Korunjo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: os:Ла-Корунья
D'ohBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: uk:Ла-Корунья
Linio 75: Linio 75:
[[th:ลาโกรูญา]]
[[th:ลาโกรูญา]]
[[tr:A Coruña]]
[[tr:A Coruña]]
[[uk:Ла-Корунья]]
[[vi:A Coruña]]
[[vi:A Coruña]]
[[zh:拉科魯尼亞]]
[[zh:拉科魯尼亞]]

Kiel registrite je 09:51, 18 jul. 2009

Korunjo (galeglingve kaj oficiale A Coruña, malnova hispana nomo La Coruña) estas urbo en la ekstrema nordokcidento de Hispanio kaj estas parto de la Aŭtonoma Komunumo Galegio. Ĝi estas ĉeatlantika urbo kun milda klimato. Ĝi situas ĉe koordinatoj 43° 22′ N 8° 23′ U / 43.367 °N, 8.383 °U / 43.367; -8.383 (mapo)Koordinatoj: 43° 22′ N 8° 23′ U / 43.367 °N, 8.383 °U / 43.367; -8.383 (mapo).

Vido pri Korunjo de turo

Ĝi okupas areon de 36,8 km2, kaj atingas 243.785 loĝantojn, densanta 6.624 loĝantojn je km2.

Ĝi estas administracia ĉefurbo de granda areo, kun aktivecoj agrara, fiŝista, industria kaj serva. En la lastaj jardekoj ĝia strukturo ŝanĝis multmaniere: ĝi dispartigas diversajn funkciojn administrajn kaj reduktis aliajn militajn. Ankoraŭ tre gravas la havena aktivado, ĉu komerca, ĉu fiŝista.

En la lastaj jaroj la urbo tre disvolviĝis, per la plibonigo de la komunikado kaj la ampleksigo de la infrastrukturoj kultura, sporta (ĝi estas la sidejo de la futbala klubo Real Club Deportivo de La Coruña) kaj distra.


Monumentoj

  • Torre de Hércules (Turo de Herkulo): Ĝi estas la unika romana lumturo, kiu funkcias hodiaŭe. Oni ankaŭ povas viziti la golfludejon (tre proksiman) kaj la ĉemaran promenejon kun pli ol kvar kilometroj trapromeneblaj.
  • Millenium (Jarmilo): Konstruita en la jaro 2000, tiu monumento estis pensita por memori la antaŭan jarmilon, kaj diri "bonvenon" al la nova. Ĝi estas bela piramido el kristalo kun kelkaj koloroj.

Provinco

Situo de Korunjo en Hispanio

Korunjo estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco, en kiu situas urboj kiel Santiago de CompostelaFerrol.

Vidu ankaŭ

Retaj ligiloj

greke Urbodomo de Korunjo (hispanlingve)