Teacoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:24, 28 jan. 2005

Teacoj (Theaceae) estas lignecaj, ĉiamverdaj plantoj kun disaj folioj. La familio enhavas ĉ. 600 tropikajn kaj subtropikajn speciojn en ĉ. 35 genroj. Ili kreskas en la montaraj arbaroj, en la suba folizono. Ili havas ledecan, brilan, segilrandajn foliojn. La floroj estas blankaj, flavaj aŭ rozaj kaj staras ĝenerale unuope en la akselo de la folioj. La floroj estas ĉiam radisimetriaj sed tre diversaj en la familio. Gravas ekonomie la genro de kamelio (inkluzivante la tearbedojn).

  • kamelioj (Camellia) estas arbedoj (La nomo venas el al jeĵuita pastro G. J. Camellus (1661-1706)). La specioj havas relative grandajn grajnojn. Kelkajn specioj (Camellia sasanqua kaj Camellia oleifera) havas grandajn oleoenhavon, pro tio ili estas kultivataj en Japanio kaj Ĉinio.
    • japana kamelio (Camellia japonica) estas arbedo multe kultivata ĝardene kaj subvitre pro la rozosimilaj floroj kaj la ledecaj plaĉaj folioj. Ĝi indiĝeno en la Sud-ĉiniaj arbaroj, de kie oni kunportis al Britio (1731)
  • teoarbedoj (Camellia sinensis) estas daŭrafoliaj aziaj arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun disaj, ledecaj folioj; pendantaj floroj kaj triĉambraj kapsuloj. Ĝi venas de la ĉirkaŭaĵo de la Himalajo. La floroj havas agrablan odoron. La sekigitaj folioj estas ĝeneralke uzataj por prepari trinkaĵon, konsumante kjam pli ol 5000 jarojn. La stimulaj alkaloidoj aperas en ĝi en pli granda proporcio ol ĉe la kafo (1,5 % kafeino, teofilino, teobromino). La tanacida enhavo estas 4-20 % (la fortan efikon de la malhelaj teojn kaŭzas ne la alkaloidoj, sed la tanacidoj, elsolvitaj dum la pli longa bolado. En Azio oni preferas la verdan teon.