Oscar Van Schoor: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
formaj poluroj |
formaj poluroj |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:14, 2 maj. 2005
Oscar van SCHOOR, belgo naskiĝinta en 1873, mortinta en 1936, estas la patro de la Farmacio-historio en Belgio. Pro iu stranga kialo, lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto, kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.
Li estis prezidanto de la antverpena E-grupo kaj vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911.
Verkoj
- Judaso (drama monologo por sinjoro)
- La servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino)
- La telefono (monologo por sinjoro)
Tradukoj
- La grenmakleristo (de Hilda RAM, 1904)
- En la templo de Jupiter (kristnaska rakonto el la roma imperia tempo, (1909)
- Formortinta Delsuno (de Vermandere, eld. 1910, reeld. 1928)
- Dum vintro kiam pluvas (eld. 1928)
- Printempa kanto (de Antheunis, G.T., eld. 1930)
- Mi amas vin la Flandroland (de Coopman, eld. 1933)
- Ŝuo Flik (de Liekens, 1932)
- La Fiŝkaptisto (eld. 1930) k.m.a.