Ajnagrunda aŭtomobilo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:34, 3 maj. 2005
Terenaj aŭtomobiloj (ĉia-terenaj, ekstervojaj aŭtomobiloj, teren-aŭtoj) estas aŭtomobiloj por veturo sur malfacilaj terenoj, ekster vojo kun firma surfaco (ekz. asfalta aŭ betona)
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭa profilo
- ĉiurada movo
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala blokilo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de soldatoj, ĉasistoj, en la agro- kaj forstokulturo kaj en motorsporto. La terenaj aŭtoj estas parencaj al [[SUV|Sport-Utila Veturilo (angle Sports Utility Vehicle)]].
mezurnombroj
Por la terena veturkapablo ekzistas karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla je malrapida veturo.
- suprenira kapablo (dekliveco)
- grunda libereco (maksimuma alto de mallarĝaj obstakloj)
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
tipaj terenaj aŭtomobiloj
- Unimog
- Munga
- Mercedes G-klaso, Wolf (Bundeswehr)
- VW Iltis
- Toyota Landcruiser
- Nissan Patrol
- Jeep
- Steyr-Daimler-Puch Haflinger kaj Pinzgauer
- Land Rover
- Hummer
- Lada Niva
jure
En la Eŭropunia juro, terena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj kun sekvaj ekipaĵoj:
- Antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movitaj
- diferenciala blokilo.
Krom tio ekzistas preskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.