Chêne-Bougeries: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Chêne-Bougeries
Almabot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh-min-nan:Chêne-Bougeries
Linio 53: Linio 53:
[[sv:Chêne-Bougeries]]
[[sv:Chêne-Bougeries]]
[[vo:Chêne-Bougeries]]
[[vo:Chêne-Bougeries]]
[[zh-min-nan:Chêne-Bougeries]]

Kiel registrite je 06:20, 27 jun. 2009

Chêne-Bougeries
Blazono de Chêne-Bougeries
Ponto Ladame trans rivero Seymaz, kiu estas la limo inter Thônex kaj Chêne-Bougeries
--->
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.16667 °O / 46.20000; 6.16667 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.16667 °O / 46.20000; 6.16667 (mapo)
Areo 4,17 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1234
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Chêne-Bougeries
vdr

Pri la komunumo

Chêne-Bougeries estas urbo komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 10273 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.

Geografio

La komunumo Chêne-Bougeries situas nordoriente de la rivero Arve inter la urboj Ĝenevo en nordokcidento kaj la Thônex en sudoriento. La sudorientan limon formas la rivereto Seymaz, alfluanto de Arve, kiu formas la sudokcidentan limon de la urbo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Cologny kaj Vandœuvres, en oriento al Chêne-Bourg kaj Thônex, en sudo al Veyrier, kaj en okcidento al Ĝenevo.

Trafiko

Chêne-Bougeries estas atingebla per la tramlinio 16 kaj diversaj busoj de la loka trafikreto de Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Chêne-Bougeries datas el la jaro 1270 kiel Quercus ĝia franca nomo aperis unuan fojon en la jaro 1801 kiel Chêne-les-Bougeries. La nomo "Chêne", kiu signifas kverko respeguliĝas ankaŭ en la blazono, kiu montras kverkon.

Sur la teritorio de Chêne-Bougeries estis trovitaj restaĵoj de romia akvedukto.

La malsanulejo de Quercus, en Grange-Falquet posedis bienojn en la regiono kaj verŝajne estas la origino de la setlejo Chêne, kie troviĝis en la jaro 1543 4 fajrejoj. En la jaro 1536 la bernanoj okaze de la konkero de la regiono havigis al si al bienojn de la malsanulejoj kaj disponigis ilin kiel servuto. Post 1564 la setlejo Chêne kun parto de sia ĉirkaŭaĵo restis posedaĵo de Ĝenevo. Per la Kontrakto de Torino de 1754 la suda bordo de la rivero Seymaz fariĝis savoja posedaĵo, dum la norda flanko restis ĝeneva kaj reformaciiĝis. Chêne pro tio estis dividita al Chêne-Bougeries kaj Chêne-Bourg. Ĉar la preĝejo de Chêne situis sur savoja teritorio, estis konstruita nova preĝejo en Chêne-Bougeries, kiu estis inaŭgurita en la jaro 1758. Per la aligo de Chêne-Bougeries per Francio en la jaro 1798 ĝi estis unuigita kun Thônex sed denove sendependiĝis en la jaro 1801. En 1816 Chêne-Bougeries integriĝis al la nova Kantono Ĝenevo kaj fariĝis parto de Svislando.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la urbo Chêne-Bougeries


Ŝablono:Projekto