Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Junio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Zumbini (diskuto | kontribuoj)
Egiptujo
Linio 13: Linio 13:


----
----
===[[Egiptujo]]===
Mi petas forigi la paĝon [[Egiptujo]], ĉar ĝia ekzisto malebligas al mi movi la paĝon [[Egiptio]] al [[Egiptujo]]. Tiun movon mi rajtas fari, ĉar mi mem siatempe movis tiun paĝon de [[Egipto]] al [[Egiptio]] tiam elektante la formon "Egiptio" pro obeado de la tiama regulo pri I-formoj. Tiu regulo nun ne plu validas, kaj sekve mi rajtas nun elekti anstataŭe la de mi preferatan formon "Egiptujo". [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 10:34, 18. Jul 2009 (UTC)

===[[Usonaj armitaj trupoj]]===
===[[Usonaj armitaj trupoj]]===
Jam ekzistis la artikoleto [[Usona armeo]] kun samaj ligoj.--[[Vikipediisto:Zumbini|Zumbini]] 21:44, 17. Jul 2009 (UTC)
Jam ekzistis la artikoleto [[Usona armeo]] kun samaj ligoj.--[[Vikipediisto:Zumbini|Zumbini]] 21:44, 17. Jul 2009 (UTC)

Kiel registrite je 10:34, 18 jul. 2009

Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston de "Petoj pri forigo".

Kontrolebleco de la lastaj forigoj

vi povas tie ĉi kontroli la forigojn

Petoj pri forigo

Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Eble indiku, en kiu forigo-kategorio (laŭ la necesa atendotempo ĝis forigo) la paĝo troviĝas. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.

Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.

Malnovaj diskutoj: 1 - 2 - 3 - 4 - 5 - 6


Egiptujo

Mi petas forigi la paĝon Egiptujo, ĉar ĝia ekzisto malebligas al mi movi la paĝon Egiptio al Egiptujo. Tiun movon mi rajtas fari, ĉar mi mem siatempe movis tiun paĝon de Egipto al Egiptio tiam elektante la formon "Egiptio" pro obeado de la tiama regulo pri I-formoj. Tiu regulo nun ne plu validas, kaj sekve mi rajtas nun elekti anstataŭe la de mi preferatan formon "Egiptujo". Bertilow 10:34, 18. Jul 2009 (UTC)

Usonaj armitaj trupoj

Jam ekzistis la artikoleto Usona armeo kun samaj ligoj.--Zumbini 21:44, 17. Jul 2009 (UTC)

Lordi's Rocktaurant

"Lordi's Rocktaurant estas la plej granda ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj en la mondo." Evidente malvera aserto ne konfirmita de la anglalingva artikolo. Mi petas forigi la artikolon aŭ tute reverki ĝin. Thomas Guibal 05:20, 13. Jul 2009 (UTC)

Paĝoj kun "x" en titolo

Jen estas du erare kreitaj paĝoj kun "x" en titolo: Imperia Bolsxoj Kamennij teatro, Imperia Bolsxoj Kamennij Teatro. Maksim 18:53, 5. Jul 2009 (UTC)

Malplenaj kategorioj

Kategorio:Aŭtovojoj de Pollando Kategorio:Fortikaĵoj de Barato Kategorio:Fortikaĵoj de Belgio Kategorio:Fortikaĵoj de Finnlando Kategorio:Fortikaĵoj de Francio Kategorio:Fortikaĵoj de Germanio Kategorio:Fortikaĵoj de Grekio Kategorio:Fortikaĵoj de Kanado Kategorio:Fortikaĵoj de Kroatio Kategorio:Fortikaĵoj de Rusio Kategorio:Fortikaĵoj de Slovakio Kategorio:Fortikaĵoj de Ĉeĥio Kategorio:Fuortaroj de Ĉeĥio Kategorio:Kantonoj en Virginio Kategorio:Kasteloj de Alzaco Kategorio:Kasteloj de Belgio Kategorio:Kasteloj de Britio Kategorio:Kasteloj de Danio Kategorio:Kasteloj de Francio Kategorio:Kasteloj de Germanio Kategorio:Kasteloj de Japanio Kategorio:Kasteloj de Svislando Kategorio:Kasteloj de Ĉeĥio Kategorio:Konstruaĵoj de Afganio Kategorio:Konstruaĵoj de Armenio Kategorio:Konstruaĵoj de Azerbajĝano Kategorio:Konstruaĵoj de Aŭstralio Kategorio:Konstruaĵoj de Aŭstrio Kategorio:Konstruaĵoj de Bangladeŝo Kategorio:Konstruaĵoj de Barato Kategorio:Konstruaĵoj de Belgio Kategorio:Konstruaĵoj de Belizo Kategorio:Konstruaĵoj de Bosnio Kategorio:Konstruaĵoj de Brazilo Kategorio:Konstruaĵoj de Britio Kategorio:Konstruaĵoj de Bulgario Kategorio:Konstruaĵoj de Danio Kategorio:Konstruaĵoj de Egiptio Kategorio:Konstruaĵoj de Finnlando Kategorio:Konstruaĵoj de Francio Kategorio:Konstruaĵoj de Germanio Kategorio:Konstruaĵoj de Grekio Kategorio:Konstruaĵoj de Hispanio Kategorio:Konstruaĵoj de Hungario Kategorio:Konstruaĵoj de Indonezio Kategorio:Konstruaĵoj de Irako Kategorio:Konstruaĵoj de Irlando Kategorio:Konstruaĵoj de Israelo Kategorio:Konstruaĵoj de Italio Kategorio:Konstruaĵoj de Japanio Kategorio:Konstruaĵoj de Kamboĝo Kategorio:Konstruaĵoj de Kanado Kategorio:Konstruaĵoj de Kolombio Kategorio:Konstruaĵoj de Kostariko Kategorio:Konstruaĵoj de Kroatio Kategorio:Konstruaĵoj de Kubo Kategorio:Konstruaĵoj de Latvio Kategorio:Konstruaĵoj de Libano Kategorio:Konstruaĵoj de Litovio Kategorio:Konstruaĵoj de Luksemburgo (lando) Kategorio:Konstruaĵoj de Maroko Kategorio:Konstruaĵoj de Meksiko Kategorio:Konstruaĵoj de Nederlando Kategorio:Konstruaĵoj de Nord-Koreio Kategorio:Konstruaĵoj de Norvegio Kategorio:Konstruaĵoj de Peruo Kategorio:Konstruaĵoj de Pollando Kategorio:Konstruaĵoj de Portugalio Kategorio:Konstruaĵoj de Rumanio Kategorio:Konstruaĵoj de Rusio Kategorio:Konstruaĵoj de Sirio Kategorio:Konstruaĵoj de Slovakio Kategorio:Konstruaĵoj de Slovenio Kategorio:Konstruaĵoj de Sud-Koreio Kategorio:Konstruaĵoj de Svedio Kategorio:Konstruaĵoj de Svislando Kategorio:Konstruaĵoj de Tajvano Kategorio:Konstruaĵoj de Turkio Kategorio:Konstruaĵoj de Ukrainio Kategorio:Konstruaĵoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Kategorio:Konstruaĵoj de Usono Kategorio:Konstruaĵoj de Vjetnamio Kategorio:Konstruaĵoj de Ĉeĥio Kategorio:Konstruaĵoj de Ĉinio Kategorio:Literaturo (19-a jarcento) Kategorio:Mensaj malsanoj Kategorio:Ministraroj Kategorio:Muzeoj de Ĉeĥio Kategorio:Nanplanedoj Kategorio:Nobel-Premio pri Ekonomiko Kategorio:Nomilaj normoj Kategorio:Notskribado Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Britio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Francio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Israelo Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Italio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj de Pollando Kategorio:Teatroj de Kolombio Kategorio:Teatroj de Medeĝino Kategorio:Teatroj de Meksiko Kategorio:Zooj en Kanado Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Belgio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Britio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Germanio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Israelo Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Kanado Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Litovio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Ĉehio Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj de Ĉinio Kategorio:Ĉeĥaj elmigrintoj

Maksim 19:47, 26. Jun 2009 (UTC)

Maksim, serioza demando: Ĉu vi volus esti administranto? Forte konsideru! -- Yekrats 18:43, 10. Jul 2009 (UTC)

Malayalam

Nek la titolo nek la enhavo estas en Esperanto. – Aisano 12:44, 21. Jun 2009 (UTC)

Jxumeken Najximedenov

Jen mistajpita titolo Jxumeken Najximedenov, kiu forigendas, ĉar ankaŭ ezkistas ĝuste skribata artikolo Ĵumeken Naĵimedenov. Kore --Tlustulimu 19:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Infobox Sciencisto

Saluton. La forigenda ŝablono {{Infobox Sciencisto}} tute ne funkcias kaj havas malĝustan titolon. Krome mi ĵus kreis la funkciantan ŝablonon {{Informkesto sciencisto}}. Kore --Tlusta 08:48, 8. Jun 2009 (UTC)

Mi ĵus forigis la ne funkciantan ŝablonon. Kore --Tlustulimu 19:33, 11. Jun 2009 (UTC)

Kontribuoj de Pekayer11

Kontribuoj de http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Kontribuoj/Pekayer11 Ne atingas minimumam nivelon. Narvalo 07:00, 8. Jun 2009 (UTC)

La verkinto estis avertita en lia diskutpaĝo la 8-an de junio. Ni havu iom da pacienco. Afrikaj kunlaborantoj kutime ne konstante estas en Interreto. Dume ankaŭ aliaj povas provi ellabori la artikolojn. --PaulP@diskkont 07:16, 9. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Fratoligoj

La ŝablono nur aperis en malmultaj paĝoj; mi ĉie anstataŭigis ĝin per la plej kutima Ŝablono:Projektoj, pro unuecaj kialoj. Mi taksas ĝin foriginda, tiel ke homoj ne plu aldonos ĝin al novaj artikoloj. --WinstonSmith 20:32, 6. Jun 2009 (UTC)

Saluton, WinstonSmith. Mi subtenas la forigon. Se dum la sekvaj tagoj ne estos aliaja opinioj, mi aŭ alia administranto povos forigi ĝin. Kore --Tlustulimu 11:56, 7. Jun 2009 (UTC)

Relay Feeding ASF

Ĉi tiu artikoleto preskaŭ priskribas nenion pri la procezo. Malgraŭ la termino estante anglalingvaĵo, mi ne povas trovi ion ajn en anglalingvaj paĝoj (per Google-serĉo). Verŝajne estas kelkaj rusalingvaj paĝoj pri ĝi. Mi sugestus forigadon, aŭ kunigon kun artikolo Canon (ankaŭ ĝermo). -- Yekrats 14:15, 4. Jun 2009 (UTC)

Enya (album)

Nur unu frazo, en la hispana, ("mi ne komprenas, nur ĉarmas min la muziko…") kaj ankaŭ la titolo ne estas en Esperanto. Tial mi subtenas la forigproponon de Vikipediisto:Tlustulimu. Pretere, la hispana artikolo pri la temo estas markita kiel "vikiecigenda". – Aisano 12:22, 1. Jun 2009 (UTC)

Mi subtenas. --PaulP@diskkont 12:33, 1. Jun 2009 (UTC)
  • Forigita. -- Yekrats 13:56, 1. Jun 2009 (UTC)

Diversaj malplenaj kategorioj

Post komenco de voĉdonado ĉu forigi mise nomitajn kategoriojn en Vikipedio:Diskutejo pasis jam semajno. La kategorioj pri konstruaĵoj "en" kaj "de" ne estas ĉi tie.

Kategorio:Altajaj lingvoj Kategorio:Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio Kategorio:Bidermajro (Literaturo) Kategorio:Ĉela biologio Kategorio:Ĉifriko Kategorio:Direktistoj Kategorio:Filma muziko Kategorio:Germana historio Kategorio:Historiaj muzikiloj Kategorio:Historio de Afganistano Kategorio:Historio de Belarusio Kategorio:Historio de Danlando Kategorio:Historio de Kristanismo Kategorio:Historio laŭ lando Kategorio:Historio laŭ temo Kategorio:Hundaj rasoj Kategorio:Iamaj landoj Kategorio:Iamaj landoj laŭ kontinentoj Kategorio:Iamaj landoj laŭ statuso Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Afriko Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Azio Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Nordameriko Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Sudameriko Kategorio:Internaciaj organizoj Kategorio:Judaj organizoj Kategorio:Junularaj organizoj Kategorio:Kampurboj de Aŭstrio Kategorio:Komiksaj desegnistoj Kategorio:Komunumoj de Provinco Bolzano-Bozen Kategorio:Komunumoj de Provinco L'Ogliastra Kategorio:Krim-organizoj Kategorio:Krimulaj organizoj Kategorio:Listoj de adresoj de organizoj Kategorio:Literaturo (germanlingva) Kategorio:Ludilo Kategorio:Meĥaniko Kategorio:Membroj de organizoj Kategorio:Muzikiloj Kategorio:Muzikinstrumentoj Kategorio:Nobelpremio pri fiziologio aŭ medicino Kategorio:Riveroj de Armenio Kategorio:Riveroj de Azerbajĝano Kategorio:Riveroj de Irano Kategorio:Rusaj komponistoj Kategorio:Sakrala muziko Kategorio:Simfoniaj verkoj Kategorio:Studentaj organizoj Kategorio:Verkaro (muziko) Kategorio:Wikimedia Kategorio:Zooj laŭ lando Kategorio:Zooj laŭ landoj

Maksim 16:52, 31. Maj 2009 (UTC)

Sead Mahmutefendić

Artikolo en la kroata, sen intervikiaĵoj. Vikipediisto:Tlustulimu afable proponis plibonigi, sed mi opinias, ke prefere ni laboru pri artikoloj, kiuj interesas nin, kaj ne iujn anonimulojn. – Umberto 19:34, 27. Maj 2009 (UTC)

Mi apogas la forigon. Laŭ la regularo ni povas forigi, se la anonimulo ene de tri horoj ne komencis traduki ĝin. --PaulP@diskkont 19:37, 27. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Umberto. Mi ĵus forigis la kroataĵon. Kore --Tlustulimu 19:36, 27. Maj 2009 (UTC)
Kaj ĝi revenis hodiaŭ. Mi opinias, ke ĉi-okaze eĉ ne bezonatas la 3-horan atendadon antaŭ ol forigi. --PaulP@diskkont 13:47, 19. Jun 2009 (UTC)
Mi ĵus denove forigis la kroataĵon. Kore --Tlustulimu 14:02, 19. Jun 2009 (UTC)
Kaj mi denove forigos ĝin trian fojon ... La spamisto ĉiam revenas sub alia IP-numero. Do restas malmulte farebla ...--PaulP@diskkont 16:26, 24. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. Kontraŭ ripeta kreado de alilingva artikolo, kies kodigo krome ne estas vikieca, ni havas unu rimedon. Ni povus bloki la rekreadon de la artikolo. Mi jam faris tion, eble en la suprasoraba vikipedio. Kore --Tlustulimu 16:43, 24. Jun 2009 (UTC)
Interese. Mi lernis ion novan. Dankon! --PaulP@diskkont 11:49, 25. Jun 2009 (UTC)

Muĝada-Skadrono Buk Gardistoj

Tekstoj tradukitaj ŝajne de komputilo. --PaulP@diskkont 10:24, 24. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP@diskkont 17:37, 28. Maj 2009 (UTC)

Ĉu konservi erarajn kategoriojn aŭ ne?

Vidu la ĉi-rilatan temon en la diskutejo: Vikipedio:Diskutejo#Ĉu konservi erarajn kategoriojn aŭ ne?

Spurebleco kaj Traceebleco

Ne ambaŭ artikoloj estas forigendaj, sed male ambaŭ estas kunigendaj. Ĉu estus bone havi apartan paĝon por kunigendaj artikoloj? Tiukaze ekzistis jam la malnova kaj tro mallonga Traceebleco, sed kiu ĝuis la alilingvajn ligilojn. Nun nova vikipediisto kiu tamen jam konis la malnovan enmetis novan Spurebleco, kiun mi mem iomete plibonigis, sed plie mi ne povas fari, ĉar mi tute ne estas fakuloj pri mezuroj, mezurunuoj ktp. Ambaŭ artikoloj havas iom en la diskutpaĝo.--kani 21:32, 19. Mar 2009 (UTC)

Vi povas provizore en ambaŭ artikoloj meti la ŝablonon ''Ŝablono:Kunigu''. Tiam ili aperos en la koncerna kategorio, kaj uzantoj aŭtomate estas atentigataj pri la dezirindeco kunigi. --- Disk. 15:55, 20. Mar 2009 (UTC)
Mi reverkis la artikolon pri traceebleco ĉefe pro ke ĝi ŝajnis al mi ne rilatatan al spurebleco (angle traceability) je la senco de mezurscieno. Ekz, oni menciis pri la colo kiu rilatas al la metro. Tiu estas la difino de la colo, ĝi ne rilatas al la spurebleco de mezuo oni faras je coloj, aŭ metroj, aŭ lioj, ktp. Spurebleco estas eco de mezuro, ĝi ne estas eco de unuo. Mi ne estas spertulo pri Esperanto, kaj mi vole akceptos ian ajn helpon aŭ redaktadon pri la artikolo. Mi ne komprenas, ekzample, pri "Ŝablono." Steven K. Smith (sksmith@sksmithmusic.com)

Kelta mapo

Verŝajne ĉi tiu informo estas ŝovebla en artikolon Kelta lingvaro. -- Yekrats 13:12, 14. Mar 2009 (UTC)

Mi konsentas kun la forigo de la artikolo. Marcos 16:21, 14. Mar 2009 (UTC)
Ĉu eblas ŝovi la enhavon al Kelta lingvaro kaj lasi alidirektilon? --Lu 19:04, 20. Mar 2009 (UTC)
Alidirektilo ne taŭgus tiukaze. Normala leganto alklakanta sur la artikolo "Kelta mapo" certe ne atendus alidirektigon al "Kelta lingvaro", kaj li tre surprizus pri tio. Do jes, plej bona solvo estas movo de la utilaj informoj al koncernitaj artikoloj kaj sekve forigo de "Kelta mapo". Thomas Guibal 06:05, 21. Mar 2009 (UTC)

Ĉeĥlingva literaturo‎

senfraza Narvalo 13:37, 10. Mar 2009 (UTC)

Intertempe Kerio forte ampleksigis ĝin. --- Disk. 14:40, 10. Mar 2009 (UTC)
Mi malaprobas. Laŭ mi oni devas aŭ trifrazigi ĝin, kiel ĵus faris Kerio. Aŭ oni pludirektas al ekzemple Ĉeĥlingvaj verkistoj. Mi ne komprenas la forigemon. Krome ĉe ĉiu peto pri forigo mi ŝatus legi, en kiu kategorio de forigendaj artikoloj ĝi laŭ la proponinto troviĝas, por scii interalie la tempopremon. --Lu 19:40, 10. Mar 2009 (UTC)
Sed la artikolo meritas iom pli da teksto anstataŭ listoj. Kore --Tlustulimu 20:36, 10. Mar 2009 (UTC)
Mi kontraŭus forigon. Ni ampleksigu kaj plibonigu ĝin! -- Yekrats 20:40, 10. Mar 2009 (UTC)
La artikolaro kun rilato al ĉi tiu temo nun estas iom ĥaosa. Ni nun havas ĉeĥa literaturo, ĉeĥlingva literaturo, Ĉeĥlingvaj verkoj, Ĉefverkoj de la ĉeĥa literaturo, listo de ĉeĥaj verkistoj kaj Ĉeĥlingvaj verkistoj. Tio certe estas tro disdivido por tiu temaro. Aldone, la titoloj ne bone kongruas kun la enhavo: Ekzemple ĉe ĉeĥlingva literaturo troviĝas informoj pri neĉehlingvaj (sed tamen ĉeĥaj) verkoj. Ni devas pripensi pri ordigo de ĉiuj ĉi informoj. En tiu ordiga laboro, iuj el la nunaj artikoloj devos esti antstataŭigotaj per plusendiloj (sed enhavo ne malaperu).
Mi ne kompetentas sufiĉe pri la fako por scii, sub kiuj titoloj ni havu artikolon. Verŝajne estus bone havi ĉeĥa literaturo kiel ĉefartikolon, en kiu oni traktas ankaŭ ĉiun ĉeĥlingvan literaturon, kaj aldone havi "listo de ĉeĥaj verkistoj" kaj "Ĉefverkoj de la ĉeĥa literaturo". Kion opinias la aliaj? Marcos 00:39, 11. Mar 2009 (UTC)
Mi jam de monatoj provas iom ordigi verkistojn kaj literaturo, sed estas iom komplike. Ceĥoj ĝenerale konsideras Kafka kiel ĉeĥa verkisto, sed li nepre ne estis ĉeĥlingva verkisto. Aliflanke mi povas imagi, ke ekzistas ĉeĥlingvaj verkistoj, kiuj ne estas ĉeĥoj. Do oni fakte bezonas la du kategoriojn, malgraŭ tio, ke la plimulto de la verkistoj apartenas al la du. Similaj problemoj ni havas pri katalunoj, kiuj verkas hispane, flandroj kiuj verkas france, ktp. Mia ĝisnuna kutimo estis meti verkistojn kaj sub x-aj verkistoj kaj sub x-lingvaj verkistoj; verkoj kaj sub x-a literaturo kaj x-lingva literaturo. Specialajn listojn kiel "Ĉefverkoj de", "Gravaj verkistoj el" mi emus iom post iom forigi. Se la verkistoj aŭ la verkoj ne estas gravaj, ili simple ne aperu en Vikipedio. --- Disk. 14:51, 11. Mar 2009 (UTC)

Ĉvaneo/Pretorio

La korekta titolo estas Pretorio, sed la artikolo estas nun sub Ĉvaneo (fuŝa esperantigo de la plej ampleksa administracia unuo Tshwane, eble esperantigebla kiel Cvaneo). Ĉar Pretorio nun estas alidirektigilo, mi ne povas ŝovi la artikolon ĝusttitolen. Alianomo 09:19, 11. Maj 2009 (UTC)

Mi forigis la alidirektilon. -- Yekrats 10:14, 11. Maj 2009 (UTC)

Dankon multan. :) Alianomo 16:03, 12. Maj 2009 (UTC)

Violette Nozières (filmo)

Mi estis erare influita de la franca versio de tiu artikolo, kie la nomo "Violette Nozière" aperas kun superflua "s" en la fino - Bv forigi tiun paĝon (alia paĝo Violette Nozière (filmo) jam anstataŭas ĝin). --Dominik 07:15, 19. Maj 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 07:17, 19. Maj 2009 (UTC)

Komunumoj de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg

Unue iru al Ajak, poste sube Kategorio: Komunumoj de departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kie vi trovos tre longan liston de Vikipediisto:Traduko:X. Ĉiujn bonvolu forigi, ĉar ili estas robotaĵoj, kiujn mi ne povas profiti, la laboro okazis 2 jarojn.--Crosstor 10:03, 30. Maj 2009 (UTC)

Saluton Crosstor, mi ne komprenas vian peton. Mi alklakis dekon da artikoloj el tiu listo departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kaj ĉiuj tiuj estis artikoloj viaj. Ĉu vi povas doni unu konkretan ekzemplon de foriginda artikolo? Dankon! --PaulP@diskkont 10:12, 30. Maj 2009 (UTC)
Mi nun vidas la problemon. Viŝi ilin ĉiujn permane estos granda laboro. Eble la roboto de Maksim povus fari tion? --PaulP@diskkont 10:42, 31. Maj 2009 (UTC)
La roboto ne estas administranto, pro tio ĝi ne povas forigi artikolojn. Maksim 16:32, 31. Maj 2009 (UTC)
Mia roboto estas administranto, do povus fari ĝin. Mi tamen nun estas tro okupata, do verŝajne faros ĝin nur fine de Junio. Marcos 23:11, 1. Jun 2009 (UTC)

+4 hungaraj komunumoj

Salut'! Iru al Nyírtét, poste sube al Kategorio: Komunumoj de Hungario, kie vi trovos pli ol 2000 artikolojn. Laŭ la indekso vi elektu "V", kie vi trovos Vikipediisto:Traduko:X (resume 4 (Nyírlugos, Nyírtass, Nyírtelek, Nyírtét)). Ili estas superfluaj, ĉar pretiĝis artikoloj. La provojn mi ne povis profiti. Antaŭdanke:--Crosstor 06:32, 2. Jun 2009 (UTC)

Tiujn kvar mi mane forigis. Sed por la 200 aliaj, ni devos atendi, ĝis kiam la roboto havos tempon ;-) (Vidu ĉi-supre) --PaulP@diskkont 08:16, 2. Jun 2009 (UTC)


=========================================================
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
=========================================================


Regularo pri forigoj

La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.
Aŭtora portalo
vdr
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Tamen ili rajtas fari tion nur, se la paĝo estis antaŭe dum difinita tempo (vidu sube) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliaj kunlaborantoj ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi poste tamen daŭre ekzistas. Por tute forigi fuŝe kreitajn artikolojn, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj ĉiuj interesitaj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas la sube listigitaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

Tuj forigindaj artikoloj

Vidu plenan regularon: Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

Tiujn ĉi artikolojn administranto rajtas forigi sen antaŭa diskuto sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. (Ĉiujn aliajn dubajn paĝojn oni devas unue meti tien.)

Post ioma tempo forigindaj artikoloj

Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto rajtas forigi la artikolon nur, se dum tiu periodo neniu ek- aŭ pluredaktis la artikolon kaj se la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.

Unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
  • Artikoloj pri ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo.

Unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
  • komputile tradukitaj tekstoj, se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ilia historio

En ĉiuj tiuj ĉi kazoj la kreinto de la artikolo estu informita en la momento, kiam oni proponas la forigon.

Alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el nur unu aŭ du vortoj (nomoj de personoj) aŭ el pala, netrafa frazo, oni eble devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu alineon. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni eventuale devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

Difino apartenanta al vortaro

Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al VikivortaroReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.

Kiel eviti forigon

Kreu artikolon kun

  • minimume tri frazoj, prefere trafaj,
  • ligiloj al aliaj artikoloj kaj
  • intervikiaj ligiloj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti.

Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta ĝermo de artikolo.

Trafaj frazoj: Kiu, kiam, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp. (Ne metu ĉion en unu frazon, prefere en plurajn mallongajn.)

Ekzemploj pri unufrazaĵoj, kiuj ne sufiĉe prilumigas la temon:

Se vi volas komenci vian artikolon per tiom malmulta teksto, bv. aldoni pliajn informojn prefere dum la posta duonhoro. Aŭ enmetu la ŝablonon Redaktata por eviti, ke dume iu pripensas forigi vian novan paĝon. Kaj ne forgesu fakte plu redakti vian novan artikolon, kreskigi vian ĝermeton.

Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.