pri la triatakta variaĵo de la temo kaj postludo. Temas ĉe tio male al ambaŭ e-minoraj fugoj pri peco, kiu malgraŭ ŝajne diversaj partoj disponas pri intera kohereco kaj atestas diligentan konstruon.
Post tokato kaj kelkaj enkondukaj taktoj komencas la unua fugo, kies temo, simile al tiuj de Buxtehude, enhavas ripetatajn notojn. en rapida sinsekvo komencas kvar pluaj voĉoj. Kelkaj pasaĵoj aplikas la duvoĉan pedalarludon kaj tiel estas sesvoĉaj, la diferencoj laŭ sonalteco de ambaŭ pedalvoĉoj atingas ĝis du oktavoj. Interludon sekvas la dua fugo. Virtuoza pedalludo enkondukas la dramecan postludon.

Preludio en g-minoro

Tiu ĉi estas la plej mallonga orgenverko, kiu konsistas nur el du ĉefaj partoj nome tokateska antaŭludo kaj fugo, tial ĝi laŭforme alproksimiĝas al la formtipo „preludio kaj fugo“, kiel ĝin verkis J.S.Bach. Tamen je la fino de la antaŭludo aperas kvar taktoj en adaĝo, kaj la fugo finiĝas per kvin tokateskaj taktoj, kaj tio estas tipa por la Nordgermana baroka orgenmuziko.
La antaŭludo komencas per virtuoza melodio el 16-onaj notoj, kiu enhavas kaŝan duvoĉecon: la unua de 16-ononotan kvaropo markas descendan melodion, dum la aliaj turniĝas samnivele ĉirkaŭ la g‘‘, kiu tiel aperas kiel voĉo kuŝa sur unu sono. Tiu temo denove aperas en la kvina takto, nun en la pedalaro. La akompanvoĉoj enmetas ritme simplaj akordojn. La rapida movo evoluigas ĝis la fino de la ataŭludo, kiu rompiĝas sur duonfinaĵo sur la dominata akordo sur D. tiun sekvas la adaĝotaktoj kun plenfinaĵo sur la toniko G. Tiuj transkondukas al fugo, kies temo unue transiras la kvar voĉojn ekde la diskanto ĝis la baso kaj estas tipe Nordgermana, pro la limitiĝo de 5-tona sonamplekso kaj la sonripetadoj. La fugo finiĝas per libere, fantaziaj aŭ tokateskaj taktoj.

Ĥoralfantazio: Nun komm der Heiden Heiland

Nun komm der Heiden Heiland [Nu venu, salvanto de la paganoj] estas Germana traduko de la mezepoka himno Veni redemptor gentium [Venu, redemptoro de la gentoj] kaj estis pulikita en la unua Lutera kantaro de 1524 en Erfurto. Ĉi tie ĝi estas ĝenerale redonata de la unua tenora akompanvoĉo:
Dosiero:Bild-Bruhns-Choralfantasie-Thema.svg
Unu post la alia la aldo kaj poste la pedalaro transprenas tiun melodion. En la paso de la tempo aliĝas ĉiam novaj figuroj kaj melodieroj kun eĥopasaĵoj kaj enŝovaĵoj en la stilo de partito. Per subita interrompiĝo finiĝas la sonriĉeco, por finfine enbuŝiĝi en unuforme fluan lastan parton, kiu finiĝas relative senspektakle.

Voĉkanta verkaro

La voĉkanta verkaro de Bruhns estas dividebla en tri kategoriojn laŭ ĝeneralaj trajtoj. Unu parton formas la trakomponitaj koncertoj, kiuj konsistas nur el unu interligita parto kaj transprenas la tekstojn de la skriboj senŝanĝe.
La alian grandan parton formas la tranumeritaj koncertoj, kiuj konsistas – kiel ankaŭ la kantato malvastsence – el pluraj movimentoj kaj parafrazas la originajn tekstojn. Ĉe tio ili aplikas ĉiujn teknikojn, kiuj ankaŭ estas uzataj en la opero, kiel ritorneloj, arioj, duoj, trioj kaj ĥoroj.
Finfine estas postlasita ĥoralkantato koncipita kiel Lutera sakralkanto.

Bruhns kunligis stilelementoj de du kontraŭaj muzikĝenroj, nome de la sakrala koncerto stampita de Schütz kaj de la ĝis tiam pleje al la profana muziko rezervita madrigalo. Same kiel la komponaĵoj por orgeno la kantvoĉaj verkoj atestas grandan senton por la afektefiko.

Kelkaj el la verkoj postulas prefere instrumentan, aliaj prefere voĉan suverenecon. Same troviĝas fugataj partoj, kiuj unuigas instrumentajn kaj kantajn voĉojn, kiel ekz. ĉe la kantato Jauchzet dem Herren. Tio konkludigas, ke Bruhns rigardis kantajn kaj instrumentajn voĉojn vaste kiel unueco. La instrumentado tamen estas sufiĉe limigita, kio rilatus kun tio, ke Bruhns ne havis la okazon al tiurilata edukado.

Nur sporade oni konas la originalajn titolojn de la kantverkoj – kiel ekzemple „madrigalo“ (Hemmt eure Tränenflut) aŭ „Canzon spirituale“ (O werter heil’ger Geist). Niatempe oni kunigas ilin ĝenerale sub la nocio „kantatoj“. Datigo eblas nur malprecize kaj sporade. La sinsekvo de la jene pli detale komentataj verkoj laŭas la eldonon de la kompleta verkaro.

Trakomponitaj koncertoj

Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden

Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), arĉinstrumentoj, ĝeneralbaso
Teksto: 2-a Timoteo, ĉapitro 4, versoj 6–8
Tiu ĉi verko staras plejparte en la tradicio de la koncertmoteto. Ĉiu ideo de la teksto estas aparte muzikigata. La verko subdividiĝas en kvin literaturaj ĉapitroj, kiuj estas kunigitaj en tri muzikajn movimentojn. La kvinopa subdivido memoras al Tunder, tamen aperas pro pli egaligataj partoj pli homogenaj.
Anfang von Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden, partiturkopio de Georg Österreich
La peco komencas per kvarvoĉa fugo en D-maĵoro, kiu konsistas el la temo Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden [venis la horo de mia foriro] kaj kontraŭtemo pri Ich habe einen guten Kampf [Mi batalis la bonan batalon] kaj harmonia sekvenco pri gekämpfet [batalinta]. La ĉefideo de la dua tekstparto Ich habe den Lauf vollendet [mi finis la kuradon], la „Lauf“ [kuradon], estas distingita per akcentoj de la vokalo, akompanata de eĥo de la arĉinstumentoj. La centra parto estas dominata de la laŭpaŝa kromata plialtigo de hinfort [for], samkiel harmonia finaĵo pri der Gerechtigkeit [la justeco]. La lasta parto, Nicht mir aber allein [kaj ne nur al mi], komencas per soprano kaj aldo, kiuj estas plifortigataj de tenoro kaj baso.

Der Herr hat seinem Stuhl im Himmel bereitet

Baso, du violonoj, du gambovjoloj, violono aŭ fagoto, ĝeneralbaso
Text: 103-a psalmo, versoj 19–22
Laŭ voĉkonduko tiu ĉi kantato en A-maĵoro estas konstruita kiel trivoĉa koncertato kaj enhavas multnombrajn fugatajn partojn. La unua tekstparto estas komencata de la solobaso, al kiu respondas la kvinvoĉa instrumentensemblo. La kernon de la verko formas la versoj 20 samkiel 21/22. Vaste efektivigata haleluja-fuo finas la verkon, en kiu Bruhns preferas matematike ekzaktan formalan konstruon al fidela muzika transmetado de la teksta materialo.

Jauchzet dem Herren, alle Welt

Tenoro, du violonoj kaj ĝeneralbaso
Teksto: 100-a psalmo
Tiu ĉi kantato dividiĝas en tri grandajn partojn. La unua vicigas recitativojn kaj ariojn, kiuj pro siaj rapidaj sonsekvencoj postulas multan de la tenoro. La dua, Geht zu seinen Toren [Eniru en Liajn pordegojn] enhavas kvarvoĉan fugon, kiu inkludas krom la kantiston ĉiujn instrumentojn. La tria parto similas la unuan.

De profundis

Baso, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso
Text: 130-a psalmo, versoj 1–8
Tiun ĉi baso-solokantaton, eble ankaŭ la ambaŭ virtuozajn pecojn Der Herr hat seinem Stuhl im Himmel bereitet kaj Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden, Bruhns eble skribus en Husum por Ferber. Temas pri unu el la du postlasitaj komponaĵoj en la Latina. La basvoĉo trovas sian kontraŭparton en la malmultaj instrumentoj, kiuj partatempe ŝoviĝas antaŭen.
La peco komencas kun elegia Sinfonia. La profundo estas simbolata per kromata descendo ĉe Fiant aures tuae intendentes. La centra parto reprezentas la dubantan kredanton per hezita ŝanĝo inter malrapidaj recitativoj kaj rapidaj arioj. Gajeska akcelado de la tempo ĉe et ipse redimet flankenmetas ĉiun dubon kaj enbuŝiĝas finfine en jubila Amen.

Mein Herz ist bereit Hörbeispiel und Partitur

Baso kaj deviga violono
Teksto: 57-a psalmo, versoj 8–12
Tiu ĉi komponaĵo estas tiu, kiu donas enrigardon en la ludotekniko de Bruhns. Precipe je la preludio la virtuoza violonludo, je kiu ofte aŭdiĝas du aŭ tri kordoj samtempe, estas utiligata kiel efekto. La teksto estas la Germana traduko de Paratum cor meum. La kantato konsistas el kvin partoj kaj estas de kompleksa strukturo. La naive serena baza etoso estas atingata per multnombraj figuroj, kiel la melodio Wache auf, meine Ehre [Vekiĝu, mia honoro] kaj la ŝanĝo inter kantvoĉo kaj instrumentoj.

Numerkonzertoj

Wohl dem, der den Herren fürchtet

2 Sopranoj, baso, arĉinstrumentoj kaj ĝeneralbaso
Text: 128-a psalmo, versoj 1–6
Tiu ĉi kantato konsistas el kvar movimentoj. La enkondukon en koncerteska stilo sekvas la dua movimento, Dein Weib wird sein [Via edzino estas], rezervita ekskluzive al la sopranoj. La trian movimenton, Siehe, also wird gesegnet der Mann [Jen tiel estas benata la homo], konforme al tio kantas la baso. La kvara kaj lasta movimento finfine, Der Herr wird dich segnen aus Zion [Benos vin la Eternulo el Cion] konsistas el ŝanĝoj inter la voĉoj.

Paratum cor meum

Du tenoroj, baso, violono, du gambovjoloj, ĝeneralbaso
Text: 57-a psalmo, versoj 8–12 (Latine)
Tiu ĉi koncerto konsistas el enkonduka halelujo kaj tri movimentoj. La unua (versoj 8–9) kaj la lasta (verso 12) movimentoj estas trivoĉaj kun instrumentensemblo. La solista mezparto konstruita sur la restaj versoj konsistas el recitativo kaj ariozo por la unua tenoro samkiel ariozoj por la dua tenoro.

Ich liege und schlafe

Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), kvar solovoĉoj, arĉinstrumentoj, ĝeneralbaso
Teksto de la komenca kaj fina movimentoj: 4-a psalmo, verso 9; meza movimento : Ich hab Gott Lob das Mein vollbracht (Georg Werner)
Koresponde al la teksto la kantato aperas en la „tragedia“ tonalto c-minoro. Sinfonia de la arĉinstrumentoj antaŭiras la eniron de la voĉoj. La dua movimento estas soloario por soprano. Al instrumenta ritornelo aliĝas la tenoro-aldo-duo In Jesu Namen. Post dua ritornelo sekvas soloario porbaso laŭ tradicio de Buxtehude .
La kortuŝa, de kelkaj aŭtoroj klasifikata kiel „mistika“ muzika transmetado de la rigardadoj pri la morto konsistigas la tute specialan kvaliton de tiu ĉi kantato.
La angula movimento de tiu ĉi peco ankaŭ estas postlasita kiel parodio kun la tekto Ich habe Lust abzuscheiden (laŭ Filip. 1, 23).

Muss nicht der Mensch

Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso,), kvar solokantvoĉoj, arĉinstrumentoj, du klarionoj, ĝeneralbaso
Teksto: parafrazo de Ijob VII, ĉapitro I, 1
Tiu ĉi kantato verŝajne estas junulverko ekestiĝinta sub observado de Buxtehude, en kiu Bruhns provis imiti la stilon de la „grandaj vespromuzikoj“ de sia instruisto. Ĝi komencas per uverturo, en kiu klarionoj, arĉinstrumentoj kaj klarionoj sinsekvas. Je tio sekvas tri strofoj, kiuj ĉiuj finiĝas per ĥoro pri la futata temo Da gibt es schon auf allen Seiten. La dua parto de la kantato konsistas el po unu strofo por baso kaj tenoro kaj buŝiĝas finfine en la finan strofon pri Triumph, der Kampf ist gekämpfet.
Paraleloj inter tiu ĉi madrigalo kaj la vespromuziko de Buxtehude „Das Jüngste Gericht“, BuxWV 129 indikas pri tio, ke Bruhns partoprenis al la ekesto de tiu lasta (Lit.: Kölsch 1957, S. 22).

O werter heil’ger Geist

Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), kvar solovoĉoj, du klarionoj, arĉinstrumentoj kaj ĝeneralbaso
Teksto: Parafrazo de la Lutera ĥoralo Komm heiliger Geist
Teksto kaj plenmatura stilo de tiu ĉi kvarmovimenta kantato indikas pri tio, ke ĝi estis skribata por la enoficiigo de predikanto. La unua parto konsistas el ritornelo en C-maĵoro, sekvata de refreno pri Die sündliche Schwachheit, kiu ree finiĝas per ritornelo. La tri sekvaj movimentoj konsistas el komencoj de la solistoj, kiuj de tempo al tempo estas interropataj per la komenca ritornelo kaj finiĝas per fina ĥoro.

Hemmt eure Tränenflut

Kvarvoĉa ĥoro (soprano, aldo, tenoro, baso), kvar solovoĉoj, arĉinstrumentoj kaj ĝeneralbaso
Tekstfonto nekonata
Tiu ĉi eble lasta verkoj de la majstro letzte Werk des Meisters celebras la Paskofeston. Intstrumentaj ritorneloj kaj strofoj deklamitaj en la solokantado ŝanĝiĝas reciproke. Je la fino staras Amen, kiu baziĝas sur la ĥoralo Christ lag in Todesbanden.

Ĥoralkoncerto

Erstanden ist der heilige Christ

2 tenoroj, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso
La ĥoralkantato baziĝas sur la Latina kanto Surrexit Christus hodie origine el la 14-a jarcento, kiu en 1531 estis publikata en la Brüdergesangbuch de Michael Weisse. La Cantus firmus aplikata de Bruhns jam en 1555 estis uzata de Valentin Triller.

Fragmentaj kaj necertaj verkoj

Dosiero:Bruhns Prld g Manuskript.png
Manuskripto de la fugo en g-minoro

Preludio en g-minoro, simile longa kiel la malgranda preludio en e-minoro, estis malkovrita en 1970. La antaŭludo faras paralelajn movojn sur la klavaro, kiuj ŝanĝiĝas kun pedalsolo. mallonga adaĝo finiĝanta per orgenpunkto, enkondukas la temperamentan fugon. La fino venas neatendite en formo de ripetata akordo.. Kollmannsperger atribuas tiun preludion al Arnold Matthias Brunckhorst. Indico por fremda aŭtoreco estas la - kompare kun la aliaj orgenverkoj – sufiĉe simpla strukturo de la komponaĵo. En la ununura fonto la aŭtoro estas indikata kiel Mons: Prunth..[4]

De plia orgenverko de Bruhns, preludio en D-maĵoro, estas postlasita nur adaĝo-parto.

Eitner ankaŭ atribuis la kantaton Wie lieblich sind deine Wohnungen kaj de la madrigalo Satanas und sein Getümmel al Nicolaus Bruhns.[5] Kiel aŭtoro de la unua ja pruviĝis lia onklo Friedrich Nicolaus kun alta probableco. La duan oni malatribuu pro stilaj kialoj. Ĝi supozeble originas de la Hamburga muzikisto.

Postefikoj

Muzika influo

Ĉu kaj kiel Nicolaus Bruhns influis la pli postan barokan muzikon, oni ne povas eltrovi tute klare pro la malabundaj fontoj. Dokumento, en kiu aperas lia nomo, estas letero skribita en 1775 de Carl Philipp Emanuel Bach al Johann Nikolaus Forkel, laŭ kiu rezultas, ke lia patro Johann Sebastian ŝatis kaj studis la orgenverkojn de pluraj Nordgermanaj – inter ili ankaŭ Bruhns – kaj kelkaj Francaj komponistoj. Similan li skribis 1754 en sia Nekrologo pri Johann Sebastian Bach. La kaŭzo estis, ke Johann Sebastian eble havis aliron al la t.n. Möllerschen Handschrift [manuskripto de Möller] kaj al la Andreas-Bach-libro de sia pli aĝa frato kaj pianoistruisto Johann Christoph Bach. Tiuj muzikkolektoj enhavas la e-minorajn preludiojn de Bruhns samkiel la preludion en G-maĵoro. Riedel analisis eblajn formalajn komunecojn en la verkaroj de Bruhns kaj Bach.[6] Kelkaj el la fruaj verkoj de Bach ja enhavas motivojn, kiuj montras supraĵan similecon al tiuj de Bruhns. Ĉar tiuj tamen estis distvastiĝintaj, oni ne povas konstrui pruvipovan konekson inter la verkoj de ambaŭ muzikistoj.

Pri la voĉkanta verkaro oni ne konas referencojn. Pluraj muziksciencistoj tamen sekvis la priskribon de Stein pri Bruhns kiel komponisto, kiuj ebenigis la vojon al madrigala kantato[7]; dies wird von Webber bestritten.[8]


Modernepoka remalkovro

Dum la 1930-aj jaroj oni unuafoje biografie esploris pri Bruhns. Tiam oni konis el la verkaro nur kvar el la orgentokatoj samkiel unu solokantaton por baso. En 1939 Stein publikis la unuan eldonon de la kompleta verkaro kiel „prateksto“. Same kiel ĉe la plej multaj Nordgermanaj majstroj pri Bruhns mankas kaj sekurita aŭtografa fontmaterialo kaj ankaŭ pluroblaj postlasaĵoj, tiel ke oni devas reekpreni unuopajn kopiojn, kiujn i.a. produktis Agricola, Walther kaj Österreich. Pli novaj eldonoj de la verkoj provas konsideri tion kaj korekti eventualajn erarojn.

Nicolaus Bruhns estas mallonge menciita en ĉapitro de la novelo Renate (1878) de la verkisto kaj muzikŝatanto Theodor Storm naskiĝinta en Husum, en kiu ĉi tiu utiligas la vesperan orgenludon de Georg Bruhns etospoezie. Vivo kaj verkaro de la komponisto formas la bazon por la romano Mitternacht [meznokto] de Andreas Nohr (Röll-Verlag 2000, ISBN 3-8975-4175-0).

Husum estis rezidejo de la intertempe malfundita asocio Nicolaus-Bruhns-Gesellschaft e. V., kiu fondiĝis en 1947 post Bruhns-koncerto direktata de Kurt Rienecker kaj transsendata de la radio. Prezidantoj estis Rienecker kaj Walter Rath; Fritz Stein estis honorprezidanto de la asocio, kiu disponis pri propran ĥoron samkiel propran orkestron kaj okazigis pli ol 100 muzikaranĝojn kun verkoj de Bruhns kaj aliaj komponistoj.

Dum kiam en 1965 ekzistis nur tri sondiskaj registraĵoj[1], intertempe la elekto je sonregistraĵoj ege kreskis – inter ili troviĝas altvaloraj interpretaĵoj distingitaj de muzikrevuoj. La orgenverkoj relative ofte estis publikataj ankaŭ kiel kompletregistraĵoj. La voĉkantan verkaron tamen ĝis nun nur malmulte priatentis: Krom pluraj publikaĵoj de unuopaj pecoj ekzistas nur unu kompletregistraĵo sur KD.

Literaturo

  • Martin Geck: Nicolaus Bruhns – Leben und Werk. Musikverlag Hans Gerig, Köln 1968.
  • Heinz Kölsch: Nicolaus Bruhns. Schriften des Landesinstituts für Musikforschung. Bärenreiter, Kassel 1958 (Wiederveröffentlichung einer Dissertation von 1938, Kiel).
  • Martial Leroŭ: Nicolaus Bruhns. In: Edmond Lemaître (Hrsg.): Guide de la musique sacrée et chorale profane – L’âge baroque (1600–1750). Éditions Fayard, Paris 1992, ISBN 2-213-02606-8
  • Michel Roubinet: Nicolaus Bruhns. In: Gilles Cantagrel (Hrsg.): Guide de la musique d’orgue. Éditions Fayard, Paris 1991, ISBN 2-213-02772-2

Ligiloj

Fontoj

  1. 1,0 1,1 Nicolaus-Bruhns-Gesellschaft (Hrsg.): Festschrift zum 300. Geburtstag von Nicolaus Bruhns 1665–1697. Petersen, Husum 1965, S. 37.
  2. Kölsch, a. a.  O. S. 21
  3. Willi Apel: Geschichte der Orgel- und Klaviermusik bis 1700. Bärenreiter, Kassel 1967, S. 621.
  4. Dietrich Kollmannsperger: „Mons. Prunth“, Präludium g-Moll – eine Neuzuweisung, en: Ars Organi. März 2006.
  5. Robert Eitner: Biographisch-bibliographisches Quellen-Lexikon der Musiker und Musikgelehrten christlicher Zeitrechnung bis Mitte des 19. Jahrhunderts. Leipzig 1900–1904.
  6. F. Riedel, in: Die Musikforschung. 11.1958, S. 281 f.
  7. Fritz Stein: Nicolaus Bruhns, Gesamtausgabe der Werke. Braunschweig 1937–39.
  8. Geoffrey Webber: North German church music in the age of Buxtehude. Clarendon Press, Oxford 1996, ISBN 0-19-816212-X (Buchbesprechung von David Yearsley)

Ŝablono:Link FA