Aŝgabato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
) (diskuto | kontribuoj)
e →‎Historio: Ligiloj
) (diskuto | kontribuoj)
e →‎Historio: Ligiloj
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:19, 27 maj. 2005

Aŝgabato (en turkmena Aşgabat) estas la ĉefurbo de Turkmenistano kun ĉ. 773.400 loĝantoj (la 1-an de januaro 2004), plej granda urbo de Lalando. Ĝi situas en oazo de la dezerto Karakumo, ĉe la piedoj de la Kopetdag-a montaro, proksime al la limo de Irano. En la urbo funkcias flughaveno, maŝinindustrio, elektrotekniko, teksaĵ-, nutraĵindustrio). Ĝi estas kulturcentro kun universitatoj, altlernejoj, teatroj, muzeoj kaj zoo.

Historio

La urbo evoluis ĉirkaŭ rusa milita apogejo, kiu estis establita en 1881 ĉe krucpunkto de pliaj karavanaj vojoj. Post aliĝo al la Transkaspia Fervojo, kiu interligas Kazaĥstanon kaj Uzbekistanon kun la Kaspia Maro, la urbo disvastiĝas daŭre ekde 1885. Inter 1919-1927 la urbo portis la nomon Poltorack.

En 1924, Aŝgabat iĝis ĉefurbo de soveta respubliko Turkmenistano ene de la Sovetunio. Okaze de grava sismo la 5-an de oktobro en 1948, la urbo tute detruiĝis, sed poste estis rekonstruita. En 1962, Aŝgabat alligiĝis al la Karakuma kanalo. Tiu kanalo estas unu el la plej longaj surmonde kaj estas provizita el 600 kilometrojn oriente fluanta rivero Amudarja.

Post sendependiĝo de Turkmenistano la 27-an de oktobro de 1991, Aŝgabat iĝis la ĉefurbo de la regno.

Vidindaĵoj

Plimulto de la historiaj konstruaĵoj ruiniĝis dum la tertremoj (ĉef en 1948). La centron de Aŝgabat karakterizas ŝtalbetonaj kaj vitraj konstruaĵoj, kiuj do estas sismorezistaj.

Vidinda estas la muzeoj pri plastikaj artoj, etnografio, historio; botanika ĝardeno.