Vjetnamio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
GhalyBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bcl:Bietnam
e Vjetnamio alinomita al Vjetnamujo, alidirektilo lasita: Mi mem origine movis de 'Vjet-Namo' al 'Vjetnamio'.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:36, 18 jul. 2009

Vjetnamio
Cộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam
La Socialista Respubliko de Vjetnamio

La flago de Vjetnamio

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tien Quan Ca
Lokigo
suverena ŝtatokomunisma ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Hanojo
Oficiala(j) lingvo(j) vjetnama lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Vjetnama
Plej ofta(j) religio(j) budhismo, taoismo, katolikismo, kao-daj, indiĝenaj kredoj, protestantismo, islamo (inter la ĉamoj),
Areo 329,560 km²
- % de akvo 1,27 %
Loĝantaro 82.689.518 (1-a de aprilo 2019)
Loĝdenso 251 loĝ./km²
Horzono +7
Interreta domajno vn
Landokodo VN
Telefona kodo 84
Plej alta punkto Phan Xi Păng
Plej malalta punkto Sudĉina maro
Politiko
Politika sistemo Socialisma Respubliko
Ŝtatestro prezidento Nguyễn Minh Triết
Ĉefministro Nguyễn Tấn Dũng
Nacia tago 2-a de septembro
Sendependiĝo 2-a de septembro 1945
Ekonomio
Valuto dongo (VND)
vdr

VjetnamioVjetnamujo (vjetname Việt Nam), oficiale la socialista respubliko de Vjetnamio estas ĉemara ŝtato en Sud-Orienta Azio. Ĝi limas al Ĉinio norde, al Laoso nordokcidente kaj al Kamboĝo sudoriente. Oriente de la lando estas la Sud-Ĉina Maro kaj la lando etendas de sudo al nordo. Vjetnamio enhavas 84 milionojn da loĝantoj.

Mapo de Vjetnamio

Geografio

Urboj

La plej gravaj urboj de Vjetnamio estas la ĉefurbo Hanojo kaj la havenurbo Ho-Chi-Minh-urbo, antaŭe Saigon. Tiu lasta estas unu el la plej rapide kreskintaj urboj de la mondo. Hanojo estas multe pli trankvila kaj eleganta urbo. El ekonomia vidpunkto Hanojo estas malpli granda ol la suda urbego.

Aliaj gravaj urboj estas la havenurboj Da Nang, Hai Phong kaj Nha Trang, kies urbobildo montras fortan francan influon ankaŭ je preĝejoj kaj vilaoj. Historie gravaj estas la urboj Hue, iama ĉefurbo de la imperiestroj, kaj Da Lat, somera imperiestra loĝloko en la suda montaro; ilin vizitis multaj internaciaj turistoj, kiel ankaŭ la komercurbo Hoi An. Kontraŭe la urboj Vinh, Ninh Binh, My ThoBen Tre estas nuraj industriurboj.

Laŭ la tuta marbordo troviĝas strandoj, kelkaj ankoraŭ ne ekipitaj por turistoj. Ekzemploj estas Mui Ne, Long Hai kaj Vung Tau je la sudĉina maro kaj Ha Tien ĉe aŭ la insulo Phu Quoc en la golfo de Tajlando.

Historio

Ho Chi Minh

Vjetnama reĝlando ekzistis de ĉ. 100 jaro, dum iom da tempo estis parto de Ĉinio.

En la dua parto de la 19-a jarcento ĝi estis dependa teritorio de Francio. Tiam la lando estis artefarite dispecigita je tri partoj kaj ĉiuj tri iĝis parto de la Franca Hindoĉinio.

Gvidis la kontraŭfrancan liberigan movadon Ho Chi Minh (18901969), kiu estis politike maldekstra kaj apogis sin je la helpo de Sovetunio. La vjetnama milito okazis inter 1964 kaj 1975 sur la teritorioj de Sud-Vjetnamio kaj ĉe la limregionoj de Kamboĝo kaj Laoso. En Nord-Vjetnamio okazis ĉefe aera bombardado. La militantoj estis unuflanke: Vjetnama respubliko (Sud-Vjetnamio), Usono kaj aliancanoj kiel Sud-Koreio, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Filipinoj. La militantoj estis aliflanke: Vjetnama Demokrata Respubliko (Nord-Vjetnamio) kaj la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (Vietkongo) gerilomovado. La Sovetunio kaj Ĉinio helpis Nord-Vjetnamion kaj la Vjetkongon per militaj, financaj kaj diplomaciaj apogoj.

Moderne Vjetnamio restas socialisma ŝtato kun partia kontrolo pri multaj aspektoj de ekonomio. Tamen dum kelkaj lastaj jaroj okazis liberalismaj reformoj, kiuj aktivigis ekonomion kaj ebligis eksterlandan partoprenon en la lokaj entreprenoj. Stariĝis rilatoj ankaŭ kun Usono, kiu longe blokadis Vjetnamion.

Kulturo

Lingvo

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnama lingvo.

En la frua historio de la lando, vjetnama skribstrilo uzis ĉinaj literoj. En la 13-a jarcento la vjetnamioj malvolvis ilia propra aro de literoj nomita Chữ nôm.

Literaturo

Religio

Festoj

La plejmultaj vjetnamaj festoj estas ĉindevenaj. Sed iom post iom ili iĝis tipe vjetnamaj. Apud tiuj festoj ekzistas granda nombro de festoj festataj de etnaj malplimultoj.

La plej grava festo de la tuta jaro estas Tet, la ĉina novjarfesto, kiu daŭras kutime tutan semajnon, ekde la lasta tago de la lunkalendaro. Okaze de tiu festo multaj vjetnamioj loĝante eksterlande revenas hejmen, ĉiuj vendejoj kaj restoracioj estas fermitaj dum pluraj tagoj. Tradicie okaze de la novjaro la domo devas esti purigita kaj homoj vestitaj de novaj vestaĵoj. Kelkajn manĝojn oni preparas nur dum novjaro. Malriĉaj familioj ŝparas monon dum la tuta jaro por pagi la feston.

Aliaj gravaj festoj estas Trang Nguyen, tago de migrantaj animoj, kiu kutime okazas aŭguste (laŭ okcidenta kalendaro). Oni purigas la tombojn kaj ofertas vestaĵoj kaj manĝaĵoj al la animoj de la mortintoj. Dum Trung Thu, la mezaŭtuna festo, oni montras drakodancojn, admiras la rondan lunon kaj manĝas specialajn kukojn. De nelonge Kristnasko estas festotago, sed nur la kristana malplimulto vere festas ĝin.

Gastronomio

Teatro

Muziko

Vestaĵoj

La tradicia vestaĝo estas la robo "Áo dài".

Sporto

Dum grandaj sportaj okazaĵoj Vjetnamio malofte aperas. Tio estas, ĉar en Vjetnamio sporto estas amasa fenomeno, sed mankas strukturoj kaj financoj.

La plej ŝatata sporto estas futbalo. Sed ankaŭ aziaj sportoj kiel tajĝiĉuano, kung fu, vovinam, tekvondo, ĵudo, karateo kaj badmintono estas popularaj. Dum la lastaj jaroj, ĉefe ĉe riĉuloj populariĝis eŭropaj sportoj kiel teniso kaj golfo.

Esperanto-movado

Vidu la ĉefan artikolon pri la temo: Vjetnamio:Esperanto-movado.

En Vjetnamio ekzistas relative forta Esperanto-movado, inkluzive de la junulara. En 2007 en vjetnama ĉefurbo okazis la 63-a IJK.

Ŝablono:Link FA