Bukovino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hr:Bukovina
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Bukovina
Linio 33: Linio 33:
[[hr:Bukovina]]
[[hr:Bukovina]]
[[hu:Bukovina]]
[[hu:Bukovina]]
[[id:Bukovina]]
[[it:Bucovina]]
[[it:Bucovina]]
[[ja:ブコビナ]]
[[ja:ブコビナ]]

Kiel registrite je 13:11, 28 aŭg. 2009

Divido inter Ukrainio kaj Rumanio

Bukovino estas historia regiono, kiu konsistis el parto de nordorientaj Karpatoj kaj el ties pieda ebenaĵo en Orienta Eŭropo. Ĝi estis dividita post la dua mondmilito inter Sovetunio kaj Rumanio.

En Bukovino loĝis ukrainoj (rusinoj) kaj rumanoj (moldavoj), ĝi estis en la 14-a jarcento parto de la Moldava Princlando. Suceava en la norda parto estis ĉefurbo de la princlando inter fino de la 14-a jc. ĝis meze de la 16-a jc..

Bukovino ricevis la nomon ekde 1775, kiam la turkoj cedis pri tiu regiono al la Aŭstra Imperio. Aŭstrio direktis Bukovinon komence kiel parton de Galicio (1786–1849), poste kiel princlandon kaj memstaran kronan bienegon. Aŭstrio evoluigis Ĉernivcon, la plej grandan urbon de Bukovino, al grava instrua kaj komerca centro.

La etna konsisto de Bukovino estis tre miksa: norde vivis nur ukranoj, sude nur rumanoj, dum en la urboj vivis multaj poloj, judoj, germanoj.

Kiam Rumanio sendependiĝis en 1878, klopodis unuiĝis kun Bukovino. Li bazis sian intencon per tio, ke Bukovino estis historia lulilo de la Moldava Princlando kaj gravaj klostraj konstruaĵoj, artoj estis reprezentantoj de la mezepoka rumana arta kulturo.

Rumanio en 1918 okupis Bukovinon, kiam la Aŭstra-Hungara Monarĥio kolapsis. Kvankam la lokaj ukrainoj provis nordan Bukovinon aligi al la Okcidenta Ukraina Popola Respubliko, Rumanio ricevis la tutan regionon (laŭ la pripaca traktato de Saint-Germain-en-Laye, 1919). Rumanio tuj ekis rumanigon de la areo.

La Sovetunio okupis la nordan parton de Bukovino en 1940, kiun Rumanio reokupis provizore en 1941. La sovetaj trupoj en 1944 reokupis la nordajn teritoriojn, kiujn la packontrakto de 1947 ligis al la Ukraina Soveta Socialista Respubliko.

La praa moldva ĉefurbo Suceava kaj ties ĉirkaŭon kun la plej famaj klostroj ricevis la Rumana Popola Respubliko.