UK 1935: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e UK |
|||
Linio 15: | Linio 15: | ||
==Eksteraj ligoj:== |
==Eksteraj ligoj:== |
||
* [http://www.ikue.org/roma/roma1935.htm Foto kaj teksto de la inaŭgura parolado] |
* [http://www.ikue.org/roma/roma1935.htm Foto kaj teksto de la inaŭgura parolado] |
||
* [http://www.ipernity.com/blog/87320/176261 Poemo de [[Karl Vanselow]] pri la ŝipekskurso al afriko] |
|||
{{UK|1935}} |
{{UK|1935}} |
Kiel registrite je 13:51, 19 aŭg. 2009
La 27-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en aŭgusto 1935 kunvenigis 1442 partoprenantojn en Italio, estis unika laŭ organiza aspekto. Ĝi estis kongreso migranta; ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo. Tial oni ŝerce parolis pri "UK en Firona". Post semajno plena da ekskursoj eblis almeti plian semajnon, en kiu oni plu krozis per ŝipo ĝis Tripolo (Libio). Poste oni reveturis ĝis Ĝenovo.
Tiu UK estis do tute aparta pro sia daŭro, sia migrema karaktero. Laŭ la raportoj de Teodor Jung tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Plej multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj.
Unika ĝi estis ankaŭ pro la konsiderinda subteno fare de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato malfaciligis la laboron de la esperantistoj.
Teatraĵo prezentita
- Amatora Trupo el Milano: Kurioza okazaĵo de Carlo Goldoni, reĝisoris Julio Baghy, prezentita en Teatro Berberini en Romo.
Prelego en Somera Universitato
- Gaston Waringhien: Dekdu Poetoj: la lingvistika valoro de la poezio
Eksteraj ligoj:
- Foto kaj teksto de la inaŭgura parolado
- Poemo de Karl Vanselow pri la ŝipekskurso al afriko
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 | ||
Krakovo 1931 • Parizo 1932 • Kolonjo 1933 • Stokholmo 1934 • Romo 1935 | ||
Vieno 1936 • Varsovio 1937 • Londono 1938 • Berno 1939 | ||
DUA MONDMILITO | ||
Berno 1947 • Malmö 1948 • Bornemouth 1949 • Parizo 1950 |