Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 319: Linio 319:
:Okaze de [[Kritika maso (movado)]] (same mia artikolo) la titolo estas akceptinda, ĉar temas pri '''kritika''' movado, kiu kritikas malkonvenajn eblecojn por biciklistoj en iu loko, urbo. Ĉikaze tute ne estas senco ŝanĝi la vorton al sojlo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:12, 7. Jul 2009 (UTC)
:Okaze de [[Kritika maso (movado)]] (same mia artikolo) la titolo estas akceptinda, ĉar temas pri '''kritika''' movado, kiu kritikas malkonvenajn eblecojn por biciklistoj en iu loko, urbo. Ĉikaze tute ne estas senco ŝanĝi la vorton al sojlo. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 18:12, 7. Jul 2009 (UTC)
::Mi ne scias, ĉu en la angla esprimo la vorto estas uzata tiusence. Eble temas pri vortludo, kie oni profitas la dusensecon de la angla vorto ''critical'': la maso estas "kritika", ĉar ĝi kritikas la kutiman pensmanieron, sed ankaŭ "sojla", ĉar ĝi celas konkeri la urbajn stratojn per amasa, pacema invado de bicicklistoj. (Alivorte, la nombro de samtempaj biciklantoj estas tiel granda, ke ĝi ebligas bicikladon meze de la stratoj, kio alikaze tro danĝerus por unuopaj biciklistoj.) --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 18:31, 7. Jul 2009 (UTC)
::Mi ne scias, ĉu en la angla esprimo la vorto estas uzata tiusence. Eble temas pri vortludo, kie oni profitas la dusensecon de la angla vorto ''critical'': la maso estas "kritika", ĉar ĝi kritikas la kutiman pensmanieron, sed ankaŭ "sojla", ĉar ĝi celas konkeri la urbajn stratojn per amasa, pacema invado de bicicklistoj. (Alivorte, la nombro de samtempaj biciklantoj estas tiel granda, ke ĝi ebligas bicikladon meze de la stratoj, kio alikaze tro danĝerus por unuopaj biciklistoj.) --[[Vikipediisto:WinstonSmith|WinstonSmith]] 18:31, 7. Jul 2009 (UTC)
:::Efektive ŝajnas ke la angla "critical mass" estas vortludo. Tiukaze, ĝi ne estus tradukebla en Esperanton, kaj oni devus klarigi la vortludon komence de la artikolo. La titolo de la artikolo povus esti laŭ iu ajn el la du interpretoj de "critical mass", do aŭ "kritika maso" aŭ "sojla maso". [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 08:46, 8. Jul 2009 (UTC)

Kiel registrite je 08:46, 8 jul. 2009


Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 351 573 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ŝablono:DiskutejoAliLingve



Landvojo kaj aliaj vojoj

Mi trovis, ke nia kategoria strukturo pri vojoj ne estas tre klara, kaj komentis pri tio en Kategoria diskuto:Landvojo. Pliaj komentoj interesus min. – Umberto 21:16, 29. Maj 2009 (UTC)

Pri vojoj jam okazis diskuto. La voja reto ne estas la sama en la landoj, nature estas alia en Usono kaj en Afriko. Por la internacia legantaro mi uzas aŭtoŝoseo, ĉefvojo kaj flankvojo, kiuj ne estas tute precizaj, sed ankaŭ fora leganto komprenas ilin.--Crosstor 07:40, 30. Maj 2009 (UTC)

Ĉu aĝo, epoko aŭ tempo?

Mi volas verki artikolon pri fondaĵo nomita hispane "La edades del hombre" (vidu hispanan artikolon) kaj mi ne certas pri kiun vorton elekti "aĝo", "epoko" aŭ "tempo". Ĉu eble ĉiuj taŭgas?

La frazo "La edades del hombre", rilatas al la malsamaj epokoj de la homaro. Mi ŝatus uzi la vorton "aĝon" sed mi ne certas ĉu mi rajtas. --¨Liberascio¨ * 12:07, 31. Maj 2009 (UTC)

Homepokoj por [1] kaj Fondaĵo "Homepokoj" por via propono, sed vidu, ke temas pri tre preciza konata sperto en Hispanio kaj tute ne ekstere, do pripensu kiel ĉio povas esti komprenata de japano, aŭstraliano aŭ ruso.--kani 00:01, 19. Jun 2009 (UTC)

Modifaĵo de {{Ĝermo}}

Mi ete modifis la ŝablonon {{Ĝermo}}, ĉar la ĝenerala estas tro granda (laŭ mia opinio). Pli specifa kategoriigado estus pli utila. Do mi aldonis la jenan frazon al ĝermoj sen kategoriaj parametroj: Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon. Ĉu bone? -- Yekrats 13:49, 5. Jun 2009 (UTC)

Eta kategoria problemo

Mi ĵus trovis la du usonajn kategoriojn Kategorio:Usonaj ŝtatestroj laŭ ŝtatoj kaj Kategorio:Usonaj guberniestroj. La du temoj estas verŝajne la samaj, kun du malsamaj nomoj, do taŭgas kunigi ilin en unu kategorio. Laŭ mia (usona) opinio "guberniestro" estas falsa amiko de la anglalingvaĵo "governor", ĉar ili ne estas estroj de gubernio. Gubernio ne estas Usona ŝtato. Ĉu iuj ajn aliaj usononanoj (aŭ neusonanoj) havas opinion? -- Yekrats 12:07, 6. Jun 2009 (UTC)

Kion fari, ke nova uzanto de Vikipedio havu la rajton alŝuti bildojn?

Saluton, helpanto de mi instalis novan Vikipedio-konton. Kion oni devas fari ke tiu helpanto havu la rajton alŝuti bildojn? Momente tio ŝajne ne eblas. --Esperantst 03:44, 8. Jun 2009 (UTC)

Estas ege malpraktike alŝuti bildojn al Vikipedio aparte, bonvolu uzi la Komunejan alŝutejon, por ke ili estu uzeblaj en ĉiuj projektoj. --Petrus Adamus 06:27, 8. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Esperantst. Nova uzanto dum la unuaj tagoj ne povas alŝuti bildojn, nek alinomi paĝojn. Do necesas atendi kvar tagojn. Poste la alŝutado kaj alinomado funkcios. Mi pensas, ke tio pro teknikaj kialoj ne ŝanĝeblas. Kore --Tlusta 07:39, 8. Jun 2009 (UTC)
Karaj - la mesaĝo de Petrus fakte ne estis respondo al la demando, sed nature ankaŭ prava - tamen, se temas pri bildoj tre specifaj por la esperanto-movado, oni ilin alŝutu al la esperanto-vikipedio, ĉiuj aliaj (kaj tio estas la granda pli-multo) estu alŝutita al komunejo. Vian demandon intertempe Tlusta respondis. Tio ne nur pro teknikaj sed ankaŭ pro "politikaj" kialoj cetere ne ŝanĝeblas: Estas por eviti, ke iu maliculoj aŭ alŝutas fi-bildojn aŭ vundas kopirajtojn kun la aktiva celo damaĝi vikipedion. DidiWeidmann 07:58, 8. Jun 2009 (UTC)
Fakte, mi vidas sencon en alŝutado al la Vikipedio nun, se estas problemo kun aŭtorrajto – ĉi tie oni ne tiom rigore taksas ĝin. Se temas pri bildoj specifaj por la movado: oni neniam scias, ĉu ili ne estos utilaj ankaŭ aliloke, krome la loko, kiun ili memore forprenos, estos sama. Aldone, la prizorgo de la dosieroj en la Komunejo estas pli bona, same ilia kategoriigo, multaj utilaj ŝablonoj plifaciligas serĉadon, aranĝoj estas farataj de robotoj (homlaboro estas ŝparata). Bonvolu iu mencii iun malavantaĝon, kial ne alŝuti tien. --Petrus Adamus 08:19, 8. Jun 2009 (UTC)
Temas pri bildoj pri la situo de komunumoj, do mi supozas ke ili estas uzeblaj ankaŭ por aliaj vikipedioj, ĉar nur la skribo "Meksika Golfo" indikas ke temas pri Esperanto-bildo. La problemeto kiun mi ankoraŭ havas estas ke mi ne scias kiel alŝuti bildon al la alia loko, sed mi plej verŝajne trovos solvon. Ĉu la ligo restas sama, do dosiero:bildo.jpg? Ĉu oni ankaŭ uzas al saman ŝablonon aŭ en tiu kazo estus alia?--Esperantst 08:39, 8. Jun 2009 (UTC)
Al la Komunejo vi povas alŝuti ĉi tie. La ligo al la dosieroj restas sama kiel se ili troviĝus rekte en Vikipedio. Por priskribi la dosierojn, bonvolu uzi la ilon proponatan en la Komunejo antaŭ la alŝutado. Neniam forgesu fari bonan priskribon, plej eble plurlingve. --Petrus Adamus 22:13, 8. Jun 2009 (UTC)

Malsamaspekto de la paĝoj pri jardeko

Bonan vesperon al ĉiuj.

Mi komencis ĝermigis la artikolojn pri la jardekoj laŭ ĉi-tio konsilo :Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20

Mi konstatis, ke la skemoj de paĝoj pri diversaj jardekoj tute ne similas (cetere, estas ankaŭ tiel en aliaj lingvoj).

Ĉu estas kreebla konstantan skemon (organigramon, ŝablonon...) kiu montrus sammaniere la dekjarajn eventojn laŭ : kontinento / reĝo / aliaj eminentuloj / militoj / eventoj... ? tiamaniere ke, poste, la redaktantoj skribu la informojn en la taŭgajn fakojn. (aŭ en la taugaj fakoj... estas dubo).

Dankon.

--Jean-François Clet 20:33, 8. Jun 2009 (UTC)

La jardekoj estas tre granda laboro, ĝis tiam multaj faris ilin, tial estas la diferenco. Via ideo estas bona, sed nun mankas energio por fari saman aspekton. Cetere la mezepoka kaj la nuntempa artikoloj evidente diferencas. Tamen estas bona, se iu skribas la mankajn artikolojn, ĉar ili dikiĝos.--Crosstor 06:10, 10. Jun 2009 (UTC)
Bonan vesperon.
La mia propono estas "skeleto" de paĝo: rigardu 0-aj jaroj kaj sekvaj (enkoraŭ malplenaj...). Mi ordigis la kontinentoj laŭ alfabeta ordo, (tio, kio faras, ke Europo estas lasta) Ĉiuj fakoj (kontinentoj -> eventoj / Gravaj uloj -> reĝoj (aŭ imperiestroj ?) / aliaj gravaj uloj / malkovro.
Nur kelkaj el la fakojn oni plenigos (kiu scias tion, kio okazis en Afriko en la jaroj 20-aj ?)... sed la "skeleton" oni povas kopii de paĝo al paĝo.
Bonan nokton al ĉiuj--Jean-François Clet 20:15, 10. Jun 2009 (UTC)

Pekayer11 / minimunaj kondiĉoj por artikolo

Saluton, mi skribis al Pekayer11, ĉar li enmetis al la vikipedio kelkajn paĝojn kiuj ne havas la minimumajn kondiĉojn (ĉ. 5 artikoloj). Mi ne ricevis respondon kaj ankaŭ ne plu povas trovi la paĝojn kiujn li skribis por kontroli ĉu li ŝanĝis aŭ ĉu iuj aliaj ŝanĝis. Kiu povas diri al mi kiel mi povas konroli la lastajn redaktojn de iu persono por trovi la artikolojn.--Esperantst 00:40, 9. Jun 2009 (UTC)

Iru al la koncerna diskutpaĝo, en tiu ĉi okazo do Vikipediista_diskuto:Pekayer11, kaj maldekstre sube vi vidos la ligilon "Kontribuoj de uzanto". --PaulP@diskkont 06:59, 9. Jun 2009 (UTC)

El la 'Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo' :

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo.[...] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto».[...]

[Komentario de la citinto : Tiun fundamentan tekston (pli fundamentan, ol la Fundamento, char ghi el la «Fundamento» faras la «leĝdonant[a]n» dokumenton «por ĉiam deviga[n] por ĉiuj esperantistoj») chiuj uzantoj de Esperanto devas iom ofte relegi. Se chiuj «Vikipediistoj» tiel farus, neniu el ili proponus balotadon pri io jam fiksita de la Fundamento mem, kaj neniu opinius, ke pri la maniero fari landonomon el landanonomo oni rajtas libere elekti. Sekve, neniam disvastighus sur la paghoj de la Vikipedio manieroj la landojn nomi kontrauajn al la Fundamentaj modeloj (alivorte : skribitajn en iu lingvo au ne-lingvo alia, ol Esperanto). --- Nepre repripensu, antau ol vi decidos pri via respondo al la baloto, respektive pri via malkonfirmo de via unue farita respondo !]
_______________________________________________________________________________

Ĉar eble iuj pretervidis la ĉi-teman evoluon en pli malnova sekcio de ĉi tiu diskutejo (vidu supre), mi volas ankoraŭ ĉi tie atentigi ĉiujn pri la proponata baloto pri -ujo/-io. Antaŭ la komenco de la baloto, vi ankoraŭ povas komenti pri la preciza vortumo de la balot-demandoj kaj la elekteblaj alternativoj. Do bonvolu atente legi tiun paĝon, ĉar estos grava baloto por la Vikipedio. Marcos 12:37, 10. Jun 2009 (UTC)

La baloto ne estas grava sed simple absurda kaj ne devas okazi en tia formo! Memkompreneble la demando ujo kaj io estas relative bagatela, tamen la principo estus la sama, kiel se iu subite lanĉus en Svislando voĉdonon, ĉu estonte oni parulu la francan, italan aŭ germanan! Estas memkompreneble al ĉiu sendiskute klara, ke tia voĉdono estus kontraŭleĝa. Estas evidente, ke ĉiu parolu sian lingvon laŭ propra bontrovo. Ne estas bezono, ke ni faru tian decidon, kiun ja cetere ankaŭ la Akademio de Esperanto tute prave ne prenis: Ambaŭ formoj en la listo de la landonomoj de la Akademio aperas paralele kaj el tio tamen la konkludo estas tute prave, ke oni povas laŭ gusto aŭ situacio mem decidi, kiun el la du formoj oni preferas. Pri kio ni en la vikipedio povas eventuale baloti estas, kiun el la du formoj ni utiligu por la titolo de la koncerna landartikolo. Aliflanke mi vidas tie nenian utilon kaj neceson de unuecigo. Pri la uzado de la formoj en la teksto mem entute devas esti plena libereco. Mi tial kaj pro leĝaj, kaj pro formalaj sed ankaŭ pro enhavaj kialoj kontraŭas tian baloton entute. Do la ununura grava demando por mi ne estus ĝia rezulto, ĉar mi ĝin kontraŭus ĉu "io" ĉu "ujo" postulante liberecon en tiu-ĉi demando, sed la decido, ke tia baloto entute ne okazu! (Se entute baloto, tiam ĝia vortumo devus esti jena por eviti ĝian kontraŭleĝecon: Demando unu: Ĉu entute ni volas unuecan formon por la landonomoj en vikipedio? Kaj tiam se demando unu estas jesata, kiu el la du ekzistantaj formoj estu elektita. - Al la dua demando oni povas respondi ankaŭ se oni neas la unuan, sed se la unua ĝenerale estas neita, kion mi forte esperas, tiam la dua estas senefika.)DidiWeidmann 08:25, 11. Jun 2009 (UTC) DidiWeidmann 08:20, 11. Jun 2009 (UTC)
Vi ja povas fari baloton pri tiu ĉi por kelkaj vikipediistoj ŝajne gravega demando; Vi povas balotigi vian tutan parencaron, najbararon (post faritaj 10 redaktoj antaŭ la 1-a de junio) por ekstermi la neoficialan sufikson -i en Vikipedio.
Sed Vi ne povas ŝanĝi la ĉiutagan lingvouzon kaj la avantaĝon de la justa sistemo "Hispanio, hispaniano".
Ĉu enciklopedio faru kondamnon, kiun eĉ AdE ne aŭdas aŭ ĉu ĝi respegulu objektive la vivon sen prijuĝado ? Mi estas kontraŭ tiu ĉi baloto. Punktor 18:35, 10. Jun 2009 (UTC)
Jes, se ni denove kreus la lingvon kaj povus krei novajn radikojn por ĉio, mi verŝajne subtenus la radikon *Hispani'* kaj ties derivaĵon *Hispaniano*. Sed la lingvo jam ekzistas kaj la radiko estas *Hispan'*, la landokrea sufikso -uj-. Ŝanĝante tion, oni kreas alian lingvon. Krome, ankaŭ nun vi povas uzi ne nur *Hispaniano*, sed ankaŭ absolute samsignifan oficialan vorton Hispanujano. Mi vidas la ambaŭ formojn nur ege malofte, kvankam vi skribas pri ilia ĉiutaga uzo. --Petrus Adamus 19:45, 10. Jun 2009 (UTC)
Mi kutime kontraŭas la enkondukon de novaĵoj en Esperanton kaj plene subtenas la atentan respektadon de gramatikaj reguloj. Tamen, tian batalon kontraŭ -io oni devintus okazigi antaŭ jarcento. La nuntempa situacio en Interreto estas jena:
Ĉi-supre, mi nur traserĉis esperantlingvajn retejojn (kio nun eblas per Google).
Mi ne kontraŭias la proponitan baloton, ĉar oni povas baloti pri ĉio ajn; mi nur evidentigas ke, ĉikaze, temas pri baloto kontraŭ la ĉiutaga lingvouzo de granda plimulto de esperantistoj. --WinstonSmith 21:01, 10. Jun 2009 (UTC)
  1. Ni uzu tion, kio estas ĝusta, ne nepre tion, kio estas pli ofta.
  2. Vikipedio, precipe en malgrandaj lingvoj kaj precipe ĝiaj artikolonomoj, ege influas al ofteco de vortoj en la reto, ĉar multaj serviloj transprenas ĝiajn artikolojn, tial la proporcioj eventuale povus signife ŝanĝiĝi post ŝanĝo ĉi tie: kiam mi en 2005 kreis la artikolon Peregrin Obdržálek (pri regione konata verkisto), la nomo tute ne ekzistis en la reto. Nun en Google eblas trovi ĝin 2170-oble. --Petrus Adamus 21:26, 10. Jun 2009 (UTC)
  1. Tio fakte estas pura spekulado - sed estas ja tre facile tion tuj kontroli helpe de Guglo: Kiam oni faras la serĉadon ekzemple pri Francio/Francujo aldonante sen "Vikipedio" sen "Wikipedia" tiam la rezluto estas jena: Francio 257000 - Francujo 25300. La proporcio do inter "io" kaj "ujo" restas tute sama, kiel supre: Do la hipotezo de Petrus Adamus simple evidentiĝas falsigita. Krome tio montras ankaŭ, ke la paĝoj en Vikipedio estas proksimume triono de la paĝoj entute, kiuj mencias la vortojn Francio/Francujo. --> Ŝanĝo de la lingvopolitiko en Vikipedio do nur modeste influus la proporcion tutrete. Se oni cetere serĉas la forton "France" en la franca lingvo oni havas kun vikipedio 204 milionojn kaj sen vikipedio 199 milionojn da rezultoj - Kiam oni serĉas "Esti" en la Estona oni trovas: 28 milionojn da rezultoj kaj sen vikipedio 26 milionojn. - Kiam oni serĉas "Esperanto" en Esperanto oni trovas kun Vikipedio 1,66 milionojn kaj sen vikipedio 1,59 milionojn da rezultoj. Por povi fari konkludojn oni nature nun devus multe pli amplekse serĉadi. POr reveni tamen al la supra temo: Mi forte malrekomendas, ke ni faru en vikipedio strangan regulon, ke oni malpermesu la uzadon de la landnomo formo "io". Tio estus komplete absurda, kaj ĝuste provo de la enciklopedio influi la ĝeneralan lingvouzon anstataŭ respeguli ĝin. Ni devas finfine akcepti, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kaj eĉ se la fundamento ja estas ĝia bazo, la hodiaŭa vivanta Esperanto estas multe pli ol tiu-ĉi fundamento. Krome ni ja konsideru simple la rekomendon de la Akademio [2] kaj ni ja vidas, ke ĝi enhavas ambaŭ formojn (ujo kaj io). La baloto de estas en ĉi-tiu kazo kompleta absurdaĵo! Oni ne povas baloti pri la lingvouzo! DidiWeidmann 06:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Baloto pri "ujo" kaj "io" estas stultaĵo kaj vundas fundamentajn principojn de demokratio kaj homaj rajtoj

Mi proponas, ke oni ne okazigu tian baloton, ĉar simple unue tia materio ne estas balotebla, due la procedo estus kontraŭ-leĝa ĉar fakte poste temus pri lingva diskriminacio, se oni trudus unu el la du formoj. La akadmeio en sia rekomendo permesas ambaŭ formojn (ujo kaj io). Ni do devas lasi liberecon al la homoj uzi ambaŭ formojn. La balotopropono kia ĝi estas tamen postulas decidon por unu de la du formoj! Konsiderante tion oni devas konstati, ke ĝi estas funde maldemokrata kaj pro juraj kialoj simple ne ebla! Estas krome fakto, ke ofte nur deko da homoj partoprenas. Rezultoj de tiaj balotoj do nur povas respeguli la opinion aŭ preferon de manpleno da aktivaj kunlaborantoj en Vikipedio. La lingva realo estas, ke la vortoj Francio kaj Francujo ktp. estas sinonimoj, kaj la baloto nun celas malpermesi unu el la du sinonimoj en vikipedio. Tio estas kompleta stultaĵo, kaj la rezulto estus absurdaĵo tute sendependa ĉu venkus "io" kaj "ujo". Konkludo: Tia baloto ne povas okazi, kaj se ĝi okazus, ĝi havus nenian juran validecon, ĝi nur esprimus la preferon de vikipedianoj por unu aŭ alia formo, sed ne rajtigus al modifo de la nomoj en alies artikolo aŭ eĉ puni uzanton de la alia formo! La rezulto de tia baloto neniam povus fariĝi jure valida regulo. DidiWeidmann 06:48, 11. Jun 2009 (UTC)

Estimata Didi, se ne eblas trovi interkonsenton per diskuto, balotado estas la plej demokratia ilo por decidi. Bonvolu atenteme tralegi la vortumon de la balotopropono: temas pri nenia malpermeso de uzado de la neoficialaj formoj, sed pri decido, kiujn formojn uzi en la artikolotitoloj. Nun oni devige uzas tie la neoficialajn nomojn kaj ankaŭ fakte trudas homojn ilin uzi. Komprenu, ke ne eblas miksi en la titoloj ambaŭ sistemojn. Viaj rimarkoj pri kontraŭ-leĝeco estas ridindaj, kompreneble oni ne estos enkarcerigitaj, se oni daŭre ignoros la balotrezulton, sed nur forbaritaj – la procedo estus tute sama, kiel se oni nun plurfoje alinomus prilandajn artikolojn al la oficiala formo. Tamen, mi koncedas, ke ne konas la Svisan juron. Se ekzistas en via lando iu leĝo malpermesanta baloti en Vikipedio, bonvolu tion ne fari. Mi persone ne devas timi, loĝante en Ĉeĥujo. --Petrus Adamus 07:47, 11. Jun 2009 (UTC)
Kara: Dependas, pri kio oni voĉdonas. Fakte ekzistas kazoj, ke voĉdonpropono povas fundamente kontraŭstari demokration. (Ekzistas pluraj kazoj en Svislando, ke la Federacia Tribunalo devis nuligi voĉdonojn, ĝuste pro similaj formeraroj!) En tiu-ĉi kazo fakte la proponita estas tute maldemokrata, ĉar antaŭ ol decidi pri la demando ĉu havi la formon "io" aŭ "ujo" oni entute devus decidi, ĉu oni entute volas havi unuecan regulon, do entute havi tian decidon! - Sekvante la tutan diskuton (jam longjaran) mi ricevis la impreson, ke la granda plimulto fakte estas por libereco en ĉi-tiu punkto. Do se ni nun havas la situacion, ke 95% estas por libereco (do ke ambaŭ formoj estu permesataj laŭ gusto de la aŭtoro, respektive laŭ prefero de la lokaj esperantistoj - kiel la tradicio ĝis nun solvis la problemon) kaj 2 % estus por io kaj 3% por ujo, tiam ni havas subite la situacion, ke ja gajnus "ujo", kvankam tio efektive estas nur la volo de 3% de la voĉdonrajtaj personoj! - Tial la proponita voĉdono estas absolute maldemokrata kaj kontraŭ-regula. DidiWeidmann 10:21, 11. Jun 2009 (UTC)
En aferoj kiel estas ĉi tiu bedaŭrinde ne estas eble permesi absolutan liberecon, ĉar la prilandaj artikoloj estus senĉese alinomadataj. Samtempe ambaŭ flankoj instigus sin reciproke esti pli toleremaj. Praktike: se oni permesus liberecon ĉi-okaze, mi alinomus ĉiujn prilandajn artikolojn, uzantajn neoficialaĵojn en siaj titoloj, al la oficialaj formoj. Post nelonge iu farus la malon. Kaj poste denove mi aŭ iu alia: absolute senfina procedo. Tial necesas havi regulojn en Vikipedio, neniu lingva versio povas ekzisti sen ili. --Petrus Adamus 11:10, 11. Jun 2009 (UTC)
... ke ne eblas miksi en la titolo ambaŭ sistemojn ... - kial? kun kiu argumento vi volas tiun-ĉi aserton pravigi? - la landaj artikoloj staras ĉiu por si mem, kaj krome ja ekzistas diversaj landoj, kies nomoj funkcias laŭ alia sistemo. En la listo de la landoj oni cetere povas listigi ambaŭ formojn, kion oni ja ĉiukaze devas korekte fari. Necesas havi certajn regulojn, sed la principo estu, ke ili estu minimumaj. Kaj ĝuste jen la diskuto unue ne estas ĉu por "io" aŭ "ujo" sed ĉu por aŭ kontraŭ la regulo. Ekzistas amaso da artikolotitoloj, kiujn eblas tute korekte formuli en diversaj manieroj. Mi ne vidas, ke okazas amaso da alinomado. Konstatante, ke "Francio" kaj "Francujo" estas sinonimoj, fakte estas sufiĉe egala, ĉu la artikolo nomiĝas Francio aŭ Francujo. Eĉ se iu ne havas alian laboron ol de tempo al tempo alinomi ĝin, tio ne kaŭzas alian damaĝon ol tiun, ke la koncerna persono perdas sian tempon ... - En la unua linio de la artikolo ĉiu-kaze devas aperi ambaŭ nomoj, kaj de la alia formo devas ekzisti alidirektilo. En ĉi-tiu kazo ni ne bezonas regulon (cetere: Se eblus krei "kategorio-alidirektilojn", tiam ankaŭ tie eblus esti sen regulo). La formo "io" almenaŭ estas duonoficiala, ĉar ĝin ja akceptas la Akademio kiel sinonimo al "ujo" ... - se vi cetere insistas pri la opinio, ke nur la fundamentaj elementoj estas oficialaj, kaj tial nur fundamentaj radikoj povus esti uzataj en vikipedio, tiam mi deziras al vi multan plezuron en la polurado ... - Ĉiu-kaze se oni volas voĉdoni mi forte insistas, ke oni antaŭ voĉdono por aŭ kontraŭ io respektive ujo devas voĉdoni ĉu entute oni volas tian limigon. Nur kaj nur se la komunumo decidis por tia limigo al unu formo, nur kaj nur tiam oni poste povas voĉdoni pri kia. Cetere gravas, ke oni samtempe klarigu, ke por la alia formo devas ekzisti alidirektilo kaj krome en la artikolo mem en la unua linio devas aperi ĉiuj formoj en grasaj literoj. Se la komunumo volas insisti pri la baloto, tiam ĝi devas okazi tamen demokratie korekte. DidiWeidmann 13:41, 11. Jun 2009 (UTC)
Por esti klara: Mi tute akceptintus voĉdonon, se la propono estintus, ke ni unue voĉdonu kaj diskutu, ĉu ni entute deziras regulon en ĉi-tiu konkreta kazo. Vi listigis kelkajn argumentojn (tute taŭgajn) por, mi aliflanke listigis tutan serion da argumentoj kontraŭ. Se mi analizas la supran diskuton, mi, WinstonSmith kaj Punktor estas kontraŭ regulo, vi por kaj pri Marcos oni ne scias, ĉar li sin ne esprimas pri la demando. Do mi ripetas: Simple ni unue devas klarigi la demandon ĉu en tute ni volas regulon por la landonomoj aŭ ne. Poste oni ekzameno ĉu ni volas unuecan regulon. Ekzistus ankaŭ al ebleco, ke en kazo de ĉiu unuopa lando la esperantistoj de la koncerna lando rajtu decidi pri la koncerna nomo. Tio fakte estus la regulo, kiun mi favorus en ĉi-tiu kazo. Tia diskuto devus okazi sur la diskutopaĝo. Alia regulo povus esti, ke tiu vikipediisto, kiu plej multajn bonkvalitajn kilobajtojn kontribuis al koncerna landoartikolo rajtus decidi pri la landonomo, tio estus do instigo al iu, kiu nepre volas modifi la nomon de Francio al Francujo, ke li aŭ/ŝi devus plibonigi la artikolon ... DidiWeidmann 13:56, 11. Jun 2009 (UTC)
Mi vere ne komprenas la diskuton plu. Por eviti, ke daŭre iuj homoj renomas artikolojn kun "prezidento" al "prezidanto", dum aliaj faras ĝuste la malon, ni decidis pri la uzo de "prezidanto"; por eviti renomadojn inter "organizo" kaj "organizaĵo", ni decidis pri "organizaĵo". Ĉio tio eblis kun normala voĉdonado. Sed nun kiam temas pri -ujo -io subite tio ne plu rajtas okazi??? --PaulP@diskkont 14:32, 11. Jun 2009 (UTC)
Se en antaŭaj tempoj jam okazis balotoj laŭ ne tute korekta maniero - fakte la baloto, pri kiu vi alludas okazis longe antaŭ mi ekkunlaboris, aŭ mi preteratentis ĝin (cetere ĉu la kazo estis la samo aŭ ĉu tiam oni unue decidis, ke oni volas unuecan solvon kaj poste decidis pri la solvo? Mia riproĉo en ĉi-tiu kazo ja estas, ke oni ĝuste ne procedas tiel) - tio ne pravigas, ke baloto denove okazu laŭ malkorekta proceduro. Krome mi havas la impreson, ke landonomoj aparte kaŭzas diskutojn, ĉar ĝuste temas pri nomoj kaj ja tio vekas emociojn. Okazas intereskonflikto inter la tradicio, ke oni nomu lokojn kaj landojn prefere laŭ la tradicio de la Esperanto-movado loka respektive landa unuflanke kaj la deziro havi ŝematisman unuecan sistemon (kiu ja ĝuste ĉe landonomoj ne eblas) aliflanke. Ŝajnas al mi, ke kelkaj multe tro supertaksas la problemon de alinomado de paĝoj en la artikolspaco. Verŝajne oni spertis en pasinteco kelkajn kazojn. Estas ja evidenta ke tia alinomado kaj realinomado estas infaneca konduto. Ekzistus tamen ankaŭ komplete alia solvo: Kiam pri nomformo estas libereco (kio signifas, ke ĝi ne vundas la principon de la ĝenerala lingvo-uzo kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, kaj ke ne ekzistas aparta interkonsentita regulo), tiam tiu elektas la nomon, kiu kreas la artikolon (simile kiel ĉe la malkovro de novo astro). Alinomado de lingve korekta titolo estas tiam nur permesata en konsento kun la unua aŭtoro aŭ per aparta baloto pro la specifa kazo. Baloto, kiu devus okazi en la diskutpaĝo de la koncenrna artikolo (kun atentigo al la ĝenerala diskutejo). Se entute tia procedo estus necesa, ĉar alinomado ja ne vere kaŭzas problemon al nia vikipedio (dum la nova nomo same respektas la ĝeneralajn principojn kaj lingvan korektecon) - kaj aliflanke ĉar ja estas certa, ke homoj kiuj alinomas kaj realinomas, verŝajne rapide laciĝas. Krome se io tia okazas, kutime estas afero de duopo da personoj: Evidente tiuj du en certa momento interkonsentas inter si [Krome realinomado postulas ja la helpon de administranto, ĉar oni devus unue forigi la per la alinomado postlasintan alidirektilon, por povi simple realinomi, kaj mi tamen dubas, ke iu el inter nia administrantaro kun helpus en tia rozomilito]. (Cetere antaŭ ne longe ni havis la absurdan situacion, ke iu proponis gramatikan eraron por voĉdono, kiel okazis en la kazo de "da" antaŭ kelkaj tagoj ... Feliĉe tie la pli-multo voĉdonis por la gramatike ĝusta varianto, tamen en la argumentado nur malmultaj entute rimarkis, kial "da" en la konkreta kazo estis erara ... - imagu se hazarde nur komencantoj vidintus la balaton kaj tiam pro hazarda rezulto oni voĉdonintus por la gramatike fuŝa solvo ...) Baloto estas memkompreneble bona kaj unika rimedo en demokratio, sed evidente estas arto korekte formuli baloton. Estas ja tiel simple supre solvebla: Oni unue decidu, ĉu en certa kazo oni bezonas aŭ volas entute regulon, se oni neas tian demandon oni povas entute ĉesi la debaton, se oni jesas, tiam oni poste decidu pri la enhavo de la regulo. Se en antaŭaj okazoj oni ne sekvis tiun-ĉi principon, tio estas bedaurinda, tamen tio ne signifas, ke nun post kiam ni post ĉi-tiu debato konsciiĝis pri ĝi, ni tiel daŭrigu. Kaj krome kiel mi diris: Landonomoj estas multe pli emociplena temo ol simpla vorto kiel prezidanto. Ankaŭ la afero ne estas komparebla kun la kategoria debato, ĉar ĉe kategorioj estas la problemo de la enkategoriigo kaj krome alinomo de kategorio kaŭzas la problemon, ke oni devas en ĉiu kategoria objekto unuope modifi la kategoriindikon. Laboro, kiu nur parte estas solvebla per robtoj. Tie do evidente teknikaj kialoj devigis nin trovi unuecan solvon, kaj ĝuste en la kazo de la kategoria regularo, ni unue principe decidis, ke ni volas havi tian kategorian regularon (post diskuto de poraj kaj kontraŭaj argumentoj), kaj poste ni diskutis la regularon. Same pri la forbara regularo: Ni unue interkonsentis, ke ni volis tian regularon. Nun ni etas en la debato pri ĝia enhavo. DidiWeidmann 16:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Laŭ mi estas bone havi kelkajn unuecigajn regulojn pri tiaj aferoj kiel landnomoj k.s. en Vikipedio. Mi havis longe la impreson, ke jam ekzistas regulo, ke en la Esperanta Vikipedio uziĝu landnomoj kun I anstataŭ la Fundamenta UJ. Tial mi mem redaktis tiel, kvankam mi mem preferas UJ. Se nun montriĝas, ke tia regulo ne ekzistas, tiam mi ekuzos sisteme UJ en ĉiuj miaj kontribuoj, kaj ankaŭ en artikolotitoloj. Sed prefere ja ekzistu regulo pri tio. Se necesos, ni povas unu voĉdoni, ĉu ni entute havu regulon pri tio, kaj se la respondo estos jesa, tiam ni povos poste voĉdoni, kia estu la regulo. Se pluraj opinios, ke estu tia unua ĉu-regul-a voĉdonado, ĝi ja okazu. Mi mem ne trovas tion aparte privoĉdoninda, ĉar jam estas multaj similaj reguloj kaj principoj, sed se Didi kaj aliaj tamen volas tion, tiam estu tiel. Bertilow 16:42, 11. Jun 2009 (UTC)

Mi plene konsentas kun la vortoj de Bertilo. Laŭ mi ni bezonas unuecigan regularon. --PaulP@diskkont 17:00, 11. Jun 2009 (UTC)

Jarlibro

Pasintsemajne mi recevis la Jarlibron 2009. Mi ne trovas en ĝi landon kun uj-finaĵo. Ĉu ni volas iĝi pli papaj ol la papo mem? ĉu ĉiu landa asocio ŝanĝu sian nomon, ĉar manpleno de homoj tiel deziras? Narvalo 17:54, 11. Jun 2009 (UTC)

Kial vi parolas pri ŝanĝado de la nomoj de landaj asocioj? Neniu proponis ion tian. Temas nur pri la nomoj de artikoloj en la Esperanta Vikipedio. (Malofte mi vidis pli strangan diskuton ol tiu ĉi...) Bertilow 18:29, 11. Jun 2009 (UTC)
Kion vi ne komprenis? Vi provas altrudi novajn kutimojn. Narvalo 18:57, 11. Jun 2009 (UTC)
Post la komento de Narvalo, mi trarigardis la liston de landaj asocioj de UEA. Interese, neniu landa asocio surtere uzas la -ujo-formon en sia oficiala nomo; unu el ili uzas la -lando-formon (Esperanto-Asocio de Finnlando); kaj 14 el ili uzas la -io-formon (Armenia Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto-Asocio de Estonio, Esperanto-Asocio de Rumanio, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Hungaria Esperanto-Asocio, Kartvelia Esperanto-Asocio, Latvia Esperanto-Asocio, Makedonia Esperanto-Ligo, Rusia Esperantista Unio, Serbia Esperanto-Ligo, Slovakia Esperanta Federacio, Slovenia Esperanto-Ligo, Ukrainia Esperanto-Asocio).
Mi ne rajtas respondi anstataŭ ol Narvalo; tamen kompreneblas, ke li ja ne mencias landajn asociojn pro miskompreno de la balota temo - li mencias landajn asociojn ĉar ankaŭ ĉe ili, kaj ne nur en la ĉiutaga lingvouzo, la io-formoj estas nekredeble plej kutimaj ol la ujo-formoj (14 kontraŭ 0). --WinstonSmith 21:08, 11. Jun 2009 (UTC)
Mi tute ne komprenas, kial ano de AdE ne sukcesis atingi klaran starpunkton de la Akademio sed tamen volas forigi la io-formon el la Vikipedio. Samtempe li opinias, ke la diskutado strangas. Male: tre strange estus, se ne-e-o-parolanto aŭ komencanto vidos la diferencon inter la ĉiutaga lingvouzo (i.a. la oficiala jarlibro de UEA !) kaj Vikipedio. Punktor 18:00, 12. Jun 2009 (UTC)

El la Antaŭparolo...

El la Antaŭparolo por la Fundamento de Esperanto:
  • Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem.
  • Sed la «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi ne komprenas, kial vi nun citas tion-ĉi tie: Neniu el ni diris ion kontraŭ la fundamento. Ke al Esperanto dum la evoluo aldoniĝis novaj radikoj estis absoluta bezono kaj fakto. Tio ne estas kontraŭ la fundamento sed la natura evoluo de nia lingvo. Kontraŭ la fundamento estus modifo de la reguloj kaj depreno de fundamentaj elementoj. Malpli ol 10 procentoj de la radikoj de la hodiaŭ uzata Esperanto troveblas en la fundamento, do evidente baziĝante nur sur la fundamento sen utiligo de PIV oni tute ne povus kompreni la lingvon kaj ne verki eĉ simplan tekston. Se vi tion nun citas vi simple deflankiĝas de la temo de tiu malfeliĉa balotopropono respektive vi volas denove argumenti por "ujo" kontraŭ "io" antaŭ ni entute diskutis ĉu ni volas unuecan regulon. Dum tiu unua punkto ne estas klara ne indas pludiskuti pri la enhavo de la balotopropono de Marcos. Cetere la diskuto nur povas temi kiun formon ni utiligu en la titollinio de la landoartikoloj. Se via argumentado tamen ne temas pri tio sed pri postulo malpermesi la formon "io" por landonomoj kun la argumento ke io ne troveblas en la fundamento, tiam tio entute ne apartenas al enciklopedio. Estas ekster diskuto, ke la formo io estas hodiaŭ la plej vaste uzata finaĵo por landonomoj. Ke tiu elemento ne jam troveblas en la fundamento ne signifas, ke ĝia uzo volas depreni ion de la fundamento kaj tuŝi ĝian validecon. Fundamento estas bazo, sed same kiel domo ne konsistas nur el fundamento, tio validas ankaŭ por lingvo. La fundamento estas grava kaj ne-tuŝebla, sed sur ĝi estas konstruita la lingvo, kaj kiel oni metas ĉe domkonstruado ŝtonon sur ŝtonon, Esperanto kreskis aldonante al la fundamento novajn radikojn laŭ neceso. DidiWeidmann 21:08, 11. Jun 2009 (UTC)


El la fundamenta gramatiko:
  • 15. The so-called „foreign” words, i. e. words which the greater number of languages have derived from the same source, undergo no change in the international language, beyond conforming to its system of orthography. ― Such is the rule with regard to primary words, derivatives are better formed (from the primary word) according to the rules of the international grammar, e. g. teatr'o, „theatre”, but teatr'a, „theatrical”, (not teatrical'a), etc.

--Petrus Adamus 19:36, 11. Jun 2009 (UTC)

Baloto pri landonoma unueco en la artikolaj titoloj

Pro daŭra malkonsento eĉ pri la demando, ĉu necesas en la artikolaj titoloj unueco aŭ ĉu tie estu laŭplaĉe uzata iu el la sistemoj, mi kreis la paĝon Baloto pri landonoma unueco en la artikolaj titoloj, kie okazos voĉdonado pri la afero, kvankam por mi iomete absurda. --Petrus Adamus 13:21, 12. Jun 2009 (UTC)

Respondoj al Didi

DidiWeidmann ĉi-supre (kaj en mia Vikipediista diskutpaĝo) per pluraj longaj afiŝoj kontraŭis mian proponon pri baloto. Lia ĉefa argumento estas, ke ni ne povas havi baloton antaŭ ol ni konsentiĝas pri tio, ke ni entute volas havi unuecan sistemon.

La fakto estas, ke jam nun ni havas unuecan sistemon: La plej multaj artikoloj pri landoj estis kreitaj en la frua tempo de la Vikipedio. Kelkaj el la fruaj Vikipediistoj tiam kreis la kutimon uzi nur la -io-sistemon, do neniam la -ujo-sistemon, en la Vikipedio. La malmultaj, kiuj foje aldonis -ujo-formon ie en la Vikipedio, kutime estis rapide "korektitaj". Nur en antaŭnelonga (eble pasintjara) diskuto ni venis al la konsento, ke en artikoltekstoj (almenaŭ en tiuj artikoloj, kiuj ne temas pri la lando mem) la kontribuantoj povas mem elekti, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon. Tamen pri artikoltitoloj restis la kutimo, ke ili uzu la -io-formon. Laŭ mia scio, neniu artikolo kontraŭas tiun principon. Do fakte nuntempe tute ne ekzistas libereco ĉi-kaze.

Rifuzo okazigi baloton do ne signifas liberecon por la unuopaj kontribuantoj, sed pludaŭrigon de la nuna sistemo, kiu devigas uzon de la ne-oficiala landnoma sistemo en Vikipediaj artikoloj.

Plurfoje Didi argumentis kontraŭ mia propono, kvazaŭ ĝi celus tute unuecigi la uzon de landnomoj. Pri tio tamen tute ne temis mia propono. Ĝi temis nur pri la artikoltitoloj, kiuj ĉiuokaze jam estas unuecaj. Do la tuta argumentado de Didi estis tute senbaza.

Ĉiuokaze, mi invitis aliajn homojn redakti mian proponon. Eblus aldoni alternativon ke estu tuta libereco pri landnomoj (kion ajn tio praktike signifus). Mia propono ja estis nur propono, kaj mi ja intencis, ke ni unue diskutu pri la propono, kaj eble ŝanĝu ĝin, antaŭ ol okazigi baloton. Nomi tion maldemokrate estis simple ofendo. Marcos 16:22, 13. Jun 2009 (UTC)

Pardonu, mi ne nomis vin maldemokrata, tion vi interpretas mem el la fakto, ek mi atentigis vin, via proponita procedo estus maldemokrata - tio estas tre grava diferenco. Se mi vekis en vi la impreson, ke mi celis ofendon aŭ atakon - tiam mi tion tre bedaŭras, tio signifas, ke mi maltaŭge esprimis min. Estis neniel mia intenco ofendi iun-ajn. DidiWeidmann 17:33, 14. Jun 2009 (UTC)

Ujo estas fundamenta vorto. Oni diris ke Fundamento ĉiam estos ĝusta. Se ni balotos pri tio, ĉu ni ne samtempe balotu ankaŭ pri jenaj aliaj partoj de Fundamento:

  • Ĉu forlasi la akuzativan -n ?
  • Ĉu plurnombrigi per -i anstataŭ -oj ?
  • Ĉu devigi ĉiaman uzon de majuskloj komence en substantivoj?

nur kiel ekzemploj.
Mi komprenas ke multaj homoj malemas landigi vorton per uja finaĵo, ĉar tiu vorto havas tri malsamajn signifojn. Normale en nia lingvo oni solvas tian problemon per enkonduki novan vorton, ekzemple "enda" kiam "inda" ne estis tute korekta esprimo, aŭ "trajno" se "vagonaro" ŝajnis iom longa. Sed "io" ne estas sufikso, nek "i". Unu estas korelativo, la alia estas infinitiva finaĵo. Mi uzas fundamente landosufikson "ujo" kaj laŭ ĉiam valida decido de bulonja kongreso mi pravas en tio. Se mi volas esti pli klara kaj moderna mi uzas la novan landosufikson "ajo". "Io" estas stulta! (Eĉ se ĝin inventis SATano). (Martin Strid, 13-an de junio 2009).

Kara Martin, laŭ mi vi tute maltrafas la jenajn du punktojn:
  • La Akademio de Esperanto egalrajtigas la uzon de -io al tiu de -ujo.
  • Povas okazi ke, kvankam pluraj samsignifaj esprimoj estas same korektaj, Vikipedio devas decidi, pro unuecaj kialoj, kiun elekti kaj kiun rifuzi. Mi donu ekzemplon. En la itala Vikipedio, oni decidis antaŭnelonge ke la unua tago de la monato ĉiam estu 1° maggio, kaj neniam estu 1 maggio. En la ĉiutaga itala lingvo, la du esprimoj same validas. Mi ne surpriziĝus malkovri, ke iu fama verkisto kiel Alessandro Manzoni - kies lingvo estas preskaŭ la "fundamento" de la itala - uzis la formon 1 maggio. Sed neniu plendas pro tio. La elekto uzi nur la unuan esprimon neniel signifas, ke vikipediistoj ne agnoskas la korektecon de la dua ebleco.
Pro tiuj ĉi du observoj, mi tute ne komprenas vian vidpunkton. Estas bone, ke vi uzas unu sufikson kaj ne la alian; sed estas malbone, ke vi enkondukas vian vidpunkton ŝajnigante ke "io" estas stultaĵo aŭ ke oni ne rajtas forbari la uzon de "ujo" el vikipedio ĉar tio estas Fundamenta. --WinstonSmith 21:59, 14. Jun 2009 (UTC)

Ni relegu la 'Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo'

Oni senkulpigu min, se ion mallerte mi skribus (de iom longa tempo mi pro premado de urĝaĵoj ne povis kontribui al la Vikipedio, pro kio mi forgesis grandan parton el tio malmulta, kion mi sciis pri la maniero "redakti"). Aliflanke, oni ne rigardu, kiel malĝentilan, ke ion mi ĵus aldonis al la supro de la ĉapitro, kaj ne humile post la pli frue enmetitaj intervenaĵoj de kolegoj, kiel mi estas faranta por la nunaj linioj. Nome, mi jhus enmetis citajhon el la 'Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo'.

Tiu 'Deklaracio', proponita de la iniciatinto de Esperanto, estis (post kelkaj shanghoj, se mi bone memoras) aprobita de la unua kongreso de Esperanto en la jaro 1905-a. Ĝi plu estas la baza difinanto de la celoj de la Esperanto-movado kaj de la lingvo Esperanto mem.FS2

-io k -ujo ne estas tute samaj

Estas okazoj, je kiuj oni ne povas anstataŭigi -ujon per -io. Ekzemple pri la kurdoj: estas Kurdujo en Turkio (hejmlando de la kurdoj), sed ne Kurdio (ŝtato por la kurdoj). Kwamikagami 21:09, 3. Jul 2009 (UTC)

Mi ne komprenas vian vidpunkton. Ankaŭ Toskanio ne estas ŝtato, tamen tiu nomo estas 20-oble pli uzata ol Toskanujo... --WinstonSmith 21:40, 3. Jul 2009 (UTC)
Toskanio ja estas politike definita regiono: estas toskania registaro. Tamen, multaj turkoj argumentas ke, kvankam estas kurda regiono en Turkio (kurdujo), tiu ne estas Kurdistano (Kurdio), kiu estus politika/registara regiono. Ne troviĝas "Kurdio" en Turkio kiel Toskanio en Italio, aŭ eĉ kiel la nuna Iraka Kurdio. Oni ĝustus priparoli turkian Kurdujon, sed ne *turkian Kurdion. Kwamikagami 00:19, 4. Jul 2009 (UTC)
Mmm. Mi nun pli bone komprenas. Tamen, kion diri pri la priparolata Padio, tio estas la sendependiĝema parto de norda Italio (ĉirkaŭ la rivero Pado) priparolata de la ekstremisma dekstra partio Norda Ligo? Ĝi ne havas precizajn limojn, ĉar, por gajni pli da voĉdonoj, la partio komprenigas al lombardianoj ke la limo estus la rivero Pado, al emilianoj ke la limo estus la montaro Apeninoj, al toskanianoj ke la limo estus la rivero Tibero (tiu, kiu trairas Romon)... en Guglo, nur aperas tri paĝoj kun la skribo "Padujo". --WinstonSmith 08:37, 4. Jul 2009 (UTC)
La ideo, ke "-io" uziĝas aŭ uziĝu nur por efektivaj ŝtatoj aŭ landoj kun ia politika statuso, estas plena fantazio. Tiel neniam estis. Unu ekzemplo de tia ne-ŝtata landonomo en la Esperanta Vikipedio estas "Sameio" (= "Sameujo", "Laponio", "Laponujo"). La landnomo "Kurdio" aperas interalie en PIV. Tie troveblas ankaŭ "Ŝvabio" (= "Ŝvabujo") - sen politika statuso, "Eŭskio" (difinita kiel lando dividita Hispanio kaj Francio), kaj "Karelio" (kies unua difino estas "lando dividita inter Finnlando kaj Rusia Federacio"). Oni povus fari longa liston de tiaj gentobazaj ne-ŝtataj landoj kun "-io". Do, "Turkia Kurdio" estas tute ebla esprimo. Ĝi plene egalas al "Turkuja Kurdujo". Bertilow 10:11, 4. Jul 2009 (UTC)

Galerio kun klakilo

Saluton, gekaraj. Mi hazarde trovis en la suprasoraba vikipedio la ŝablonon hsb:Předłoha:Galerija, kiu kune kun tiea javaskripto en hsb:MediaWiki:Common.js aranĝas galerion kun ligilo por bilda ŝanĝado. Do oni nur vidas, kondiĉe ke javaskripto estas aktiva, unu el la difinitaj bildoj kaj povas ŝanĝi al la sekva resp. antaŭa per simpla klako sur ligilon. Ĉu ni bezonas tradukaĵon de la ŝablono? Se jes, mi povus traduki ĝin, sed iu administranto devus transmeti la javaskripton ĉe la superskribo "Skript für Vorlage:Galerie" al MediaWiki:Common.js. Kore --Tlusta 06:30, 11. Jun 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉar ne estis kontraŭaj opiniesperimoj ĉi tie, mi ĵus tradukis la ŝablonon al {{Galerio}} kaj aldonis la necesan kodon al MediaWiki:Common.js. Se vi ankoraŭ ne vidas la bildoŝanĝajn ligiletojn kaj plurajn bildojn unu super alia, vi devos refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Tiam ĉio bone funkcios. Kore --Tlustulimu 16:03, 14. Jun 2009 (UTC)

Nomŝanĝo de artikoloj kun x-o

Mi ĵus renomis la artikolon Cxefuzantilaro, kiu havis en sia titolo x-on, kaj trovis, ke io tia estas sufiĉe malfacila:

  • Klako al "alinomigi" kondukis al erara adreso, ĉar la "Cx" iĝis "Ĉ"; mi devis mane korekti la adreson.
  • La aperanta paĝo (kiu, pretere, diras ne "alinomigi", sed "alinomi" – PIV ŝajne tute ne havas vorton por tiu ago) ne funkciis; post sendoklako aperis erarmesaĝo, ĉar same mankis x-o. Mi devis kopii la paĝon al mia disko, tie ŝanĝi la tekston kaj sendi tiun ĉi paĝon.

Ŝajne tiaj okazoj estas maloftaj, kaj eble ne valoras la penon ripari la aferon, se tio estus granda laboro. Ĉu mi priskribu la procezon en mallonga instrukcio?

Aisano 11:29, 11. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Aisano. Dankon pro via artikolnoma korekto. Estus bona ideo, se vi skribus instrukcion pri tia, iom truka alinomigo. Kore --Tlusta 11:45, 11. Jun 2009 (UTC)
Mi ĝis nun renkontis tiun problemon 2 fojojn, kaj solvis kiel vi. Mi ne sukcesis diveni, kiel ĝi ekestas. Eble aliaj inventis ankoraŭ aliajn trukojn. Do eble pli bone atendi kelkajn tagojn antaŭ ol ekverki? --PaulP@diskkont 11:55, 11. Jun 2009 (UTC)
Jes, bone, mi atendos.
La kaŭzoj de la problemo ja estas du: Iuj kreas artikolojn kun xx-titolo, eble mistajpe aŭ pensante, ke necesas. Kaj due la programaro, kiu produktas la nomŝanĝajn ligilon kaj paĝon, erare forigas unu x-on. Por tion ripari necesas fakulo, kaj estas neklare, ĉu la afero valoras la penon. –Aisano 13:38, 11. Jun 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ja uzas kreigan butonon kun artikolnoma kesteto sur mia uzantopaĝo Vikipediisto:Tlustulimu en la tiea ĉapitro "Kunlaboraĵoj". Tie ankaŭ ne uzeblas la x-sistemo, ĉar tiam estiĝus fuŝa titolo. Mi foje rimarkis tion, kreonte ŝablonon. Kore --Tlustulimu 20:17, 11. Jun 2009 (UTC)


Baloto pri balot-proponantoj

Kie legeblas la gvidlinioj pri baloto? Vikipedio:Baloto estas nesufiĉa.

Mi proponas por baloto: Nur tiuj rajtas proponi baloton, kiuj

  • kontribuis 100-foje en la lastaj 30 tagoj
  • kontribuis per minimume du novaj artikloj en la lastaj du monatoj. La artikoloj devas havi minimume 30 bonajn frazojn.

Tiuj antaŭskriboj necesas, ke oni iomete limigu la inundojn de la balotproponoj de maloftaj vizitantoj de vikipedio. Tio ankaŭ helpas, ke kompetentaj, interesiĝantaj (aktivaj kunlaborantoj) direktu la regulojn en la Vikipedio.

Do tiel, propono estas, ke nur tiuj rajtu proponi baloton, kiuj

  • kontribuis 100-foje en la lastaj 30 tagoj
  • kontribuis per minimume du novaj artikoloj en la lastaj du monatoj. La artikoloj devas havi minimume 10 bonajn frazojn.

Oni rajtas baloti ĝis la 20-a de junio. Por Por: Narvalo 12:20, 13. Jun 2009 (UTC)

Saluton Narvalo, ĉu tiu ĉi propono estas serioza, aŭ simila al via dodo/dido-propono? Se ĝi estas serioza, ni devus unue paroli pri la enhavo antaŭ transiro al voĉdonado. Ekzemple la frazo "30 bonaj frazoj" estas tre diversmaniere interpretebla. Ĉu frazo 12-vorta kun 2 akuzativeraroj estas "bona frazo"? Ĉu 3-vorta senerara frazo estas "bona frazo"? Resume: mi plene konsentas, ke interesiĝantaj (aktivaj kunlaborantoj) kreu la regulojn en la Vikipedio, sed la vortumado laŭ mia ankoraŭ ne estas matura. --PaulP@diskkont 13:31, 13. Jun 2009 (UTC)
Baloto havas sencon, se balotas almenaŭ ĉ. dudekopo, sed mi ofte vidas, ke balotas 3 vikipediistoj.--Crosstor 13:37, 13. Jun 2009 (UTC)
Se temas pri baloto pri io malgrava, tiam ankaŭ tri partoprenantoj estas en ordo. Kiam temas pri regulŝanĝado, tiam tri partoprenantoj certe estus maltro. Sed mi ĝis nun neniam vidis regulŝanĝan baloton kun malpli ol tri partoprenantoj, do laŭ mi ni ne bezonas reguligi la minimuman nombron de partoprenantoj.
La preskriboj de Narvalo por balotproponantoj estas multe tro rigoraj. Laŭ tiuj reguloj rajtus proponi baloton eble nur la 5 ĝis 10 plej aktivaj Vikipediistoj. Mi fakte tute ne vidas kialon por tia preskribo. Ĉiuokaze, la regulpaĝo Vikipedio:Baloto jam preskribas, ke baloto nur okazu, se jam okazis diskuto pri la temo sen interkonsentiĝo. Kaj ĉiuokaze temas nur pri propono. Se pluraj aliaj Vikipediistoj konsideras la baloton ne necesas aŭ ne taŭgan, oni ne okazigu ĝin. Marcos 16:53, 13. Jun 2009 (UTC)
Eble oni povas mildigi la kondiĉojn (50-foja redaktado aŭ du novaj artikoloj kun 10 frazoj dum la lastaj 30 tagoj), sed tio necesas por ke la veraj kontribuantoj povu ĝui sian laboron. Mi plu deziras voĉdonadon pri tio. Narvalo 19:02, 13. Jun 2009 (UTC)
Fakte oni devas distingi inter balotoj, kiuj koncernas nur unuopan artikolon aŭ aspekton aŭ balotoj, kies rezulto estas regulo ĝenerale uzenda. En la unua kazo (do ekzemple kiam oni devas interkonsenti pri titolo de unuopa artikolo), tiam laŭ mi ne necesas grandaj formalaĵoj. Kiam temas pri regulara baloto respektive temo, kiel la aktuala, kiu vekas tiom da emocioj, tiam ja devas esti certaj formalaj kondiĉoj esti observataj. Anstataŭ limigi la rajton fari proponojn, estus laŭ mi pli bone postuli, ke balotproponoj devus havi minimuman apogon, do tio signifas, ke oni entute povas malfermi balotan procedon nur, post kiam certa nombro da vikipediistoj (mi porponas nuntempe 5, cifero adaptenda, kiam la nombro de akivaj vikipediistoj kreskas) subtenis la proponon, ke okazu baloto. Poste necesas trovi interkonsenton pri la balota enhavo. Se necese oni devas voĉdoni unue pri la balota vortumo. DidiWeidmann 17:47, 14. Jun 2009 (UTC)

Konstruaĵoj "en" kaj "de"

Denove pri kategorioj pri konstruaĵoj "en" kaj "de". Ĉar en antaŭnelonge okazinta voĉdonado estis plimulto por "en", mi planas ŝanĝi la kategoriojn denove al la "en"-varianto. Kaj tiam alskribi ĉi tion al la regulo pri nomoj de kategorioj. Maksim 16:42, 14. Jun 2009 (UTC)

Fakte al mi estas egala, kiel oni finfine nomas la kategoriojn. Nur devas esti en ĉi-tiu kazo certeco, ĉar sen klara koncepto estas ege temporaba kategoriigi la artikolojn. Mi petas vin, kiam vi modifas la kategoriojn, ke vi tion nur faru kun paralela adapto de la kategoriindikoj de la objektoj en la koncerna kategorio. Kaj oni ankaŭ observu, ke la "malkorekta" kategorio dum certa tempo, ĝis kiam ĝi estas vere malplena, aperu kiel subkategorio de la ĝusta kategorio. Dankon por la kompreno DidiWeidmann 17:50, 14. Jun 2009 (UTC)
Farita. Maksim 18:59, 26. Jun 2009 (UTC)

Ĉu ĝentile rekomendi ne plu verki por Vikipedio?

Regule mi trovas tekstojn, kiuj estas en tia subnivela Esperanto, ke ripari eblas nur, se oni povas trovi alilingvan version. Jen ekzemplo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=St_John_Plessington_Catholic_College&diff=2368417&oldid=2367107

Mi ĝis nun bonkondute provis ripari, sed preferus dediĉi mian tempon al aliaj taskoj. Kion vi opinias? Ĉu tiajn kontribuantojn oni ĝentile konsilu unue plulerni la lingvon kaj nur poste reveni al Vikipedio? --PaulP@diskkont 08:19, 18. Jun 2009 (UTC)

Mi jam proponis interretajn ligilojn por pli bone lerni E-on, kaj jam faris tiajn "ĝentilajn" rekomendojn, kiuj laŭ mi estas tute akcepteblaj kaj senproblemaj. La vera problemo aperas, kiam la koncernata uzanto rifuzas konformi al tiu ĝentila konsilo. Pri la plej bona konduto tiukaze, vikipediistoj bedaŭrinde ne trovis interkonsenton ĝis hodiaŭ (vd. la senfinan batalon inter "forbaremuloj" kaj kontraŭforbaremuloj). Thomas Guibal 12:38, 18. Jun 2009 (UTC)

Atentu la balotproponon ĉe Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco

La propono havi baloton pri -ujo/-io montris ke estis tro da malinterkonsento pri la demando, kiugrada unueco aŭ libereco estu pri landnomoj en la Vikipedio. Pro tio estis proponita havi unue pri tiu demando baloton; la balotpropono troviĝas ĉe Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco. Laŭ tiu propono, tiu baloto jam komenciĝos postmorgaŭ. Do se iu ne konsentas kun la proponita maniero de balotado, li tion nun menciu en la diskutpaĝo. Marcos 20:33, 18. Jun 2009 (UTC)

Nun komenciĝis ĉi tiu baloto. Bonvolu voĉdoni ĉe Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco. Marcos 08:10, 20. Jun 2009 (UTC)

Terura malordo pri "Ŝminko" kaj "Kosmetiko"

Bonan antaŭtagmezon.

Ĉu oni ordigu la artikolarojn pri "ŝminko" kaj "kosmetiko" ? ŝminko resendas al fr:Rouge à lèvres (lipstik, lapiz labial, lipenstiff..) tie estas lipoŝminko, kiu estas aldirekta al Ruĝiga ŝminko: ŝminko por la vangoj! ...

Laŭ mia kono pri franca lingvo, ŝminko = fr:maquillage, kiu anglalingve resendas al en:Cosmetics, kiu ĝi mem resendas al fr:Cosmétique... Dankon at tiu, kiu scius ordigi tiun labirinton.

--Jean-François Clet 09:32, 19. Jun 2009 (UTC)

Mi korektis. Eble roboto ŝanĝiĝis la intervikiajn ligilojn. Narvalo 10:53, 24. Jun 2009 (UTC)

Ne korekta ŝovo de la dosiero:Ses_logo.gif al la komunuejo

Nuntempe kun granda energio manpleno da vikipedistoj (plej aktiva inter ili estas vikipediisto:Yekrats) ŝovas ĉiujn niajn dosierojn al la komunujo. Tio estas principe bona koncpeto, ĉe bildoj, kies kopirajtoj estas tute liberaj. Mi volas atentigi, ke en la komunejo oni akceptas nur bildojn, kies kopirajtoj kaj licenco estas komplete liberaj. Por emblemoj de privataj organizaĵoj, kies rajtoj estas limigitaj ekzisas nur unu escepto, nome se temas pri suborganizaĵoj de Wikimedia. La emblemo de SES tamen estis publikigita de mi en la Esperanto-vikipedio kun limigita licenco, tio signifas por justa uzo. Iu nun aldonis liberan licencon (se mi bone sekvis la dosierohistorion, tio estis Arno), kaj ŝovis la emblemon al la komunejo (Vidu ĉi-tie!). Fakte tio ne estas permesebla kaj la risko estas, ke oni en la komunejo la bildon nun forigas kun la efiko, ke tiel la ŝablonoj pri la svisa espeanto-movado en la Esperanto-vikipedio (al ununura, kie oni utiligas la emblemon de SES), difektighos! Mi do petas, ke oni atentu, ke kelkaj dosieroj ja povas jure trovighi en la Esperanto-vikipedio sed ne en la komunuejo, kaj ke oni tiujn bonvolu ne shovi al komunuejo. Ĉu cetere iu povas "ripari" la tutan aferon? La logo de SES memkompreneble neniam estos libere uzebla, sed ghi povas aperi por leksikonaj/enciklopediaj celoj en Vikipedio respektive aperi en informartikoloj pri SES au ties lokaj grupoj. Tiel estis la originala licenco (do justa uzo), kaj kun tiu-ĉi informo la bildo devas esti uzata. Ĝi do evidente ne povas aperi en la komunuemo, kie validas libera uzado de la bildoj. Se en alia projekto oni volas utiligi la emblemon de SES, necesas meti ghin tien aparte laŭ la samaj kondiĉoj. En duba kazo eblas peti permeson de SES. - Ĉu cetere iu povas helpi al mi solvi la problemon? - Ĉu mi realŝutu la dosieron sub alia nomo al Esperanto-vikipedio, ŝanĝu la nomon en la uzantaj paĝoj ligante al la dosiero kaj poste petu forigon el komunumoj? Aŭ kiel oni procedu en la konkreta kazo? Aŭ ĉu tamen ekzistas ebleco konservi la dosieron sur komunujo (kiel dirite SES povas koncedi nur limigitan licencon!)? Amike DidiWeidmann 10:49, 24. Jun 2009 (UTC)

Vi povas restarigi la kopion forigitan en Esperanto-Vikipedio, komencante per alklako de la langeto „Krei“ sur ĝia vikipedia paĝo. --AVRS 18:47, 24. Jun 2009 (UTC)
Didi, mi pardonpetas pri la problemo. Mi restarigis la eo-version de la logoo, kaj ĵus petis forigon ĉe la Komunejo. Ja mi provas esti zorgeme pri bildoj de Esperantujo, sed mi eraris tie. Ĝenerale mi volas forigi duplikatajn bildojn en la Komunejo ĉar la licenca zorgado estas pli simpla por ni. (Ju pli malmultaj bildoj por trakti, des pli licencaj eraroj por trakti. Ili iĝus alies zorgo.) Ni havas pli ol 2500 kontrolendajn bildojn sen ĝusta licenca informo, kiun mi traktas ĉiom permane. Eble indas pli vastete diskuto de mia ĉi-tema laboro. -- Yekrats 15:38, 26. Jun 2009 (UTC)

Predikante akvon, trinkante vinon?

Estas vere mirinde, kiel la lingvaj problemoj en Esperantujo akre kontrastas kun la almonda reforma idearo de Esperantistoj. Oni instigas la mondon ne disvastigi la Anglan nur ĉar ĝi jam estas tutmonde uzata kaj iel funkcias, sed pritaksi ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kompare kun aliaj lingvoj, kaj uzi la plej bonan solvon – plej facilan, plej demokratian, plej praktikan. La mondo obstinas, ĉar ĉiu ŝanĝo postulas ian volon kaj klopodon, homoj ja alkutimiĝis al la lingvo, enmemorigis ĝin kaj estas malagrable akomodiĝi al aliaĵo.

Tamen, ene de Esperantujo oni faras la samon, pri kies malĝusteco oni volas konvinki la mondon. Oni tre ofte uzas certajn gramatikajn aŭ leksikajn formojn nur ĉar ili estas vaste uzataj, oni jam alkutimiĝis al ili, enmemorigis ilin kaj estas malagrable fari ŝanĝojn.

Certe ne estus ĝuste rifuzadi ĉion, kio ne staras en la Fundamento – se iu nova elemento ne kontraŭas ĝin, ne prezentas nur senutilan anstataŭon aŭ eĉ escepton, sed alportas konsiderindajn avantaĝojn, kial rifuzi ĝin?

Se oni tamen nuran vastan uzon konsideras sufiĉa kialo por imiti kaj daŭrigi ĝin, senrigarde al problemoj kaj malgraŭ ekzisto de pli bona solvo, oni ne aspektas tre fidinde, konvinkante la mondon pri avantaĝoj en disvastigo de la internacia lingvo. La mondo ja kondutas same kiel oni, ene de Esperantujo.

Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?

--Petrus Adamus 21:26, 25. Jun 2009 (UTC)

Kara Petrus Adamus, laŭ mia kompreno via kontribuo rilatas al la mondo kaj al Esperanto - sed ĉu ankaŭ al vikipedio? Pri lingvaj demandoj okupiĝu lingvaj institucioj kiel la Akademio kaj specialaj forumoj. Ĉi tie ni nur apliku la lingvon por prezenti la scion de la mondo.
(Pri Esperanto: La mondo laŭ mi "obstinas" ĉefe, ĉar multaj Esperanto-parolantoj ne vere volas engaĝiĝi - aŭ eĉ vere ne volas engaĝiĝi - por la disvastigo de Esperanto, kelkaj Esperanto-parolantoj nelerte prezentas Esperanton kaj ĉar nenie videblas klare fiksita strategio por Esperanto kaj homoj pretaj realigi ĝin. Se vi deziras, retpoŝtu rekte al mi.) --Lu 03:54, 26. Jun 2009 (UTC)
La kontribuo estas pli ĝenerala, sed iom ilustras niajn voĉdonadojn kaj volas diri, ke vasta uzo ne nepre estas bona argumento, speciale se ĝi estas nura. Mi vidas kialon de la obstino precipe en principa problemo, ke homoj ne emas akomodiĝi al io nova, pli taŭga, kio eble postulus komence plian laboron. Tio validas ne nur en rilato de la mondo al Esperanto, sed ankaŭ en rilato de Esperantistoj al la lingvo. --Petrus Adamus 07:15, 26. Jun 2009 (UTC)

Kiu estas Maurice Clavel ?

Vendredo la 26an de junio 09. Bonan posttagmezon al ĉiuj.

En la franca vikipedio, estas pri fr:Maurice Clavel:

Maurice Clavel est un écrivain, journaliste et philosophe français né le 10 novembre 1920 à Frontignan (Hérault) et mort le 23 avril 1979 à Asquins (Yonne)... (= Maurice Clavel estas franca verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo naskiĝina la 10an de novembro 1920 en Frontignan (Hérault) kaj morta la 23an aprilo 1979 en Asquins (Yonne)).

Sed la esperantisto Maurice Clavel ŝajnas tute ne rilati kun la franca filozofo. Necesas apartigilo, kaj ne resendi Maurice Clavel al la listo da esperantistoj...

Jean-François Clet de Francio --86.202.79.66 13:10, 26. Jun 2009 (UTC)

Mi kreis por vi la alidirektilon. Do nun vi povas krei la tradukon de fr:Maurice Clavel.
mi ne scias ĉu mi faros... kiam mi restas tro ĉe mia komputilo, tio ekkolerigas mian edzinon--Jean-François Clet 19:55, 26. Jun 2009 (UTC)

Dankon al LouriePieterse

Bonan posttagmezon. Foje mi ricevas mesaĝoj (tuje de LouriePieterse) sed ne scias kiel respondi.

Se ŝi/li legas tion, mi dankas ŝi/lin pos siaj konsiloj.

Jean-François Clet 11:15, 29. Jun 2009 (UTC)

Ruĝa punkto

Mi faris artikolon pri urbo Szigetvár en 2007, same tiel, ol la ceterajn. Tamen tie ĉi sur la mapo la ruĝa punkto post la redaktado subeniris forlasinta la ĝustan lokon. Kelkfoje mi ĝustigis ĝin sensukcese. Mi ne scias, kial nur ĉi tie ne sukcesas tio. La ĝusta loko estas (vertikale) meze en la verdaĵo. Mi vane ŝanĝis la pozicion de "top". La horizontalo estas tute stabila kaj bona. Se ne eblas ĝustigi la ruĝon, la nova redaktoro forstreku la tutan mapon, ĉar la artikolo havas ankaŭ aliajn informojn kaj bildojn. Dankinte --Crosstor 06:32, 30. Jun 2009 (UTC)

Jen la rezultoj de la vigla baloto: Validajn voĉojn ricevis

  • Alternativo 4: 28 validaj voĉoj (libereco - en la limoj de la bona konduto)
  • Alternativo 1: 20 validaj voĉoj (strikta unueco kaj en titolo kaj en teksto)
  • Alternativo 3: 17 validaj voĉoj
  • Alternativo 2: 2 validaj voĉoj

Nevalidaj voĉoj estis 6 (anonimaj aŭ sen sufiĉaj redaktoj) Konkludo: Partoprenis 67 voĉdonrajtajn vikipediistoj. Absoluta plimulto estintus 34. Neniu propono ricevis la absolutan plimulton. En la dua raŭndo oni do devas voĉdoni inter alternativoj 1 kaj 4, do nome inter rigideco kaj libereco. Mi do petas vin ĉiujn voĉdoni por la 2-a raŭndo - la limdato estos la 15-a de julio.DidiWeidmann 21:30, 1. Jul 2009 (UTC)

Mi volas vin ĉiuj ankoraŭ foje atentigi pri la singifo de la baloto en la dua raŭndo: Kiu voĉdonas por varianto 1 fakte metas vikipedion al granda embaraso, nome ke tiam vikipedio devas fakte fari lingvan decidon ĉu uzi "ujo" aŭ "io" estonte malpermesante eventuale la uzadon de la fundamenta formo "ujo". Ĉiu por si mem pripensu, kian konsekvencon tio havus! - La varianto 4, do libereco aliflanke tamen ja ne signifos (kiel porulo de varianto 1 volis kredigi al ni), ke ekregos la totala ĥaoso, ĉar la libereco estas limigita laŭ la bezono de la kunvivo. Tio efektive signifas, ke ŝanĝoj de la nun uzata sistemo de "io" al "ujo" estos supozeble malofta escepto, ĉar tio nur eblas, kiam iu fundamente redaktos kaj plibonigas la ekzistantan artikolon. Do efektive la ŝajna libereco ne grandigos problemon sed simple signifas la daŭrigon de la nuna stato - iomete pli klare difinita. Konstatante, ke jam en la unua raŭndo varianto 4 havis grandan plimulton, mi havas fortan esperon, ke racio nun venkos kaj ĉiuj subtenos la kvaran varianton, kio reportos al ni trankvilon por povi denove koncentriĝi al nia laboro.DidiWeidmann 21:40, 1. Jul 2009 (UTC)
Didi skribas pri ŝanĝoj al "-ujo", ke ili "nur eblas, kiam iu fundamente redaktos kaj plibonigas la ekzistantan artikolon". Fakte ili ankaŭ eblas, kiam iu, kiu antaŭe verkis io-sisteme pro tio ke praktike ekzistis io-sistema unueco, volas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn la la io-sistemo. Do la ŝanĝoj al la ujo-sistemo ja povus esti multe pli oftaj ol Didi supozigas. Marcos 08:19, 3. Jul 2009 (UTC)
Eĉ se vi en unuopaj kazoj pravus (pri kio mi forte dubas - aŭ nomu al mi unu konkretan kandidaton por tia konstelacio!): Kio estus la problemo? - Problemo estus, se la komunumo devus post akcepto de varianto unu subite voĉdoni aŭ pri "io" aŭ pri "ujo": La "milito" jam estus programita. Sendepende kion ni tiam decidos: Se ni decidus por "io", do por la varianto, kiun 90% evidente preferes en kaj ekster la vikipedio, tiam ni malpermesus fundamentan formon, kio estus absoluta skandalo, kaj se ni decidus por ujo, tiam ni malpermesus la plej uzatan chiutagan formon por la landonomoj en Esperanto, do evidente same skandalo. Tio estus granda problemo. Kaj tion, kion vi nomas problemo, ke estus kelkaj titoloj kun ujo kaj aliaj kun io, estas vera bagatelo! Mi esperas, ke varianto 4 venkos, ĉar tiam tiu-ĉi trista diskuto finfine finiĝos. Kaj ni povos reiri al la tagordo. Kiu deziras, ke tiu-ĉi baloto-diskuto ĉesu kaj similaj entute ne komencu, tiu nun voĉdonu por varanto 4! DidiWeidmann 16:48, 3. Jul 2009 (UTC)

Bv. ŝanĝi la instigon pri baloto sur ĉiu paĝo

Nun tekstas ankoraŭ: "Ĉiuj interesataj vikipediistoj bonvolu partopreni en la baloto pri la unueco de landonomoj antaŭ la 30-a de junio 2009." La enmetinto aŭ iu alia bv. ŝanĝi tion kaj atentigi pri la dua voĉdono de la baloto. --Lu 08:38, 2. Jul 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 10:54, 2. Jul 2009 (UTC)
Multan dankon! --Lu 11:15, 2. Jul 2009 (UTC)

Venonta ADLS

Karaj, dume restas aliaj gravaj balotoj, ekzemple tiu de la artikolo de la semajno. Nun kandidatiĝas pluraj bonaj artikoloj kun malmultaj voĉdonoj. Bonvolu partopreni en la baloto ! Thomas Guibal 14:12, 4. Jul 2009 (UTC)

"Sojla" anstataŭ "kritika"

Sur Diskuto:Sojla temperaturo okazis diskuto, kiu rezultis en titolŝanĝo de Kritika temperaturo al Sojla temperaturo. Estas ankoraŭ kelkaj aliaj tiaj uzoj de "kritika" en la Vikipedio, ekzemple Kritika maso (movado), "kritika periodo" menciita en Akirado de lingvaĵo kaj "kritika punkto" en fazodiagramo. Laŭ la argumentoj en tiu diskuto ni devus ankaŭ tiujn ŝanĝi. Ĉar tio nun jam afektas pli ol unu artikolon, mi mencias ĝin ĉi tie. Se iu kontraŭas tiujn ŝanĝojn, bonvolu legi la tutan diskuton ĉe Diskuto:Sojla temperaturo. Se vi kontraŭas kun la konkludoj de tiu diskuto, bonvolu mencii kontraŭargumentojn al la tieaj argumentoj. Marcos 16:53, 7. Jul 2009 (UTC)

Okaze de Kritika maso (movado) (same mia artikolo) la titolo estas akceptinda, ĉar temas pri kritika movado, kiu kritikas malkonvenajn eblecojn por biciklistoj en iu loko, urbo. Ĉikaze tute ne estas senco ŝanĝi la vorton al sojlo. Narvalo 18:12, 7. Jul 2009 (UTC)
Mi ne scias, ĉu en la angla esprimo la vorto estas uzata tiusence. Eble temas pri vortludo, kie oni profitas la dusensecon de la angla vorto critical: la maso estas "kritika", ĉar ĝi kritikas la kutiman pensmanieron, sed ankaŭ "sojla", ĉar ĝi celas konkeri la urbajn stratojn per amasa, pacema invado de bicicklistoj. (Alivorte, la nombro de samtempaj biciklantoj estas tiel granda, ke ĝi ebligas bicikladon meze de la stratoj, kio alikaze tro danĝerus por unuopaj biciklistoj.) --WinstonSmith 18:31, 7. Jul 2009 (UTC)
Efektive ŝajnas ke la angla "critical mass" estas vortludo. Tiukaze, ĝi ne estus tradukebla en Esperanton, kaj oni devus klarigi la vortludon komence de la artikolo. La titolo de la artikolo povus esti laŭ iu ajn el la du interpretoj de "critical mass", do aŭ "kritika maso" aŭ "sojla maso". Marcos 08:46, 8. Jul 2009 (UTC)