Ludoviko la 5-a (Francio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 73: Linio 73:
[[he:לואי החמישי, מלך צרפת]]
[[he:לואי החמישי, מלך צרפת]]
[[hr:Luj V., kralj Francuske]]
[[hr:Luj V., kralj Francuske]]
[[hu:V. Lajos nyugati frank király]]
[[it:Luigi V di Francia]]
[[it:Luigi V di Francia]]
[[ja:ルイ5世 (西フランク王)]]
[[ja:ルイ5世 (西フランク王)]]

Kiel registrite je 14:00, 28 aŭg. 2009

Ludoviko la 5-a
967 – 987
Reĝo de Okcidenta Frankio
Reĝado 986 - 987
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Lotaro de Francio
Posteulo Hugo Kapeto
Patro Lotaro de Francio
Patrino Emma de Italio
Edzino Adelajda de Anĵuo

Ludoviko la 5-a (naskiĝis ĉ. 967 - mortis la 22-an de majo 987), kromnomita Ludoviko la Pigra (franclingve Louis V le Fainéant) estis la lasta karolida reĝo de Francio, kaj reĝis en 986 kaj 987. Ludoviko estis la filo de la reĝo Lotaro de Francio kaj de Emma de Italio. Lian kromnomon li verŝajne akiris pro tio, ke nenion gravan li plenumis dum sia mallonga reĝado.

En 982 en Brioude (Haute-Loire), lia patro edzigis lin kun Adelajda de Anĵuo, kiu aĝis preskaŭ dudek jarojn pli ol li. La edziĝo estis nedaŭra, kaj la geedzoj divorcis du jarojn poste.

La 8-an de junio 979, je la pentekosta dimanĉo, lia patro Lotaro asociis lin al la trono, kaj kronigis lin en la abatejo Saint-Corneille de Compiègne fare de Adalberono, ĉefepiskopo de Reims. Kiam mortis lia patro la 2-an de marto 986, Ludoviko kunvenigis asembleon da Frankoj en Compiègne por juĝi Adalberonon, kiu antaŭe subtenis la imperiestron Oto la 2-a kontraŭ Lotaro. Tamen la tagon antaŭ la kunvenigo mortis Ludoviko okaze de ĉasado en la forsto Cuise, apud Compiègne. Li estis entombigita en la abatejo Saint-Corneille.

Asembleo kunveniĝis la sekvan junion en Senlis (Oise), kaj elektis kiel novan reĝon Hugon Kapeton, kiu estis la plej aĝa filo de Hugo la Granda, grafo de Parizo.

Mortinta sen heredanto, Ludoviko la 5-a estis la lasta reĝo de la karolida dinastio. Postaj reĝoj apartenis al la kapetida dinastio.

Vidu ankaŭ