Brita imperio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
UJ-igis landnomojn, kiujn mi mem origine enskribis en I-formo
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hak, ml, nv, war modifo de: ar
Linio 119: Linio 119:
[[an:Imperio britanico]]
[[an:Imperio britanico]]
[[ang:Bryttisce Rīce]]
[[ang:Bryttisce Rīce]]
[[ar:الإمبراطورية بريطانية]]
[[ar:الإمبراطورية البريطانية]]
[[arz:امبراطوريه بريطانيه]]
[[arz:امبراطوريه بريطانيه]]
[[bat-smg:Brėtu imperėjė]]
[[bat-smg:Brėtu imperėjė]]
Linio 137: Linio 137:
[[fy:Britske Ryk]]
[[fy:Britske Ryk]]
[[gl:Imperio Británico]]
[[gl:Imperio Británico]]
[[hak:Thai-yîn Ti-koet]]
[[he:האימפריה הבריטית]]
[[he:האימפריה הבריטית]]
[[hi:ब्रिटिश साम्राज्य]]
[[hi:ब्रिटिश साम्राज्य]]
Linio 152: Linio 153:
[[lv:Lielbritānijas impērija]]
[[lv:Lielbritānijas impērija]]
[[mk:Британска империја]]
[[mk:Британска империја]]
[[ml:ബ്രിട്ടീഷ് സാമ്രാജ്യം]]
[[ms:Empayar British]]
[[ms:Empayar British]]
[[mt:Imperu Brittanniku]]
[[mt:Imperu Brittanniku]]
Linio 157: Linio 159:
[[nn:Det britiske imperiet]]
[[nn:Det britiske imperiet]]
[[no:Det britiske imperiet]]
[[no:Det britiske imperiet]]
[[nv:Tó tá' diné'i' bikéyah]]
[[oc:Empèri britanic]]
[[oc:Empèri britanic]]
[[os:Бритайнаг импери]]
[[os:Бритайнаг импери]]
Linio 177: Linio 180:
[[ur:سلطنت برطانیہ]]
[[ur:سلطنت برطانیہ]]
[[vi:Đế quốc Anh]]
[[vi:Đế quốc Anh]]
[[war:Imperyo Britaniko]]
[[yi:בריטישע אימפעריע]]
[[yi:בריטישע אימפעריע]]
[[zh:大英帝国]]
[[zh:大英帝国]]

Kiel registrite je 11:27, 31 aŭg. 2009

La brita imperio, la imperio de Britio, estis la plej granda el la eŭropaj koloniaj imperioj de 1500 ĝis 2000. Inter imperioj, nur la mongola imperio regis pli da teritorio (35.000.000 km²). Ĝi regis la maron kaj kvaronon de la tero kaj homaro. Ĝi estis la plej potenca ŝtato dum 1815–1914, sed rapide disfalis post 1945.


Teritorioj iam regataj de Britio.

Landoj kaj lokoj, kiuj almenaŭ unufoje apartenis al la imperio de Britio

Antigvo-Barbudo - Aŭstralio - Bahamoj - Bangladeŝo - Barato - Barbado - Barejno - Belizo - Birmo - Bocvano - Brunejo - Butano - Calais (ĝis 16 jarcento) - Dominiko - Egiptujo - Fiĝioj - Gambio - Ganao - Grenado - Gujano - Honkongo - Irako - Irlando - Israelo - Jamajko - suda Jemeno - Jordanio - Kanado - Kataro - Kenjo - Kipro - Kiribato - Kuvajto - Lesoto - Malajzio - Malavio - Maldivoj - Malto - Maŭricio - Minorko - Nauro - Niĝerio - Nov-Zelando - parto el Okcidenta Germanio kaj Okcidenta Berlino - Pakistano - Palestino - Papuo-Nov-Gvineo - Salomonoj - Samoo - Sejŝeloj - Sent-Kristofo kaj Neviso - Sent-Lucio - Sent-Vincento kaj la Grenadinoj - Siera-Leono - Singapuro - norda Somalio - Sri-Lanko - Sud-Afriko - Sudano - Svazilando - Tanzanio - Tongo - Trinidado kaj Tobago - Tuvalo - UAE - Ugando - orienta Usono - Zambio - Zimbabvo

Ĉi tiuj landoj plejparte estas en Afriko, suda Azio, Oceanio kaj la Antiloj kaj sendependiĝis 1945-1997. Ili plejparte nun apartenas al la Brita Komunumo. Antaŭ 1940, nur Usono, Irlando, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Sud-Afriko estis sendependaj de Britio. Usono kaj Irlando estis tute sendependa, sed la aliaj estis dominioj de la imperio kaj kunlaboris (libervole) kune kun metropolo Britio en milito kaj komerco.

La brita strategio bezonis multajn havenojn por sia floto, kiu dum pluraj jarcentoj regis la marojn tutmonde. Tial pluraj insuloj for en oceano estis valoraj kiel haltejoj. Ankoraŭ Britio havas, kune kun Nord-Irlando, kelkajn insulojn kaj havenojn dise sur la marojn:

Angvilo - Bermudoj - Britaj Virgulininsuloj - Ĉagosarkipelago - Falklandinsuloj - Ĝibraltaro - Kejmaninsuloj - Moncerato - Pitkarna Insulo - Sent-Heleno - Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj - Turkoj kaj Kajkoj

La imperio disvastigis, inter aliaj:

Britio ofte dividis por regi, kaj la etnaj konfliktoj, kiujn tiu politiko naskis aŭ flegis, ankoraŭ daŭras en multaj partoj de la eks-imperio: Malajzio, Israelo/Palestinio, Nord-Irlando, Niĝerio, Sri-Lanko, ktp.

La kapo de la imperio estis Britio, precipe la granda haveno de Londono. La spino estis la markomerca vojo inter Londono kaj Honkongo. La marvojo floris sub la gardo de la brita mararmeo kaj la imperio regis multe de la flankaj landoj (per havenoj kaj fervojoj): Niĝerio, Sudafriko, Tanzanio, Jemeno, Hindio, Malajzio, Singapuro, ktp.


Krome, britaj kompanioj konstruis multajn minejojn kaj fervojojn tutmonde. Nun firmaoj kiel British Petroleum kaj Royal Dutch-Shell komercas multlande. Ŝtata radio-televida kompanio BBC informas tutmonde laŭ britaj vidpunktoj.

Iasence, la heredinto de la brita imperio estis la tiel nomata Usona ImperioUsono kiel tutmonda potenco.

Etapoj

Por akiri sian imperion, Britio konkuris kontraŭ aliaj imperioj

16-a jarcento

Hispana imperio koloniis Amerikon. Britio kreis korsarojn, kiuj rabis la ŝipojn portantajn valorajn metalojn al Eŭropo. Britio ankaŭ ekkoloniis en Norda Ameriko.

17-a jarcento

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj ekkonkeris partojn de Hindio.

Venkinte Hispanion, Britio akiris la komercorajton al la hispanamerikaj kolonioj, inkluzive la monopolon pri sklavoj (asiento de negros).

18-a jarcento

Usono sendependiĝis. Tamen Kanado restis fidela.

Britio anstataŭis Mogolan Imperion en Hindio.

19-a jarcento

La Franca Imperio de Napoleono la 1-a akre batalis Brition. Li sukcesis fermi la eŭropajn marbordojn al britaj komercistoj. Tamen, li estis venkita.

Britio koloniis Afrikon de pluraj flankoj. De Gvineo, de Sudafriko kie ĝi anstataŭis Nederlandan Imperion, de Zanzibaro kaj de Egiptujo. La celo estis la afrika senrompa imperio sed la Kongreso de Berlino malhelpis tion per la kreo de Belga Kongo, propraĵo de la belga reĝo.

En Azio, Britio venkis Sipajan Ribelon en Hindio. Ĝi batalis pri Mezazio kontraŭ Rusa Imperio, kion Rudyard Kipling nomis "la Granda Ludo". Per la Opiaj Militoj, Britio malfermis Ĉinion al ĝiaj varoj.

20-a jarcento

En la Unua mondmilito, Britio kaj iam malamika Francio batalis kontraŭ imperioj rusa, germana kaj otomana. Pro ĝia venko, Britio ekadministris multe de la disfalinta otomana imperio (Irako, Kuvajtio, Egiptujo, Palestino, ktp.) kaj afrikan parton de la germana imperio. Per la akiro de eksgermana Tanganjikio, Britio realigis la afrikan senrompan imperion de Egiptujo al Sudafriko kaj de Siera-Leono al Zanzibaro.

Por la milito, Britio bezonis la rimedojn de la kolonio. La landoj kie blankuloj estis plimulto ekakiris memregon kiel dominioj. La neblankaj kleruloj el aliaj partoj de la imperio ankaŭ deziris memregon.

En la Dua mondmilito la imperio staris sole kontraŭ Hitler en 1940 kaj 1941, sed poste venkis Germanion en alianco kun Usono kaj Sovetunio. Sed pro la milito la imperio bankrotis.

Post Dua mondmilito, la kolonioj akiradis sendependecon, ĉu tute ĉu en Brita Komunumo.

En 1997, Britio cedis Honkongon, la lastan gravan pecon de la imperio, al Ĉinio.

Gravuloj de Brita Imperio


Vidu ankaŭ: novimperiismo, ŝarĝo de blankulo, Buraj Militoj

Vidu ankaŭ jenon:


Koloniaj imperioj
Belgio Danio Francio Italio
Japanio Germanio Nederlando Portugalio
Hispanio Svedio Usono Granda Britio


Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoLeginda