Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 126: Linio 126:
Ne rajtis voĉdoni:
Ne rajtis voĉdoni:


# <s>[[Vikipediisto:Daniel Pfeiffer|Daniel Pfeiffer]] 23:49, 30. Jun 2009 (UTC)</s><small> Nevalida voĉdono (neekzistana uzanto-konto, falsigita tempo)</small>
# <s>[[Vikipediisto:Daniel Pfeiffer|Daniel Pfeiffer]] 23:49, 30. Jun 2009 (UTC)</s><small> Nevalida voĉdono (neekzistana uzanto-konto, falsita tempo)</small>


===Por la kvara alternativo ''(libereco en titoloj kaj tekstoj)''===
===Por la kvara alternativo ''(libereco en titoloj kaj tekstoj)''===

Kiel registrite je 13:16, 1 jul. 2009

La baloto finiĝos je la 30-a de Junio 2009.

Ĉar plurfojaj diskutoj pri la temo ne solvis la malkonsenton pri la uzo de landnomoj en la Vikipedio, jam pluraj Vikipediistoj proponis ke ni okazigu baloton pri la temo. Oni ne certe scias, ĉu fakte plimulto de la kontribuantoj deziras unuecan sistemon, tial okazas ĉi tiu baloto. La baloto okazas laŭ la reguloj en Vikipedio:Baloto.

La baloto komenciĝis. Vi povas voĉdoni sube de la paĝo. Sed unue atente tralegu la voĉdoneblajn alternativojn.

La voĉdoneblaj alternativoj

La temo de la baloto estas, ĉu ĉe landonomoj, kie ekzistas kaj formo kreita per la oficiala sufikso -uj- kaj tiu kreita per la neoficiala sufikso -i-, Vikipedio uzu unuece ĉie la saman sistemon aŭ ĉu oni libere uzadu, anstataŭigadu kaj alinomadu laŭplaĉe. Apartaj okazoj, kiel landonomoj kreataj ankaŭ per la sufiksoj -istan--land- (kiel Afganistano, Pollando), ne estas temo de ĉi tiu baloto, kaj estu traktataj aparte.

ĈI TIU BALOTO PRITRAKTAS NUR ĈU LA LANDONOMOJ ESTU UNUECAJ AŬ NE, ĜI NENIEL DECIDAS KIU SISTEMO ESTU UZATA.

La unua alternativo (unueco en titoloj kaj tekstoj): Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj kaj tekstoj ĉie la saman sistemon (aŭ -uj-, aŭ -i-). Tiu ĉi unueco validas ne nur por artikoloj pri landnomoj, sed por ĉiuj artikoloj de la Vikipedio.

La dua alternativo (unueco en titoloj, unueco aŭ libereco en tekstoj): Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj ĉie la saman sistemon. Artikolo, kies titolo enhavas landnomon, ankaŭ uzu nur tiun unuecan sistemon. En artikolo sen landnomo en la titolo aliflanke povos esti libera[1] elekto inter la du sistemoj, kun la limigo ke la du sistemoj ne estu miksitaj en la sama artikolo.

La tria alternativo (unueco en titoloj, libereco en tekstoj): Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj ĉie la saman sistemon; por la artikolaj tekstoj ne estos deviga regulo: uzantoj povos uzi la landonomojn libere[2] (tiel ke la du sistemoj ankaŭ povos esti uzataj en la sama artikolo).

La kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj): Uzado de landonomoj estu libera[2] kaj en la artikolaj titoloj, kaj en la artikolaj korpoj.

  1. Verkado: "Libereco" ĉi-kaze signifas, ke tiu, kiu unuafoje en iu artikolo uzas landnomon kun -io aŭ -ujo, rajtas decidis, kiun el la du sistemoj uzi.
    Redaktado: Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la landnoman sistemon uzatan en la artikolo al la -ujo-sistemo.
  2. 2,0 2,1
    • Ĉe enartikola teksto: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu origine verkas iun frazon, rajtas decidi ĉu uzi la -ujo-sistemon aŭ la -io-sistemon.
      b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se li grave ŝanĝas la enhavon de la frazo. Vikipediistoj, kiuj preferas la -ujo-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis -io-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la -ujo-sistemo.
    • Ĉe titoloj: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu kreas novan artikolon (ekzemple "Marvirinoj el Hispanujo/Hispanio"), rajtas decidi, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon.
      b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.

Koncizaj argumentoj por kaj kontraŭ ĉiu alternativo

Por diskuti pri la diversaj alternativoj, bonvolu uzi la diskutpaĝon. Ĉi tie nur estu listigitaj koncizigitaj versioj de la argumentoj el la tieaj diskutoj. La argumentoj ĉi tie estu skribitaj el nepersona vidpunkto kaj sen personaj subskriboj. Se du homoj uzis similajn argumentojn, oni kunigu ilin sub unu punkton ĉi tie.

Argumentoj por kaj kontraŭ la unua alternativo

Por Por: Unueco en la tuta Vikipedio laŭ iuj aspektas pli profesiece kaj evitigas konfuziĝon ĉe la leganto pro uzo de du malsamaj sistemoj (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Vikipediistoj ĉi-kaze havas neniun liberecon por uzi la de si preferatan sistemon. Tio povus kaŭzi seniluziiĝon ĉe kelkaj Vikipediistoj. Kontraŭ Kontraŭ: Estus skandalo eventuale fakte tute malpermesi uzadon de la ununura oficiala sistemo (kaj la risko, ke ĝuste tio okazus, estas tre granda, ĉar sendube la granda plimulto subtenas la "io"-formon!). Kontraŭ Kontraŭ: Necesus adapti la formojn en la tuta ĝisnuna Vikipedio (kvankam estas nur tre malmultaj uzoj de "uj" en la nuna Vikipedio). Kontraŭ Kontraŭ: Tia unueco estus burokrata rigideco, kiu kaŭzus enormajn superfluajn disputojn, kaj laŭ pluraj Vikipediistoj estas tute nenecesa, sed laŭ aliaj jes. Kontraŭ Kontraŭ: La varianto unu laŭ iuj kaŭzus gravan precedencon por unu el la du formoj "io" aŭ "ujo" (sed laŭ aliaj ne, ĉar aliaj precedencoj estas la jarlibro de UEA, la revuo Monato, kiuj ĉiuj havas siajn redaktajn regularojn kiuj difinas la landonoman unuecon).


Argumentoj por kaj kontraŭ la dua alternativo

Por Por: Unueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas pli profesiece kaj evitigas konfuziĝon ĉe la leganto pro uzo de du malsamaj sistemoj (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Por Por: Temas pri kompromisa solvo inter la du ekstremaj solvoj (alternativoj 1 kaj 4). Kontraŭ Kontraŭ: Ne ĝenas la kvaliton de artikolo, se oni rajtas uzi du sinonimojn por la sama afero. Per la sama argumento oni poste devus malpermesi la uzadon de "eta" kaj "malgranda" aŭ de "subteni" kaj "apogi" en la sama teksto.

Argumentoj por kaj kontraŭ la tria alternativo

Por Por: Ĉi tiu sistemo donas iugradan liberecon al la redaktantoj. Por Por: Temas pri kompromisa solvo inter la du ekstremaj solvoj (alternativoj 1 kaj 4). Kontraŭ Kontraŭ: Malunueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas ne-profesiece kaj povus kaŭzi konfuziĝon (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu sistemo povus kaŭzi senĉesan ŝanĝadon de artikol-tekstoj.

Argumentoj por kaj kontraŭ la kvara alternativo

Por Por: Ĉi tiu sistemo donas al la redaktantoj multan liberecon. Por Por: Havi unuecan sistemon nepre forbaras (almenaŭ el la titoloj) aŭ la eblon uzi la Fundamentan sistemon (kun -ujo) aŭ la eblon uzi la nuntempe pli uzatan sistemon (kun -io). Kiu ajn el la du ebloj estos forbarita, tio povus ĉagreni kelkajn kunlaborantojn. Por Por: Ĉiu meznivela esperantisto scias, ke ekzistas la du sistemoj, do li ne aparte konfuziĝus pro miksado de ambaŭ sistemoj. Por Por: Laŭ iuj, unuecigo ĉe landnomoj estas nur la komenco de plano malpermesi la uzadon de sinonimoj. Se oni etendas tian unuecon al aliaj kampoj, tiam poste oni eble ankaŭ malpermesos en la sama teksto utiligi la vortojn "eta" kaj "malgranda", "stulta" kaj "idiota", "subteni" kaj "apogi" ktp. ktp. Kontraŭ Kontraŭ: Malunueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas ne-profesiece kaj povus kaŭzi konfuziĝon (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Por ebligi facilan trovadon de artikoloj, devus esti kreitaj multegaj alidirektiloj (ja ne nur la artikoloj pri landoj enhavas landnomojn, sed ankaŭ artikoloj kiel Historio de Germanio ktp). Se oni kreas multajn tiajn alidirektilojn, ne-administrantaj Vikipediistoj, kiuj antaŭe pro unuec-principo kreis artikolon kun -io-sistema titolo, ne povas sen helpo de administranto ŝanĝi la artikolon al la -ujo-sistemo (kvankam ili laŭ la supre difinita libereco rajtas tion fari). Tio povus kaŭzi multan aldonan laboron al administrantoj. Por Por: La fakto, ke oni havas liberecon, ne signifas, ke oni nepre devas eluzi la liberecon. Eĉ se ni ne formulos striktan normon, ni ja povos peti la uzantojn celi al unueco (almenaŭ ene de unuopaj artikoloj). Por Por: Se gajnos unu el la tri unuaj variantoj, ni devos denove voĉdoni pri tiu finfine iom flanka temo. Nur se la kvara varianto gajnos, la temo estos finita kaj ni povos tuj reiri al enhava laboro! Por Por: Dum la kutimaj eldonaĵoj kaj revuoj havas ĉefredaktoron, la Vikipedio estas laŭ sia titolo "libera enciklopedio" kaj malfermita por ĉies kunlaboro sen antaŭa kontrolo. Sekve ne videblas kaŭzo havi regulon, kiu estas malpli libera ol la decido de la Akademio de Esperanto. Se Esperantujo/Esperantio kiel tuto povas vivi kun la du formoj, ankaŭ Vikipedio povas. Por Por: Fakte ekzistas ne du sed tri eblecoj: -UJO, -LANDO, -IO. --Dominik 07:09, 30. Jun 2009 (UTC)

Rezultoj kaj konsekvencoj

Se neniu alternativo ricevas pli ol duonon de la voĉdonoj, devas okazi dua raŭndo inter la du plej sukcesaj alternativoj de la unua raŭndo.

Se necesas dua raŭndo, sed ne eblas decidi, kiuj estas la du plej sukcesaj proponoj (pro sama kvanto da voĉdonoj por la dua kaj tria el la plej sukcesaj proponoj), oni plilongigu la baloton je tri tagoj. Se tiam ankoraŭ ne eblas decidi laŭ kvanto de voĉdonoj, oni kalkulu la suman kvanton de kontribuoj de la voĉdonantoj por ĉiu unuopa alternativo; tiu kun la pli alta nombro konsideriĝos pli sukcesa.

La sama procedo (unue tri-taga plilongigo, poste nombrado de kontribuoj) ankaŭ estos uzata, se en la dua raŭndo la du tiam restontaj alternativoj havos saman kvanton de voĉdonoj.

Post ĉi tiu baloto, plua samtema baloto ne rajtos okazi ĝis la 30-a de Junio 2012.

Voĉdonado

En ĉi tiu sekcio okazas la voĉdonado. Ĉiu Vikipediisto, kiu faris almenaŭ dek redaktojn antaŭ la 1-a de Junio, rajtas voĉdoni por precize unu alternativo.

La baloto finiĝos je la 30-a de Junio 2009.

Por la unua alternativo (unueco en titoloj kaj tekstoj)

  1. PaulP@diskkont 12:25, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. ThomasPusch 09:54, 21. Jun 2009 (...pensante pri la reale plejparte uzata sufikso "-i-", kvankam al iuj tio povas ŝajni skandalo; alternativo 3 estus bona kompromiso)
  3. Fiskot (diskuto) 10:09, 21. Jun 2009 (UTC)
  4. Bertilow 19:00, 21. Jun 2009 (UTC)
  5. Pretero 03:47, 22. Jun 2009 (UTC)
  6. Benedikto 17:57, 22. Jun 2009 (UTC)
  7. Aidas 18:53, 22. Jun 2009 (kun forta prefero pri -i-)
  8. Maku 08:13, 23. Jun 2009 (UTC)
  9. Neko244 13:14, 23. Jun 2009 (UTC)
  10. Robert Weemeyer 14:04, 23. Jun 2009 (UTC)
  11. Biciklanto 21:24, 23. Jun 2009 (UTC)
  12. --Lohengrin 10:28, 26. Jun 2009 (UTC)
  13. Yvesn 15:41, 27 Jun 2009 (UTC)
  14. 151.47.214.63 --WinstonSmith 10:08, 27. Jun 2009 (UTC) (kia fuŝulo mi estas, mi erare ne estis ensalutinta.)
  15. --Alois 22:04, 28. Jun 2009 (UTC)
  16. Objectivesea 07:58, 29. Jun 2009 (UTC)
  17. Hectoralos 09:34, 29. Jun 2009 (UTC)
  18. Joan Inglada 13:04, 29. Jun 2009 (UTC)
  19. Dirk Bindmann 19:06, 30. Jun 2009 (UTC) (Tamen ĉiuj landoj estu troveblaj per ĉiuj eblaj formoj.)
  20. Petrus Adamus 20:47, 30. Jun 2009 (UTC) (Timante, ke povus venki devigo de malfundamentaj titoloj, mi eksubtenis la kvaran varianton. Nur strategie mi donas nun voĉon al la unua.)

Ne rajtis voĉdoni:

  1. Lucas 00:24, 22. Jun 2009 (UTC) Nevalida voĉdono (malpli ol 10 kontribuoj antaŭ 01/06/09)
  2. 86.195.202.190 16:44, 23. Jun 2009 (UTC) Neensalutinta uzanto
  3. FS (Mi ne memoras, chu mi sufiĉe multfoje kontribuis, sed nur provante mi povas tion ekscii.) [Cetere mi opinias, ke ni ne povas per baloto decidi pri io jam fiksita de la Fundamento, char la lingvo en la "Esperanta" Vikipedio nepre devas esti Esperanto (kun esceptoj nur por iuj citaĵoj). Tamen, se venkos la unua el la kvar proponoj, kaj poste ni decidos, ke la unuecigo okazu konforme al la Fundamento, la fuŝado eble iĝos malpli granda.] Nevalida voĉdono (malpli ol 10 kontribuoj antaŭ 01/06/09)

Por la dua alternativo (unueco en titoloj, unueco aŭ libereco en tekstoj)

  1. --Joliejoker 15:44, 21. Jun 2009 (UTC)
  2. Vilhelmo 27-an de junio 2009

Por la tria alternativo (unueco en titoloj, libereco en tekstoj)

  1. Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:17, 21. Jun 2009 (UTC)
  2. Koracio 12:36, 21. Jun 2009 (UTC)
  3. kani 15:32, 21. Jun 2009 (UTC)
  4. Moldur 19:01, 22. Jun 2009 (UTC)
  5. Surfo 19:43, 22. Jun 2009 (UTC)
  6. Eliott 20:53, 22. Jun 2009 (UTC)
  7. Mi tamen insistus, ke ĉi-kaze oni uzu racion, sed ne rezulton de balotoj. - Slavik IVANOV 09:41, 25. Jun 2009 (UTC)
  8. Beladono 11:24, 25. Jun 2009 (UTC)
  9. Niko, 13:04, 26. Jun 2009 (UTC)
  10. Tonĉjo 19:06, 25. Jun 2009 (UTC)
  11. Marcos 22:37, 25. Jun 2009 (UTC)
  12. Smash 16:22, 26. Jun 2009 (UTC)
  13. LaPingvinoDiskutu 19:00, 28. Jun 2009 (UTC)
  14. Sudastelaro 13:50, 29. Jun 2009 (UTC)
  15. Thomas Guibal 04:20, 30. Jun 2009 (UTC)
  16. Arkadiusz Zychewicz 11:12, 30. Jun 2009 (UTC)
  17. Jeremy Reeder 23:48, 30. Jun 2009 (UTC)

Ne rajtis voĉdoni:

  1. Daniel Pfeiffer 23:49, 30. Jun 2009 (UTC) Nevalida voĉdono (neekzistana uzanto-konto, falsita tempo)

Por la kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj)

  1. Crosstor 13:05, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. --Forstbirdo 09:26, 21. Jun 2009 (UTC)
  3. Hildekd 11:58, 21. Jun 2009 (UTC)
  4. pino 18:55, 22. Jun 2009 (UTC)
  5. --Goren 08:41, 23. Jun 2009 (UTC)
  6. --Ssire 21:29, 23. Jun 2009 (UTC)
  7. --Vyacheslav Nasretdinov 11:42, 24. Jun 2009 (UTC)
  8. Pimskrabo 08:15, 24. Jun 2009 (UTC)
  9. --Vmel 12:46, 24. Jun 2009 (UTC)
  10. DidiWeidmann 11:01, 24. Jun 2009 (UTC)
  11. Alaŭdo ۩ 16:58, 24. Jun 2009 (UTC)
  12. --Zorhof-86 18:07, 24. Jun 2009 (UTC)
  13. Punktor 18:14, 24. Jun 2009 (UTC)
  14. --Kristof 20:30, 24. Jun 2009 (UTC)
  15. --Zorlot - Dosiero:Zorlot Blazono.svg [+d+] 02:06, 25. Jun 2009 (UTC) kun la rekomendato [1]
  16. Cayley 13:24, 23. Jun 2009 (UTC)
  17. Esperantst 02:38, 26. Jun 2009 (UTC)
  18. Bofoc Tagar 07:58, 26. Jun 2009 (UTC)
  19. --Fernando Maia Jr. 14:01, 26. Jun 2009 (UTC)
  20. Verdulo 18:28, 26. Jun 2009 (UTC)
  21. --Jonathaneo 17:11, 27. Jun 2009 (UTC)
  22. Martin strid 23:05, 27. Jun 2009 (UTC)
  23. --Dominik 03:31, 29. Jun 2009 (UTC)
  24. Goulo 14:42, 29. Jun 2009 (UTC)
  25. Arvimide 14:53, 29. Jun 2009 (UTC)
  26. Filozofo 04:14, 30. Jun 2009 (UTC)
  27. Vinkomarkov 14:15, 30. Jun 2009 (UTC)
  28. Lu 16:44, 30. Jun 2009 (UTC)

Ne rajtis voĉdoni:

  1. Darkweasel94 13:42, 24. Jun 2009 (UTC) Nevalida voĉdono (malpli ol 10 kontribuoj antaŭ 01/06/09)
  2. Manuel Cebulla 22:07, 30. Jun 2009 (UTC) Nevalida voĉdono (neensalutinta uzanto)