Sekundo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Almabot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: war:Segundo
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: pnb:سکنٹ
Linio 92: Linio 92:
[[oc:Segonda]]
[[oc:Segonda]]
[[pl:Sekunda]]
[[pl:Sekunda]]
[[pnb:سکنٹ]]
[[pt:Segundo]]
[[pt:Segundo]]
[[qu:Sikundu]]
[[qu:Sikundu]]

Kiel registrite je 06:38, 18 aŭg. 2009

Mezurunuo de tempo

Sekundo (simbolo: s) estas mezurunuo de tempo. Ĝi estas unu el la sep bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj.

La nuna difino de sekundo devenas de la 13-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj (en 1967 kaj 1968):

La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133.

Unu sekundo iĝis praktike mezurebla nur post la invento de pendola horloĝo en la 17-a jarcento, sed ĝi estis uzata jam antaŭ tio en astronomiaj kalkuloj. La difino de sekundo longe estis bazita sur la koncepto tagnokto, dividata en 24 horojn kun po 60 minutoj, ĉiu kun po 60 sekundoj. Unu sekundo do estis, kaj por la ĉiutaga vivo daŭre estas, unu 86400-ono de tagnokto.

Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni trovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unuforma kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la 1950-jaroj oni transiris al difino bazita sur la astronomia tropika jaro, t.e. la daŭro de unu rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno, de unu printempa ekvinokso al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.

En 1967 estis akceptita la nuna difino, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj: ĝi preskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.

Multoblojn kaj onojn de sekundo oni povas regule nomi aldonante SI-prefikson, sed tio estas plej ofte farata nur pri onoj de sekundo: ekz. milisekundo (ms) estas milono de sekundo, mikrosekundo (µs) estas milionono. Pli longaj tempoj estas ekz. kilosekundo (ks, 1000 s aŭ 16 minutoj 40 s) aŭ megasekundo (Ms, miliono da sekundoj, t.e. ĉ. 11 tagoj 14 horoj). En la ĉiutago, oni uzas la jam antikvajn mezurunuojn minuto (egala al 60 sekundoj) kaj horo (3600 sekundoj). Tiujn eblas ekzakte difini kiel multoblojn de sekundo. Sed se oni difinas ilin kiel 1440-onon kaj 24-onon de tago (aŭ tagnokto, iam ankaŭ nomata diurno), oni ree renkontas la problemon pri rotacio de Tero. Jaro estas plursenca kalendare, kaj ankaŭ astronomie ĝi havas diversajn difinojn. Semajno kaj monato estas uzataj kiel tempounuoj precipe kiam temas pri kalendaraj dato-intervaloj.

Pro la efektiva diferenco inter la tempodaŭroj 86400 sekundoj kaj unu turniĝo de Tero ĉirkaŭ sia akso, oni uzas tiel nomatajn supersekundojn, ekstrajn sekundojn aldonatajn al la Universala Tempo je certaj tempopunktoj, kio igas la koncernan tagnokton daŭri 86401 sekundojn. Ekde 1972, kiam oni enkondukis la sistemon de ekstraj sekundoj, ĝis la fino de 2008, supersekundo estis aldonita 23 fojojn, kio montras la malrapidiĝon de la tera turniĝado. Teorie eblas ankaŭ negativa supersekundo, t.e. tagnokto nur 86399-sekunda, se okazus rapidiĝo de Tero, sed io tia ne okazis ĝis nun. - La tuta sistemo de supersekundoj estas diskutata, kaj ekzistas propono tute forigi ĝin, kio signifus transiron al tempokalkulo plene difinita de la Internacia Atoma Tempo kaj principe sendependa de moviĝado de Tero.

Mezurunuo de angulo

Sekundo, pli precize angula sekundoarksekundo, estas mezurunuo de angulo, egala al 1/3600 de (angula) grado aŭ 60-ono de angula minuto. Esprimite per la SI-unuo por angulo, unu sekundo egalas al ĉ. 4.8481368 mikroradianoj. La simbolo por angula sekundo estas ″ (la colsigno, la indica supra strekoparo, U+2033), ofte konfuzata kun duobla rekta citilo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bipm.fr/fr/si/si_brochure/chapter2/2-1/second.html Oficiala difino de sekundo (france) greke http://www.bipm.fr/en/si/si_brochure/chapter2/2-1/second.html Oficiala difino de sekundo (angle) greke http://hpiers.obspm.fr/eop-pc/ Oficiale pri la supersekundoj (angle) greke http://www.bipm.org/en/scientific/tai/ Pri la Internacia Atoma Tempo (angle)