GNOME: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 41: | Linio 41: | ||
* [[GNOME Office]] : oficeja programaro kun tri programoj: [[AbiWord]], [[Gnumeric]] kaj [[GNOME-DB]] |
* [[GNOME Office]] : oficeja programaro kun tri programoj: [[AbiWord]], [[Gnumeric]] kaj [[GNOME-DB]] |
||
* [[Evolution]] : retpoŝtilo, kalendaro kaj organizilo por taskoj kaj kontaktoj |
* [[Evolution]] : retpoŝtilo, kalendaro kaj organizilo por taskoj kaj kontaktoj |
||
* [[Epiphany]] : [[TTT-legilo]], kiu uzas la [[HTML-igmotoro]]n [[Gecko]] ( |
* [[Epiphany]] : [[TTT-legilo]], kiu uzas la [[HTML-igmotoro]]n [[Gecko]] (ankaŭ kun [[WebKit]]) |
||
* [[gFTP]] : [[Dosiero-Transiga Protokolo|FTP-kliento]] (tamen ankaŭ Nautilus plenumas tiun rolon) |
* [[gFTP]] : [[Dosiero-Transiga Protokolo|FTP-kliento]] (tamen ankaŭ Nautilus plenumas tiun rolon) |
||
* [[Gedit]] : tekstredaktilo |
* [[Gedit]] : tekstredaktilo |
Kiel registrite je 17:42, 11 jul. 2009
GNOME | |
---|---|
Ubuntu 9.04 uzas GNOME-on 2.26 | |
Programisto | Skipo de programistoj |
Lasta stabila versio | 2.26.3 (2-a de julio 2009) |
Operaciumo | Linukso, BSD, Unikso |
Programlingvo | C, C++, C dieso, HTML, JavaScript, Vala, Perl, Python |
Lingvo(j) | super 25 |
Programtipo | grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
Permesilo | GPL, LGPL, MIT (libera programaro) |
Retejo | www.gnome.org |
GNOME estas grafika uzulinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.
La nomon "GNOME" (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel "objekt-modela medio de GNU".
GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ 2.x (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.
GNOME kontraŭ KDE
Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon QT, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE jes). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.
Samtempe aperis du malsamaj projektoj:
- Harmony, kiu celis skribi tute liberan funkciaron kongruan kun QT.
- GNOME, tute nova projekto gvidata de Miguel de Icaza kaj Federico Mena por krei kompletan grafikan uzulinterfacon.
Poste, kiam QT liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.
Esperantigo
Esperantigo antaŭeniras. Oni povas legi intervjuon kun kreinto de traduka projekto.
GNOME-j programoj
- Nautilus : dosiera esplorilo
- GNOME Office : oficeja programaro kun tri programoj: AbiWord, Gnumeric kaj GNOME-DB
- Evolution : retpoŝtilo, kalendaro kaj organizilo por taskoj kaj kontaktoj
- Epiphany : TTT-legilo, kiu uzas la HTML-igmotoron Gecko (ankaŭ kun WebKit)
- gFTP : FTP-kliento (tamen ankaŭ Nautilus plenumas tiun rolon)
- Gedit : tekstredaktilo
- Evince : vidigo de PDF-dokumento
- Totem : multa komunikilo leganto
- Eye of GNOME : bildvidado
- File Roller : arkiva pakilo kaj malpakilo
- Ekiga : ret-telefonilo (H.323) kaj SIP
- GIMP : retuŝprogramon de fotografaĵoj (originala kreinto de GTK)
GNOME-aj distribuaroj
Jen kelkaj distribuoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion:
- Debian
- Edubuntu
- Fedora
- Gentoo
- Guadalinex
- Mint
- Linux XP
- Red Hat
- Red Hat Enterprise Linux
- SUSE Linux
- Ubuntu
- Ubuntu Studio