Blua Globeto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto modifo de: vi:Viên bi xanh |
e La Blua Globeto alinomita al Blua Globeto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:56, 20 aŭg. 2009
La Blua Globeto (angle The Blue Marble) estas fama fotaĵo de la Tero, farita je la 7-a de decembro, 1972, de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17, for je ĉirkaŭ 29.000 kilometroj aŭ je ĉirkaŭ 18.000 mejloj.
NASA donas ĉi tiun nomon ankaŭ al moderna serio da bildo-datumaj aroj, kiuj kovras la tutan terglobon, je sufiĉe alta detalnivelo, kreita per zorgema blutado tra multaj satelito-bildaroj, por elimini tiom multe da nuboj kiom eble el la klasigitaj bildaroj.