Cao Xueqin: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: pl:Cao Xueqin |
||
Linio 24: | Linio 24: | ||
[[ko:조설근]] |
[[ko:조설근]] |
||
[[no:Cao Xueqin]] |
[[no:Cao Xueqin]] |
||
[[pl:Cao Xueqin]] |
|||
[[ro:Cao Xueqin]] |
[[ro:Cao Xueqin]] |
||
[[sr:Цао Хсуечин]] |
[[sr:Цао Хсуечин]] |
Kiel registrite je 17:58, 5 sep. 2009
CAO XUEQIN [caŭ ŝuejĉin] "(1715 aŭ 1724?-1763?) estis ĉina verkisto, deveninta el riĉa familio parenca kun la imperiestro, sed poste pro malfavoro persekutata kaj ekonomie detruita. La verkisto, inspirita de siaj knabaj travivaĵoj en palaco dum feliĉaj jaroj de la imperiestra favoro, verkis romanon Ruĝdoma sonĝo, kiu estas konsiderata ĉefverko de la ĉina literaturo. Temas pri travivaĵoj de knabo inter liaj 13-a kaj 18-a jaroj en granda palaco plena de ĉambroj, parencoj kaj servistoj (entute ĉirkaŭ 400 personoj), pri liaj ĉiutagaj aventuretoj kun servistinoj kaj parencinoj, pri liaj severaj patro kaj avino, pri lernejo, kaj tiel plu. La verko donas bildon de ĉina vivo kaj kulturo kaj impresas tiel forte, kvazaŭ la leganto ankaŭ estus loĝanto en la palaco. La libro estas ankaŭ alegorio de ĉina Budhismo.
La verkisto sukcesis krei 80 ĉapitrojn, la lastajn 40 ĉapitrojn finverkis alia verkisto, kvankam estas multe da polemiko pri la identeco de la fininto. Tamen la tuto estas konsiderata kiel verko de CAO Xueqin. La romano aperis prese post la morto de la aŭtoro.
La verko estis tradukita en Esperanton de Xie Yuming kaj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino en la jaroj 1995-1997.