Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fanoler (diskuto | kontribuoj)
→‎Eksteraj ligiloj:: ligokorekto kaj -aldono
eNeniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:
{{el}} [http://www.tejo.org/uea/SVISLANDO UEA-Vikio: SVISLANDO]
{{el}} [http://www.tejo.org/uea/SVISLANDO UEA-Vikio: SVISLANDO]
{{el}} [http://cdf-bibliotheques.ne.ch/serderech.asp/1-0-310-8010-31-31-1/ CDELI] en la retejo de la Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds
{{el}} [http://cdf-bibliotheques.ne.ch/serderech.asp/1-0-310-8010-31-31-1/ CDELI] en la retejo de la Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds
{{el}} [http://www.cdeli.org La retejo de CDELI] www.cdeli.org
{{el}} [http://www.cdeli.org Retejo de CDELI]
{{el}} [http://www.esperanto-gacond.ch Retejo de Claude GACOND, kreinto de CDELI, kun paĝoj pri la bibliotekaj servoj]
{{el}} [http://www.esperanto-gacond.ch Retejo de Claude GACOND, kreinto de CDELI, kun paĝoj pri la bibliotekaj servoj]



Kiel registrite je 17:34, 3 jul. 2009

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) (CDELI) en La Chaux-de-Fonds, Svislando, estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie. Ĝi estas unu el la Interlingvistikaj instancoj de Esperantujo.

CDELI-n ekkreis Claude Gacond en 1954 per savo de arĥivaĵoj. De 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de CDELI (kaj de KCE). Ekde sia emeritiĝo en 1994, Claude Gacond daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrita arĥivisto. Triontempe salajrita bibliotekistino de la urba biblioteko, Martine Schneller, kaj bonvoluloj: Nancy Fontannaz, Stefano Keller, Monika Molnar, Luc Allemand kaj aliaj ĉirkaŭas lin en la plenumo de taskoj bibliotekaj kaj dum la instruado kadre de la studsabatoj kaj seminarioj okazigitaj en CDELI.

CDELI estas unu el la eldonintoj (kun Svisa Esperanto-Societo) de Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Enciklopedio Planlingva, verkita de Andreas Künzli.

Eksteraj ligiloj:

greke UEA-Vikio: SVISLANDO greke CDELI en la retejo de la Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds greke Retejo de CDELI greke Retejo de Claude GACOND, kreinto de CDELI, kun paĝoj pri la bibliotekaj servoj