Incidento Ballinglass: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La esprimo '''Incidento Ballinglass''' signifas perpolican forpeladon la 13-an de marto 1846 en konteksto de la Granda malsatego en Irlando (1845-1849). Irlando estis ti…
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
Tiu sistemo restis, kiam [[terpoma fitoftoro]] neniigis la terpoman rikolton kaj kaŭzis [[malsatego]]n. La greno kaj la bestaj produktoj estis forliveritaj per militista protekto. La kamparanoj, kiuj en tiu situacio ne povis pagi la lumonon, estis forpelitaj el la domo, agro kaj ili tiel perdis ĉiun vivtenan bazon.
Tiu sistemo restis, kiam [[terpoma fitoftoro]] neniigis la terpoman rikolton kaj kaŭzis [[malsatego]]n. La greno kaj la bestaj produktoj estis forliveritaj per militista protekto. La kamparanoj, kiuj en tiu situacio ne povis pagi la lumonon, estis forpelitaj el la domo, agro kaj ili tiel perdis ĉiun vivtenan bazon.


La ĉ. 300 loĝantoj de vilaĝo [[Ballinglass]] en Graflando Galway estis relative bonhavaj - kompare al aliaj kamparanoj de Irlando -, sed ili estis do forpelitaj, ĉar la grandbienulo Mrs. Gerrard volis tie establi bovejon. La 13-an de marto 1846, forpelis la armeo kaj la polico la homojn de Ballinglass kaj detruis la domojn de la vilaĝo. La forpelitaj tranoktumis sur ruinoj de siaj domoj. Sekvatage alvenis la armeo kaj la polico denove pro tio kaj ili fine forpelis ilin. Oni malpermesis al la najbaroj, ke ili ofertu tranoktejojn por la forpelitoj.
La ĉ. 300 loĝantoj de vilaĝo [[Ballinglass]] en [[Graflando Galway]] estis relative bonhavaj - kompare al aliaj kamparanoj de Irlando -, sed ili estis do forpelitaj, ĉar la grandbienulo Mrs. Gerrard volis tie establi bovejon. La 13-an de marto 1846, forpelis la armeo kaj la polico la homojn de Ballinglass kaj detruis la domojn de la vilaĝo. La forpelitaj tranoktumis sur ruinoj de siaj domoj. Sekvatage alvenis la armeo kaj la polico denove pro tio kaj ili fine forpelis ilin. Oni malpermesis al la najbaroj, ke ili ofertu tranoktejojn por la forpelitoj.


Tiu evento eniris la historion kiel ''Ballinglass Incident''. Temis ne escepte kazo, sed tio okazis tiutempe grandamase en Irlando kaj trafis dekmilojn de malriĉaj kamparanoj.
Tiu evento eniris la historion kiel ''Ballinglass Incident''. Temis ne escepte kazo, sed tio okazis tiutempe grandamase en Irlando kaj trafis dekmilojn de malriĉaj kamparanoj.

Kiel registrite je 13:59, 2 jun. 2009

La esprimo Incidento Ballinglass signifas perpolican forpeladon la 13-an de marto 1846 en konteksto de la Granda malsatego en Irlando (1845-1849).

Irlando estis tiutempe dum regado de Britio, la agroj apartenis al anglaj grandbienuloj (landlordoj). La irlandaj kamparanoj kultivis la landon kiel luantoj kaj produktis sur tiu grenon kaj terpomon, bredis bovojn. La greno kaj la bovo servis por lupago al la grandbienuloj kaj estis liveritaj al Britio. Por propra nutrado restis por la kamparanoj nur la terpomoj. La luantoj havis apenaŭ juran rajtojn kontraŭ la grandbienuloj.

Forpelado en Irlando ĉ. 1879 („Land War“)

Tiu sistemo restis, kiam terpoma fitoftoro neniigis la terpoman rikolton kaj kaŭzis malsategon. La greno kaj la bestaj produktoj estis forliveritaj per militista protekto. La kamparanoj, kiuj en tiu situacio ne povis pagi la lumonon, estis forpelitaj el la domo, agro kaj ili tiel perdis ĉiun vivtenan bazon.

La ĉ. 300 loĝantoj de vilaĝo Ballinglass en Graflando Galway estis relative bonhavaj - kompare al aliaj kamparanoj de Irlando -, sed ili estis do forpelitaj, ĉar la grandbienulo Mrs. Gerrard volis tie establi bovejon. La 13-an de marto 1846, forpelis la armeo kaj la polico la homojn de Ballinglass kaj detruis la domojn de la vilaĝo. La forpelitaj tranoktumis sur ruinoj de siaj domoj. Sekvatage alvenis la armeo kaj la polico denove pro tio kaj ili fine forpelis ilin. Oni malpermesis al la najbaroj, ke ili ofertu tranoktejojn por la forpelitoj.

Tiu evento eniris la historion kiel Ballinglass Incident. Temis ne escepte kazo, sed tio okazis tiutempe grandamase en Irlando kaj trafis dekmilojn de malriĉaj kamparanoj.