Distrikto Olpe: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Olpe (huyện)
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e Bot: Korektado de vikia sintakso
Linio 42: Linio 42:


== Esperanto en la distrikto ==
== Esperanto en la distrikto ==
En la komunumo [Finnentrop]] dum la jarfino [[1990]]/[[1991]] okazis la [[Internacia Seminario]] de [[GEJ]]. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.
En la komunumo [[Finnentrop]] dum la jarfino [[1990]]/[[1991]] okazis la [[Internacia Seminario]] de [[GEJ]]. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.


== Reta ligilo ==
== Reta ligilo ==

Kiel registrite je 23:45, 21 jun. 2009

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Olpe
areo: 710 km²
enloĝantoj: 142.047 (fine de majo 2005)
aŭtokodo: OE (Olpe)

La distrikto Olpe situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Olpe. Geografie la distrikto estas parto de la regiono Sauerland [prononco Zaŭalant].

Najbaras la distriktoj Mark (germane Märkischer Kreis) norde, Hochsauerland nordoriente, Siegen-Wittgenstein sudoriente, Altenkirchen sudokcidente kaj Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) okcidente.

Administra divido

La distrikto konsistas el 7 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.

Urboj

  1. Attendorn (24.775)
  2. Drolshagen (12.381)
  3. Lennestadt (27.901)
  4. Olpe (25.628)

Pliaj komunumoj

  1. Finnentrop (18.418)
  2. Kirchhundem (13.026)
  3. Wenden (19.926)

Esperanto en la distrikto

En la komunumo Finnentrop dum la jarfino 1990/1991 okazis la Internacia Seminario de GEJ. Iom pli ol 250 junaj esperantistoj tiam konatiĝis kun la distrikto, kaj la regiona televido raportis pri la evento.

Reta ligilo

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)