Aŭtonoma Respubliko Krimeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Krimea
Linio 266: Linio 266:
[[lt:Krymas]]
[[lt:Krymas]]
[[lv:Krimas Autonomā Republika]]
[[lv:Krimas Autonomā Republika]]
[[ms:Krimea]]
[[nl:Krimrepubliek]]
[[nl:Krimrepubliek]]
[[nn:Krimhalvøya]]
[[nn:Krimhalvøya]]

Kiel registrite je 22:35, 6 sep. 2009


Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Автономна Республіка Крим
Автономная Республика Крым
Qırım Muhtar Cumhuriyeti
Standardo de Krimeo Blazono de Krimeo
Standardo Blazono
Krimeo sur la mapo de Eŭropo
Krimeo sur la mapo de Ukrainio
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco»
Himno: «Нивы и горы твои волшебны, Родина» - «Viaj kampoj kaj montoj belegas, Patrio»
Oficiala lingvo La ukraina
Ĉefurbo Simferopolo
Grandaj urboj Simferopolo, Sebastopolo, Kerĉo, Eŭpatorio, Teodozio, Jalto
Politika stato Aŭtonoma respubliko, parto de Ukrainio
Ĉefreganto La prezidento de Ukrainio, Viktor Juŝĉenko, kiu agas pere de sia Konstanta Reprezentanto Vladimir Ĥomenko
Premiero Viktor Plakida
Parlamentestro Anatolo Gricenlo
Areo 26,2 mil kv. km.
Loĝantaro 1.994.300 homoj (2005)
Telefonkodo +380-65
Horzono UTC+2

Aŭtonoma Respubliko Krimeo, ARK (ukraine Автономна Республіка Крим, АРК, ruse Автономная Республика Крым, АРК, krime-tatare Qırım Muhtar Cumhuriyeti, QMC) estas aŭtonoma respubliko, unu el la primaraj administraj unuoj de Ukrainio. Geografie ĝi okupas la Krimean duoninsulon, en la norda parto de la Nigra Maro. La areo de la respubliko estas preskaŭ 27 mil kv. km. La loĝantaro estas 1.994.300 homoj (laŭ la infomoj de la jaro 2005). La ĉefurbo de Krimeo estas la urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, tamen tio ne estas tute ĝusta, ĉar eta parto de la duoninsulo estas okupita de la Sebastopola municipo, kiu ne apartenas al la respubliko; krome, oni ofte mallongigas la plenan nomon kiel ARK (ruse kaj ukraine — АРК).

Etimologio de la nomo

La etimologio de la vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ la plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por la moderna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de la Krimea provinco de la Ora Hordo, tradukite — "mia monteto"). Laŭ la aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto, signifanta jen remparo, jen kavo, jen simple tero. Iuj rilatigas la nomon Krimeo al la helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitujo), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. En antikva nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de la nomo de antikva Krimea tribo.

Historio

Malnova historio

La plej antikvaj spuroj de hom-aktivado en Krimeo rilatas al la epoko de paleolito (en kelkaj antikvaj setlejoj estis trovitaj restaĵoj de neandertalaj homoj). En la unua miljaro a.K. en Krimeo loĝis cimeroj (antikva tribo de nordaj bordoj de la Nigra Maro). En la 7a jarcento a.K. cimeroj estis konkeritaj de skitoj, la supervivintaj posteuloj de cimeroj estas konataj kiel taŭroj. La praloĝantoj de Krimeo okupiĝis plej parte pri ĉasado, fiŝkaptado, bestobrerado kaj primitiva terkulturado.

Restaĵoj de la helena kolonio Ĥersoneso

En la 6a-5a jarcentoj a.K. en Krimeo aperas helenoj, kiuj fondas ĉi tie kelkajn koloniojn (la plej famaj - Ĥersoneso, Teodozio, Pantikapeo). En la jaro 438 a.K. la ĉefreganto de Pantikapeo deklaris sin reĝo kaj tiel en la orienta parto de Krimeo aperis la Bospora Reĝlando. Komence tiu ŝtato prosperis kaj vigle komercis kun Ateno, sed sub premo de skitoj (kiuj fondis en la stepa parto de Krimeo sian ŝtaton en la 3a jarcento a.K.) en 114 a.K. ĝi subiĝis al la protekto de la caro Mitridato la Sesa, reganto de Ponto. En la dua duono de la unua jarcento a.K. la suda parto de Krimeo estis parte konkerita de romianoj, kies regado en kelkaj regionoj daŭris ĝis la 3a jarcento p.K.

En la 3a-4a jarcentoj p.K. Krimeon invadas diversaj triboj. Sub atakoj de gotoj kaj hunoj la Bospora kaj Skita ŝtatoj pereis, ĉiuj antikvaj urboj estis ruinigitaj. En la dua duono de la unua miljaro p.K. la loĝantaro de Krimo konsistis plejparte el posteuloj de skitoj, taŭroj, gotoj, sarmatoj, ĥazaroj; restas iom da helenoj kaj aperas slavoj.

Fine de la 10a jarcento p.K. Krimeo estis konkerita de la Kieva Regno, ĝia orienta parto iĝis parto de Tmutarakana princlando. En 988 la Kieva princo Vladimiro konkeris Ĥersoneson kaj estis baptita ĉi tie, deklarinte ortodoksan kristanismon oficiala religio de Kieva Rusujo.

Komence de la dua miljaro p.K. Krimeo troviĝis sub kultura kaj politika influo de Bizancio. En la sud-okcidenta parto de la duoninsulo aperas etaj ŝtatoj, la plej signifa el kiuj estas la princlando Teodoro (12a-15a jarcentoj p.K.). En la 13a jarcento sur la bordoj de Krimeo aperas italoj (venecianoj kaj ĝenovanoj), kiuj fondas sur la suda bordo de Krimeo kelkajn setlejojn: Balaklavo (antikva nomo Cembalo), Kafo (en la loko de nuna Teodozio) kaj Sudako (antikvaj nomoj Soldaia, Sugdea).

Krimea Ĥanlando

Dosiero:Hansaray.jpg
Ĥana palaco en Baĥĉisarajo

En la 13a jarcento p.K. Krimeon invadas mongoloj kaj ĝi fariĝas parto de la Ora Hordo. Post disfalo de la Ora Hordo en 1443 en Krimeo aperas memstara ŝtato – la Krimea Ĥanlando (kun ĉefurbo en Baĥĉisarajo). En la jaro 1475 ĝi variĝas vasalo de la Otomana Imperio. Dum tiu tempo en Krimeo aperas islamo kaj formiĝas la krime-tatara nacio.

La Krimea Ĥanlando havis viglajn diplomatiajn rilatojn kun Rusujo, Pollando, Litovio kaj aliaj landoj (kun multaj ĝi ankaŭ militis). Por forigi la minacon de la krime-tataraj invadoj fine de la 17a jarcento Rusujo komencis batali kontraŭ la ĥanlando. En la jaro 1774 rezulte de Rusuj-Turkuja milito la Krimea Ĥanlando estis sendependigita disde la Turkuja influo kaj transiris sub protektadon de Rusujo. En la jaro 1783 la Krimea Ĥanlando estis likvidita kaj Krimeo iĝis parto de Rusuja Imperio.

Krimeo en Rusuja Imperio

La 9an de aprilo 1783 Krimeo estis oficiale aneksita de Rusuja Imperio. Ĝi iĝis parto de la Taŭrida Gubernio kun ĉefurbo en Simferopolo. Rusuja regado estis pozitiva por la ekonomio de Krimeo - plivigliĝis la industrio kaj agrikulturo, aperadis novaj urboj (en la jaro 1783 estis fondita Sebastopolo, kiu baldaŭ fariĝis la ĉefa haveno por la nigramara ŝiparo de Rusujo).

La anekso de Krimeo fare de Rusujo kaŭzis amasan formigradon de krime-tataroj en Turkujon. Tiu proceso daŭris ĝis proksimume mezo de la 19a jarcento, kiam la formigrado haltis kaj la kvanto de krime-tataroj en Krimeo stabiliĝis (ĝi proksimume kvaroniĝis kompare al la kvanto de krime-tataroj antaŭ la anekso). Amasa enmigrado de rusoj kaj ukrainoj en Krimeon kaŭzis signifan pligrandigon de la slava parto de la loĝantaro.

En la jaroj 1853-56 Krimeo estis areno de la Krimea (Orienta) milito de Rusujo kontraŭ Turkujo, Britio kaj Francio. De 13.09.1854 ĝis 27.08.1855 la rusuja armeo heroe defendis Sebastopolon kontraŭ la kvante pli grandaj fortoj de la aliancanoj, tamen la defendado finiĝis per malvenko.

Meze de la 19a jarcento la ekonomia evoluo de Krimeo signife plivigliĝis (plejparte Krimeo estis agrikultura regiono). En la jaroj 1869-1875 aperas la fervoj-linio Ĥarkovo-Sebastopolo. Proksimume en la sama tempo Krimeo (precipe la Suda Bordo de Krimeo) famiĝas kiel kurac-loko kaj fariĝas alloga por nobelaro kaj diversaj artistoj. Sur la suda bordo aperas multaj palacoj de riĉuloj kaj membroj de la cara familio (la plej famaj estas la Livadia palaco kaj la Voroncova palaco).

Ĝis la Oktobra Revolucio de la jaro 1917 Krimeo restis agrikultura regiono kun tre malgranda proletaro. Aparta ĝia karakterizo estis (kaj plu estas) ĝia multnacieco.

Krimeo dum Sovetia tempo

Januare 1918 en tuta Krimeo ekregis la Sovetia potenco. La 21-an de marto 1918 estis kreita Soveta Socialisma Respubliko Taŭrido kiel parto de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.

Ekde aprilo 1918 ĝis novembro 1920 Krimeo estis areno de la Interna Milito; ĉi tie aperas kaj ŝanĝas unu la alian kelkaj registaroj de invadantoj.

La 18-an de oktobro 1921 estis akceptita la dekreto pri fondo de Krimea Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (parto de RSFSR). La 21an de decembro 1921 estis subskribita la dekreto pri uzado de Krimeo por kuracado de laboristoj. En chemaraj regionoj de la duoninsulo komenciĝas grandskala konstruado de kurac- kaj ripoz-centroj, sanatorioj ktp. Krimeo fariĝas fama kaj populara kuracloko, kiun vizitas ĉiujare miloj da homoj de tuta USSR. Dum tiu tempo signife pligrandiĝis ankaŭ la industria parto de la ekonomio.

Dum la Dua Mondmilito Krimeo estis areno de aktiva batalado de Sovetio kontraŭ Germanio. La okupado de Krimeo fare de germanoj daŭris ekde oktobro 1941 ĝis majo 1944. La sovetiaj batalantoj heroe defendadis Sebastopolon de oktobro 1941 ĝis julio 1942, pro kio la urbo ricevis la honoran titolon "Urbo-Heroo"; la saman titolon ricevis ankaŭ Kerĉo.

Post liberigo de Krimeo en majo 1944 komenciĝis la restarigo de la mastrumado kaj ekonomio. En majo 1944 okazis la perforta forportado de la krime-tatara popolo fare de la Sovetia registaro (la krime-tataroj estis ekzilitaj plejparte en la Uzbekan Respublikon, multaj homoj mortis dum la vojaĝo - laŭ diversaj pritaksoj de 15 ĝis 50 elcentoj). La oficiala preteksto por la ekzilo estis la misa kulpigo de la tuta nacio pri kunlaborado kun la germanaj okupantoj. En la jaro 1956 la krime-tatara popolo estis oficiale rehabilitita, tamen ĝis la jaro 1989 la krime-tataroj fakte ne havis la eblon reveni en Krimeon. La ekzilon de krime-tataroj sekvis iom malpli grandskalaj ekziloj de grekoj, armenoj kaj bulgaroj. Ĉio ĉi grave ŝanĝis la nacian konsiston de la krimea loĝantaro.

Februare 1945 en Jalto okazis la Jalta (Krimea) konferenco inter Stalin, Roosvelt kaj Churchill, kiu ludis gravan rolon por postmilita Eŭropo kaj por fondo de UN.

En junio 1945 Krimea Aŭtonoma Respubliko estis transformita en Krimean Provincon. En la jaro 1954 okaze de 300-jariĝo de unuiĝo de Ukrainio kaj Rusio la Krimea provinco estis transdonita al Ukrainia Sovetia Socialisma Respubliko ("kiel signo de frata amikeco inter la du popoloj", al tio aldoniĝis ankaŭ la geografiaj, ekonomiaj kaj kulturaj kialoj). Tiutempe tiu ŝanĝo estis nura formalaĵo, ĉar kaj Ukrainio kaj Rusio estis partoj de la sama lando - USSR. Tamen post la disfalo de Sovetunio la fakto de transdono de Krimeo al Ukrainio en 1954 provokis (kaj ĝis nun provokas) multajn disputojn pri eblaj pretendoj de postsovetia Rusio al la krimea teritorio.

En la dua parto de la 20a jarcento la graveco de Krimeo kiel kurac- kaj ripoz-regiono ĉiam pligrandiĝas, ĝi fariĝas kurac-regiono de la tutsovetia graveco.

Krimeo kiel parto de sendependa Ukrainio

Post disfalo de Sovetio Krimeo iĝas parto de sendependa Ukrainio. Tiu situacio estis dolore akceptita de multaj loĝantoj de Krimeo, kiuj opiniis Krimeon historie rusa (kaj Rusia) teritorio. Al tiu problemo aldoniĝis ankaŭ la problemoj pri la Nigramara Ŝiparo de Rusio (kiu havis kiel sian ĉefan bazon la urbon Sebastopolo) - post kelkajaraj intertraktoj Ukrainio kaj Rusio interkonsentis, ke Rusio luprenos la bazon de Sebastopolo ĝis la jaro 2017 (tiu fakto estas registrita ankaŭ en la "Provizoraj decidoj" de la Ukrainia Konstitucio (de la jaro 1996). Ankoraŭ unu problemo por Krimeo iĝis la amasa revenado de la ekzilitaj krime-tataroj (de post la jaro 1989). La procesoj de repatrujiĝo estis akompanataj de multaj kontraŭstaroj inter la slava kaj krime-tataraj popoloj (okazadis eĉ malgrandaj armil-bataloj). Tamen nun la kunekzistado de ĉiuj nacioj de Krimeo ŝajnas paca.

Laŭ la decido de la tutkrimea referendumo en 1991 estis restarigita la Krimea Aŭtonoma Respubliko (kiel parto de sendependa Ukrainio). Dum kelkaj sekvaj jaroj la Krimea gvidantaro postulis ĉiam pli da rajtoj kaj povoj; i.a. estis elektita la unua prizidento de Krimeo. Tamen, la streboj de aŭtonomemuloj ne estis subtenataj de la centra gvidantaro de Ukrainio. Post kelkaj streĉaj tensioj inter Krimeo kaj la centro la institucio de prezidenteco en Krimeo estis nuligita kaj la rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estis signife limigitaj. En la jaro 1998 estis akceptita la nuna Konstitucio de la Krimea Aŭtonoma Respubliko.

Nuntempe, malgraŭ la fakto de laŭleĝa aŭtonomeco, la faktaj rajtoj kaj povoj de la aŭtonomio estas preskaŭ la samaj, kiel de la aliaj provincoj de Ukrainio, do, la aŭtonomeco estas ŝajna.

Politika strukturo

Krimeo estas parlamenta respubliko. La leĝodona povo apartenas al la 100-kapa parlamento, la Supera Konsilio de Krimeo (ukraine - Верховна Рада Криму, Verĥovna Rada Krimu; ne konfuzu kun la Supera Konsilio de Ukrainio). La ekzekutivo apartenas al kabineto de ministroj, estrata de la premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento laŭ interkonsento kun la prezidento de Ukrainio. La ministroj estas enpostenigataj fare de la Konsilio laŭ la proponoj de la premiero.

Administracia divido

Administre Krimeo estas dividita je 25 partoj: 14 distriktoj (ruse-ukraine: район, rajon; loĝataj plejparte de kamparanoj) kaj 11 urbaj municipoj (teritorioj, regataj de la urbaj konsilantaroj). La estroj de la distriktoj estas enpostenigataj fare de la prezidento de Ukrainio laŭ la proponoj de la krimea premiero. La urbestroj (kiuj samtempe estas estroj de la urbaj municipoj) estas elektataj de la komuna voĉdonado de la loĝantoj. En ĉiu regiono kaj urba municipo krom la regiona ekzistas ankaŭ urbaj kaj vilaĝaj konsilantaroj.

Administracia divido de Krimeo
Administracia divido de Krimeo

Distriktoj:

Urbaj municipoj


La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio


La Sebastopola municipo malgraŭ la situo en Krimeo administre ne estas parto de Krimea Aŭtonoma Respubliko, sed havas apartan statuson kiel la urbo de centra (tutukrainia) subordigiteco (ĝi estas memestara primara administra unuo de Ukrainio).

Simpla mapeto de Krimeo

Geografio

La ĉefa artikolo por tiu subtemo estas Krimea Duoninsulo

La Krimea Aŭtonoma Respubliko situas sude de Ukrainio kaj okupas la Krimean Duoninsulon (krom la teritorio de Sebastopolo). Norde ĝi limas la Ĥersonan Provincon de Ukrainio, okcidente kaj sude - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan Maron. La areo de la respubliko estas preskaŭ 27 mil km².

Ekonomio

La ĉefaj branĉoj de la Krimea ekonomio estas turismo kaj agrikulturo. La industriaj entreprenoj situas ĉefe en la norda parto de la respubliko.

La ĉefaj industriaj branĉoj estas kemia, maŝin-konstrua, nutra, malpeza kaj konstru-materiala industrio. Ĉe la urbo Kerĉo ekzistas gravaj kuŝejoj de fer-erco, kiujn prilaboras aro de metalurgiaj uzinoj. Nutra industrio formas ĉ. 50 elcentojn de la tuta ekonomio. Ĝiaj ĉefaj branĉoj estas vinfarado (ĉe Jalto situas la mondfama vinfarejo Masandro), fiŝ-prilaborado, tabaka kaj eter-olea industrioj. Krimeo estas la regiono, kiu produktis ĉ. duonon de roz- kaj lavend-oleo en tuta eksa Sovetio.

La ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas vit-kulturado, hortikulturo kaj kultivado de gren-plantoj.

La Suda Bordo de Krimeo estas grava turisma kaj kuraca regiono.

Transporto

Ĉiuj urboj de Krimeo estas interkonektitaj de busaj itineroj. Per du fervoj-linioj (Melitopolo-Simferopolo-Sebastopolo )kun la kromvojo al Eŭpatorio) kaj Armjansko-Kerĉo (kun la kromvojo al Teodozio) Krimeo estas ligita al la kontinento. En Simferopolo funkcias granda flug-haveno (kiu akceptas ankaŭ aviadilojn de internaciaj itineroj). La ĉemaraj urboj somere estas interligitaj ankaŭ de ŝipaj itineroj; kelkaj havenoj (ekz. Jalto) ofte akceptas internaciajn vojaĝ-ŝipojn. En Krimeo ekzistas la plej longa en la mondo trolebusa interurba linio Simferopolo-Aluŝto-Jalto (96 km. longa).

Demografio

Laŭ la donitaĵoj de la jaro 2005 la loĝantaro de Krimeo estas 1.994.300. La nacia konsisto estas la jena:

  • Rusoj - 58.32%
  • Ukrainoj - 24.32%
  • Krime-tataroj - 12.1%
  • Belorusoj - 1.44%
  • Tataroj - 0.54%
  • Armenoj - 0.43%
  • Judoj - 0.22%

Multas ankaŭ la reprezentantoj de la aliaj nacioj (poloj, bulgaroj, grekoj, germanoj ka). Oni supozas, ke en Krimeo nuntempe loĝas la reprezentantoj de pli ol 100 nacioj.

La plej ofte uzata lingvo estas la rusa (la sola oficiala lingvo de Ukrainio estas la ukraina). Laŭ la donitaĵoj de la tutukrainia censo (2001) 77% de la krimeaj loĝantoj opinias la rusan lingvon kiel sian gepatran lingvon; ĝin sekvas la krime-tatara lingvo (gepatra por 11,4%) kaj la ukraina (10,1%).

La plejparto de la slava loĝantaro konfesas ortodoksan kristanismon. La krime-tataroj estas plejparte islamanoj-sunaistoj. Troveblas ankaŭ adeptoj de judismo, katolikismo kaj protestantismo.

Eksteraj ligoj

Preskaŭ ĉiuj menciitaj paĝaroj pri Krimeo estas ruslingvaj.

Ŝablono:LigoElstara