Franca revolucio de 1830: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nallimbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:七月革命
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: zh:法國七月革命
Linio 39: Linio 39:
[[tr:Temmuz Devrimi]]
[[tr:Temmuz Devrimi]]
[[vi:Cách mạng tháng Bảy]]
[[vi:Cách mạng tháng Bảy]]
[[zh:七月革命]]
[[zh:法國七月革命]]

Kiel registrite je 15:58, 28 maj. 2009

Libereco gvidanta la popolon
Eugène Delacroix, 1833
Tiu pentraĵo solene reprezentas la francan revolucion de 1830.

La Franca Revolucio de 1830, ankaŭ nomita Julia Revolucio aŭ la Tri Gloraj Tagoj (franclingve Révolution de Juillet kaj les Trois Glorieuses) estis franca revolucio kiu okazis la 27-an, 28-an kaj 29-an de julio 1830 en Parizo, ĉefe pro popola tumulto.

Post longedaŭra ministra kaj parlamenta nestabileco, la malpopulara franca reĝo Karlo la 10-a provis retrudi sian potencon per serio da ediktoj kaj per malfondo de nova, liberspirita asembleo. Tio kaŭzis puĉon organizita de la plej reformemaj parlamentanoj, kiuj influis kaj efike ekscitis la popolon.

La popolo starigis barikadojn tra la stratoj de Parizo, kaj ekrezistis la reĝajn militistojn. Post 200 mortintoj ĉe la armeo kaj preskaŭ 800 ĉe la ribeluloj, Karlo la 10-a fine eliris el Parizo.

Plejmulto el la parlamentanoj estis tamen ankoraŭ favoraj al monarkio. Tial, post kelkaj hezitoj, ili decidis enoficigi novan reĝon, Ludoviko-Filipo, ne « Reĝo de Francio » sed « Reĝo de la Francoj ». Nur kun la franca revolucio de 1848 finfine formortis monarkio en Francio.

Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara