Halina Gorecka: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Halina Gorecka''' - sovetia kaj ruslanda esperantistino. Naskiĝis en Kazaĥstano, ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun [[Jekaterinb...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:11, 8 sep. 2009

Halina Gorecka - sovetia kaj ruslanda esperantistino. Naskiĝis en Kazaĥstano, ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun Jekaterinburg). Oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao. Nun estas eldonisto. Lernis esperanton en 1979. Poste movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska esperanto klubo, prezidanto de la Urala E-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de REU (1994-1995), la unua redaktoro de [[[Bulteno de REU]]. Organizanto de multaj renkontoj kaj konferencoj en Uralo. Peranto de UEA por Ruslando. Reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA. Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.

La teksto estas lau Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto