Afganio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mdf:Афганистан
e Afganio alinomita al Afganujo, alidirektilo lasita: Mi mem siatempe movis tiun paĝon de 'Afganistano' al 'Afganio'.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:08, 18 jul. 2009

Bieno en Kabulo.

AfganioAfganujo (ankaŭ Afganistano, paŝtoe kaj perse ) افغانستان [afghanestan]) estas lando en la sudo de Centra Azio.

Ĝeneralaĵoj

  • Landkodo: AF.
  • E-nomo: [a] Afganistano, Afganujo; [o] Islama Ŝtato Afganio.
  • Nacia nomo: [o] Dowlat-e Eslami-ye Afghanestan.
  • Areo: 652.090 kv.km.
  • Politika sistemo: islama milita respubliko.
  • Ŝtatestro: Hamid Karzai
  • Ĉefurbo: Kabulo (1.500 mil).
  • Urboj: Kandahar (198 mil), Herat (156 mil).
  • Adm. divido: 30 provincoj: Badakhshan, Badghis, Baghlan, Balkh, Bamian, Farah, Faryab, Ghazni, Ghowr, Helmand, Herat, Jowzjan, Kabol, Kandahar, Kapisa, Konar, Kondoz, Laghman, Lowgar, Nangarhar, Nimruz, Oruzgan, Paktia, Paktika, Parvan, Samangan, Sar-e Pol, Takhar, Vardak, Zabol.
    Herat
  • Loĝantaro: 25.800 mil (2000), inter ili 63 % puŝtunoj, 17 % taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj.
  • Ŝtatlingvo: paŝtua (55%) kaj persa (=daria, 35%), uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp.
  • Kredantoj: islamanoj (sunaistoj 84%, ŝiaistoj 15%).
  • Pokapa GNP: 800$.
  • Monunuo: afgana afganio (= 100 puloj);
  • Organizoj: UNO (1946)
  • Historio: sendependiĝis en 1919 post la tria milito kun Anglio. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, defalis en 1973. Kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978. En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando de sovetia armeo dum 1979-1989]. En lastaj jaroj ĝi fariĝis areno de civila milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj en la nordo kun helpo de Usono.

Gentoj

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

Historio

Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie.

En nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo.

Afganio troviĝis centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.)

Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de lia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta.

Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

Afganio fariĝis sendependa regno en 1747.

Amanullah Ĥan, reĝo de 1919 ĝis 1929.

La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista marioneto de la Sovetunio. En 1979, Sovetunio sendis la armeon por subteni lin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armo (CIA), parte ĝis la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte.

En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo. Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorista organizo. Usono nun serĉas lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara