Kojno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis duoblaĵa 'devas' (Lingvohelpilo: remove)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: bg:Клин
Linio 20: Linio 20:
[[ar:إسفين (أداة ميكانيكية)]]
[[ar:إسفين (أداة ميكانيكية)]]
[[bat-smg:Plėištos]]
[[bat-smg:Plėištos]]
[[bg:Клин (механика)]]
[[bg:Клин]]
[[ca:Falca]]
[[ca:Falca]]
[[cs:Klín]]
[[cs:Klín]]

Kiel registrite je 08:51, 1 sep. 2009

Kojno estas korpo, en kiu du flankaj surfacoj renkontiĝas akutangule.

baza formo de kojno

Kojno estas simpla ilo por dispartigi objektojn aŭ fendi objekton. Kojno funkcias per transmisio de forto laŭ la mekanika principo de dekliva ebeno.
La efiko de multaj aliaj iloj baziĝas sur la efiko de kojno: tranĉinstrumentoj kiel tranĉilo, hakilo, pioĉo kaj kunligiloj kiel najlo kaj ŝraŭbo.

La kojno el ligno, ŝtonometalo apartenas al la plej fruaj kaj plej gravaj inventoj de la homaro.
La efikeco de kojno estas limigita de sia solideco kaj aliflanke de la frotado, kiu rezultiĝas ĉe ĝia aplikado.
Kojno ne ĉiam devas esti el dura materialo por esti efika: ekzemplo de akvoglitado: aŭtopneŭo sur malseka strato kunpremas la akvofilmon antaŭ sin, kaj - pro la kojnoefiko de la kunpremita akvo - perdas la kontakton al la strato.
En la naturo la kojnoprincipo troviĝas i.a. ĉe specifaj beko-formoj de birdoj, ekz-e pego kaj alciono, krome ĉe meteorologiaj frontoj kaj similaj kolizioj de varma kaj malvarma aero.

Vidu ankaŭ