Pluramemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Chobot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ko:비독점적 다자연애
Linio 41: Linio 41:
[[it:Poliamore]]
[[it:Poliamore]]
[[ja:ポリアモリー]]
[[ja:ポリアモリー]]
[[ko:비독점적 다자연애]]
[[nl:Polyamorie]]
[[nl:Polyamorie]]
[[no:Polyamori]]
[[no:Polyamori]]

Kiel registrite je 02:44, 3 aŭg. 2009

Gepluramuloj en la Fiero-Parado en San Francisco, 2004

Pluramemo (ankaŭ pluramoremo, pluramismo, aŭ pluropamismo) estas la prefero por samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn, aŭ romantikajn. Gepluramuloj konservas (aŭ deziras konservi) honestajn, ĝenerale neposedemajn rilatojn kun pluraj geamuloj. Tiaj rilatoj estas pluramaj.

Oni iam uzas la vorton pluramoremo, por emfazi ke la termino ne inkluzivas, ekzemple, fratanpatran amon.

Simbolo de pluramemo: malfinio-simbolo sur kordesegnaĵo

Pluramaj rilatoj povas inkluzivi:

  • rilatojn malfermajn, t.e. rilatoj romantikaj ne ekskluzivaj.
  • plurfidelon, kio signifas plurajn rilatojn romantikajn en kiuj kontakto seksa okazas nur en tiuj rilatoj.
  • subrilatojn, kiuj signifas distingon inter "unuaranga(j)" rilato(j) kaj "duaranga(j)" rilato(j).
  • grupajn rilatojn aŭ geedzecojn, en kiuj ĉiuj homoj koncernaj konsideras sin esti egale interrilatantaj kun ĉiuj aliaj.
  • rilatajn retojn.

La plejparto de gepluramuloj opinias ke honesto estas fundamenta parto de amo. La devizon "ne demandi, ne diri" ili ofte malestimas, kaj multe da gepluramuloj emfazas la gravecon de komunikado en bonaj rilatoj. Oni eĉ povas malĵaluzi kaj ĝoji, ke amato havas similan rilaton kun alia(j) homo(j).

Malkiel poligamio, pluramemo ne necese postulas geedzecon, kvankam iuj pluramuloj ja geedziĝas. Pluramemo ankaŭ ne koncernas nur seksumadon, kaj rilatoj pluramaj ĝenerale havas konekton emocian. La plejparto de geunuamuloj difinas fidelon kiel limigon de oniaj engaĝiĝoj seksaj al nur unu homo; la plejparto de gepluramemuloj difinas fidelon kiel nemensogadon kaj respektadon de siaj promesoj.

Vidu Ankaŭ

  • Zajn havis kelkajn artikoletojn pri pluramemo en Esperanto.
  • Ĵaluzo

Eksteraj Ligoj

blog-komunumo por esperantlingve paroli pri pluramoremo