Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 141: Linio 141:
:::::Narvalo pravas. Laŭ atentema ekzameno de la paĝhistorioj de Egipto, Egiptio kaj Egiptujo, Bertilow simple kopiis en 2003 enhavon ([http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Egipto&oldid=2435 aldonitan en 2002 de IP-ulo 129.177.202.xxx]) el la artikolo Egipto al la artikolo Egiptio. Li nun ĵus petis kaj sukcese okazigis la alinomadon de "Egiptio" al "Egiptujo" pro tio, ke [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Egiptujo&oldid=2414641 "''mi mem origine movis tiun ĉi paĝon de 'Egipto' al 'Egiptio'. Mi do nun rajtas ĝin movi al Egiptujo''"], kio estas laŭ mi kontraŭregula kialo kaj miskompreno de la nova regulo. Li neniel signife kontribuis al la enhavo de la artikolo (kiu ĉiukaze estas nur ĝermo). Mi do laŭ [[Vikipedio:Lingva angulo]] tuj petas la realinomadon al [[Egiptio]]. (ne pro iu ajn partieco, sed simple por ke la nova bizara regulo estu almenaŭ respektata : alikaze rapide pligraviĝus la milito inter ujistoj kaj iistoj)
:::::Narvalo pravas. Laŭ atentema ekzameno de la paĝhistorioj de Egipto, Egiptio kaj Egiptujo, Bertilow simple kopiis en 2003 enhavon ([http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Egipto&oldid=2435 aldonitan en 2002 de IP-ulo 129.177.202.xxx]) el la artikolo Egipto al la artikolo Egiptio. Li nun ĵus petis kaj sukcese okazigis la alinomadon de "Egiptio" al "Egiptujo" pro tio, ke [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Egiptujo&oldid=2414641 "''mi mem origine movis tiun ĉi paĝon de 'Egipto' al 'Egiptio'. Mi do nun rajtas ĝin movi al Egiptujo''"], kio estas laŭ mi kontraŭregula kialo kaj miskompreno de la nova regulo. Li neniel signife kontribuis al la enhavo de la artikolo (kiu ĉiukaze estas nur ĝermo). Mi do laŭ [[Vikipedio:Lingva angulo]] tuj petas la realinomadon al [[Egiptio]]. (ne pro iu ajn partieco, sed simple por ke la nova bizara regulo estu almenaŭ respektata : alikaze rapide pligraviĝus la milito inter ujistoj kaj iistoj)
:::::PS : mi antaŭvidis tiajn bagatelajn disputojn, kaj persone bedaŭras ilin. Ili estas rektaj konsekvencoj de la nun akceptita kvara alternativo. [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 04:40, 24. Jul 2009 (UTC)
:::::PS : mi antaŭvidis tiajn bagatelajn disputojn, kaj persone bedaŭras ilin. Ili estas rektaj konsekvencoj de la nun akceptita kvara alternativo. [[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 04:40, 24. Jul 2009 (UTC)

::::::Mi legis la jenon en la regularo, kaj agis laŭe: "Tamen en la baloto estis ankaŭ decidite, ke vikipediistoj, kiuj preferas la UJ-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis I-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la UJ-sistemo." Tion mi faris. Mi ŝanĝis la nomon de tiaj artikoloj, en kiuj mi mem enmetis I-formon. Ĉu tiu regulo ne validas? [[Vikipediisto:Bertilow|Bertilow]] 09:17, 24. Jul 2009 (UTC)

Kiel registrite je 09:17, 24 jul. 2009

La unua raŭndo de la baloto finiĝis je la 30-a de junio 2009.

Ĉar plurfojaj diskutoj pri la temo ne solvis la malkonsenton pri la uzo de landnomoj en la Vikipedio, jam pluraj Vikipediistoj proponis ke ni okazigu baloton pri la temo. Oni ne certe scias, ĉu fakte plimulto de la kontribuantoj deziras unuecan sistemon, tial okazas ĉi-tiu baloto. Unua raŭndo de la baloto okazis laŭ la reguloj en Vikipedio:Baloto. Ĉar neniu alternativo gajnis la absolutan plimulton necesas nun iri al la dua raŭndo inter la variantoj 1 kaj 4.

1-a raŭndo

La unuan raundon de la baloto vi trovas ĉi-tie Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco/arkivo 1a raŭndo

Rezultoj de la 1-a raŭndo

Validajn voĉojn ricevis

  • Alternativo 4: 28 validaj voĉoj
  • Alternativo 1: 20 validaj voĉoj
  • Alternativo 3: 17 validaj voĉoj
  • Alternativo 2: 2 validaj voĉoj

Nevalidaj voĉoj estis 6 (anonimaj aŭ sen sufiĉaj redaktoj) Konkludo: Partoprenis 67 voĉdonrajtajn vikipediistoj. Absoluta plimulto estintus 34. Neniu propono ricevis la absolutan plimulton. En la dua raŭndo oni do devas voĉdoni inter alternativoj 1 kaj 4.

Baloto 2-a raŭndo

La alternativoj de la 2-a raŭndo

La unua alternativo (unueco en titoloj kaj tekstoj): Vikipedio uzu en la artikolaj titoloj kaj tekstoj ĉie la saman sistemon (aŭ -uj-, aŭ -i-). Tiu ĉi unueco validas ne nur por artikoloj pri landnomoj, sed por ĉiuj artikoloj de la Vikipedio.

La kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj): Uzado de landonomoj estu libera kaj en la artikolaj titoloj, kaj en la artikolaj korpoj.

  • Ĉe enartikola teksto: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu origine verkas iun frazon, rajtas decidi ĉu uzi la -ujo-sistemon aŭ la -io-sistemon.
    b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se li grave ŝanĝas la enhavon de la frazo. Vikipediistoj, kiuj preferas la -ujo-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis -io-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la -ujo-sistemo.
  • Ĉe titoloj: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu kreas novan artikolon (ekzemple "Marvirinoj el Hispanujo/Hispanio"), rajtas decidi, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon.
    b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.</ref> (tiel ke la du sistemoj ankaŭ povos esti uzataj en la sama artikolo).

Argumentoj por aŭ kontraŭ

Argumentoj por kaj kontraŭ la unua alternativo

Por Por: Unueco en la tuta Vikipedio laŭ iuj aspektas pli profesiece kaj evitigas konfuziĝon ĉe la leganto pro uzo de du malsamaj sistemoj (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Vikipediistoj ĉi-kaze havas neniun liberecon por uzi la de si preferatan sistemon. Tio povus kaŭzi seniluziiĝon ĉe kelkaj Vikipediistoj. Kontraŭ Kontraŭ: Estus skandalo eventuale fakte tute malpermesi uzadon de la ununura oficiala sistemo (kaj la risko, ke ĝuste tio okazus, estas tre granda, ĉar sendube la granda plimulto subtenas la "io"-formon!). Kontraŭ Kontraŭ: Necesus adapti la formojn en la tuta ĝisnuna Vikipedio (kvankam estas nur tre malmultaj uzoj de "uj" en la nuna Vikipedio). Kontraŭ Kontraŭ: Tia unueco estus burokrata rigideco, kiu kaŭzus enormajn superfluajn disputojn, kaj laŭ pluraj Vikipediistoj estas tute nenecesa, sed laŭ aliaj jes. Kontraŭ Kontraŭ: La varianto unu laŭ iuj kaŭzus gravan precedencon por unu el la du formoj "io" aŭ "ujo" (sed laŭ aliaj ne, ĉar aliaj precedencoj estas la jarlibro de UEA, la revuo Monato, kiuj ĉiuj havas siajn redaktajn regularojn kiuj difinas la landonoman unuecon). Por Por: Malhelpos senĉesan ŝanĝadon de artikoloj aŭ serĉado de la preferata sistemo de la unua redaktoro. Por Por: Simpla, logika sistemo (se vi verkas por Monato, vi uzas io-sistemon; se vi verkas por Vikipedio, vi uzas la tiean sistemon!).

Argumentoj por kaj kontraŭ la kvara alternativo

Por Por: Ĉi tiu sistemo donas al la redaktantoj multan liberecon. Por Por: Havi unuecan sistemon nepre forbaras (almenaŭ el la titoloj) aŭ la eblon uzi la Fundamentan sistemon (kun -ujo) aŭ la eblon uzi la nuntempe pli uzatan sistemon (kun -io). Kiu ajn el la du ebloj estos forbarita, tio povus ĉagreni kelkajn kunlaborantojn. Por Por: Ĉiu meznivela esperantisto scias, ke ekzistas la du sistemoj, do li ne aparte konfuziĝus pro miksado de ambaŭ sistemoj. Por Por: Laŭ iuj, unuecigo ĉe landnomoj estas nur la komenco de plano malpermesi la uzadon de sinonimoj. Se oni etendas tian unuecon al aliaj kampoj, tiam poste oni eble ankaŭ malpermesos en la sama teksto utiligi la vortojn "eta" kaj "malgranda", "stulta" kaj "idiota", "subteni" kaj "apogi" ktp. ktp. Kontraŭ Kontraŭ: Malunueco en unuopa artikolo laŭ iuj aspektas ne-profesiece kaj povus kaŭzi konfuziĝon (ĉar ne estas kutime en Esperanto miksi la du sistemojn). Kontraŭ Kontraŭ: Por ebligi facilan trovadon de artikoloj, devus esti kreitaj multegaj alidirektiloj (ja ne nur la artikoloj pri landoj enhavas landnomojn, sed ankaŭ artikoloj kiel Historio de Germanio ktp). Se oni kreas multajn tiajn alidirektilojn, ne-administrantaj Vikipediistoj, kiuj antaŭe pro unuec-principo kreis artikolon kun -io-sistema titolo, ne povas sen helpo de administranto ŝanĝi la artikolon al la -ujo-sistemo (kvankam ili laŭ la supre difinita libereco rajtas tion fari). Tio povus kaŭzi multan aldonan laboron al administrantoj. Por Por: La fakto, ke oni havas liberecon, ne signifas, ke oni nepre devas eluzi la liberecon. Eĉ se ni ne formulos striktan normon, ni ja povos peti la uzantojn celi al unueco (almenaŭ ene de unuopaj artikoloj). Por Por: Se gajnos unu el la tri unuaj variantoj, ni devos denove voĉdoni pri tiu finfine iom flanka temo. Nur se la kvara varianto gajnos, la temo estos finita kaj ni povos tuj reiri al enhava laboro! Por Por: Dum la kutimaj eldonaĵoj kaj revuoj havas ĉefredaktoron, la Vikipedio estas laŭ sia titolo "libera enciklopedio" kaj malfermita por ĉies kunlaboro sen antaŭa kontrolo. Sekve ne videblas kaŭzo havi regulon, kiu estas malpli libera ol la decido de la Akademio de Esperanto. Se Esperantujo/Esperantio kiel tuto povas vivi kun la du formoj, ankaŭ Vikipedio povas. Por Por: (aŭ kontraŭ depende de la vidpunktoj): Fakte ekzistas ne du, sed tri eblecoj: krom -UJO kaj -IO ja troviĝas ankaŭ -LANDO. Libereco ne malaperigos tiun trian eblecon. Kontraŭ Kontraŭ: Ĵuste tia "libereco" ja kondukis al la nuna tempomalŝpariga balotado. Kontraŭ Kontraŭ: La Akademio ĵus publikigis La liston de la rekomendataj landnomoj. Mi pensas, ke ĉiuj devus sekvi ĝin por ke finfine faciliĝi la situacio.

Surpriziga tiu argumento: Ja la akademio rekomendas laŭplaĉe uzon de ujo aŭ io ....--Ssire 08:28, 14. Jul 2009 (UTC)

Rezultoj kaj konsekvencoj

Se gajnos varianto 4, tiam la balota procezo finiĝis kaj estonte regos libereco en la limoj de racio (kiel supre klarigita). Se gajnos varianto 1, tiam estonte regos strikta malpermeso de unu el la du variantoj "io" aŭ "ujo", kio signifas, ke poste necesus baloti denove ĉu por ujo ĉu por io.

Voĉdono 2-a raŭndo

La 2-a raŭndo komenciĝas la 1-an de julio 2009 kaj finiĝas la 15-an de julio. Rajtas voĉdoni la samaj personoj, kiel en la unua raŭndo, do ĉiu vikipediisto ensalutinta, kiu antaŭ la 1a de junio verkis pli ol 10 redaktojn. En kazo de voĉegaleco la 15-an de julio ni longigos la voĉdonadon je 3 tagoj.

Por la unua alternativo (unueco en titoloj kaj tekstoj)

  1. WinstonSmith 22:43, 1. Jul 2009 (UTC)
  2. Arkadiusz Zychewicz 10:23, 2. Jul 2009 (UTC)
  3. Thomas Guibal 10:54, 2. Jul 2009 (UTC)
  4. PaulP@diskkont 11:15, 2. Jul 2009 (UTC)
  5. Fiskot (diskuto) 05:43, 4. Jul 2009 (UTC)
  6. Benedikto 07:17, 4. Jul 2009 (UTC)
  7. Bertilow 09:58, 4. Jul 2009 (UTC)
  8. Lohengrin 17:30, 4. Jul 2009 (UTC)
  9. Karl Heinz Schaeffer 11:55, 4. Jul. 2009 (UTC)
  10. Joan Inglada 19:44, 5. Jul 2009 (UTC)
  11. Hectoralos 20:14, 5. Jul 2009 (UTC)
  12. Neko244 12:33, 6. Jul 2009 (UTC)
  13. Eb.eric 16:49, 6. Jul 2009 (UTC)
  14. Smash 8:31, 7. Jul 2009 (UTC)
  15. Bea 12:45, 7. Jul 2009 (UTC)
  16. Joliejoker 12:55, 7. Jul 2009 (UTC)
  17. Michaelboris 02:01, 10. Jul 2009 (UTC)
  18. Maku 09:07, 11. Jul 2009 (UTC)
  19. Aidas 14:00, 12. Jul 2009 (UTC)
  20. ThomasPusch 06:53, 14. Jul 2009 (UTC; momente en suda Francio - saluton okaze de la nacia festotago)
  21. Bel Air 10:03, 15. Jul 2009 (UTC)

Por la kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj)

  1. DidiWeidmann 21:00, 1. Jul 2009 (UTC)
  2. Forstbirdo 21:25, 1. Jul 2009 (UTC)
  3. Petrus Adamus 22:19, 1. Jul 2009 (UTC)
  4. Dominik 00:20, 2. Jul 2009 (UTC)
  5. Arvimide 00:23, 2. Jul 2009 (UTC)
  6. Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:26, 2. Jul 2009 (UTC)
  7. Ssire 05:59, 2. Jul 2009 (UTC)
  8. Lu 06:37, 2. Jul 2009 (UTC)
  9. Giri RAO 06:37, 2. Jul 2009 (UTC)
  10. Kristof 17:28, 2. Jul 2009 (UTC)
  11. Punktor 18:18, 2. Jul 2009 (UTC)
  12. Hildekd 22:56, 3. Jul 2009 (UTC)
  13. Pimskrabo 09:55, 4. Jul 2009 (UTC)
  14. --Zorlot - Dosiero:Zorlot Blazono.svg [+d+] 12:43, 4. Jul 2009 (UTC)
  15. AVRS 16:28, 4. Jul 2009 (UTC)
  16. Koracio 06:46, 5. Jul 2009 (UTC)
  17. Goren 12:31, 5. Jul 2009 (UTC)
  18. Surfo 17:12, 6. Jul 2009 (UTC)
  19. Bert Schumann 00:03, 7. Jul 2009 (UTC)
  20. --Vmel 12:13, 7. Jul 2009 (UTC)
  21. Bofoc Tagar 16:33, 7. Jul 2009 (UTC)
  22. Esperantst -- 16:36, 7. Jul 2009 (UTC)
  23. --tuurq 18:52, 7. Jul 2009 (UTC)
  24. --Arno Lagrange @ 11:53, 8. Jul 2009 (UTC)
  25. pino 17:50, 8. Jul 2009 (UTC)
  26. Mevo 18:14, 8. Jul 2009 (UTC)
  27. Bob 20:05, 8. Jul 2009 (UTC)
  28. --kani 11:02, 9. Jul 2009 (UTC)
  29. --Crosstor 11:15, 9. Jul 2009 (UTC)
  30. --Montrealais 19:56, 10. Jul 2009 (UTC)
  31. Darkweasel94 20:14, 10. Jul 2009 (UTC)
  32. Heidi Goes 09:15, 11. Jul 2009 (UTC)
  33. Alaŭdo ۩ 09:05, 12. Jul 2009 (UTC) )
  34. Verdulo 18:22, 14. Jul 2009 (UTC)
  35. Kwamikagami 22:07, 14. Jul 2009 (UTC)
  36. Moldur 10:07, 15. Jul 2009 (UTC)
  37. Zorhof-86 10:30, 15. Jul 2009 (UTC)
  38. Petro polo 22:53, 15 Jul 2009 (UTC)
  39. Junesun 10:37, 16. Jul 2009 (UTC)

Rezulto kaj konkludo

Ĝis la limdato de la baloto 38 personoj voĉdonis por varianto 4 kaj nur 21 por varianto 1. Do kun klara kaj granda plimulto de preskaŭ du trionoj la komunumo decidis, ke regu libereco en la limo nature de la lingvouzo, fundamento kaj bona konduto. Tio konkrete signifas, ke en Esperanto-vikipedio ne okazu voĉdono pri landonomoj. DidiWeidmann 20:51, 16. Jul 2009 (UTC)

En Vikipedio:Baloto_pri_-ujo/-io#Propono_de_tria_alternativo mi jam antau kelkaj tagoj proponis trian alternativon ("tria" rilatas al la tiea nombrmaniero). Lau tiu alternativo la titolo de prilandnoma Vikipedi-pagho estas ekzemple "Aztekujo (Aztekio)" (tien alidirektas la Vikipedi-paghoj de kaj "Aztekujo" kaj "Aztekio"; lau mi tio estas la nura vere justa solvo de la afero). Kiom la nuna situacio, do post la "venko" de la kvara alternativo, permesas tian prezenton?--Onklo 15:19, 17. Jul 2009 (UTC) (Andreas Kueck)
Tiaj titoloj estus terure pezaj kaj tedaj. Cetere restus senfina debato pri la nomo, kiu venu unue, kaj pri la nomo, kiu venu inter krampoj. Do tio neniel solvus la problemon.
Kiel diris DidiWeidmann, la diskuto estas nun finita. Ni revenu al normalaj aferoj. Thomas Guibal 15:40, 17. Jul 2009 (UTC)
Efektive mi ne intencas daurigi la tiurilatan diskuton. Mi nur metis demandon pri la interpreto de la balotrezulto. Kaj mian demandon vi ne klare respondis. (Vi esprimis nur vian opinion pri tiaj titoloj.) --Onklo 16:51, 17. Jul 2009 (UTC) (Andreas Kueck)
Krome ne "restus senfina debato pri la nomo, kiu venu unue", char tion (lau la "libereco"-signifo de la kvara alternativo) decidas tiu, kiu origine verkas resp. verkis la artikolon kaj volas aperigi ambau landnomformojn en la titolo.--Onklo 18:52, 17. Jul 2009 (UTC) (Andreas Kueck)
Vere, la konkludo estas malklara, ĉar dumtempe Bertilow alidirektis arikolojn, en kiuj li nenion aldonis, verkis, nur alidirektis ilin (okaze de Bosnio kaj Hercegovino, li kopiis tekston el alia aritkolo, tiel kreante artilkolon). Mi petas atenton pri tiu afero. Narvalo 20:25, 23. Jul 2009 (UTC)
Kara Narvalo, bonvolu ne relanĉi la diskuton. Vi cetere ne indikis ekzemplon rilate la agon de Bertilow. Mi kontrolis liajn kontribuojn rilate Egiptujon. Via aserto estas komplete falsa, almenaŭ tiu-rilate: Bertilow estis la ĉefverkanto de la artikolo. Cetere Bertilow estas unu el la plej kompetentaj aŭtoroj de Esperanto-vikipedio, kiu ja brile regas la lingvon. DidiWeidmann 21:03, 23. Jul 2009 (UTC)
Vi eraras, li kopiis la tekston nur. Li neniam asertis verki artikolon aŭ grave kontribui al iu ajn artikolo. Narvalo 21:10, 23. Jul 2009 (UTC)
Narvalo pravas. Laŭ atentema ekzameno de la paĝhistorioj de Egipto, Egiptio kaj Egiptujo, Bertilow simple kopiis en 2003 enhavon (aldonitan en 2002 de IP-ulo 129.177.202.xxx) el la artikolo Egipto al la artikolo Egiptio. Li nun ĵus petis kaj sukcese okazigis la alinomadon de "Egiptio" al "Egiptujo" pro tio, ke "mi mem origine movis tiun ĉi paĝon de 'Egipto' al 'Egiptio'. Mi do nun rajtas ĝin movi al Egiptujo", kio estas laŭ mi kontraŭregula kialo kaj miskompreno de la nova regulo. Li neniel signife kontribuis al la enhavo de la artikolo (kiu ĉiukaze estas nur ĝermo). Mi do laŭ Vikipedio:Lingva angulo tuj petas la realinomadon al Egiptio. (ne pro iu ajn partieco, sed simple por ke la nova bizara regulo estu almenaŭ respektata : alikaze rapide pligraviĝus la milito inter ujistoj kaj iistoj)
PS : mi antaŭvidis tiajn bagatelajn disputojn, kaj persone bedaŭras ilin. Ili estas rektaj konsekvencoj de la nun akceptita kvara alternativo. Thomas Guibal 04:40, 24. Jul 2009 (UTC)
Mi legis la jenon en la regularo, kaj agis laŭe: "Tamen en la baloto estis ankaŭ decidite, ke vikipediistoj, kiuj preferas la UJ-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis I-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la UJ-sistemo." Tion mi faris. Mi ŝanĝis la nomon de tiaj artikoloj, en kiuj mi mem enmetis I-formon. Ĉu tiu regulo ne validas? Bertilow 09:17, 24. Jul 2009 (UTC)