Piktogramo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:59, 22 apr. 2005

Piktogramo estas bildo de objekto aŭ procezo (ago), uzata kiel kategoria aŭ individua simbolo de ĝi. Ordinare ĝi estas abstraktigita per forlaso de detaloj, por eviti asociadon kun reala objekto.

En internacia trafiko (fervojo, flughavenoj, ŝipoj, aŭtovojoj) piktogramoj estas uzataj por komuniki sen uzo de iu konkreta lingvo. La unikodaj tavoloj "Miksaj simboloj" kaj Dingbats (2600–27FF) enhavas kelke da ofte uzataj piktogramoj. Jen kelkaj unikodaj ekzemploj:

suna vetero
nuba vetero
pluva vetero
neĝa vetero
telefono
instalaĵo por radseĝuloj
recikligo de rubaĵoj
ankro, simbolas havenon
averto
averto de alta elektra tensio
aviadilo
letero; poŝto

Problemo de piktogramoj estas, ke oni emas supertaksi ilian kulturan universalecon. Praktiko montras, ke la signifon de multaj piktogramoj necesas lerni kvazaŭ framdlingvajn vortojn.

Komputiko

En komputiko piktogramoj estas uzataj por simboli objektojn aŭ funkciojn de komputiloj, ekz. presilon, dokumenton, retpoŝton. Eblas ekigi operaciojn pri tiuj objektoj pere de alklako, helpe de menuo aŭ per rekta manipulado, t. e. trenado kaj faligo. En tiu senco oni uzas ankaŭ, sub influo de la angla lingvo, la vorton ikono (komputiko).